Kiam ajn la menso de Agripina tuŝetis Domicion, ĝi tuj resaltis, kvazaŭ de penso tro malkomforta por pli longa restado. Kiel ĉiuj aliaj, li sendube englutis la akuzon de Gajo, ke Lepido estis ŝia amanto. Ŝi ne havis la ŝancon klarigi al li tion, kio vere okazis: ke ŝi renkontis Lepidon tri-kvar fojojn por diskuti estontajn planojn, sed ke ŝi firme montris ekde la komenco, ke ŝi tute ne intencas perfidi sian edzon.
Agripina puŝiĝis kun malfacilo inter la falintaj rokoj, kiuj indikis la finpunkton de ŝia promeno, kaj staris fiksrigardante trans la maro. De ĉi tie eblis ricevi nebulecan impreson de la plej proksima insulo. Tiu, laŭ ŝia scio, estas Pandaterio. Ŝi ekzamenis ĝin detale, same kiel ŝi faris ĉiutage. Krutaj rokmuroj ŝajnis leviĝi rekte el la akvo ĝis rondforma verda krono. Estis neniu signo, ke homoj loĝas tie, almenaŭ ĉe la flanko vidalvide al Pontio, krom blanka makuleto alkroĉita kiel muŝo al la rando de la verda krono. Plaĉis al ŝi imagi, ke tiu blanka makuleto povus esti la domo, kie loĝas Livila .
Agripina mezuris la distancon okule. Pandaterio ne ŝajnis troviĝi tro malproksime. Fiŝkaptista boato certe povus atingi ĝin dum unu mateno. Momente ŝia menso turnis sin al la du konkoserĉistoj – sed la ideo peti helpon de tiaj buboj estis tiel absurda, ke ŝi eĉ ne konsideris ĝin. Ĉu ŝi povus naĝi tien? Neniam ŝi naĝis pli grandan distancon ol kelkoblan longecon de la banejo. Memoro revenis al ŝi, afero pri kiu ŝi ne pensis de kiam ŝi estis knabino. Boteto iam rakontis al ŝi pri okazo, kiam li naĝis kun siaj amikoj en la maro. Tio estis pli facila ol naĝi en la baseno; laŭ li, la sala akvo ŝajnis preskaŭ subteni lin.
Agripina revenis al la domo kaj iris al la manĝosalono. Malgranda knabo portis al ŝi akvon por trinki, dum alia forprenis ŝiajn ŝuojn antaŭ ol ŝi ekkuŝis. Ili ne estis allogaj infanoj: unu havis solidan korpon kun kvadrata kapo kaj konstante mukanta nazo, la alia estis alta sed kurbiĝinta kiel maljunulo pro sia deziro premi sin en laŭeble malgrandan spacon. Ili aspektis kiel la postrestaĵoj de aŭkcio, kiujn la aŭkciisto volonte ofertos je favora prezo, kiam ĉiuj pli dezirindaj kunuloj jam estis venditaj.
La solida knabo alportis pleton kaj ŝovis ĝin surtablen per abrupta movo, kiu skuis ĉiujn telerojn, samtempe brue ronkante tra sia muka nazo. La manĝoj ĉe la vilao estis adekvataj sed ne rafinitaj. La kuiristo, laŭŝajne, apartenis al la sama vendoferto kiel la knaboj. Malgraŭ tio, Agripina estis konscia pri la danĝero gliti al troa indulgemo. Estus tiel facile manĝi pli ol ŝi bezonas, ne ĉar ŝia soleca tagmanĝo estas aparte ĝuinda, sed nur por forpuŝi la momenton, kiam ŝi devos leviĝi de sia divano kaj fronti la tro longan posttagmezon etendiĝantan antaŭ ŝi.
Kiam Agripina unue alvenis sur la insulo, ŝi estis preskaŭ detruita de ĉio, kion ŝi trapasis. Ŝi ne plu kapablis fari ion ajn krom kuŝi sur sia lito, de kie ŝi subite eksaltis de tempo al tempo por marŝi tien kaj reen, kiam ŝia agitiĝo fariĝis neretenebla. Ŝi ne volis pensi pri la okazintaĵoj de la ĵusa monato, sed ŝi ne povis malhelpi sin revivi ilin denove kaj denove en sia menso. Tiam, iun tagon ŝi konstatis, ke ŝi pasigas sian langon laŭ sia duobla dento. Ĝis tiam ŝi kredis, ke tiun kutimon ŝi jam delonge superis. En tiu momento ŝi ekkomprenis, ke se ŝi ne glitu en senesperon, necesas sekvi rigoran rutinon. Matene: studado, tiam promeno; posttagmeze: teksado, sinbanado, plia studado... kaj kiam ŝi enuis pri ĉio ĉi, ordigi la skribovolvaĵojn en la biblioteko, aŭ simple trarigardi ilin.
La tagmanĝo finiĝis, kiom ajn ŝi estus volinta longigi ĝin, kaj venis la horo por komenci la taskojn, kiujn ŝi asignis al la posttagmezo. Agripina iris sidi ĉe sia teksilo, kiu estis lokita en la plej luma parto de la halo apud la plafona luko. Post la nasko de Lucio, ŝi rezignis pri teksado, sed nun, kiam la malplena posttagmezo etendiĝis antaŭ ŝi, estis malmultaj aliaj aferoj por fari. Ŝia mano ŝvebis super la teksokorbo. Ŝi fingrumis lanfasketojn en diversaj kolornuancoj. Ĉu cejana bluo por la bordero, aŭ ĉu tio estus tro seninteresa? Kio okazus, se ŝi kombinus ĝin kun fadenoj helverdaj por nuancigi ĝin per alikoloraj punktetoj? Ŝi elektis bluan lanfaskon kaj komencis volvi la fadenon ĉirkaŭ la bobenon, tirante ĝin inter siaj fingroj. La bobeno ankoraŭ ne estis plena, kiam ŝi renkontis nodeton en la fadeno, malmolan punkteton inter siaj fingroj. Ŝi hezitis, ne volante tondi la fadenon, sed la nodo kaŭzos malglataĵon en la ŝtofo, eĉ se ĝi estos apenaŭ rimarkebla de la okulo. Ĝenate, ŝi prenis sian tondilon.
Dum Agripina teksis, du el la servistinoj sidis apud ŝi, ŝpinante. Kiam ŝi unue alvenis, ili estis silentaj en ŝia ĉeesto, sed post kelkaj tagoj ili komencis flustri inter si, kaj poste, kiam ili fariĝis pli memfidaj, babili kaj klaĉi. En sia malnova vivo, Agripina neniam estus permesinta tiel senrespektan konduton, sed ŝi estis tro apatia por doni al ili multan atenton. Cetere, ili parolis la dialekton de la insulo, kiu havis por ŝi same malmulte da signifo kiel la bleketado de simioj. Iom post iom, tamen, ŝiaj oreloj alkutimiĝis al ilia parolmaniero, kaj ŝi konstatis, ke ŝi rekonas kelkajn vortojn, aŭskultas ilian konversaciadon – eĉ ĝuas ĝin. Finfine, kiun alian ŝancon ŝi havas por aŭdi la sonon de homa voĉo?
La kurbadorsa servobubo trenpaŝis antaŭ ŝin. “Akvo varmas, sinjorino.”
Agripina forsendis lin per eta kapgesto, kaj plu glitigis sian bobenon inter la vico de varpoj. Necesas nur fini ĉi tiun strion, kaj tiam ŝi iros bani sin. Aŭ ĉu ŝi tuj rezignu por hodiaŭ, kaj finu ĝin morgaŭ? Sed ne, ŝi ne devas permesi al si fariĝi sendisciplina, eĉ pri malgrandaj aferoj. Se ŝi decidiĝis kompletigi la strion, ŝi nepre kompletigu ĝin. Ŝi ne difektu la desegnon per troa rapidemo, sed plu laboru atente kaj orde ĝis la fino.
Finfine la strio atingis la postulatan larĝon. Agripina puŝis malantaŭen sian tabureton, kaj observis sian laboron de distanco. Ŝi faris sufiĉe; por hodiaŭ ŝi rajtas formeti sian teksaĵon. Unue, tamen, ŝi dediĉis momenton por admiri la parte kompletigitan ŝtofon, kiu pendis en la teksokadro. En tiaj momentoj ŝi imagis praavinjon Livia , kiu rigardas super ŝian ŝultron kaj laŭdas la regulajn liniojn de fadenoj, same kiel ŝi faris, kiam Agripina estis knabino.
Agripina komencis revolvi la finojn de la fadenoj, por ke la lanfaskoj ne implikiĝu. Dum ŝi ordigis sian teksokorbon, la sklavestro envenis. Forbo estis stumpa, vila homo, kun tro granda kapo, kaj pro iama malsano aŭ inflamo li restis kun skvameca, vezika haŭto ĉe la vizaĝo kaj brakoj. Aldone al larĝa fendo kiel buŝo, tio donis al li la aspekton de giganta bufo. Nur post du-tri monatoj Agripina sukcesis vidi preter sia tuja impreso por malkovri, ke li estas inteligenta homo, tute kapabla mastrumi la grandan personaron laborantan ĉe la vilao.
“Pardonu min, mia sinjorino, ŝipo enhaveniĝis de Romo ĉi-matene. Venis mesaĝisto por vi.”
Mesaĝisto! Mesaĝisto povus signifi tiom da aferoj: leterojn, novaĵojn, pardonon... La unua reago de Agripina estis de ĝojo kaj delira antaŭplezuro, sed tuj sekvis pli zorgigaj konsideroj. Ŝi ne estus la unua ekzilito el Romo, kiu bonvenigus mesaĝiston portontan kondamnon al ekzekuto. Estis ekzemple ŝia onklo Postumo, la plej juna el la tri fratoj de ŝia patrino. Ankaŭ li estis ekzilita, ne al Pontio aŭ Pandaterio, sed al alia insulo pli norde. Neniu sciis, precize kio okazis al li, nur ke li ne travivis la transiron de Aŭgusto al Tiberio. “Mi ricevos la mesaĝiston sub la kolonaro”, ŝi diris.