“Ĉu vere necesas diskuti tion ĉi?” Livila diris. “Ne okazas komplotoj laŭ via scio, lia gardistaro estas lojala... Vi nur imagas, kio okazus se... kaj temas pri imago aparte malbela, laŭ mi.”
“Mi scias, ke tiu ideo timigas, sed ni nepre devas fronti ĝin”, Agripina diris. “Se iu mortigos Gajon, ĉu laŭ via supozo oni lasos nin netuŝitaj? Memoru, kio okazis al la gefiloj de Sejano.”
Livila rigardis ŝin kun hororo. “Sed ekzistas neniu kialo por supozi, ke okazos io tia!”
“Gajo faris ĉion fareblan por ligi niajn nomojn kun sia. Pensu pri ĉiuj privilegioj, kiujn li donis al ni – ilin ni ne petis, sed ni ankaŭ ne rifuzis. Sidi en la unua vico apud li en ĉiuj publikaj okazoj. Niaj nomoj inkluzivitaj en la ĵuroj. Gajo kaj liaj fratinoj. Iu ajn, kiu deziros forigi Gajon, deziros ankaŭ forigi nin.”
“Liajn fratinojn... kaj liajn amikojn”, Lepido diris. “Ni ĉiuj vidis, kio okazis al la homoj, kiuj estis tro intime ligitaj kun Sejano. Kredu min, ankaŭ mi nepre havas intereson certigi, ke via frato restu sekura, malgraŭ liaj plej diligentaj provoj malamikigi kaj kolerigi la senaton.”
“Kion ni povas fari?” Agripina diris. “La afero ŝajnas senespera.”
“La situacio tamen ne estas tiel nigra, kiel vi imagas, almenaŭ por vi sinjorinoj”, Lepido diris. “Ekzistas risko, ke la posteulo de Gajo dezirus forigi vin el sia vojo, sed li povus ankaŭ vidi vin kiel utilan akiraĵon.”
Agripina tuj sciis, pri kio li parolas. “Vi volas diri, ke li povus deziri edziĝi kun unu el ni.”
“Vi havas rapidan komprenon, Julia Agripina .”
“Ĉu vi ne vidas la aferon?” Agripina diris al Livila . “Ni reprezentas la ligon kun Aŭgusto. Edziĝi al unu el la fratinoj de Gajo rajtigus tiun, kiu venus poste.”
Livila subite ekstaris. “Laŭ mia opinio, ni ne devus diskuti tion. Pardonu min.” Ŝi distancigis sin de ili kaj malaperis inter la arboj.
Agripina vidis, ke Lepido mienas konsternite. Kaj prave. Li jam diris multe tro. Agripina ja demandis sin, ĉu ŝi fidu lin, kaj nun li demandas sin, ĉu li fidu Livila n. “Ne timu”, ŝi diris. “Nature tio ĉagrenas ŝin, ekkonstati, ke Gajo estas je risko de murdo. Ŝi verŝajne bezonas tempon por pripensi tion sola.”
“Aŭ eble ŝi nur manĝis tro da prunoj”, Lepido diris. Agripina estis kontenta, ke li kapablas ŝerci pri la afero, kaj ankaŭ ŝi ridis, tamen kun iom kulpa sento. “Diru al mi, Julia Agripina ”, li demandis. “Kiel fartas via edzo? Mi scias, ke li estas malsana.”
“Jes”, ŝi diris. “Liaj piedoj malboniĝas, kaj la ŝvelado komencas ataki ankaŭ aliajn partojn de lia korpo. La kuracistoj diris al li, ke li devas kuŝi kun la piedoj levitaj por ke la likvaĵo elfluu.”
“Kaj tamen li ne estis hejme, kiam mi vizitis hodiaŭ.”
“Li iris al sia kampara bieno.” Fakte Domicio estis ĉe la vilao, kiun li donis al Eklogo kaj ŝiaj infanoj, sed Agripina ne intencis mencii tion al Lepido.
“Do, li ne estas tro malsana por vojaĝi, ĉu?” Lepido ekstaris kaj venis sidi apud ŝin sur la benko. Li kunportis la odoron de freŝa herbo kaj spureto de parfumita oleo, kvazaŭ li ĵus venis de la banejo. Agripina sentis la varmon de lia femuro kontraŭ sia. Tiu sensaĵo perturbis ŝin, kaj ŝi formoviĝetis. “Pardonu, ke mi mencias tion, Julia Agripina , sed ĉu iam venas al vi la penso, ke eble vi baldaŭ vidviniĝos?”
“Jes, la penso ja venis al mi. Sed tio ne estas afero, kiun mi diskutis kun iu ajn.”
“Ĉu vi havas ian ideon, kion vi faros tiam?”
Verdire, Agripina sufiĉe multe pripensis tion. “Mi ne jam estas vidvino”, ŝi diris. “Ŝajnas... antaŭtempe diskuti la morton de mia edzo, dum li ankoraŭ kapablas vojaĝi. Li estas bona patro al nia filo Lucio.”
“Mi nepre ne deziras rapidigi vian edzon sur la funebran ŝtiparon. Sed se okazus sukcesa konspiro kontraŭ via frato, necesus, ke vi estu preta por ĉio ajn, kio sekvus.”
“Vi celas diri, ke oni eble devigus min edziniĝi kun la viro, kiu estus elektita por anstataŭi Gajon.”
“Ĝuste. Sed laŭ mia impreso pri via karaktero, mi suspektas, ke vi dezirus mem esti la homo, kiu farus tiun decidon.”
“Kompreneble mi preferus elekti mian propran edzon. Same kiel ĉiu ajn virino, ĉu ne? Sed se la senato estus jam nomuminta la postan imperiestron, oni tute ne atentus pri mia opinio.”
“Ne nepre. Se via frato ĉesus esti la imperiestro, kaj vi jam estus edziniĝinta al taŭga kandidato, tiun bonŝanculon oni vidus kiel la evidentan posteulon de Gajo. Via nuna edzo estus ideala, kompreneble, se lia sano estus pli bona: pranevo de Aŭgusto kaj edzo de ties pranepino. Sed sub la cirkonstancoj...”
“Li ĉiuokaze ne interesiĝus. Li deziras nur trankvilan vivon.”
“Li ja volas trankvilan vivon, sed kio pri vi, Julia Agripina ? Ĉu vi iam havas la ideon, ke vi povus deziri alispecan edzon? Edzon kun pli vigla ambicio?”
Ekscito vibris tra la sino de Agripina . Ŝi jam bildigis al ŝi ĉi tiun scenon multajn fojojn en sia imago, sopiris je ĝi... kaj tamen, nun kiam ĝi efektive realiĝis, ŝia ĝojo estis miksita kun neatendita kulposento. Ne estis, ke ŝi forte amis Domicion, kiu en tiu sama momento sendube amuzis sin kun ŝia iama vartistino, kaj se li estus plene sana, ŝi tute ne hezitus peti la permeson de sia frato pri eksedziniĝo. Sed ŝi ne povis konvinki sin forlasi Domicion ĝuste nun, kiam li mortadas antaŭ ŝiaj okuloj. Li ja ne rezignis pri ŝi, kiam ŝi bezonis lin post sia misnasko.
“Mi preferus ne diskuti tion nun. Ĉu ni ne povas atendi ĝis... ĝis la malsano atingas sian naturan konkludon?”
“Bedaŭrinde mi ne certas, ke ni havas tiom da tempo. Ĉiutage dum ni atendas, estas risko, ke via frato povus esti mortigita. Kaj se vi ne estos preta, vi trovos vin en malavantaĝa situacio. Vi estos ilo, kie vi estus povinta esti aganto.”
“Kion vi sugestas?”
Lepido levis siajn ŝultrojn senzorge. “Nur rapida eksgeedziĝo, kiu permesos al via edzo ĝui siajn lastajn monatojn en la trankvilo de sia kampara bieno.”
“Kaj tiam...?”
“Kaj tiam... ne mankos kandidatoj aspirantaj edziĝi kun la posteulino de Aŭgusto. Sed mi volas peti vin konsideri min kiel unuan en la listo.”
Agripina ekstaris kaj paŝis al la arbo. La fruktoj sur la pli proksimaj branĉoj estis ĉiuj rikoltitaj, sed ŝi vidis malhelan ruĝbrunan prunon pli alte, iom preter siaj fingropintoj. Kun la dorso al Lepido, ŝi streĉis sian brakon tra la folioj, kaj tiris malsupren la branĉon, por ke ŝi pli facile atingu la prunon. Ŝi sukcesis kapti ĝin, sed ĝi estis mola kaj putra. La ŝelo rompiĝis, kaj ĝia karno ŝmiris ŝian manon. Ŝi sentis la okulojn de Lepido, kiuj rigardis dum ŝi iris al la nimfejo kaj plaŭdetis per siaj fingroj en la akvo. Finfine ŝi sentis sin preta turniĝi kaj rekte rigardi lin. Per la plej serena voĉo, kiun ŝi sukcesis eligi, ŝi respondis: “Tion mi povas promesi al vi, Emilio Lepido. Kiam mi fariĝos libera preni novan edzon, vi estos la unua en la listo.”
Lepido ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Tuj Agripina formoviĝis. “Mi ne scias, kien malaperis Livila . Eble mi devus iri por vidi, ĉu ŝi estas en ordo.”
“Ne necesas zorgi pri via fratino ĝuste nun”, Lepido diris.
“Ne, kompreneble ne”, Agripina diris, konfuzite, kaj revenis al sia loko sur la benko. Provante restiri la konversacion al pli sekura grundo, ŝi diris: “Estas afero pri kiu mi scivolas.”
“Kaj kio estas tio, Julia Agripina ?” Lepido denove sidiĝis apud ŝin.