Выбрать главу

Gajo faligis la brakojn de Agripina , kaj turniĝis por alfronti Livila n. Agripina  timis, ke ŝia fratino iris preter la limon. Same kiel panjo, ŝi ne scias, kiam silenti. “Ne havas sencon stari ĉi tie”, Gajo diris. “Vi, ulo”, li vokis al la sklavo. “Portu al ni vinon – en la Blua Ĉambro.”

Li kondukis ilin el la ĉambro kaj en malgrandan manĝosalonon, kies muroj estis dekoraciitaj per desegno de cejanoj kaj alcionoj. Ĉi tie li kliniĝis sur unu el la divanoj kun Cezonia  ĉe sia flanko, dum liaj fratinoj ekkuŝis sur la aliajn du divanojn. La sklavoj alpaŝis por demeti al ili la ŝuojn. “Nun, aŭskultu”, Gajo diris, parolante pli mallaŭte ol antaŭe. “Estas neniu kialo, kial mi entute ĝenu min respondi al vi, sed ĉar vi tiom deziras scii, permesu al mi klarigi, ke oni faras seriozajn laborojn per la mono el la trezorejo. Ĉu vi iam demandis vin, kiu gardas la limojn de la imperio kaj protektas vin kontraŭ la barbaroj? Kaj krome estas la programo de konstruado: temploj, akveduktoj, vojoj... Estas vere ke praonklo Tiberio ŝparis monon, sed li faris tion koste de la servoj, kiujn la homoj bezonas, kaj kiujn ili rajtas atendi de la imperiestro. Jen tio, kion mi faras per la orbrikoj stakigitaj en la trezorejo. La marŝejo estas nur aldona garnaĵo. Ĉu nun vi estas kontentaj?”

Mankis al Agripina  respondo. Ŝi ja estis farinta sian eblon, kaj nun ŝia sola deziro estis rapide fini la konversacion. Ŝi sciis, ke ŝia frato ne diras la tutan veron, ke li malŝparas siajn rimedojn kaj kolerigas la publikon, sed tutsimple, eĉ se li pretus aŭskulti, ŝi ne estas sufiĉe bone informita por rebati liajn argumentojn.

“Eble mi devus sendi mian respondeculon pri financoj por doni al vi ambaŭ kelkajn bazajn lecionojn pri ekonomiaj aferoj. Aŭ eble vi deziras inviton ĉeesti kunsidojn de la imperiestra konsilantaro. Ĉu tio estas via celo?” Li rigardis rekte al Agripina . Kaj tiam, subite, liaj okuloj mallarĝiĝis. “Aŭ – momenton – nun mi komprenas. Vi provas imiti Livia n. La eta virino malantaŭ la kulisoj, kiu influas la politikon de la imperiestro per kelkaj trafaj vortoj. Dankon, sed mi jam havas miajn proprajn konsilistojn – mi ne bezonas helpon de vi. Mi bedaŭras sciigi tion al vi, sed vi tute ne estas Livia , mia kara.”

Iel Agripina  devos eliri el ĉi tiu situacio kun ankoraŭ iom da digno. Ŝi kaj Livila  jam liveris sian averton, pli-malpli, kaj nun ŝi povas nur esperi, ke li pripensos kion ili diris. Neniam eblas certi pri Gajo – eĉ se li mokas aŭ rikanas, tio ne nepre signifas, ke li ne aŭskultas. Nun venis la momento por komplezi al li. “Gajo, kompreneble ni ne komprenas ĉiujn detalojn de la imperiaj financoj. Ni ne povas taksi, kiom da mono vi havas, aŭ kiel saĝe vi elspezas ĝin. Mi ĝojas aŭdi, ke vi uzas la monon por konstrulaboroj kaj defendado. Mi certas, ke nia avo Agripo estus aprobinta.”

“Multajn dankojn. Mi estas ĝojplena pro la informo, ke mi ĝuas la aprobon de miaj fratinoj – por ne paroli pri avĉjo Agripo.” Gajo karesis sian verton per nekonscia gesto, kiu iom post iom fariĝis kutimo. Kvankam li havis nur dudek ses jarojn, li jam komencis kalviĝi. “Supozante, kompreneble, ke li efektive estis nia avo.”

“Ĉu? Kion vi volas diri?” Agripina  tute ne havis ideon, pri kio ŝia frato parolas, sed ŝi estis kontenta, ke la konversacio ŝajne moviĝas al nova temo.

“Nu, estas evidente, ke ni ne povas esti posteuloj de Agripo. Ĉar finfine, kiu li estis? Ne malbona generalo, tamen ano de la Vipsania familio. Tio klarigas lian entuziasmon pri la pli banalaj aspektoj de lia laboro. Konstrui vojojn. Kloakoj. Publikaj necesejoj. Apenaŭ eblas konsideri lin konvena antaŭulo de la imperiestro. Mi preferas pensi, ke ni estas puraj kaj absolutaj Julianoj – almenaŭ ĉe nia patrina flanko.”

Gajo paŭzis, atendante ilian reagon, kaj Livila  komplezis per la demando: “Puraj kaj absolutaj Julianoj – kiel vi atingas tiun konkludon?”

“Ĉu tio ne estas klara? Julia  kaj Aŭgusto. Mi estas sufiĉe certa, ke Julia  faris tion. Ĉar finfine estas evidente, ke ni ne povas esti posteuloj de Agripo. Laŭ mi, Aŭgusto ĉe ambaŭ flankoj.”

Ŝokite, la du fratinoj gapis al sia frato. Cezonia  ridis – ne kontraŭ ili, sed pro la eksterordinara sprito de sia edzo. “Kaj rilate al seksumado kun anoj de la propra familio, la Egiptoj havas la ĝustan ideon. Laŭ ilia vidpunkto, ekzistas nur unu homo de sufiĉe alta rango por esti kunulino de la reĝo, kaj tiu estas lia propra fratino. Bona ideo, ĉu vi ne konsentas? Laŭ mi, ni enkonduku tiun saman kutimon ĉi tie en Romo. Estas nur du homoj, kiuj taŭgus kiel kunulinoj de la imperiestro, kaj tiuj estas liaj propraj fratinoj. Same kiel en Egiptujo.” Agripina  sentis, ke ŝiaj oreloj brulas, dum Gajo estis inspirita al eĉ pli fantaziaj proponoj. “Mi faros leĝon, laŭ kiu la imperiestro devas edziĝi kun sia fratino... kaj se li havas du fratinojn, li devas edziĝi kun ambaŭ kaj dormi kun ili en alternaj noktoj. La tria nokto estos por vi”, li aldonis al Cezonia .

Agripina  neniam povis gajni en diskuto kun sia frato – li tordiĝis el ŝiaj manoj kiel glita fiŝo. Denove Livila  estis la homo, kiu ĵetis sin en la batalon. “Ni venis ĉi tien ĉar ni kredis, ke vi povos serioze paroli kun ni pri seriozaj aferoj. Se vi kapablas respondi nur per stultaj ŝercoj, ni malprave supozis, ke vi kompetentas diskuti financajn aferojn. Mi demandas min, kial la senatanoj deklaris vin imperiestro – se ili povus aŭdi vin nun, ili konstatus, ke ili eraris.”

Gajo aŭdigis ronkan ridon. “Ili rajtas konstati, kion ajn ili deziras – ili neniel povos ŝanĝi la situacion.”

Agripina  svingis siajn piedojn al la pavimo. “Ni ne restos ĉi tie por aŭskulti viajn insultojn. Venu, Livila .”

“Ĉu vere vi jam foriras?” Gajo diris. “Mi apenaŭ komencis ĝui vian viziton. Ĉu vi ne volas eĉ remeti viajn ŝuojn?” Li fingroklakis al la servisto kun ordono, ke oni alportu la ŝuojn de liaj fratinoj. Li kaj Cezonia  rigardis senkomente, dum la sklavoj ligis iliajn sandalojn.

Kiam ŝi atingis la pordon, Agripina  turniĝis por pafi unu lastan sagon: “Estas tute evidente, ke vi ne povas esti posteulo de Aŭgusto ĉe iu ajn flanko. Mi povas nur supozi, ke via vartistino interŝanĝis bebojn, dum vi estis tie en Ĝermanujo. Tio klarigus, kial vi estas tiel pala.”

La fratinoj haste foriris, ŝajnigante ne aŭdi Boteton, kiu vokis malantaŭ iliaj dorsoj: “Rilate al interŝanĝo de beboj, estas rimarkinde, ke ĉiuj idoj de Eklogo havas ruĝajn harojn kaj lentugojn.”

7

Agripina  neniam sukcesis kompreni, kial Livila  ne jam profitis de la ofta propono de ilia frato, ke ŝi eksedzigu Vinicion por edziniĝi kun iu pli proksima al ŝi laŭ aĝo kaj interesoj. Vinicio ĉiam pensigis Agripina n pri kapro, pro sia maldensa barbo kaj bleka rido. Li vidis sin kiel oratoron, kaj regule turmentis siajn geamikojn kaj parencojn per invitoj al deklamoj. Kiam ajn Agripina  estis devigata ĉeesti unu el tiuj okazoj, ŝi apenaŭ povis konvinki sin rigardi sian gastiganton, dum li muĝis kaj flustris kaj gestis kiel aktoro en tragedio. Komence ŝi sentis embarason por sia fratino, ĝis ŝi konstatis, ke dum ties edzo elbuŝigas sonorajn frazojn laŭ la stilo de Cicerono, la menso de Livila  vagas aliloke. La sola avantaĝo de Vinicio estis lia elstara riĉeco, sed Agripina  ne kredis, ke ŝia fratino estus influata de tiel materia konsidero.