Выбрать главу

“Mi havas neniun ideon, pri kio vi parolas. Mi ne scias ion ajn pri iu studento de filozofio, kaj kiam temas pri Lepido, mia rilato kun li de ĉiam estas perfekte aprobinda.”

“Se estas tiel, vi ne estos ŝokita pro tio, kion mi nun montros al vi.” Gajo iris al la pordo kaj kriege vokis la sklavon. Li diris kelkajn vortojn al iu ekster la ĉambro – kaj dum tiu mallonga momento, Agripina  hardis sin kontraŭ ĉia ajn okazontaĵo. Kian ajn nepriskribeblan aferon li intencas montri al ŝi, ŝi nepre malkaŝu nenian emocion.

Gajo revenis internen, kaj ĵetis sin sur la seĝon kun sia mentono apogita sur la mano. Li ne invitis Agripina n sidiĝi, sed ŝi tute ne intencis stari antaŭ li kvazaŭ petvizitanto. Ne estis alia seĝo, sed ornamita tabureto estis klinita kontraŭ la muro. Propramane Agripina  malfaldis ĝin, kaj lokis ĝin je ioma distanco de Gajo, ne rekte antaŭ li, sed iom flanke. Ŝi timis, ke li malpermesos al ŝi sidi en lia ĉeesto, kaj ŝi ne estis certa, kiel ŝi reagu, se li faros tion, sed bonŝance la problemo ne aperis. Gajo ne komentis, kiam ŝi sidiĝis, kaj ili ambaŭ restis en silento ĝis la sklavo venis en la ĉambron. Li portis ian objekton kovritan de tuko, kiun li transdonis al Gajo.

“Lasu nin”, Gajo ordonis. La sklavo eliris. Tiam Gajo fortiris la tukon de la objekto. Ĝi estis funebra urno. Agripina  ja atendis ion de tiu speco – efektive ŝi estis duone preta por eĉ pli terura vidaĵo. Ĝi estus povinta esti kapo. “Sendube vi povas diveni, kies cindroj estas ĉi tie interne.”

Agripina  jam sciis, ke li diros tion, sed kiam ŝi efektive aŭdis tiujn vortojn, la ŝoko estis tiel intensa, ke ĝi pelis la aeron el ŝia brusto. Ŝi preskaŭ aŭdeble elspiris, sed eĉ dum la ŝoko trafis ŝin, ŝi memoris, ke estas esence subpremi ĉian eksteran signon de sia turmento. Ŝi koncentriĝis regi sian spiradon, kaj la strebo stabiligis ŝin, deturnante ŝian atenton for de ŝiaj timego kaj angoro.

Gajo parolis, longe paroladis, sed Agripina  ne komprenis, kion li diras. Lia voĉo ondiĝadis super ŝi, ŝi aŭdis la vortojn, sed ili portis neniun signifon al ŝiaj oreloj. Li marŝis tien kaj reen gestante, kaj ŝi rigardis dum li paŝis tien-reen antaŭ la malplena seĝo de ilia patro. Estis kaveto en la kuseno, kie li antaŭe sidis. Verŝajne Gajo koleriĝis pro ŝia silento, ĉar meze de sia riproĉado, li minace alproksimiĝis al ŝi. Ŝi time sin retiris, sed li tordis siajn manojn en ŝiajn harojn kaj trenis ŝin surpieden. “Kion vi supozas faraĉi, hundino? Sidi tie antaŭ mi, kvazaŭ nenio okazis!”

Ŝi algapis lin per ia milda scivolo, notante lian nazon kun ties bulba pinto kaj la iom elstaranta supra lipo, tiel simila al ŝia, sed nun distordita pro furiozo. Li proksimigis sian vizaĝon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la ŝian. “Mi diros ion, kio aŭskultigos vin, vipurino! Unue vi portos tiun urnon reen al Romo, paŝon post paŝo, ĉiun paŝon de la vojo – kaj mi certigos, ke la tuta loĝantaro ĉeestos por spekti. Kaj tiam, kiam vi alvenos, mi igos vin suferi pro tio, kion vi planis fari. Vin kaj Livila n. Kaj Lucion.”

“Lucio!” Aŭdinte la nomon de sia filo, Agripina  tute ne plu havis ian ajn ideon ŝajnigi indiferenton. “Sed li estas nura bebo! Kiel Lucio rilatas al ĉio ĉi?”

Gajo montris malican rideton. “Nura bebo. Kaj vi jam pensis, kiel bele li aspektos, kiam li sidos sur tiu trono anstataŭ mi. Kaj vi regos ĉion, vi kaj Lepido, regos pere de via filo. Ĉu tio ne estas la afero, kiun vi deziras de ĉiam? Mi certigos, ke ekzistas neniu eblo, ke tio iam ajn okazos.” Dum ŝi staris antaŭ li, paralizite, li aldiris: “Bone, nun mi enlitiĝos. Vi rajtas fari kion vi volas: dormi se vi povas, aŭ ĵeti vin el la fenestro. Morgaŭ vi ekmarŝos reen al Romo – kun la cindroj de via amanto en viaj brakoj.”

Ne longe poste, ne memorante kiel ŝi alvenis tien, Agripina  trovis sin en sia dormoĉambro. Kie estas ŝiaj sklavinoj? Ŝi atendis trovi Alkasta n leviĝanta dormeme de sia matraco, preta por porti al ŝi tason da diluita vino kaj por helpi ŝin enlitiĝi. La matraco ja estis tie en la angulo, sed per la pala lunlumo ŝi vidis pajlotigojn disĵetitaj sur la planko, kaj la litokovrilon ŝovita flanken. Nek ŝi estis rimarkinta Januaria n en ties kutima loko en la ekstera ĉambreto. Tro elĉerpite, fizike kaj emocie, por voki ilin, Agripina  malvolvis sian mantelon kaj faligis ĝin surplanken. Ŝi havis unu genuon sur la lito, pretan por surgrimpi, kiam kun sento de glacia hororo ŝi ekkomprenis, kial ŝiaj du servistinoj mankas. Certe oni forkondukis ilin por pridemandado – kaj ĉar ili estas sklavinoj, la pridemandadon oni faros per torturo.

Ŝi kuŝis en la lito. Kvankam la nokto ne estis malvarma, ŝi frostotremis. Kio okazos al ili? Unue oni vipos ilin, ĝis la haŭto estos forŝirita de iliaj dorsoj, kaj se tio ne sufiĉos por paroligi ilin, oni forpinĉos buletojn da karno per ardantaj tenajloj. Ŝi estis supozinta, ke ne restas al ŝi emocioj por suferi pli, sed la penso pri la verŝajna sorto de ŝiaj servistinoj naŭzigis ŝin tiel ke ŝi preskaŭ svenis pro teruro.

Alkasta  kaj Januaria  estis donacoj de ŝiaj avino kaj praavino, kiam ŝi edziniĝis kun Domicio. Ŝi sciis, ke iuj virinoj havas konfidan rilaton kun siaj sklavinoj, sed post la perfido de Eklogo, Agripina  ĉiam preferis teni la siajn je ioma distanco. Ŝi estis certa, ke ili neniam aŭdis ion ajn, kio povus esti uzata kiel akuzo kontraŭ ŝi; maksimume ili povus raporti, ke ŝi kaj Livila  pasigis iom da tempo solaj kun Lepido. Sed kiajn rakontojn ili kriegos, kiam oni elĉizos striojn da karno el iliaj dorsoj, kaj puŝos la tenajlon, ruĝe ardan, tiel proksimen al iliaj vizaĝoj, ke ili flaros la polvecan varmegon de la karbo?

Ŝi ĝemis kaj ĵetis sin de unu flanko al alia sur la lito, provante forskui tiun imagon el sia kapo. Kaj tiam, kun krio, ŝi subite eksidis. Lucio! Kion Gajo planas fari al li? Bildoj ŝutiĝis en ŝian menson, ĉiuj rakontoj, kiuj venenis ŝian pasintecon: Julia  malsatigita ĝismorte, onklino Livila  forviŝita kvazaŭ ŝi neniam ekzistis, Nerono pendumita sub nekonataj cirkonstancoj, Druso forlasita por morti kiel rato en ŝlosita ĉambro. Ĝis nun ŝi travivis, spurante sian vojon paŝon post prudenta paŝo tra la glueca reto de suspektemo, kiu ĉirkaŭis ŝin ekde ŝiaj infanaj jaroj. Sed nun finfine la familia destino ekkaptis ŝin, minacante ne nur ŝin, sed ankaŭ ŝian malgrandan filon. Ŝi devas iri al li tuj.

Ŝi svingis siajn piedojn el la lito. Ŝi ne estis tute certa, kie dormas lia vartistino Aleksandria , sed unu el la sklavoj informos ŝin. Ŝi reprenis sian mantelon de la planko, tirante ĝin ĉirkaŭ siajn ŝultrojn dum ŝi celis la pordon. Unu el la soldatoj de Gajo atendis ekstere, duone starante, duone apogante sin kontraŭ la muro. Li rektigis sin, kiam ŝi venis en la koridoron, kaj venis renkonte al ŝi. “Mi bedaŭras, mia sinjorino, mi ricevis ordonojn, ke vi ne rajtas eliri el via ĉambro.”

“Mi volas vidi mian filon”, ŝi diris. Estis humilige trovi sin en situacio, pro kiu necesas klarigi siajn agojn al soldato, sed la plej grava afero nun estis resti kun Lucio. Kaj tamen, ŝi ne intencis tiom kliniĝi, ke ŝi eĉ petos lian permeson. “Diru al la vartistino, ke ŝi portu lin al mi.”

“Mi bedaŭras, mia sinjorino”, li diris denove. “Mi ne ricevis ordonojn pri tio.”

“Demandu vian superulon! Kie estas via oficiro?”

“Mi ne povas demandi nun. Neniu alia estas ĉi tie. Nun, bonvolu reiri en vian ĉambron.” Ŝi ignoris lin, kaj komencis marŝi laŭ la koridoro. La soldato kaptis ŝin per la brako. “Kion vi supozas fari? Mia sinjorino, aŭ vi reiros al via ĉambro sen lukto, aŭ mi ŝovos vin internen, kaj eble rompos vian brakon samtempe. Vi mem decidu.”