Kion ajn portos la mesaĝisto, ĉu pardonon, ĉu leterojn, aŭ mortkondamnon, li nepre estu akceptata per la konvenaj formalaĵoj. Li estos la unua eksterulo, kiu parolos al Agripina de kiam ŝi alvenis sur la insulo, kaj ŝi nepre intencis, ke iu ajn raporto de li al ŝia frato montros, ke ŝi ne forgesis la dignon postulatan de ŝia rango. Kiam la mesaĝisto estis kondukita sub la kolonaron kun ties perspektivo super la maro kaj la najbaraj insuloj, li trovis la fratinon de la imperiestro sidanta sur altadorsa vimena seĝo, kun ŝiaj sklavinoj starantaj malantaŭe.
Agripina estis kontenta pro la konstato, ke ankaŭ la mesaĝisto traktas la okazon per la ĝusta grado de ceremonio. Li aspektis tre juna, verŝajne eĉ pli juna ol ŝi, sed li estis taŭge vestita per togo kaj akompanata de soldato kaj de sklavo, kiu portis malgrandan kesteton. La mallarĝa purpura strio sur lia tuniko, videbla ĉe lia dekstra ŝultro super la faldoj de lia togo, montris ke li apartenas al la terposeda klaso. Starante antaŭ ŝi, li alparolis ŝin per ŝia plena nomo kaj esprimis formalan saluton. Li tiam signis al la sklavo, kiu paŝis antaŭen kaj donis al li la kesteton. El tio li prenis papirusan volvaĵon kaj du pakaĵetojn da skribtabuletoj. Agripina tuj sciis, ke la volvaĵo, kun sigelo pendanta de purpura ŝnureto, povus veni nur de la imperiestro. La mesaĝisto aldiris: “Estas ankaŭ kesto”.
Vidi la volvaĵon perturbis Agripina n. Ŝi fiksis siajn okulojn firme al la mesaĝisto. “Kesto, ĉu?”
“Jes, sinjorino Agripina , ĝi venas de via onklo Klaŭdio. Li petis min transdoni lian saluton kaj informi vin, ke via filo fartas bone. Morgaŭ la keston mi sendos per ĉarego supren al la domo.”
Do, Lucio vivas kaj sanas. Agripina sentis preskaŭ fizikan konscion pri senŝarĝiĝo. Dum momento ŝi ne kapablis respondi, tiam vidante ke la mesaĝisto ankoraŭ staras respektoplene antaŭ ŝi, ŝi demandis: “Ĉu vi havas aliajn mesaĝojn por mi?”
“Ne, mia sinjorino, jen ĉio.”
“Certe vi devas esti laca post via vojaĝo. La akvo estas ĵus varmigita, se vi deziras bani vin antaŭ ol reiri al via ŝipo.”
“Dankon, mia sinjorino, tio estus por mi honoro.”
Agripina estis tentata inviti lin ankaŭ al vespermanĝo. Li estis multe malsupera al ŝi laŭ socia rango, sed la purpura strio sur lia tuniko montris, ke li ne estas tiom malsupera, ke ŝi ne povus proponi al li lokon en sia manĝosalono. Tiam ŝi pensis pri sia kuiristo kaj la servobuboj, kaj rezignis pri la ideo.
Post retiriĝo de la mesaĝisto kaj lia eskorto, Agripina turnis sin al siaj sklavinoj. “Lasu min”, ŝi diris.
Kiam ŝi estis sola, Agripina leviĝis de la seĝo kaj paŝis al la ŝtona balustrado, kiu ĉirkaŭis la ĝardenon. Ĝi staris laŭ la rando de la krutaĵo, krom en la punkto, kie danĝere diseriĝema ŝtuparo kondukis malsupren al pli malalta nivelo. Sube estis iam ornama ĝardeno, nun neglektita de multaj jaroj. La densaj pintoj de nestucitaj taksusoj estis tiel alte kreskintaj, ke etendante sian brakon Agripina povis preskaŭ tuŝi ilin. Preter ili estis la bluverda maro, briletanta sub la malvarmeta printempa sunlumo. Ŝi eksidis sur marmoran benkon vidalvide al la akvo, kaj demetis siajn leterojn apude.
La papirusa rulaĵo kuŝis kiel serpento volvita sur la benko, kvieta sed tamen danĝera. Estis io pri ĝi, tiel orde aranĝita kun siaj purpuraj ŝnuretoj, preskaŭ mokema laŭ ŝia impreso, kio memorigis ŝin pri Gajo kun lia pinta nazo kaj trapikaj okuloj: akraj okuloj, kiuj traboris ŝin, serĉante ŝiajn malfortajn punktojn. Kio ajn estas skribita en la letero de ŝia frato, ĝi detruos ŝian trankvilon por la tago, tiel ke ŝi ne povos ĝui la enhavon de la aliaj du. Ŝi lasis ĝin volvita, dum ŝi ekzamenis la skribtabuletojn.
La pli granda pakaĵo, ŝajne, estis ia jura dokumento. Ĝi konsistis el almenaŭ deko da tabuletoj, sigelitaj kaj ligitaj per purpura ŝnuro. Bedaŭrinde ŝi forsendis siajn sklavinojn, ne pensante ke ŝi bezonos tranĉilon por malfermi la leterojn. La alia estis de ŝia onklo Klaŭdio: tri tabuletoj, ŝi rimarkis kun plezuro. Ne estis facile fortiri la sigelon kaj ŝiri la linajn ŝnuretojn, kiuj kuntenis la tabuletojn.
Ŝi malfermis la unuajn du kaj trovis, ke la supra flanko de la dekstra tabulo estas trastrekita de linioj, kvazaŭ infano tenis grifelon en sia pugno kaj tiris ĝin tra la vakso. Sub la skribaĉo ŝi legis la vortojn:
Jen la marko de via filo Lucio, farita per lia propra mano.
Dum momento Agripina ne povis daŭrigi la legadon. Ŝi palpis la krudajn grataĵojn per sia fingro kaj rigardis blinde al la maro. Ŝi devis forte enspiri por forigi pikan sensaĵon en sia nazo. Kiam ŝi sufiĉe retrankviliĝis, ŝi turnis sin al la unua tabuleto.
Klaŭdio Ĝermaniko salutas sian karan nevinon Julia Agripina .
La unua novaĵo, kiun mi sendas al vi, estas tiu, kiun vi pleje deziros aŭdi. Via filo Lucio estas bonfarta kaj sana. Lia vartistino Aleksandria ame prizorgas lin, kaj petas min diri al vi, ke nun li babilas kaj kuretas.
Bedaŭrinde mi ne povas doni al vi same bonan novaĵon pri via edzo Domicio. Lia hidropsa malsano konstante malboniĝas, kaj estas eble, ke kiam vi ricevos ĉi tiun leteron, li estos jam mortinta. Li faris sian testamenton kaj aranĝis, ke lia fratino Lepida transprenu la edukadon de Lucio, se tio fariĝos necesa. Mi kredas, ke Lucio estos kontenta kun ŝi, kaj mi havos oftajn okazojn por vidi lin dum familiaj vizitoj. Mi promesas certigi, ke li ne forgesu sian patrinon, kaj mi daŭre sciigos vin, kiel li progresas.
Lepida ! Estis kvazaŭ Agripina estus ponardita. Dum ŝi enuados sur ĉi tiu insulo, povante nur imagi kiel ŝia filo kreskas kaj evoluas, Lepida vidos lin ĉiutage, planos lian edukon, kunportos lin al familiaj festoj; kaj ĉar Lucio estas tro juna por memori sian veran patrinon, sendube lia maljuneta onklino baldaŭ anstataŭigos ŝin en lia menso. Agripina bildigis al si Lucion kun propra ĉambro en la domego de Lepida sur Kvirinalo, la karuleton de onjo nun kiam ŝiaj propraj gefiloj plenkreskis kaj ne plu loĝas ĉe ŝi. Sub normalaj cirkonstancoj Agripina ne malŝatis sian diligentan, kapablan bofratinon, fakte ŝi admiris la efikan manieron laŭ kiu ŝi direktas la grandajn bienojn, kiujn ŝi heredis de sia riĉega patro. Ŝi neniam imagis, ke iam Lepida direktos ankaŭ ŝian filon.
Kaj kion Lepida rakontos al Lucio pri lia patrino? Lucio certe volos scii. Eĉ je du jaroj li estas inteligenta, scivolema infano – ĉiuj diras tion. Kiam li estos sufiĉe aĝa, li nature demandos sian onklinon, kio okazis al ŝi. Ĉu Lepida mensogos, ke ŝi mortis? Aŭ ĉu ŝi diros al li, ke lia patrino malhonoris sian familian nomon, perfidis lian patron, kaj nun loĝas en ekzilo? Plej verŝajne ŝian nomon oni nur flustros, neniam priparolos plenvoĉe, same kiel oni ĉiam silentis pri avinjo Julia , kiam Agripina estis infano. Nuntempe Agripina ofte demandis sin, precize kio estis la krimo de Julia – eble ŝiaj motivoj estis misreprezentitaj, same kiel tiuj de Agripina .
Ŝi rapide trasaltis la restantan parton de la letero, sen granda kompreno pri la enhavo. Post tiu ponardo ĉe la koro pri la planoj por ŝia propra filo, ne povas plezurigi ŝin la informo, ke Mesalina , la nova juna edzino de Klaŭdio, kiu hazarde estas ankaŭ la filino de Lepida , atendas ilian unuan infanon. Gajo kaj Cezonia intertempe naskis filinon... almenaŭ ĝi ne estis filo, Agripina diris al si mem. La penso pri Cezonia kiel patrino de la estonta imperiestro estis io, kion ŝi eĉ ne volis imagi. Sed kiel gravas al ŝi, ĉu ili naskis filon aŭ filinon? Ŝi neniam plu revidos Romon, kaj tio ne faros al ŝi diferencon, kiu estas imperiestro. Ŝi ekstaris de la malvarma marmora benko kaj marŝis rigidpaŝe al la domo, kie ŝi ordonis al la kurbadorsa sklavo porti al ŝi letertranĉilon.