Выбрать главу

“Ne rekte. De tempo al tempo estas aludoj, sed neniu aŭdacas esprimi pli klarajn avertojn.”

“Li ne havas sufiĉan sperton”, ŝi diris.

“Ĝuste tio estas la problemo”, Domicio diris. “Tiberio kulpas pri tio: teni lin en Kapreo dum kvar jaroj, kiam li estus devinta esti tie ĉi, en Romo. Li estus devinta lerni pri financoj kaj publikaj aferoj, iom post iom progresi en sia kariero...”

“Same kiel ni aliaj kompatinduloj”, Lepido diris. “Mi komencis kiel asistanto ĉe Terencio; mi devis pretigi notojn pri liaj juĝaferoj. Mi bezonis dek du jarojn por fariĝi supera juĝisto – kaj mi ne estus atinginta tiun rangon tiel rapide sen suprenpuŝo de Gajo.”

“Ĉu li ne havas konsilistojn?” Agripina  diris. “Kio pri Apronio?”

“Apronio volas teni sian postenon”, Domicio diris.

“Same kiel ni ĉiuj, ĉu ne?” Lepido aldonis. “La fakto estas, ke neniu kuraĝas diri ion ajn.”

“Kial vi mem ne parolas al li?” Agripina  demandis sian edzon.

Li ridis, kaj pinĉetis ŝian vangon. “Mia kara edzineto, kortuŝas min via fido pri mi. Mi tute ne planas enplekti min en ŝtatajn aferojn.”

“Jes, sed tio estis la antaŭa situacio”, ŝi diris. “Kiam Tiberio regis... kaj Sejano.”

“Dankon, mi preferas trankvilan vivon.”

Lepido fiksrigardis Agripina n, kvazaŭ li neniam vidis ŝin antaŭe. Ŝi forturnis siajn okulojn, kaj ordonis al unu el la sklavoj doni al ŝi pomon. “Estas nur du homoj, kiuj povus paroli al Gajo sen timo pri la sekvoj.” Lepido elbuŝigis la vortojn malrapide, kvazaŭ li ankoraŭ pripensas ideon, kiu ĵus venis en lian kapon. “Vi kaj via fratino.”

Domicio, kiu tiumomente rompis nukson, paŭzis por reagi zorgoplene. “Ne diru tion, Lepido! Prefere vi ne donu al ŝi tian ideon.”

Estas la sorto de ĉiu imperiestro esti la celo de murdintrigoj. Dum Gajo ankoraŭ suferis egan aflikton post la morto de nia fratino, oni malkovris kaj tuj subpremis komploton kontraŭ li.

Verdire, estis la troaĵoj de Boteto mem, kiuj naskis tiujn komplotojn. Kiom da mono li elspezis! – aŭ pli ĝuste malŝparis, por spektakloj kies sola funkcio estis plaĉi al la plej malaltaj instinktoj de la publiko. Ĉu mi menciu tion? Ĉiuj jam scias pri ĝi – se mi preterlasos tion, iu ajn leganto de ĉi tiuj memoraĵoj tuj konstatos, ke mi beligas la veran situacion.

Aliaj intrigoj sekvis, nutritaj, bedaŭrinde, de la senbrida konduto de Gajo. Ne necesas listigi liajn frenezaĵojn, el kiuj la plej ŝoka estis la provizora ponto etendita super la Golfo de Puteolo kun la celo plenumi la diraĵon, ke li transformis la maron en teron kaj la nokton en tagon.

Ĉi tio ne evoluas laŭ la maniero, kiun mi intencis. Mi esperis senkulpigi Boteton per ĉi tiuj memoraĵoj, sed ju pli mi progresas, des pli mi trovas la aferon malfacila. Ĉu mi ellasu tiun parton pri lia senbrida konduto? Sed se mi faros tion, kio pri mi kaj Livila ? Kiel mi klarigu nian ekzilon? Cetere ĉiuj memoras tiun ponton – la homoj parolas pri ĝi ankoraŭ nun. Se mi ellasos ĝin, ili demandos sin, kiujn aliajn malagrablajn faktojn mi prisilentas. Prefere mi daŭrigu.

“Ponto! Ponto!” diris Lucio.

Agripina  kisis sian fileton kaj starigis lin sur la balustradon de la ŝipo. “Jes, karulo, rigardu la ponton. Ĝi iras la tutan vojon ĝis la alia flanko de la golfo – ĉu vi vidas?”

Ŝi kunpremis siajn okulojn kontraŭ la junia sunlumo, kaj ŝirmis ilin per la mano. “Rigardu, jen unu fino de la ponto...” ŝi turnis lin por ke li vidu Puteolon. “Kaj kie estas la alia fino?”

Sed la atenton de Lucio kaptis afero multe pli interesa. “Ŝipo?” En lia voĉo aŭdiĝis demando. Por malgranda infano devus esti malfacile rekoni ŝipon de kiu oni forprenis la maston.

“Ĝuste tiel, karuleto. Amaso da ŝipoj.” La duobla vico da ŝipoj subtenantaj la marŝejon estis malkomforta memorigo pri la ĵusa vizito de Hedilo. Domicio almenaŭ sukcesis elirigi ŝian edzon el la malliberejo, sed la varoj estis perditaj. “Vidu, jen ŝipo, kaj jen ŝipo, kaj jen ŝipo. Kaj rigardu, la ponto sidas sur la ŝipoj, kaj ĝi iras la tutan vojon trans la akvon.”

La imperiestra barko, kie Agripina  nun staris, estis unu el la malmultaj ŝipoj ne konfiskitaj por subteni la marŝejon. Ĝi estis ankrita je oportuna distanco por ke la gastoj de la imperiestro ĝuu la tutan perspektivon: brile blua ĉielo estis reflektata en la brile bluaj akvoj de la golfo, ĉirkaŭataj de fekundaj montodeklivoj kovritaj de vinberejoj. Sur unu bordo sterniĝis la ĝardenoj kaj luksaj feriaj vilaoj de Bajo, dum fronte al ili ĉe la kontraŭa flanko estis la pli sobraj apartamentoj, vendejoj kaj vartenejoj de Puteolo. Inter la du urboj etendiĝis longa, longa ligna balustrado. Ĝi ŝajnis ŝvebi super la akvo, apenaŭ tuŝetante la ferdekojn de la senmastaj ŝipoj, kiuj subtenis ĝin jen kaj jen.

Lucio levis sian dikrondan brakon kaj indikis la plej proksimajn ŝipojn, unu post alia. “Jen ŝipo. Jen ŝipo. Jen ŝipo.”

“Vi estas lerta knabo, ĉu ne, Lucio!” diris Cezonia , aliĝante al Agripina  kaj Lucio ĉe la relo de la ŝipo. “Amaso da ŝipoj. Fortikaj ŝipoj peliĝis trans la golfon.  Kia karuleto!” ŝi aldonis al Agripina .

Agripina  interne grimacis, dum samtempe ŝi turnis sin al Cezonia  kun ĝentila rideto. Ŝi sciis, ke la ino faras sian eblon amikiĝi kun ŝi, sed ŝi havis absolute neniajn varmajn sentojn al sia nova bofratino. Cezonia  estis inteligenta, vaste leginta (kaj ŝi certigis, ke ĉiuj sciu tion, per siaj konstantaj citaĵoj el la klasikaĵoj), ŝi evidente adoris Gajon, sed ŝia deveno tute ne estis de konvena rango, por ke ŝi fariĝu edzino de la imperiestro. Sendube li ĝuis havi ŝin kiel amatinon, sed tio ne signifis, ke li estus devinta edzinigi la virinon, tuj kiam ŝi gravediĝis. Ŝia ĉefa atributo ŝajnis esti senlima preteco kuraĝigi Gajon pri ĉiuj liaj plej frenezaj ideoj – kiel ekzemple konstrui marŝejon de unu flanko de la golfo al la alia.

Livila  aperis el la ferdeka kajuto. “Ĉu jam estas signo de Gajo?”

“Ankoraŭ ne”, Cezonia  diris. “Evidente oni preterdormis.” Ŝi ridetis kvazaŭ ŝi elbuŝigis spritan komenton, kaj la du fratinoj ĝentile reagis per ioma ridado. “Li ja diris, ke li estos ĉi tie je tagmezo.”

Lucio etendis siajn brakojn al Livila . “Onjo!”

Livila  karesis lian kapon. “Ĉu onjo Livila  prenu vin enbrake, karulo? Ne, ne la kolĉenon”, ŝi aldiris, forigante sian rubenan pendaĵon el la maneto de la bebo.

Agripina  estis kontenta vidi, ke Livila  tiom entuziasmas teni Lucion. La unua gravediĝo de Livila , la antaŭan jaron, estis katastrofa. Ŝi misnaskis ne longe post la morto de Sinjo kun granda elfluo de sango, kaj dum kelkaj teruraj tagoj Agripina  timis, ke ŝi perdos ne unu sed ambaŭ fratinojn. Sed Livila  resaniĝis, kvankam ŝi aspektis malgrase kaj misfarte dum monatoj. Nun finfine ŝia vizaĝo reakiris sian karnon, ŝiaj vangoj estis rozaj – sed io mankis, la entuziasma brilo kiun neniam estingis eĉ la konsternegaj ŝokoj, kiujn la fratinoj suferadis plurfoje dum siaj junaj jaroj. Eble se Livila  sukcesos daŭrigi novan gravediĝon ĝis la fino, ŝia vivoĝojo revenos. Malgraŭ siaj timoj pri la sekureco de sia fratino, Agripina  ne povis tute subpreni la esperon, ke iam ŝi naskos gekuzon por Lucio.

Malgranda knabino venis al Cezonia  laŭte plorante. “ Vibia  diris, ke mia brakringo estas farita el vitro, kaj mi diris, ke ĝi estas el veraj safiroj, kaj tiam ŝi pinĉis min kaj ŝi provis forpreni de mi la brakringon kaj rompis la agrafon.”