“Tio estas mia sekreta arbo. Mi ne permesas al la gesklavoj veni ĉi tien.”
La fratino surtretis la abundajn antriskojn, altajn ĝis iliaj genuoj, por atingi la arbon. La grundo ĉirkaŭ ĝi estis kovrita de tromaturaj prunoj, kiuj rompiĝis sub iliaj piedoj, elverŝante sian gluecan flavan karnon. Pluraj jam ekĝermis kaj fariĝis miniaturaj arboj, altaj ĝis la talio, kun delikataj branĉetoj. Starante sub la patrina arbo, la fratinoj komencis rikolti la prunojn, manĝante ilin tuj surloke. La kernojn ili faligis surteren.
“Estis eraro provi paroli kun Boteto”, Livila diris. “Ĉu vi supozas, ke li traktas la senatanojn sammaniere kiel li traktis nin?”
“Efektive tion li faras”, Agripina diris. “Mi aŭdis tion de Domicio. Li kritikaĉas ilin en la senato, alparoladas ilin tute senrespekte, mokas kaj humiligas ilin, virojn sufiĉe aĝajn por esti lia avo. Kaj neniu kuraĝas rebati. Ĉiuj estas teruritaj pro tio, kio povus okazi, se ili elstarus el la amaso.”
“Efektive tio povus esti danĝera”, Livila diris. “Li eĉ minacis vin.”
“Tio ne estis serioza.”
“Ne, kompreneble li ne vere farus tion. Almenaŭ li ĉiam favoras siajn familianojn.” Livila ĵetis prunkernon ioman distancon for de la arbo. “Mi ĉiam dissendas la kernojn. Mi celas kreskigi mian propran fruktoĝardenon.”
“ Julia Agripina !” Viro aperis en la senarbejo. La senĝena marŝomaniero, la gaja voĉo: Agripina tuj rekonis, pri kiu temas. Senzorge, kvazaŭ la alveno de vizitanto estus tro malgrava afereto por meriti atenton, ŝi etendis sian manon en la arbon kaj deŝiris plian prunon.
“Estas Lepido!” Livila diris.
Vibris tra Agripina sento de ĝoja antaŭplezuro, dum li promenis en ilian direkton. Ŝi permesis al si saluti lin per retenema rideto.
“Do ĉi tie vi du amuziĝas, kiam neniu rigardas vin!” Lepido diris. “Mi vidas, ke vi regalas vin ĉi tie per vera festeneto.”
“Ĉu vi volas partopreni kun ni?” Livila diris. “Servu vin mem per prunoj.”
“Ne diru, ke vi sinjorinoj rikoltas mem viajn prunojn! Kie estas viaj gesklavoj?”
“Ho, la gesklavoj ne rajtas veni ĉi tien”, Agripina diris. Ŝi faris sian eblon paroli per la sama malserioza tono kiel li, sed ŝi neniam sukcesis trafi la ĝustan noton. Sinjo estis sciinta, kiel fari tion. “ Livila ne volas, ke servutuloj detruu la sanktecon de la groto.”
“Kaj kio pri viroj? Ĉu ni rajtas paŝi en ĉi tiun sanktan lokon? Mi ne volas esti disŝirita de deliraj bakĥantinoj.”
“Ne timu”, diris Livila . “Tion ni faras nur septembre, kiam oni rikoltas la vinberojn.”
“Do mi estos sekura dum la venontaj unu-du monatoj. Venas al mi ideo – mi proponas, ke vi sinjorinoj sidu sur tiun benkon, dum via fidela sklavo alportos al vi pli da prunoj.”
“Nia fidela sklavo!” Agripina diris, ŝajnigante miron. “Laŭ mi, ni povus konsenti je tio, ĉu ne, Livila ?”
“Mi serĉis vin, Julia Agripina ”, Lepido diris, tirante malsupren branĉon de la arbo. Li komencis deŝiri la prunojn. “Mi venis al via domo, kaj oni diris al mi, ke vi iris viziti vian fratinon.”
“Vi serĉis min?” Agripina demandis.
Lepido revenis al la benko kun la jupo de sia tuniko plena je prunoj. “Ne, ne moviĝu, Julia Livila . Mi sidos sur la herbon.” Li elŝutis la prunojn kiel etan monton sur la benkon. “Mi venas demandi vin, ĉu vi provis paroli kun via frato.”
“Ni ja provis, bedaŭrinde”, Agripina diris. “Kiel vi mem iam menciis, ne estas facile paroli al li.”
“Tio estis humiliga sperto”, Livila diris. “Li mokis nin. Li eĉ diris al Agripina , ke li povus fortranĉi ŝian kapon, se li dezirus.”
“Ĉu!” Lepido mienis ŝokite.
“Tio estis nur ŝerco.” Agripina rapidis trankviligi lin. “Vi scias, kia homo li estas.”
“Kaj tamen, tute ne konvenas diri tian aferon al sia fratino.” Lapido kraĉis kernon en la herbon. “Mi ja esperis, ke vi sukcesos iel tuŝi lin. Mi estas maltrankvila pri la sekureco de via frato.”
“Lia sekureco!” Agripina diris, konsternite. “Espereble ne okazis denove atenco kontraŭ li, ĉu ne?”
“Ankoraŭ ne. Sed tio estas neevitebla. Ĉiuj konspiroj ĝis nun malsukcesis – sed nepre okazos aliaj. Iun tagon, iu trapikos Gajon per ponardo.”
“Lepido, vi timigas min!” Livila diris. “Mi scias, ke ofte li freneze incitegas, sed li estas la sola frato, kiu restas al ni.”
“Mi bedaŭras, se tio perturbas vin, Julia Livila . Sed ne helpos forturni viajn okulojn kaj esperi, ke ĉio estos en ordo.”
“Ĉu vi aŭdis onidirojn?” Agripina demandis. “Vi devus averti Gajon, ne nin.”
“Li ne bezonas avertojn de mi. Li kontroligas ĉiujn, kiuj venas alparoli lin, timante, ke ili portas kaŝitajn armilojn – eĉ homojn, kiujn li antaŭe fidis, kiel min kaj ambaŭ viajn edzojn.”
“Kion pli li povas fari?” Agripina diris. “Estas evidente, ke li konscias pri la danĝero, kaj li ja antaŭzorgas pri tio.”
“Sed liaj antaŭzorgoj ne estas direktitaj en la ĝustan lokon”, Lepido diris. “Jes, li priserĉas siajn vizitantojn, li havas gustumiston por kontroli liajn manĝaĵojn, sed tio kion li devus fari, estas certigi bonajn rilatojn kun la senatanoj. Dum li nur kapablas malamikigi ilin, li estas en danĝero.”
“Li havas siajn Ĝermanajn korpogardistojn”, Livila diris. “Kaj tiuj estas al li absolute lojalaj.”
“Jes – bonŝance”, Lepido diris. “Ili ĉi-momente estas la solaj homoj, kiuj malhelpas lian murdiĝon.” La korpogardistaro, laŭ la scio de Agripina , senĉese elsuĉas la rimedojn de la trezorejo. Ŝia frato aĉetas ilian lojalecon, donante al ili altajn krompagojn je ĉiu preteksto.
Lepido, sidante sur la herbo, kliniĝis antaŭen al ŝi kaj Livila , rigardante rekte en iliajn vizaĝojn. Li parolis malrapide, zorge elektante siajn vortojn: “Dum Gajo ne forlasos la vojon, kiun li nun sekvas, okazos pli kaj pli da konspiroj, ĝis iun tagon unu el ili sukcesos.”
Agripina forŝiris siajn okulojn for de liaj. Ĉu vere ŝi povas fidi ĉi tiun homon? Ŝi rigardis malsupren al sia jupo, senkonscie viŝante sur ĝin siajn sukomakulitajn manojn. Ŝi memoris Druson trompita de Sejano, kiu konvinkis lin rakonti multe pli ol li intencis. Lepido estas amiko de ilia frato. Ĉu eble li estis sendita por tiri ilin en kaptilon?
Tia antaŭzorgo estis tute fremda al Livila . “Mi ne povas kredi, ke la situacio estas tiel serioza. Mi scias, ke Gajo ne havas grandan ideon pri ĝentileco, kaj estas facile imagi, ke lia humuro povus ofendi kelkajn homojn, sed certe eĉ ili kapablas rekoni, ke temas nur pri ŝercemo.”
“Mi timas, ke Lepido pravas”, Agripina malvolonte konstatis. Ŝi sciis, ke esprimi siajn pensojn tiel malkaŝe estas riska afero, sed finfine neniu el ili diras ion, kiu povus esti konsiderata perfido. Ili nur esprimas sian timon, ke io povus okazi al Gajo. Ŝi turnis sin al Lepido. “Sed mi ne komprenas, kial vi venas al ni pri tiu afero. Ni jam provis paroli kun Gajo pri la mono, kiun li elspezadas, kaj li rifuzis aŭskulti. Se vi volas proponi, ke ni iru al la palaco por klarigi al li, ke necesas trakti la senatanojn pli respektoplene, li nur ridos.”
“Laŭ mi ni devas rekoni, ke Gajo ne ŝanĝiĝos. Tio, kio nun zorgigas min, estas kio okazos, se, aŭ kiam, li estos murdita.”