Ŝi memoris sian patrinon, kiu estis batita de siaj gardistoj tiom sovaĝe, ke ŝi perdis la vidkapablon de unu okulo. La prudento diris al ŝi, ke ŝi ne povas gajni kontraŭ ĉi tiu homo, kaj ke se ŝi provos, ŝi nur malbonigos la situacion por si mem. Ŝi ne faru la eraron de panjo, kiu malamikigis tiujn virojn, kiuj havis la taskon gardi ŝin. Tio, kion necesas fari, kiom ajn estas malfacile submetiĝi al tio, estas veki ilian kunsenton. “Mi reiros al mia ĉambro. Sed mi vere bezonas vidi mian filon. Tio povus esti...” La ekkompreno pri tio, kion ŝi estis dironta, trafis ŝin kiel frapego kontraŭ la brusto. Ne temas nur pri vortoj. Vere estas eble, ke ŝi neniam plu vidos Lucion. Sen ŝia intenco, ŝia voĉo ŝanceliĝis. “Tio povus esti la lasta fojo.”
La viro kaptis ŝian kubuton, kaj stiris ŝin en la direkton de ŝia ĉambro. Ne plu gravis al ŝi la digno. Por Lucio, ŝi estis preta petegi. “Se vi ne povas paroli nun kun via oficiro, ĉu vi povos fari tion, kiam ŝanĝiĝos la gardistoj? Demandu, ĉu eblas porti al mi mian filon. Tio povus esti mia lasta ŝanco.”
La viro kapjesis. “Mi demandos, mia sinjorino.” Lia voĉo estis milda. Laŭ la tono, li sentas kompaton pro ŝia situacio – aŭ ĉu li nur celas trankviligi ŝin, dirante ĉion ajn necesan, por ke ŝi reiru al sia ĉambro? “Mi demandos. Sed tio ne dependos de mi. Mi ne povas promesi ion ajn.”
Tiutempe Gajo mem estis obsedita pro la timo esti murdita. Li neniun fidis, kaj li estis preta rigardi kun suspekto eĉ la anojn de sia propra familio. Kiam li konstatis, ke mi kaj Livila sekrete renkontiĝis kun Lepido, li facile konvinkiĝis ke ni, same kiel multaj aliaj, komplotas kontraŭ li. Lepido estis ekzekutita
Miaj brakoj rigidiĝis pro la pezo de la urno, miaj ŝuoj frotis la haŭtvezikojn sur miaj piedoj. En mia brusto kia plumba ŝarĝo de afliktiĝo kaj timo – afliktiĝo pro Lepido, timo por Lucio, timo por mi mem. Vicoj da vizaĝoj algapis min de la flankoj de la vojo. Estis sufiĉe malbone, kiam ili nur gapis, sed kiam ili blekadis kaj minacis kiel hundoj apenaŭ retenataj, pretaj ĵeti sin sur min kaj disŝiri min en pecojn – ne, ne, mi ne permesu al mia menso vagi en tiun direkton. Kraĉaĵo trafis mian robon, kaj mi aŭdis krudajn ridojn. Mi ne povis demeti la urnon por forviŝi la salivon, kaj mi evitis rigardi ĝin, buleton sur mia vesto. Eĉ kiam ĝi sekiĝis, mi rekonis la punkton. Kaj mi devis denove tiri tiun saman robon super mian kapon la postan matenon kaj la postan kaj la postan, kun tiu blanka makuleto, kie viro kraĉis kontraŭ min.
Mevanio ĝis Romo, oktaga marŝado kun dolorantaj brakoj kaj tiu plumba antaŭtimo, kiu pendis super mi ĉiun paŝon de la vojo. Mi kredis, ke mi estos ekzekutita, kiam mi atingos Romon – Boteto ja intencis, ke mi supozu tion. Nur kiam mi alvenis, oni informis min, ke la puno estos ekziliĝo. Lucio restos kun sia patro. Oni ne permesis al mi adiaŭi lin.
Lepido estis ekzekutita, kaj mia fratino kaj mi estis ekzilitaj. Livila n oni sendis al Pandaterio: la insulo, kie nia patrino estis malliberigita de Tiberio.
Ĉu mi diru ion ankaŭ pri avinjo Julia ? Mi ĉiam dubas, ĉu mencii ŝin, sed eble ĉi tiu povus esti la ĝusta punkto.
Alia ekzilito, kies nomon oni ligas kun Pandaterio, estis nia avino Julia , kiu loĝis sur tiu tute malgranda insuleto dum kvin jaroj, antaŭ ol oni permesis al ŝi reveni al la ĉeftero. Ŝi pasigis la restantajn jarojn de sia ekzilo en Regio, ĝis ŝia iama edzo, la imperiestro Tiberio, limigis ŝiajn movojn al unusola ĉambro kaj poste lasis ŝin enfermita tie sen manĝoj. Tiel li mortigis ŝin.
Dum mia fratino pasigis sian tempon sur Pandaterio, min oni sendis al la najbara insulo, Pontio. Mi loĝis en tiu sama domo, kie mia frato Nerono estis enŝlosita de Tiberio laŭ instigo de Sejano, ĝis finfine li estis mortigita. Dum la longaj tagoj de mia ekzilo, mi ofte rigardis trans la akvon al Pandaterio, kiun mi povis vidi en la malproksimeco. Kiom mi estus feliĉa dividi mian ekzilon kun mia fratino! Sed tiun malgrandan komplezon oni ne permesis al ni.
La plej dolora aspekto de mia ekzilo estis mia disigo de mia filo, kiu tiam havis nur du jarojn. Mi sciis, ke li estas tro juna por reteni iun ajn memoron pri sia patrino, kaj mi havis malmultajn esperojn iam ajn revidi lin.
Nia ekzilo finiĝis, kiam Klaŭdio revokis nin post la mortigo de Gajo. Ĝi daŭris relative mallonge: malpli ol du jarojn. Kaj tamen ni ne povis antaŭvidi tion, kiam ni estis forsenditaj. Kiam mi la unuan fojon eniris la domon, kiun oni asignis al mi sur Pontio, mi estis konvinkita, ke jen la loko, kie mi pasigos ĉiujn restontajn jarojn de mia vivo.
PARTO KVARA
Pontio
1
En Pontio
Printempe, 40 pK
La knaboj, palhaŭtaj kun malsekaj haroj, ambaŭ sen vestoj krom saketo ligita ĉirkaŭ la talio, laŭvice ekstaris en la pruo de ilia kaduka boateto kaj saltis en la akvon. Aŭdiĝis apenaŭa plaŭdeto kiam ĉiu knabo malaperis subakven, kaj poste ili restis sube dum nekredebla longa tempo. Agripina , rigardante de krutaĵo alte super la maro, foje entiris sian spiron kiam la akvo fermiĝis super iliaj kapoj, kaj provis reteni ĝin ĝis finfine ili revenos al la surfaco. Sed tio estis malebla. Eĉ se ŝi plenigis siajn pulmojn ĝis kreviĝo, kaj tenis la spiron ĝis ŝi sentis svenemon, ŝi tamen devis enspiri du aŭ tri fojojn, dum por ili sufiĉis unu sola enspiro. Kaj samtempe ŝi faris nenion krom stari senmove en unu loko; dume ili, kun la pulmoj streĉitaj kiel plenblovita veziko, naĝis subakve, rikoltante konkobestetojn de la fundo.
Agripina sciis, ke la buboj rimarkis, ke ŝi rigardas ilin. Kutime ili ignoris ŝin, sed hodiaŭ, tuj antaŭ ol li plonĝis en la maron, unu el ili direktis al ŝi impertinentan mansvingon. Agripina donis neniun signon, ke ŝi rimarkis tion, nek formoviĝis. Ŝi neniel intencis, ke ŝiajn agojn diktu paro da nudaj fiŝkaptistoj.
Post la kutima longa paŭzo, la kapo de la knabo reaperis super la surfaco. Li rapide rigardis ĉirkaŭen por sin orienti, tiam naĝis tra la milde ondiĝanta akvo al la boato. Lia kunulo tenis ĝin firma, dum li suprengrimpis laŭ la flanko. Tiam li malkroĉis la saketon de sia talio, kaj dum lia amiko elŝutis la enhavon, li vigle frotis sin per tuko antaŭ ol volvi sin en malpuraĉa ŝaffelo. Kvankam la maro gaje briletis sub la printempa suno, en la aero ankoraŭ sentiĝis spuro de la vintra frosto.
Agripina daŭrigis sian promenon. Ŝi ne rigardis malantaŭen por averti siajn sklavinojn, ke ŝi denove ekmarŝos, nek por vidi ĉu ili sekvas. Kompreneble ili sekvas. Ŝi ne riskis tro intimiĝi kun iu ajn el ili; estis neniu maniero por scii, kiuj estas informistoj. Sendube ĉiuj. Ŝiaj piedoj en eluzitaj ledaj ŝuoj repaŝis laŭ la mallarĝa vojeto tretita de ŝi mem laŭ la rando de la krutaĵo. Tagon post tago, de la pordo en la alta brika muro ĉirkaŭanta la vilaon, ĝis la elstaranta rokaro, kie ŝi normale returnis sin, ŝi jam fortretis la maldelikatan herbon, markinte ĝin per sia ĉeesto.
Post kvin monatoj sur la insulo, la sopirado de Agripina revidi sian filon sentiĝis kiel obtuza doloro. Tio ne plu estis la ĉefa penso en ŝia menso, kiel ĝi estis kiam oni unue portis ŝin al Pontio, sed restis kiel konstanta fono al ĉiu agado de ŝia tago. Li kreskas sen ŝi, kreskas kaj ŝanĝiĝas, kaj se iam en la fora estonteco oni permesos al ŝi revidi lin, ŝi estos perdinta jarojn el lia vivo. Li apenaŭ komencis paroleti, kiam oni forprenis ŝin de li; nun li verŝajne babiladas flue, sed al aliaj homoj, ne al ŝi. Ŝia sola konsolo estis la scio, ke li ankoraŭ vivas, ke li troviĝas kun sia patro kaj la vartistino Aleksandria , kiu amas lin kaj bone prizorgos lin. Sed kio okazos, kiam Domicio mortos? Kiam ŝi laste vidis lin, la ŝvelado en liaj kruroj estis disvastiĝanta al aliaj partoj de lia korpo. Ŝi sciis, eĉ antaŭ ol ŝi estis forsendita, ke ne restas al li multe da tempo.