Выбрать главу

La imperiestro Gajo salutas sian sendankan fratinon.

Unue, mia kara fratino, vi certe ĝojos same kiel la aliaj membroj de la familio pro la novaĵo, ke Cezonia  naskis knabinon. Mi konsideris, ĉu nomi ŝin Ingrata *   honore al miaj du fratinoj, sed mia edzino konvinkis min, ke pli taŭga nomo estus Julia   Drusila . Sendube Drusila  ĝuos ludi kun sia kuzo Lucio kiam ŝi estos iom pli aĝa, kaj tio donos al ŝi la ŝancon renkonti liajn multenombrajn vicgefratojn. Bedaŭrinde ilia patrino Eklogo ne devenas de tiu altranga sango, kiun mia fratino povus konsideri pli taŭga por la kunludantoj de sia filo.

*   Ingrata  (latine): nedankema.

Mi rigardis lastatempe la aktojn de la domo, kie vi nun gastas, kaj emociiĝis ĝislarme pro mia propra malavareco. Ĝardenoj, banejoj, fiŝbasenoj... mi vidas, ke ĝi eĉ havas propran teatron. Nun kiam mi malkovris tion, mi sendos al vi kelkajn komikajn aktorojn el Romo. Sendube amuzos vin la informo, ke ĉiuj en Romo paroladas pri nova teatraĵo pri du fratinoj, kiuj provas mortigi sian fraton helpe de ĉarma junulo, kiu ŝajnigas esti amiko de la frato, dum li fariĝas amanto de ambaŭ fratinoj samtempe. Laŭdire ĝi estas la furoraĵo de la sezono.

Ĉar vi pasigos la venontajn dudek aŭ tridek jarojn en la impona domego, kiun mi tiel malavare disponigis al vi el la imperiaj enspezoj, bone provizita de sklavoj, abundaj fiŝriĉaj vespermanĝoj, portolito kun portistoj, kaj ĉio alia bezonata por eleganta vivado, mi permesis al mi rekompenci la koston el viaj propraj posedaĵoj. Mi vendis viajn bienojn, sklavojn kaj meblojn kontraŭ sumo, kiu espereble almenaŭ parte kompensos min pro la elspezoj, kiujn mi elportos por vivteni vin senpage dum la venontaj jardekoj. La plejmulto el la objektoj estis aŭkciitaj en Gaŭlujo, kie la tribanoj ĝojis pro la ŝanco akiri divanojn, tablojn, litojn, montroŝrankojn, juvelojn kaj aliajn valoraĵojn iam posedatajn de la fratinoj mem de la imperiestro.

Por ke ĉio estu farita laŭ la ĝustaj proceduroj, mi instrukciis al mia sekretario sendi kun ĉi tiu letero kompletan liston de ĉiuj bienoj, meblaroj, juveloj, sklavoj kaj aliaj eroj venditaj, kaj la sumoj realigitaj per tiu vendo. Simila letero estas sendita al via fratino Livila .

Konklude mi memorigas vin, mia kara fratino, pri via bonŝanco havi fraton tiel bonkoran, ke post via eksterordinare perfida konduto, anstataŭ sendi al vi glavon kaj instrukciojn kiel utiligi ĝin, li nur ekzilis vin al floranta kaj plaĉa insulo, en granda domo, kun viaj propraj banejo, biblioteko, teatro kaj aliaj amuzaĵoj. La venontan fojon mi ne estos tiel indulgema. Ne forgesu, ke mi posedas ne nur insulojn, sed ankaŭ glavojn.

Agripina  abrupte ekstaris kaj marŝis al la balustrado. Ŝiaj fingroj kroĉis sin al la ŝtona apogrelo, dum ŝia brusto ŝvelis kaj malŝvelis kvazaŭ ŝi ĵus kuregis. Kiel li aŭdacas! Kiel li aŭdacas! Ho, kiom ŝi deziras krii kaj kriegi, elkraĉi insultojn kontraŭ sia frato kaj la dioj! Ŝi scias tute bone, kial li vendas ŝiajn propraĵojn. Pro sia senbrida elspezemo, la oftegaj ludoj por la publiko, siaj frenezaj konstruplanoj, la imperia barko, tiu ridinda marŝejo, li malplenigis la trezorejon. En nur du jaroj li fordiboĉis ne nur la rezervojn pene kolektitajn de Tiberio dum la daŭro de du jardekoj, sed ankaŭ la bonvolon de la senatanoj, kiuj elektis lin kun tiom da ĝojo.

Nun ŝi sciis, kio estas en ŝia tria letero, tiu fasko da skribtabuletoj ligitaj kaj sigelitaj per purpura ŝnuro. Agripina  paŝegis al sia sidloko, kaptis la tabuletojn, kaj tiregis la letertranĉilon tra la ŝnuro tiel sovaĝe ke ŝi preskaŭ tranĉis sin. Tabuleto post tabuleto falis sur ŝiajn genuojn, vaksitaj ambaŭflanke: ordaj listoj de domoj, meblaroj, statuoj, juveloj, vestoj, libroj, speguloj, parfumvazetoj, servicoj, ĉevaloj, portolitoj, eĉ agrokulturaj iloj kaj kuirejaj potoj, la tuta riĉaĵo, kiun ŝi heredis de siaj gepatroj. Se ŝi mem ne rajtas profiti de ĝi, oni devus almenaŭ kuratori ĝin por ŝia filo.

Dum ŝi turnis en siaj manoj la tabuletojn, hazardaj vortoj trafis ŝian okulon. 14 roboj el pura silko, 20 roboj el miksitaj silko kaj lano, 22 roboj el delikata lano, 10 linaj subtunikoj, 12 lanaj subtunikoj, 12 el miksitaj lino kaj lano... Ĉiuj el ŝiaj plej intimaj posedaĵoj forskuiĝis en senfina vico da ĉaregoj sur la pavimŝtonoj al Gaŭlujo, kaj eble en ĉi tiu momento fiere montras ilin iu tribestra edzino, kiu sciigas al ĉiuj, ke ŝi portas la subtunikon de Julia Agripina .

8 rubenaj kolĉenoj, el kiuj 6 kun samstilaj orelringoj  – en sia menso ŝi klare revidis la kolĉenon, kiun Domicio aĉetis por ŝi, kiam li fariĝis konsulo, por ke ŝi portu ĝin okaze de lia formala enposteniĝo. 46 eburaj statuetoj...  Ŝi ne kredas tion! Eburaj statuetoj – tiuj devas esti ŝiaj familiaj dioj... kaj inter ili estus tiu dancistino, kiun Ĝermaniko reportis el la oriento. Stranga aĵo laŭ Romaj okuloj, pro ties rondaj, malmolaj mamoj kaj tute mallarĝa talio, sed por Agripina  ĝi estis la objekto, kiun ŝi plej forte ligis kun sia patro.

Unu el la tabuletoj havis liston da nomoj. Kiuj estas tiuj? Ĉu sklavoj? Estis tiom da sklavoj en ŝiaj diversaj bienoj, ke ŝi ne konis ĉiujn persone. Ŝi turnis la tabuleton al la alia flanko, kaj jen grupo da nomoj, kiujn ŝi rekonis. Januaria , Alkasta , Cipro ... ĉu li ne estas la filo de Alkasta ? Ŝi portis lin tiel fiere al Agripina  por montri lin, kiam li naskiĝis... Moniko... sed kiel eblas, ke Moniko troviĝas en la listo? Li estas liberigito. Kompreneble, povus esti alia Moniko inter ŝiaj sklavoj... sed ne, tio estas tiel neofta nomo. Ŝi estis certa, ke tiu devas esti la sama Moniko, kiu estis ŝia sekretario ekde la jaro, kiam Domicio estis konsulo. Rekone al liaj servoj dum tiu jaro, ŝi liberigis lin je lia kvardeka naskiĝtago. Ne nur ŝiaj gesklavoj estis venditaj, sed spite al ĉia jura normo, eĉ tiuj, kiuj jam estis liberigitaj.

Agripina  fiksrigardis el blindaj okuloj super la arbopintoj de la suba ĝardeno. Ŝi vidis tiun vicon da ĉaregoj sur la longa vojo al Gaŭlujo, kaj apud la vagonoj la centojn da viroj, virinoj kaj infanoj poseditaj de ŝi, peze paŝantaj unu post la alia en katenoj. Ĉiuj membroj de ŝia domanaro, de la bienestroj kaj sekretarioj ĝis la kuirejaj servistoj kaj litoportistoj, estas disigitaj tra tiu fora lando, kie pluvas la tutan tempon kaj neĝas vintre, kie barbaroj kun vilaj kruroj kreskigas longajn lipharojn kaj drapiris Romajn togojn ĉirkaŭ siajn kolosajn korpojn.