Выбрать главу

“Diru al la homoj en la kuirejo, ke oni pretigu plian lokon en la malgranda manĝosalono”, ŝi murmuris al la sklavo, kiam li preterpasis ŝin. “Estos unu plia persono ĉi-vespere. Kaj sendu ĉi tien la vartistinon de Lucio.”

Kisinte Lucion kaj dezirinte al li bonan nokton, la tri plenkreskuloj forsendis lin kun lia vartistino, dum ili mem iris al sia vespermanĝo.

“Kiel progresas la marŝejo?” Agripina  demandis, ekkuŝante apud sian edzon. Lepido kliniĝis sur la divanon fronte al ili. La sklavoj alportis bovlon da akvo por lavi iliajn piedojn, por ke ili ne makulu la multekostajn kovrilojn.

“Tre impone”, Lepido diris. “Estas vico da ŝipoj de unu flanko de la golfo al la alia, kun ligna marŝejo, kiu etendiĝas de unu ŝipo al la posta. Ĝi estas preskaŭ kompleta, kaj la ĉarpentistoj jam komencis okupiĝi pri la balustrado.”

“Ĉu eĉ balustrado?” Agripina  diris.

“Tio ŝajnas al mi nenecesa plia elspezo”, Domicio diris, “konsiderante, ke la tuto estas nur provizora. Sed ŝajne oni opinias, ke la ĉevaloj povus timi, vidante akvon ĉe ambaŭ flankoj. La marŝejo ne estas tre larĝa.” Li kapsignis al la ĉefsklavo. “Alportu la antaŭmanĝojn.”

“Kaj poste la marŝejo devos esti kovrita per tero”, Lepido diris, “kaj oni faras konstrulaborojn interne de kelkaj el la ŝipoj. La ideo estas, ke vizitantoj povos pasi malsupren de la marŝejo en la ŝipojn, kaj trovi trinkejojn kaj manĝejojn kaj butikojn, same kvazaŭ ili estus surtere. Unu ŝipo eĉ enhavos banejon, laŭ tio kion mi aŭdis.

La sklavoj servis ilin, proponante pladon da tinuso garnita per tranĉaĵoj da malmole kuiritaj ovoj.

“Pri tiuj ŝipoj”, Agripina  diris. “Hodiaŭ venis al mi petvizitanto.”

“Ĉu pri la ŝipoj?” Domicio diris. Li signis al la sklavo, ke tiu donu al li porcion da laktuko. “Tio tute ne surprizas min. Kiu estis?”

“Ŝi estis virino, kies edzo perdis sian ŝipon. Li ne estas riĉulo, laŭ tio kion ŝi diris al mi. Li ŝparis dum jaroj por aĉeti tiun solan ŝipon, kaj nun oni konfiskis ĝin por la marŝejo.”

La du viroj elspiris kaj mienis unu al la alia. “Ŝipoj estas konfiskataj tra la tuta suda Italujo”, Domicio diris. “La posedantoj ja rericevos ilin finfine, sed intertempe vi povas imagi la malbonajn sekvojn por la komercado – kaj por la ŝipposedantoj mem, kaj por ĉiu alia, kiu iel okupiĝas pri ŝipvojaĝado. Kaj krome necesas pensi pri la portado de greno el Egiptujo – estas sufiĉe en la grenejoj ĉi-momente, sed kiam tio elĉerpiĝos, estos tumultoj.”

Agripina  akceptis porcion da rostita brasiko de la sklavo. “Ĉu neniu avertis Gajon pri tio?”

Domicio aŭdigis mallongan ridon. “Vi konas vian fraton. Paroli al li ne estas facile.”

“Ne, sendube vi pravas.” Penseme, Agripina  viŝis siajn fingrojn per sia buŝtuko. Evidente estas neniu espero rericevi la ŝipon, almenaŭ ne baldaŭ. “Kiel longe daŭros ĉi tiu situacio, laŭ via supozo? La ceremonio okazos en la Iduoj, ĉu ne? Tio estos post ankoraŭ kvin tagoj.”

“Malkonstrui la marŝejon estos pli rapida afero ol konstrui ĝin”, Domicio diris. “Precipe pro la plendegoj de ĉiuj ŝipposedantoj, kiuj ne pretas atendi por rericevi siajn propraĵojn. Laŭ la plano, la ceremonio daŭros du tagojn, kaj tiam supozeble necesos ankoraŭ unu-du tagojn por detrui la marŝejon kaj eltiri la ŝipojn.”

La sklavoj alportis la postan pladon, hejmecan stufaĵon el fazeoloj kaj lardo. Se Agripina  estus sciinta, ke venos Lepido, ŝi estus mendinta pli elegantan manĝon. Almenaŭ pri la kvalito de la vino neniu povos plendi, ĉar ĝi estas produkto de la bieno de Domicio en Bajo. Dum la sklavo plenigis ŝian tason, Agripina  memoris, ke ŝia petvizitanto estis zorgoplena ankaŭ pro alia kaŭzo. “Tiu virino, kiu venis paroli kun mi hodiaŭ – ŝi estis maltrankvila pri la varoj. Ŝajnas, ke estas kruĉoj da vino interne de la ŝipo.”

“Vino!” Lepido diris. “Kun tiom da soifaj laboristoj en la ĉirkaŭaĵo? Tion ŝi ne plu retrovos.”

“Ĉu estas nenio, kion mi povos fari por helpi ŝin?” Agripina  petis Domicion. “Kio pri ŝia edzo? Li estas en malliberejo, ĉar li rifuzis transdoni sian ŝipon.”

“Kaj ne nur li”, Domicio diris. “Kaj tamen, eble pri tio mi povos helpi vin. Donu al mi lian nomon, kaj mi esploros lian kazon morgaŭ.”

La sklavoj alportis korbojn da freŝaj fruktoj. “Kio precize estas la celo de tiu marŝejo?” Agripina  demandis, prenante prunon.

“Mi dubas, ĉu iu ajn scias, kio estas la celo”, ŝia edzo informis ŝin, “inkluzive de via frato, bedaŭrinde.”

“La ĉefa celo estas malvalidigi la profetaĵon”, Lepido diris. “Tion mi aŭdis de Gajo. Ŝajne, dum li ensorbis la gastamon de Tiberio en Kapreo, iu longbarbulo informis lin, ke lia ŝanco fariĝi imperiestro estas same granda kiel lia ŝanco marŝi de unu flanko de la golfo al la alia sen malsekigi al si la piedojn.”

Agripina  pripensis. “Ĉu tio ne estas iom riska? Ĉar finfine jam eblas vidi, ke tio estis falsa profetaĵo. Kio okazos, se la marŝejo disfalos meze de lia transiro?”

“Estas neniu danĝero pri tio”, Domicio diris. “Ĝi estas tre solida konstruaĵo.”

“Ĝi estos imponega, kiam ĝi estos finkonstruita”, Lepido diris. “Ĝi impresos la Partojn, kaj la Ĝermanojn, kaj ĉiujn aliajn, kiujn li deziras impresi.”

“La fakto estas”, Domicio diris al Agripina , “ke Tiberio bedaŭrinde ne bone pretigis vian fraton por lia estonta rolo. Li ricevis perfektan edukon por malfermi lernejon de filozofio, sed ne por direkti la financojn de ŝtato. Li tute ne komprenas, kiel plani buĝeton.”

Agripina  estis ŝokita. Ŝi estis tiel konvinkita pri la rajto de sia frato regi, ke neniam estis veninta en ŝian kapon la penso, ke li ne kapablus plenumi la taskon.

“Ankaŭ Tiberio ne estis aparte lerta pri planado de buĝetoj, laŭ mi”, diris Lepido. “Lia sola politiko estis ne elspezi eĉ unu bronzan monereton, se tio estus entute evitebla.”

“Tia estis Tiberio”, Domicio diris. “Li retenis la monon, kaj tute ne faris konstrulaborojn. Kaj nun Gajo iras al la alia ekstremo. Tiu marŝejo, la inaŭguro de la templo, la ludoj, la nova akvedukto, la rebonigo de la teatro, la vojoj...”

Agripina  havis la senton, ke iel ŝi devas defendi sian fraton. “Sed ĉu entrepreni novajn konstruprojektojn ne estas konvena okupiĝo de imperiestro? Same kiel faris Aŭgusto. Kaj la akveduktoj... Ĉu la homoj ne ĉiam diras, ke la akvoprovizo estas apenaŭ sufiĉa?”

“Mi vidas, ke interesas vin la ŝtataj aferoj, Julia Agripina ”, Lepido diris.

Agripina  permesis al si momentete senton de plezuro. Ŝi estis certa, ke Lepido neniam ĝuis seriozan diskuton kun... Sed tiam ŝi ekhontis pro la penso, kiu spontanee leviĝis en ŝia menso. Kiel ŝi povus ĵaluzi kontraŭ sia mortinta fratino? “Gajo estas mia frato”, ŝi diris. “Liaj agoj ja gravas al liaj familianoj.”

“Neniu volas diri, ke ni ne bezonas akvon kaj vojojn”, Domicio diris. “Sed por ĉiuj tiuj aferoj necesas iel pagi. Gajo ĉerpegas el la trezorejo, kvazaŭ ĝi estus senlima. Li ne ŝajnas kompreni, ke iam la mono finiĝos.”

Tio estis nova penso por Agripina . De ĉiam ŝi aŭdis pri la riĉeco de la imperiestro, pri la grandiozaj sumoj ŝparitaj de Tiberio. Neniam ŝi estis imaginta, ke povus manki mono por esencaj projektoj. “Sed ĉu Gajo ne scias pri ĉio ĉi? Ĉu vi parolis al li pri tio?”