Выбрать главу

Vinicio posedis domegon sur la laŭmoda Celia Monteto, kiu troviĝis ne malproksime de la hejmo de Domicio. La fratinoj interŝanĝis vizitojn preskaŭ ĉiun duan aŭ trian tagon per portolito. Ofte eta Lucio partoprenis en tiuj ekskursetoj. Li ĝuegis iri ĉe sian onklinon, kiu ĉiam regalis lin per sekigitaj fruktoj kaj aliaj gluecaj frandaĵoj, kaj tenis ludil-ĉevalon kaj ĉareton por plezurigi lin.

Du tagojn post ilia katastrofa renkontiĝo kun Gajo, Agripina  iris viziti Livila n, kunportante sian malgrandan filon. “Li estas plendema hodiaŭ, mia sinjorino”, diris lia vartistino, Aleksandria , dum ŝi transdonis lin en la portoliton al Agripina . “Atentu, ke li ne ŝmiru salivon sur vian robon.” La servistino de Agripina  sternis tukon por protekti la valorajn kusenkovrilojn, kaj aranĝis la kurtenojn por ŝirmi la bebon kontraŭ la brilega posttagmeza suno. Tiam ŝi retiriĝis, lasante Agripina n sola kun Lucio. La du sklavinoj piediris malantaŭ la portolito kune kun la virsklavo, kiu laŭkutime akompanis ilian mastrinon.

Lucio ploretis malkviete, tordante sin kaj puŝante per la piedetoj, ĝis finfine, lulate de la movado de la portolito li endormiĝis en la fleksita brako de sia patrino, kun sia varma pezo premata kontraŭ ŝia flanko. Agripina  rigardis malsupren al sia dormanta filo, nun tiel trankvila kun sia diketa vizaĝo kaj la blondaj haroj kun ruĝeta nuanco heredita de lia patro. Nur ruĝa makulo ĉe unu vango atestis lian suferadon pro elpuŝiĝo de nova dento. Agripina  sciis, ke estas malsaĝe permesi al si tro forte ligiĝi al juna infano, kiu povus en iu ajn momento esti forrabita de somera febro aŭ alia malsano, sed tio estis preter ŝia sinrego. Ŝi amis lin tiomege, ke tio preskaŭ doloris ŝin.

Agrabla malvarmo bonvenigis ŝin, kiam la portistoj enpaŝis en la ombroplenan vestiblon de Livila , kun ties marmora pavimo. Alproksimiĝis unu el la liberigitoj de Vinicio. “Bonan tagon, sinjorino Agripina . La mastrino estas en la ĝardeno. Ĉu mi voku ŝin?”

“En la ĝardeno? Ne, ne ĝenu ŝin. Mi trovos ŝin mem.” Agripina  elpaŝis el la portolito, zorgante ne veki la dormantan infanon.

Agripina  konis la domon de Livila  same bone kiel la propran. Ŝi marŝis tra unu ĉambro post alia, sub la kolonaro kaj tra malgranda korto, ĝis ŝi atingis la pordon, kiu kondukis eksteren al la teraso. Ŝi eliris en la plenan ardon de somera posttagmezo, kaj rigardis ĉirkaŭen.

Ĉar la domo estis konstruita sur deklivo, la ĝardeno havis tri nivelojn, kun marmoraj ŝtuparoj kondukantaj supren de ĉiu nivelo al la posta. La plej malalta etaĝo konsistis el formala ĝardeno ĉirkaŭata de kolonaro ĉe ambaŭ flankoj. Geometriaj florbedoj estis borderitaj de perfekte tonditaj malaltaj heĝetoj, kaj la tuto estis dividita laŭ la mezo per longa lageto, kiu etendiĝis tra la ĝardeno de la punkto plej proksima al la domo ĝis la ŝtupoj ĉe la alia ekstremo. Konvena loko por bonvenigi gastojn, sed ne tia loko, al kiu Livila  retiriĝus, se ŝi dezirus resti sola kun siaj pensoj.

Restante ĉe la ombra flanko de la lageto, Agripina  piediris al la alia ekstremo, kie necesis fronti la plenan atakon de la posttagmeza suno por paŝi supren laŭ la marmoraj ŝtupoj al la dua nivelo. Ĉi tie troviĝis tuta statuaro. Ŝtona junulino apud fontano ŝajnis ĉerpi akvon, nekonscia pri la satiruso, kiu rikanas al ŝi de malantaŭ arbusto. Estis neniu spuro de Livila . Anstataŭ iri laŭ la ŝtupoj supren al la tria nivelo, Agripina  direktiĝis al arko en la alta taksusa heĝo, kiu indikis la eksteran limon de la ĝardeno. La suno bruligis ŝiajn ŝultrojn tra ŝia delikata silka robo dum ŝi rapidis trans la gruzon.

La areo ekster la heĝo restis en sia natura stato. Inter la longaj herboj plektiĝis sovaĝaj mentoj, kiuj liberigis sian parfumon sub la paŝoj de Agripina . Aliaj piedoj antaŭ la ŝiaj jam dispremis vojon tra la herbo, kondukante al arbareto iom pli malsupre laŭ la monteto. Kaŝita inter tiuj arboj estis antikva nimfejo, kiun Agripina  konis kiel unu el la preferataj ripozejoj de sia fratino.

La senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron, dum ŝi sekvis la vojeton malsupren laŭ la monteto sub la ardanta suno ĝis la hermo, kiu gardis la groton de la nimfoj. Ĝi estis same alta kiel ŝi, kaj konsistis el la kapo kaj ŝultroj de barbulo, kies ŝultroj formis la pinton de kolono kun kvadrataj flankoj. La kolono mem estis senornama, krom sia staranta peniso sub festono da bukletaj haroj. Agripina  marŝis preter la hermon en la arbareton.

Ŝi trovis sin en sunplena maldensejo ĉirkaŭata de arboj. La pepado de la cikadoj estis pli malproksima ĉi tie, dormiga fono al la plaŭdeto de akvo en la nimfejo. Estis malfacile imagi, ke je distanco de nur kelkaj paŝoj estas la bruo kaj agitiĝo de Romo. La arko de la nimfejo estis ornamita de koloraj mozaikoj, sed tiuj plejparte estis kaŝitaj malantaŭ kurtenoj de brilverda musko, kiuj ondiĝis pro la fluo de akvo en diseriĝantan ŝtonan basenon makulitan de flavaj likenoj. Proksime al la groto staris la restaĵoj de marmora statuo, nun kadukiĝinta ĝis senforma amaso kovrita de vegetaĵoj kun pendantaj kroĉaĵoj de hedero. Sub ĝia ombro, flosante meze de ŝaŭmanta maro de blanka antrisko, kuŝis Livila . Pina  rigardis denove kaj konstatis, ke ŝia fratino kuŝas sur ŝtona benko, kiu estas kaŝita de la grandaj plataj kapoj de la floroj. Ŝi komencis piediri al ŝi kun jupo svingiĝanta dum ŝi vadis tra la plumeca blanka maro, kaj Livila  levis sian kapon el la volvaĵo, kiun ŝi estis leganta, kun entuziasma rideto.

Agripina  intencis rideti responde, kiam la ĝoja esprimo de Livila  ŝanĝiĝis. “Ho, estas vi, Pina . Vi donis al mi ŝokon.”

Ŝi levis sin al sidanta pozicio por fari spacon por sia fratino sur la benko. Iom seniluziigite, Agripina  sidiĝis apud ŝin kaj fortiris cejanan tigon kroĉiĝintan al la orlo de ŝia jupo. “Ĉu vi atendis iun?”

“Ne, ne, tute ne.”

Agripina  komencis mallaĉi sian sandalon. Pro la paŝado tra la floroj ŝi restis kun gruzeto sub la piedfingroj. “Kion vi legas?”

La respubliko .” Livila  etendis sian volvaĵon kun la skribo malsupre sur la makulita marmora benko por malhelpi, ke ĝi revolviĝu. “Tiom frustras min, legi kiel la aferoj devus esti, kaj samtempe trovi min en situacio tiom senhelpa kaj sen kapablo realigi la idealon.”

Agripina  memoris Cezonia n, laŭ kiu la priskribo en La respubliko  ne celas reprezenti vere ekzistantan ŝtaton. Ŝi skuis sian kapon por forigi la malagrablan memoron. Ĝenate, ŝi respondis al Livila : “Ĉu vere vi volus loĝi en tia loko kiel en La respubliko ? Neniu muziko, neniuj rakontoj, krom tiuj aprobitaj de la filozofoj...” Ŝi frapis sian sandalon kontraŭ la rando de la benko por elskui la malpuraĵojn.

“Kion?” Livila  diris. Ŝi fiksrigardis preter Agripina n en la ĉirkaŭan arbaron. Ŝia rigardado estis tiel intensa, ke Agripina  preskaŭ turniĝis por vidi, kio tenas ŝian atenton, sed en tiu momento Livila  reprenis la fadenon de la konversacio. “Ho, vi parolas pri La respubliko . Nu, kompreneble, ni ne devas preni la aferon laŭvorte. Tio, kio ja ŝajnas al mi imitinda, estas la rolo de la reganto. Boteto havas la ŝancon tie en siaj manoj, kaj li aktive rifuzas realigi ĝin.”

Agripina  religis sian sandalon kaj rektigis sin. “Mi vidas, ke viaj prunoj estas maturaj. Kial vi ne sendas iun por rikolti ilin?”