“La senato estis la instanco, kiu voĉdonis imperiestrigi Gajon.”
“La senato!” Lepido ripetis, ridante. “Perspektive al nia estonta gefianĉiĝo, mi pensis, ke eble vi volus sigeli la okazon per modesta kiso.”
Kiso! La sugesto preskaŭ forsuĉis ĉian volforton de Agripina . Neniam ŝi estus permesinta al iu ajn scii pri la fantazio pri kiu ŝi indulgis sin, kiam ŝi estis je la rando de endormiĝo. Kaj tamen en la momento, kiam ŝia fantazio estis fariĝonta realeco, ŝi aŭdis sin diri vortojn tute malsamajn de tiuj en la sceno, kiun ŝi tiel ofte ludis en sia imago. “Emilio Lepido, mi ankoraŭ estas edziniĝinta virino. Tio ne estus konvena...”
Li ridetis al ŝi, ĝuste kiel ŝi ĉiam bildigis tion en sia fantazio, per tiu ĉarmega rideto, kiun ŝi tiel ofte vidis direktata al Sinjo. Kiom ŝi ĉiam deziris vidi tiun saman rideton turnita al ŝi mem! Ŝi ŝanceliĝis.
“Kiel povas esti nekonvene, ke mi kisu mian estontan edzinon?” Li tenis ŝiajn ŝultrojn kaj ŝi vidis lian vizaĝon, kiu alproksimiĝis al ŝia. Preskaŭ svenante pro volupto, ŝi cedis sin al ĉio ajn, kio povus okazi, ne rezistis, kiam liaj lipoj tuŝis ŝin delikate surbuŝe, denove kaj denove, tiam moviĝis al ŝia kolo. Tio estis pli ol ŝi povis elteni. Ne povante reteni ĝemon, ŝi etendis malantaŭen sian kapon. Lepido ridis kaj kisis ŝin denove surbuŝe, tiam tiris ŝin al si, por ke ŝi kliniĝu kontraŭ lia brusto. Ŝi sentis liajn brakojn ĉirkaŭplektantajn ŝin, lian koron kiu batis kontraŭ ŝia. Ŝi apenaŭ povis kredi, ke tio vere okazas, kaj kuŝis tiel, absolute senrezista dum li karesis ŝian nukon. En iu profunda angulo de sia menso ŝi sciis, ke ŝi faras tion, kion neniu edziniĝinta virino iam ajn rajtas fari, kaj ke se oni iam malkovros tion, la sekvoj estos hororaj. Sed almenaŭ nun, tiuj sekvoj estas malproksimaj. Ŝi deziras nenion alian krom kuŝi sur la brusto de Lepido kaj ĝui la nunan momenton.
Nur timo pri la subita reveno de Livila donis al ŝi sufiĉan forton por forŝiri sin de li. Agripina luktis por rektigi sin, kaj ordigis sian hararon per la manoj. Ŝi ne kuraĝis rigardi en la vizaĝon de Lepido. Ŝi sciis, ke ŝi ĵus malkaŝis al li sian plej intiman memon, kaj penante regajni regon de la situacio, ŝi ekkaptis la demandon, kiu okupis ŝian menson antaŭ la neatendita interrompo. “Kion mi volis demandi vin... mi volas diri...” ŝi balbutis. “Mi provis demandi vin pri la senato.”
Lepido ekridegis. Finfine li diris: “Mi vidas, ke via pasio pri politiko estas eĉ pli granda ol via pasio pri via estonta edzo.”
Agripina sentis sin iom ĉagrenita. Kial li moku ŝin, ke ŝi haltigis la aferon antaŭ ol ĝi tro multe progresis – ĉu ŝi ne agis, kiel virta edzino devus agi? Ŝi tute ne deziris aliĝi al la vicoj de tiuj virinoj, kiuj perfidis sian edzon, kaj ŝi havis la ekzemplon de sia avino Julia por memorigi ŝin, kio okazas, al tiuj kiuj ja perfidas. Per tono de vundita digno ŝi klarigis: “Mi pardonpetas, se mi seniluziigis vin, Emilio Lepido. Estas tutsimple tiel, ke laŭ mi ni devus atendi, ĝis ni formale gefianĉiĝos.”
“Mi komprenas. Nu bone, sendube mi devus esti kontenta pro ĉi tiu pruvo, ke mia estonta edzino estos super ĉia tento.”
Agripina tute ne estis certa, ke ŝi pruvis sin netentebla, sed ŝi volonte akceptis lian takson pri ŝia konduto. “Mi dankas vin, Emilio Lepido.”
“Kaj do, pri la senato. Kion vi volas scii?”
“Konsiderante, ke Gajo ricevis siajn povojn de la senato, kio malhelpas, ke la senato ankaŭ forprenu ilin?”
“Plejparte timo, supozeble. Se iu ajn estus tiel malsaĝa, ke li ekstarus en la senato kaj proponus tion, li estus akuzita pri korupto aŭ adulto aŭ iu simila krimo eĉ antaŭ ol li forlasis la ĉambron. Tio havus ŝancon de sukceso nur se la senatanoj ĉiuj interkonsentus anticipe – sufiĉe multaj el ili por esti certaj, ke la voĉdono estos akceptita kun klara plimulto. Sed intertempe unu el ili verŝajne avertus Gajon...”
“Praonklo Tiberio sukcesis fari tion pri Sejano”, ŝi diris. “Li pretigis la tutan planon – li aranĝis, kion fari, se Sejano komencus suspekti ion, aŭ se montriĝus, ke Tiberio ne havas la apogon de la senatanoj. Sed en la praktiko, tio ne estis problemo. Tuj kiam ili vidis, ke Sejano estas atakebla, ili estis pretaj ŝanĝi al la alia flanko. Ne nur pretaj – ili estis entuziasmaj.”
“Tio estis malsama situacio. Tiberio estis la imperiestro. Se Sejano estus malkovrinta la planon, li ne estus povinta akuzi la imperiestron pri ŝtatperfido. Sed se mi komencus serĉi apogantojn en la senato, kaj iu sciigus Gajon pri mia sekreta traktado...”
“Vi ne intrigas por mortigi lin”, ŝi diris. “Nur por persvadi lin kviete eksiĝi.”
“Ĝuste tiel”, li diris. “Sed ĉu Gajo kredus min?”
Ne, Agripina pensis, Gajo ne kredus lin. Kaj ĉiuokaze, la ideo estas tute nerealigebla. Gajo kiel eksimperiestro estus evidenta danĝero por sia posteulo, fokuso de novaj komplotoj, same kiel estis la kompatinda Ĝemelo. “Ne, li ne kredus”, ŝi diris. “Mi estus kontenta, se eblus senbrue elirigi Gajon el tiu ofico, sed mi vidas, ke tio ne estas farebla.”
Ŝi ankoraŭ ensorbis la praktikajn sekvojn de siaj propraj vortoj, kiam la mieno de Lepido ŝanĝiĝis, kaj li subite ekstaris. “Mi pensas, ke iu aŭskultas.”
Konsternite, Agripina rigardis ĉirkaŭen. Livila elpaŝis de la arboj, glatigante sian jupon per la manoj. Ŝi aspektis ruĝvizaĝa kaj agitiĝanta. “Ho, jen vi!” ŝi diris, kvazaŭ ŝi ial miras trovi ilin ankoraŭ en la sama loko kie ŝi lasis ilin antaŭ ne multe da tempo. Agripina ricevis duonan impreson pri alia figuro, blanka tuniko flirtanta inter la arboj. Konfuzaj pensoj interbatiĝis en ŝia menso. Ĉu Livila estis parolanta kun iu? Kion ili aŭdis?
Livila sidiĝis sur la benkon apud ŝin. “ Pina , ĉu vi ne kunportis Lucion hodiaŭ?”
Apenaŭ sciante kion ŝi diras, Agripina respondis: “Jes, li estas en la domo kun sia vartistino. Sendube li intertempe vekiĝis.”
“Ĉu ni iru vidi lin? Mi certas, ke mi povos trovi por li kelkajn mielbuletojn.”
Malgraŭ sia konsterniĝo, Agripina sukcesis aŭdigi etan ridon. “Vi komencas paroli kiel avinjo Antonia . Ŝi ĉiam regaladis nin per frandaĵoj, kiam ni estis malgrandaj”, ŝi klarigis al Lepido. Ŝiaj vortoj sonis en ŝiaj oreloj vitre nenaturaj. “Ni ĝuegis iri viziti ŝin.”
“Mi ne dubas.” Kiel sinrege li parolas! Eble li ne rimarkis la blankan flagron inter la arboj. “Ĉu ni reiru al la domo?” li demandis. “Manke de sklavo, Julia Livila , permesu al mi porti vian legovolvaĵon.”
“Ne revolvu ĝin”, Livila diris. “Mi ne volas perdi mian lokon.”
“Laŭ via ordono, unu nevolvita volvaĵo.” Lepido prenis ĝin de la benko per eleganta gesto. Dum ili remarŝis tra la ĝardenoj, li diris al Agripina : “Pasis longa tempo de kiam mi vidis vian filon. Supozeble li sufiĉe grandiĝis intertempe.”
“Nun li havas dek naŭ monatojn. Du jarojn en decembro.” Plaĉis al ŝi la demando de Lepido. Kompreneble, se ili geedziĝos, li fariĝos vicpatro de Lucio. Kaj se Gajo estus forigita el sia ofico, kaj ŝi estus edzino de la venonta imperiestro, Lucio estos... Sed estas tro frue por pensi pri tio.
Estas la sorto de iu ajn imperiestro esti la celo de murdoprovoj. Dum Gajo ankoraŭ funebris la morton de nia fratino, komploto estis malkovrita kaj tuj subpremita. Aliaj komplotoj sekvis, nutritaj, bedaŭrinde, de la senbrida konduto de Gajo. Ne necesas detale priskribi ĉi tie liajn pli malsaĝajn agojn, el kiuj la plej serioza estis la provizora ponto etendita tra la Golfo de Puteolo kun la celo plenumi la profetaĵon, ke la maron li igos tero kaj la nokton tago.