“Mi vidu tion.” Cezonia levis la manartikon de la knabino, kroĉante kaj malkroĉante la agrafon de ŝia brakringo. “Ĉu Vibia faris tion? Kial vi tri ne povas pasigi unu horon kune sen kvereli? Ĉu laŭ vi tio estas la ĝusta maniero konduti, kiam vi estas sur la ŝipo de la imperiestro? Mi hontas pri vi, mi vere hontas.” Ŝi forlasis la flankon de Agripina , kaj marŝis al du pli aĝaj knabinoj, kiuj staris pli for laŭ la ŝipbalustrado, kun esprimoj de ioma antaŭtimo. Kvankam estis pli granda diferenco inter iliaj aĝoj, la tri filinoj de Cezonia memorigis Agripina n pri ŝi kaj ŝiaj fratinoj, kiam ili estis junaj. Ŝi tamen ne permesis al si sentimentalecon pro tio. Ili estis ĝena aro da infanoj, kiuj neniam estus devintaj ligiĝi kun ŝia familio, krom kiel klientoj aŭ petvizitantoj. Bonŝance ili restis en la hejmo de sia patro, post kiam Cezonia forlasis lin por fariĝi amatino de Gajo. Tamen Agripina estis devigata akcepti ilian ĉeeston, kiam ili ricevis inviton al la palaco en festaj okazoj.
“La procesio estas alvenanta”, Livila diris. Malproksimaj figuroj ekpaŝis sur la marŝejon de la Puteola flanko. “Ni moviĝu pli proksimen.”
Oni donis la ordonon, kaj la ŝipo remis malrapide laŭ la flanko de la marŝejo, ĝis ĝi trafis la komencon de la procesio.
“Boj!” diris Lucio, kiam la unuaj ĉevaloj aperis.
“Boj boj!” Livila ripetis, kaj saltetigis lin sur la relo. Tio estis lia vorto por ĉiuj bestoj, ĉu hundoj, ĉevaloj, ŝafoj, elefantoj, aŭ ĉio ajn alia.
“Kiel aminde!” diris Cezonia , kiu post sibla admonado al siaj filinoj jam revenis al siaj senentuziasmaj bofratinoj.
“Jen onklo Gajo”, Livila diris al Lucio. “Rigardu, li veturigas batalĉaron.”
Sed Lucio interesiĝas ĉefe pri la ĉevaloj. “Boj!” li diris.
“Pro la bona diino, kian veston li surhavas?” Agripina demandis. Ŝia frato estis pompe sed originale vestita en orbrodita tuniko kaj grekstila mantelo el imperia purpuro, kiu brilis en la sunlumo.
“La mantelo estas ornamita per juveloj el Hindujo”, Cezonia diris. “Kaj ĉu vi vidas lian kirason? Ĝi apartenis al Aleksandro.”
“Aleksandro?” Livila diris. “Ĉu la Granda?”
“Sed kiel li akiris la kirason de Aleksandro?” Agripina diris. “Ĉu ĝi ne estas en Egiptujo?”
“Ĝi est is en Egiptujo”, Cezonia diris. “Oni portis ĝin al Romo la pasintan monaton.”
Agripina estis konsternita. Kion ŝia frato intencas per ĉi tiu eksterordinara maniero prezenti sin? Ilia praavo Aŭgusto neniam hezitis sugesti sian propran parencecon al Aleksandro, sed aliflanke Aŭgusto jam estris armeon je dek naŭ jaroj. Gajo, dudekkvin-jara, malkiel la plejmulto de siaj samaĝaj konatoj, neniam eĉ faris sian militservon.
La batalĉaron sekvis longa vico de ĉaregoj ŝarĝitaj de armiloj. Aliaj enhavis valorajn pokalojn kaj juvelojn. La tuto aspektis kiel rabaĵo postbatala – kaj tamen neniu batalo estis okazinta. Agripina sciis, ke ŝia frato kaj la armeo rajdis trans la marŝejon de Bajo ĝis Puteolo antaŭ du tagoj, kaj ke nun ili rajdas reen. Kion ajn ili faris en Puteolo, ili certe ne batalis.
Post la vico de ĉaregoj sekvis anoj de la kortego kaj senato, kelkaj surĉevale, aliaj en ĉaroj. Ili ne estis formale vestitaj en togoj; anstataŭe ĉiuj surhavis broditajn tunikojn, kiajn ili normale portus ĉe festeno. Agripina apenaŭ sciis, kion pensi. Ĉi tiu tuta aranĝo estas sencela kaj malŝpara, sed krome ĝi estas triviala, malkonvena... estas neniuj vortoj por priskribi ĝin. Se ŝi estus sola kun Livila , ŝi eventuale esprimus sian opinion, sed ŝi ne intencis komenti antaŭ Cezonia .
Agripina estis distrata de tiuj pensoj, kiam ŝi ekvidis Lepidon, kiu kundividis batalĉaron kun amiko. Certe ankaŭ li devas esti konscia pri la nekonveneco de la situacio, sed same kiel la aliaj senatanoj li estis vestita kvazaŭ por festo en senzona tuniko kun gaja desegno flava kaj verda. Kompreneble, Agripina diris al si mem, se tio estas la deziro de la imperiestro, lia bofrato certe ne rajtus kontraŭstari lin, drapirante sin per togo. Dum kelkaj minutoj ŝi permesis al si forgesi sian senton de ĝeniĝo, dum ŝi ĝuis la maloftan plezuron libere admiri Lepidon.
“Rigardu”, ŝi diris al Lucio. “Jen paĉjo sur tiu granda blanka ĉevalo.”
“Boj!” Lucio diris.
Post la kortego sekvis la armeo. Agripina blinde alrigardis dum la soldatoj pretermarŝis duope sur la mallarĝa ponto. Kvankam ŝiaj okuloj estis direktataj al la spektaklo, ŝia menso esti aliloke okupata. En sia imago ŝi ankoraŭ vidis la manieron laŭ kiu Lepido amike frapetis sian kunulon surŝultre, kaj turnis sin al li kun gaja rideto... Verdire ŝi ne estis sufiĉe proksima por vidi la rideton, tamen la sceno estis same klara en ŝia memoro, kvazaŭ ŝi mem starus en la ĉaro apud la du viroj.
“Ni bezonas atingi la komencon de la procesio”, Cezonia diris. “Ni ne volas maltrafi la paroladon de Gajo.”
Malvolonte Agripina retiris sian atenton al la ĉirkaŭa realeco. Ŝi tute ne sciis, ke Gajo planas fari paroladon.
Ĉe la centra punkto de la marŝejo, kvar ŝipoj estis aranĝitaj por formi kvadraton sufiĉe grandan por subteni larĝan kajon kun levita tribuno ĉe unu flanko. Kiam la imperia barko haltis apude, la senatanoj jam malsuprenpaŝis de siaj ĉevaloj kaj ĉaroj por amasiĝi sur la kajo. La fratinoj kaj edzino de la imperiestro spektis de sia propra ŝipo, dum Gajo supreniris la ŝtupojn al la tribuno. Lia voĉo facile atingis ilin trans la akvo.
“Amikoj, senatanoj, soldatoj! Ni venas ĉi tien hodiaŭ por honori eksterordinaran atingon. Neniu estus kredinta, ke estas eble marŝi trans la maron piede, sed ĝuste tion ni faris. Kserkso konstruis ponton super Helesponto, Aleksandro konstruis ponton super Induso, kaj ni konstruis ponton super pli larĝa akvosurfaco ol ambaŭ. Ni montris, ke la Roma armeo kapablas realigi pli grandajn heroaĵojn ol la Persa armeo aŭ la Greka. Ne nur tio, sed marŝante super la akvo ni trarompis la barilon levitan de la dioj kontraŭ la homoj, kaj defiis Neptunon mem. Vi vidis per viaj propraj okuloj, ke de kiam ni komencis la laborojn pri la marŝejo, la maro restas serena. Eĉ Neptuno tremas antaŭ la forto de la imperiestro kaj lia armeo.”
La aroganteco de ŝia frato preskaŭ senspirigis Agripina n. Kiel li aŭdacas spiti la dion Neptuno en la koro de ties propra regno? Ŝi ne mirus vidi gigantan ondon leviĝi, frakasi la marŝejon, kaj forporti Gajon en la ŝaŭmantan maron. Kaj se tio okazos, ankaŭ la imperiestra barko fariĝos viktimo de la justa kolero de Neptuno. Kio donas al Gajo la rajton moki la dion, endanĝerigante ne nur sin mem kaj sian armeon, sed ankaŭ siajn fratinojn kaj la malgrandan filon de Agripina ?
“Ĉu li ne estas brila parolanto?” Cezonia diris. “Mi neniam laciĝas aŭskulti lin.”
“Eksterordinara”, Agripina diris.
Gajo ankoraŭ parolis, kaj ŝajnis ke almenaŭ ĉi-momente, la dio indulgos lin. Nun li turnis sin rekte al la soldatoj, kiuj pro manko de spaco sur la kajo staris en kunpremitaj vicoj sur la marŝejo. “La venontan jaron estos aliaj kampanjoj, al pli malproksimaj lokoj ol ĉi tiu, kaj denove estos bezonata la lerteco, kiun nia armeo klare vidigis en ĉi tiu afero. Soldatoj, vi pruvis vin indaj je la fido, kiun mi havas pri vi, kaj vi montris vian pretecon por pli postula ekspedicio en la venonta jaro.
“Intertempe, soldatoj, por danki vin pro via atingo, kaj pro la malfacilaĵoj kaj danĝeroj, kiujn vi eltenis, dum vi konstruis vojon super la akvo, mi nun asignos al vi premion. Post via reiro al via kazerno vi ricevos krompagon: kvincent sestercojn al ĉiu homo.”