Выбрать главу

Aŭdinte tion la armeo ekhurais, kaj pasis iom da tempo antaŭ ol Gajo povis daŭrigi sian paroladon. Hodiaŭ, li informis la soldatojn, estos distraĵoj: unue festeno, kaj dum la posttagmezo, marbatalo. Post tio sekvos publikaj bankedoj en la vespero.

“Vi vidas, kiel ili amas lin”, Cezonia  diris. “Li estas elstara gvidanto de homoj, ĝuste kiel lia patro. Ili farus ion ajn por li.”

Tio ne estas miriga, Agripina  pensis, kiam Gajo disĵetas premiojn kvazaŭ la armeo ĵus marŝis hejmen de milita kampanjo. Kaj tamen la sola atingo de la soldatoj estis konstrui ponton super marareo, pro neniu aparta kialo krom, ŝajne, por pruvi ke la afero estas farebla. Kaj de kie venos la mono? Post la konversacio kun sia edzo antaŭ kelkaj tagoj, Agripina  nun komprenis, ke la trezorejo estas en serioza situacio. La komercado lamas, la grenprovizoj malabundas, la konfido de la ŝipposedantoj estas detruita, kaj Gajo forverŝas sian bonhavon por nenio. Iu nepre devos paroli kun li.

Domicio kaj Lepido scias, ke la imperiestro malbone prizorgas siajn financojn, sed ili nepre ne riskos perdi lian amikecon, dirante al li malagrablajn faktojn, kiujn li ne deziras aŭdi. Cezonia  estus povinta helpi, sed estas klare, ke ŝi tute ne intencas bridi Gajon. Tute male, ŝi kuraĝigas lin pri siaj plej frenezaj projektoj, konvinkita ke li estas nur unu ŝtupon malpli alta ol la dioj. Estas nur du homoj, kiuj povos paroli kun Gajo sen timo pri danĝeraj sekvoj: liaj fratinoj. Kaj se neniu alia pretas fari tion, alvenis la tempo, kiam ili devos akcepti tiun respondecon.

6

En Romo

Somere, 39 pK

La unua afero, kiu trafis la okulojn de Agripina , kiam ŝi alvenis en la placo antaŭ la palaco, estis la portolito de Livila , malgranda sed eleganta kun kadro el malhela ligno, gajaj flavaj kurtenoj, kaj la kvar Afrikaj portistoj flave vestitaj por harmonii kun la kurtenoj. La portistoj de Agripina  metis ŝian portoliton apuden por ke ŝi salutu sian fratinon.

“Ĉu pretaj?” Livila  demandis.

“Tiom pretaj, kiom ni iam ajn povos esti”, Agripina  diris. Ŝi ne havis dubojn, ke ŝi faris ĉion eblan por prepari sin por ilia interparolo kun Gajo, kaj tamen, nun kiam la momento preskaŭ alvenis, ŝi sentis malagrablan kirliĝon interne de sia stomako. Ŝi signis al siaj portistoj, la gardistoj senprobleme lasis ilin trairi, kaj ŝia portolito sekvis tiun de Livila  en la enirhalon de la palaco.

Dum ili elpaŝis el siaj portolitoj, alproksimiĝis Helikono, unu el la servistoj de Gajo. “Ni venas paroli kun nia frato”, Livila  diris.

Agripina  estus preferinta, ke Livila  diru la imperiestro anstataŭ  nia frato . Ŝi deziris, ke ilia vizito anonciĝu kiel formala okazo ekde la komenco. “Private”, ŝi aldiris.

“Mi informiĝos, ĉu li estas libera, sinjorino Agripina , sinjorino Livila ”, Helikono diris. “Ĉu vi deziras aldoni ion pri la celo de via vizito?”

Kion ili diru, Agripina  demandis sin. Ĉu la imperiaj financoj? “Ne”, ŝi diris.

“Intertempe, sinjorinoj, bonvolu sekvi, kaj permesu al mi mendi por vi iom da vino, dum mi sciigos Cezaron pri via ĉeesto.”

Sklavo gvidis la du virinojn en malgrandan akceptosalonon, kaj invitis ilin kuŝi. “Kion diris Domicio pri ĉi tiu vizito?” Livila  demandis. “Ĉi tiu kuseno estas malkomforta”, ŝi aldonis al la sklavo. “Pufigu ĝin.”

“Li konsilis min certigi, ke mi estas bone preparita”, Agripina  diris. Verdire, la reago de ŝia edzo ne estis kuraĝiga. Kiam ŝi petis liajn sugestojn, la respondo de Domicio estis: “Se vi provos paroli kun Gajo, bonan ŝancon, sed ne enplektu min.”

“Bone preparita”, Livila  diris. “Kaj ĉu vi faris tion?”

Agripina  gustumetis sian vinon. “Mi informiĝis kiel eble plej multe pri la sekvoj de la konstruo de la marŝejo. Mi malkovris, ke la grenprovizoj komencas malsufiĉi.”

Livila  rigardis ŝin kun surprizo. “La grenprovizoj? Sed temas pri la marŝejo. Kiel tio rilatas al greno?”

En tiu momento Agripina  konstatis, ke krom la morala apogo ŝia fratino apenaŭ povos helpi ŝin. Ŝi scias tro malmulte pri aktualaj aferoj. Sendube ŝi kontribuos per ia morala aŭ filozofia banalaĵo, kiun Gajo nur mokos. Agripina  malplenigis sian pokalon, apenaŭ konscia pri la altkvalita vino, per kiu oni regalis ilin.

Helikono revenis en la ĉambron. “La imperiestro invitas siajn fratinojn veni por ĉeesti kun li”, li diris. “Mi devas averti vin, ke li ne estas sola”, li aldonis haste, dum la du virinoj sekvis lin laŭ la koridoro. “Sinjorino Cezonia  estas kun li. Mi ja diris, ke vi volas paroli kun li private, sed...”

“En ordo”, Agripina  diris. Estis jam klare, ke ĉi tiu renkontiĝo estos katastrofa.

“Li kontrolas la novajn dekoraciajn laborojn. Vi povos paroli kun li, post kiam li finkonsultiĝis kun la metiistoj.”

Li gvidis la fratinojn en grandan senmeblan ĉambron kun odoro de freŝe ŝmirita gipso. Estis tabuloj etenditaj inter masonistaj ŝtupetaroj, tolaĵoj por protekti la pavimojn, ledaj siteloj de koaguliĝanta farbo, kaj meze de tiu konfuzo Gajo kaj Cezonia , kiuj rigardis supren al duone pentrita friso tuj sub la plafono. Gajo turnis sin por saluti ilin per kapgesto. “Nu, vidu kiuj alvenas!”

“Miaj karaj fratinoj!” Cezonia  rapidis al ili kun la brakoj larĝe etenditaj kvazaŭ por bonvenigi ilin ambaŭ – aŭ eble por montri sian ŝvelantan talion. Dum Agripina  interŝanĝis kun ŝi ĝentilajn kisojn, ŝokis ŝin aŭdi Livila n demandi, “Kiom da tempo ankoraŭ?” kvazaŭ la trudiĝo de ĉi tiu ino en ilian familion estas akceptata kaj nerimarkinda fakto. Ĉu Livila  ne konscias, ke se Cezonia  naskos filon, li estos la heredonto de la imperiestro?

“Ankoraŭ kelkaj monatoj”, Cezonia  diris. “Proksimume ĉirkaŭ la jarfino. Li povus eĉ havi la saman naskiĝtagon kiel lia kuzo”, ŝi aldonis kun rideto en la direkton de Agripina . Agripina  ne povis konvinki sin respondi. Cezonia  paŭzis, ŝajne atendante ian reagon, sed konstatante ke neniu reago aŭdiĝas, ŝi daŭrigis: “Ni ĉi-momente admiras la novajn pentraĵojn. Vidu, estos vico da centaŭroj ĉirkaŭ la plej supra parto de la ĉambro...”

La situacio estas neeltenebla. Agripina  jam rezignis pri la ideo paroli kun sia frato sub tiaj kondiĉoj. Aŭ ĉu ŝi nur kaptas la plej facilan pretekston por eviti malagrablan taskon? Ĉu estas probable, ke estontaj okazoj estos pli oportunaj?

“Mi certas, ke miaj karaj fratinoj ne venis ĉi tien nur por admiri niajn centaŭrojn”, Gajo diris. “Nu? Pri kio temas?”

“Ĉi tiu apenaŭ estas taŭga loko por serioza diskuto”, Agripina  diris. “Ĉu ni ne povas sidiĝi ie?”

“Oho, serioza diskuto”, Gajo diris. “Kaj eĉ necesas, ke mi estu sidanta. Kio estas? Ĉu vi tamen deziras liberiĝi de via edzo?

“Tute ne temas pri personaj aferoj”, Agripina  diris.

“Nun vi vere tiklas mian scivolon. Nu, klarigu! Ek!... He, vi, ulo!” Gajo subite kriis al unu el la sklavoj. “Mi volas paroli al la arĥitekto. Ordonu al li veni ĉi tien.”

“Estas io, kion ni volas diri al vi”, Livila  diris.

“Ne ĉi tie!” Agripina  interrompis.