La konspiroj kondukis al multenombraj ekzekutoj inter la vicoj de la senatanoj kaj riĉaj terposedantoj. Tio pliigis la indignon de la ĉefaj civitanoj, kiuj vidis siajn parencojn mortigitaj kaj siajn familiajn bienojn konfiskitaj. Dum ankoraŭ pliaj konspiroj estis malkovritaj, mi kaj mia restanta fratino Livila pli kaj pli ektimis. Ni vidis, ke ne povos daŭri longe, ĝis unu el la komplotoj sukcesos, kaj ni estis serioze zorgoplenaj ne nur pri la sekureco de Gajo, sed ankaŭ pri ni mem. Niaj nomoj estis ligitaj en la menso de la publiko kun tiu de nia frato – efektive, pro la honoroj, kiujn li faris al ni, li mem certigis, ke ni estu tiel ligitaj – kaj ni timis, ke se li fariĝos viktimo de atenco, ankaŭ ni estos mortigitaj samtempe kun nia frato.
Kiel mi nun daŭrigu? Mi neniam antaŭvidis, ke verki miajn memoraĵojn estos tiel malfacile. Mi imagis la grifelon, kiu kuras tra la vakso, kaj iel la tuta rakonto estos preta, tabuleton post tabuleto, kiel la volumoj de la historio verkita de oĉjo Klaŭdio, ĉiuj vicigitaj orde sur la breto. Kiel mi povos klarigi, kion Livila kaj mi provis fari? Mi ne skribos, ke ni havis la ideon detronigi imperiestron. Sed kion mi diru? Ĉu mi menciu Lepidon? Mi bezonas tason da vino...
Faŭsta, mia preferata. La unua gustumeto estas kvazaŭ oni paŝus en kampon de floroj dum printempa mateno. Ĝi havas la saman koloron kiel tiuj sukcenaj orelringoj, kiujn mi iam posedis, tiuj donacitaj al mi de tiu juna Ĝermano, kiun mi helpis starigi piedon sur la unuan ŝtupon de publika kariero... Kelkaj homoj trovas ĝin tro dolĉa, sed plaĉas al mi nuanco dolĉeta en mia vino.
Ha, jen mi havas la solvon. Ni ne deziris detronigi lin, ni volis nur...
Emilio Lepido, la edzo de nia kompatinda fratino Drusila , estis same maltrankvila kiel ni. Li restis intima amiko de Gajo, sed ankaŭ li konstatis, ke se nia frato ne konvinkiĝos moderigi sian konduton, liaj malamikoj venkos. La problemo estis, kiel persvadi Gajon aŭskulti niajn argumentojn. Livila kaj mi renkontis Lepidon en pluraj okazoj, kaj diskutis kun li la plej bonan manieron por alparoli nian fraton kaj klarigi al li la neceson, ke li reformu sian konduton.
Tiutempe Gajo mem estis obsedita pro la timo esti murdita. Li neniun fidis, kaj li estis preta rigardi kun suspekto eĉ la anojn de sia propra familio.
8
En Mevanio
Aŭtune, 39 pK
“Mia sinjorino! Mia sinjorino!”
Agripina luktis por malfermi per granda peno siajn okulojn. “Kio ”stas? Kio okazas?”
“Oni sendis min por veki vin.”
Eĉ en sia dormebria stato, Agripina sciis, ke io ne estas en ordo. Kiu havas la aŭtoritaton veki ŝin en ŝia propra domo? “Lucio?” ŝi demandis.
“Ne, Lucio estas en ordo, mia sinjorino. Estas Cezaro.”
Agripina rigardis en konfuzo sian sklavinon, kiu staris apud la lito tenante oleolampon, kun haroj taŭzitaj pro dormo. Ekster la lumringo ĵetata de la lampa flameto, regis en la ĉambro nigra mallumo.
“Cezaro, mia sinjorino. Via frato. Li ĵus alvenis, kiam jam mallumiĝis, kun ĉiuj siaj soldatoj. Unu el la soldatoj venis por diri al mi, ke vi devos veni paroli kun Cezaro.”
Agripina pene levis sin al sidanta pozicio. “Portu al mi mian mantelon.”
Kelkajn minutojn poste, kun mantelo drapirita super ŝia subtuniko kaj molaj domŝuoj sur la piedoj, Agripina staris en la studoĉambro, kiun ŝajne transprenis Gajo. Ŝi fermis sian menson al la demandoj levitaj de lia neanoncita alveno, la abrupta ordono ke ŝi venu paroli kun li je ĉi tia eksterordinara horo. Per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi.
Gajo mem ŝajnis iom perdita. Li estis sidanta en la granda seĝo, kiu iam apartenis al Ĝermaniko, lumigata de pluraj oleolampoj pendantaj de lampotenilo. Per ilia malforta flagrado li aspektis pale kaj maltrankvile. Dum iom da tempo li fiksis siajn okulojn al la vizaĝo de Agripina , kvazaŭ li ion serĉas. Ŝajne li ne povis konvinki sin ekparoli. Finfine li diris: “Post ĉio, kion mi faris por vi!”
“Gajo, kio estas? Kion vi faras ĉi tie je ĉi tia horo de la nokto? Ĉu vi vojaĝis en la mallumo?”
“Post ĉio, kion mi faris por vi. La honoroj. La privilegioj. Mi aldonis viajn nomojn apud mian en la publikaj ĵuroj. Gajo kaj liaj fratinoj. Ĉio, kion mi faris, mi faris por vi kaj Livila . Por la honoro de nia familio. Ĉu tio ne estas la afero, kiun vi deziras de ĉiam? Kaj jen kiel vi dankas min.”
Kion ŝi povos diri? Ekzistas neniu defendo, neniu preteksto. Iu ajn provo klarigi nur malbonigos la situacion. Agripina restis silenta.
“Do, neniu provo senkulpigi vin? Vi scias, pri kio mi parolas – mi vidas tion. Restis al mi ankoraŭ espereto, ke la afero ne estas vera. Mi pensis, ke eble tio estas nur provo de Lepido kulpigi vin kaj Livila n. Kaj Lepido estas same malbona – mi faris preskaŭ same multe por li kiom mi faris por vi. Mi progresigis lian karieron, donis al li mian plej amatan fratinon. Kaj la tutan tempon li estis plananta kiel forigi min. Kun la helpo de miaj propraj fratinoj. Se ekzistis iu ajn, kiun mi kredis ankoraŭ fidinda, temis pri vi du.” Li komencis plori.
Malgraŭ sia teruro, Agripina luktis inter kompato kaj kulposento, samtempe kun deziro, eĉ nun, ke li ne havu pri ŝi malbonan opinion. “Gajo, vi ne komprenas. Ne temis pri tio.”
“Sinjo neniam estus farinta al mi tian aferon. Mi nur dezirus, ke unu el vi du estus mortinta anstataŭ ŝi.”
Trapikis Agripina n kvazaŭ lance la kutima ĵaluzo. Ŝi ne provu pravigi sin; per tio ŝi nur sonus malforte, kvazaŭ ŝi serĉus indulgon.
La mencio pri Sinjo ŝajne firmigis la decidemon de Gajo. Li ĉesis plori kaj rigardis rekte al ŝi. “Do, se ne temis pri tio, pri kio temis? Ĉu vi intrigis por forigi min aŭ ĉu ne?”
“Ne, ni ne faris tion.”
“Do, vi ne intrigis kontraŭ mi. Se mi nur povus kredi tion. Konvinku min. Mi atendas.”
“Ni timis, mi kaj Livila . Kaj ankaŭ Lepido. Ni pensis, ke iu provos mortigi vin. Ni volis protekti vin.”
“Provos mortigi min! Jes, efektive estis provo. Do, por certigi, ke iu alia ne mortigos min, vi decidis fari tion mem.”
“Ni ne volis mortigi vin. Livila kaj mi provis paroli al vi, sed vi rifuzis aŭskulti.”
“Kaj kio pri Lepido? Ŝteliris al la senatanoj, faligis sugestojn en iliajn orelojn. Sufiĉe da homoj rakontis al mi, el kio konsistis tiuj sugestoj. Kaj kiam li ne faligis sugestojn en la orelojn de la senatanoj, li flustris belajn proponojn en viajn.”
Kvazaŭ per subita fulmo, Agripina vidis la tutan planon de Lepido. Ŝi estis permesinta al si kredi, ke li provas persvadi la senatanojn forigi Gajon el lia ofico per simpla voĉdono. Sed kompreneble ne! Eĉ provi tian aferon egalus al sinmortigo. Ŝi ja sciis la tutan tempon, kvankam ŝi preferis ne vidi tion, ke ekzistas nur unu maniero por forpreni de Gajo liajn povojn.
Rekonante la veron en la akuzo de sia frato, dum momenteto Agripina ŝanceliĝis. Tiam ŝi rekaptis sian sinregon. “Emilio Lepido estas mia bofrato. Li venis tute senkaŝe por viziti min kaj Livila n ĉe ŝia domo.”
“Pli ĝuste, en la arbaro. Ne supozu, ke mi ne scias. Vi kaj Lepido apud la nimfejo, kaj Livila kun sia komplezema studento de filozofio ie malantaŭ arbo.”
Dum momento Agripina forgesis la neceson defendi sin. “Ĉu studento de filozofio?”
“Vi scias, kion diris nia praulo Julio: la edzino de Cezaro devas esti super ĉia suspekto . La samo validas pri la fratinoj de Cezaro. Kion ajn vi kvar faraĉis, eĉ se vi vere nur legis Platonon en la arbaro, neniam eblos diri, ke miaj fratinoj estas super ĉia suspekto.”