Sed estis tro malfrue por reteni Livila n. “Ĉu vi opinias, ke vi kondutas en maniero konvena por imperiestro?”
Gajo levis siajn brovojn. “Kio? Do vi volas paroli al mi pri mia konduto, ĉu? Nu, fratineto, ni aŭdu vin. Kiel imperiestro devus konduti, laŭ vi?”
Estis eraro veni kun Livila , Agripina pensis. Ŝi estus povinta aranĝi la aferon pli bone sola.
“La tasko de la reganto estas doni moralan gvidadon al la tuta ŝtato”, Livila diris.
“Denove Platono!” Gajo diris. “Mi ĝojas konstati, ke vi tiom vaste legas.”
“Mi adoras La respubliko n”, Cezonia diris. “Ĝi estas tiel pensiga, ĉu vi ne konsentas? Sed ĝi ne celas priskribi realan ŝtaton. Ĝi estas nur analogaĵo por la morala vivo de la individuo.” Ŝi sonis kiel instruisto, kiu penas konvinki inteligentan sed misrezonantan lernanton. “Laŭ mia opinio, ni ne konfuzu filozofian idealon kun la reala vivo. Same kiel vi, mi havis brilan instruiston de filozofio. Atalo ĉiam diradis al mi, ke filozofio prezentas la idealon, sed ke la plej alta atingo de ordinara homo estas nura ombro sur la muro.”
“La imperiestro ne estas ordinara homo”, Livila diris. “Ĉu vi ne konsentas, ke li devus almenaŭ strebi atingi la idealon?”
Agripina volis ĝemi pro senespero. “Ni ne venis ĉi tien por diskuti filozofion.”
Barbulo staris en la pordo; li estis volvita en mantelo laŭ la Greka stilo, kun makuletoj de blanka gipso ĉe la brako. “Ha, venu internen, Kurio”, diris Gajo. “Ĉi tiujn fenestrokadrojn necesos anstataŭigi.”
Kurio rigardis la fenestron, kiu aspektis tute nova. Tiam, kvazaŭ por kompensi sian apenaŭan heziteton, li rapide respondis: “Kompreneble, Cezaro. Ĉu mi rajtas demandi, kian ideon vi havas?”
“Laŭ ni, marmoro”, Cezonia diris. “Por harmonii kun la paneloj.”
“Ĉu vi jam decidis pri la marmoro, mia sinjorino? Mi povus alportigi kelkajn specimenojn.”
“Kion ni faru?” Livila murmuris al Agripina . “Li tute ne intencas aŭskulti nin. Ĉu ni foriru?”
Agripina ja starigis al si la saman demandon, sed aŭdante Livila n esprimi ŝiajn proprajn pensojn, ŝi ŝanĝis sian ideon. “Ni jam komencis. Ni finu la aferon.”
“Mi ne havas multajn esperojn”, ŝia fratino diris.
“Nek mi. Sed ni devas almenaŭ provi.”
“Kio pri tiu marmora tablo en la koncertejo?” Cezonia diris al sia edzo. “Mi pensas, ke tiu povus havi la koloron, kiun ni serĉas.”
“Bona ideo”, diris Gajo. “Ni iru.” Li prenis la brakon de la arĥitekto, kaj kondukis lin el la ĉambro.
Cezonia sekvis. La du fratinoj hezitis, sed ŝi turnis sin al ili. “Venu doni ankaŭ vian opinion.”
Ili sekvis Cezonia n kaj Gajon laŭ la koridoro kaj en grandan ĉambron, kie tri aŭ kvar vicoj da benkoj estis aranĝitaj kvadrate ĉirkaŭ inkrustita marmora tablo. Cezonia rapidis por stari apud sia edzo kaj la arĥitekto. “Mi kredas, ke ĉi tiu povus esti de la ĝusta koloro.”
“Respektoplene, mia sinjorino, tio estas belega marmoro kiel tablo, sed mi suspektas, ke vi trovos la vejnadon tro okulfrapa por fenestrokadro. Mi sugestus ion malpli trudan.”
Agripina kaj ŝia fratino sidiĝis sur unu el la benkoj kaj atendis. Finfine la arĥitekto estis forsendita. Cezonia turniĝis al siaj bofratinoj. “Vi vidis la fenestrojn en la alia ĉambro – oni enmetis ilin sufiĉe lastatempe, ne longe antaŭ ol ni geedziĝis, ĉu ne, karulo?” ŝi aldonis al sia edzo. “Lignaj kadroj. Do mi diris al Gajo, ke ni bezonas ion pli taŭgan, ion kio kontribuos al la majesto de la palaco. Apronio sugestis la Parosan marmoron. Mi ja rigardis, ni havas tion en la biblioteko, sed ĝi estas iom pala laŭ mi. Plaĉus al mi io pli kolora.”
Agripina ekstaris. “Por reveni al la motivo de nia vizito... Venis al mi lastatempe virino, kies edzo havas malgrandan ŝipkomercon. Li havas nur unu ŝipon, kiun li mem riparis...”
“Do finfine ni venas al la temo”, Gajo diris. “Kaj mi ne havas dubojn, ke ŝi plendaĉis ĉar oni invitis lin prunti sian ŝipon por la marŝejo. Mi povas certigi al vi, mia kara fratino, ke ĉiuj ŝipoj estas jam redonitaj senprobleme al siaj posedantoj, kun ĉiuj akcesoraĵoj en bona stato – eventuale eĉ plibeligitaj. Se iu ne estas kontenta, tiu kontaktu la respondecan inĝenieron, kiu okupiĝas pri la projekto. Tio ne estas afero por la imperiestro – nek por la fratino de la imperiestro, cetere.”
Agripina estis tentata rebati Ĉu vi ne komprenas, kiom tiu projekto malutilis al la komerco – kaj al via propra reputacio? Sed ŝi regis sin. “Mi venis ĉi tien – Livila kaj mi venis ĉi tien – ĉar ni estas maltrankvilaj pri la kosto konstrui la marŝejon. Parte pro la financa kosto, sed krome pro la kosto rilate al la bonvolo de la publiko.” Ŝi estis kontenta vidi, ke finfine ŝi sukcesis kapti la atenton de Gajo. “Konstrui tiun marŝejon nepre devis kosti gigantan sumon – sed por kio? Vi faris ĝin, vi pruvis ke tio estas farebla, vi rajdis tien-reen dum du tagoj, kaj tiam vi malkonstruis ĝin. Sed kial malŝpari tiom da mono? Por kiu celo?”
“La celo. La celo. La celo!” Gajo permesis al sia voĉo altiĝi ĝis kulmino, kaj etendis siajn brakojn kiel oratoro alparolanta imagatan aŭskultantaron. “Jen la celo – se ni parolas pri celoj. Por via informo, mi dirus, ke la celo estis... la celo estis... Jes. Tio estas amuzaĵo! Ĝi estis brila spektaklo. Grandioza distraĵo. La publiko ŝategis ĝin.” Li parolis nun pli rapide, ĝuante sian propran elokventecon. “Brila spektaklo: la ŝipbatalo, la montetoj lumigataj, senpagaj bankedoj por la amasoj, por ne mencii la ebriulojn, kiuj falis en la akvon... Mi dirus, ke la celo estos pura, simpla distrado.”
Cezonia estis ridanta, turnante sin al la du fratinoj kvazaŭ por inviti ilin admiri ŝian spritan edzon. “Kaj tamen, pli serioze”, ŝi aldonis, “mi dirus, ke ĝi klare montris la potencon de la imperiestro. Se li diras Konstruu ponton super la golfo de unu flanko al la alia – tio ŝajnis nefarebla tasko, kaj tamen oni plenumis ĝin. Ĉio ajn, kion la imperiestro komandas, kiom ajn malfacila, kiom ajn malebla, estos farita.”
Agripina havis neniun intencon diskuti la aferon kun la edzino de Gajo. Ŝi returnis sian atenton al sia frato. “Gajo, ni ĉiuj memoras, kiom avara estis onklo Tiberio, kaj kompreneble vi pravas, ke vi ne prenu lin kiel modelon. Tio ne signifas, ke vi iru al la mala ekstremo. Li postlasis al vi trezorejojn plenajn je oro, sed tio ne daŭros eterne, precipe pro la maniero laŭ kiu vi forverŝas ĝin. Vi forĵetas la monon, kiun onklo Tiberio heredigis al vi, por atingi nenion. Ĉu vi volas resti en la memoro de la publiko kiel la homo, kiu malplenigis la trezorejon, kaj lasis la popolon de Romo sen manĝaĵoj, ĉar ĉiuj grenŝipoj estis konfiskitaj?”
Gajo kaptis ŝiajn ŝultrojn. “Vi tro fidas je viaj privilegioj kiel fratino de la imperiestro. Eĉ se mi permesas al vi paroli al mi kvazaŭ mi estus ordinara homo, tio ne signifas, ke vi rajtas veni ĉi tien por diri kion ajn vi volas. Se mi decidus fari tion, mi povus ordoni, ke oni tratranĉu vian aĉan, dikan kolon.”
Li staris rekte antaŭ ŝi, pinĉante ŝiajn brakojn preskaŭ tenajle. Timigate, Agripina levis sian vizaĝon al lia. Ŝi estis pli alta ol la plejmulto da virinoj, sed li estis eĉ pli alta ol ŝi, kaj lia mieno moviĝis konvulsie. Bonŝance Livila intervenis.
“Kia argumento estas tio? Minaci perforton!” Furioze ŝi puŝis sin inter Agripina n kaj ŝian fraton. “Ĉu tiel vi debatis, kiam vi estis en Kapreo? Tiom da jaroj studi filozofion, kaj vi eĉ ne kapablas diskuti argumenton sen cedi al minacoj. Ĉiuj scias, ke vi forverŝas monon kvazaŭ akvon, vi profitas de via pozicio por apelacii al la plej malaltaj instinktoj de la popolaĉo, kaj kiam ni venas ĉi tien por serioza diskuto vi forpuŝas nin per... stultaj ŝercoj.”