Выбрать главу

Januaria  kaj Alkasta . Ne sufiĉis, ke ili estis torturitaj. Ili estis ankaŭ venditaj – sendube aparte de siaj infanoj. Ili restis kun ŝi de pli ol dek jaroj, de kiam ŝi edziniĝis kun Domicio. Nun, same kiel ŝi, ili estis ekzilitaj de sia hejmo, kaj oni forprenis de ili iliajn infanojn. Estas vere, ke ili estas nuraj sklavoj – kaj tamen Agripina  estis vidinta Alkasta n kun ŝia bebo. Ŝi povis imagi ŝian kordoloron. Dum ŝi malfermis siajn leterojn, la kolerego de Agripina  donis al ŝi forton, sed nun, kvazaŭ ŝi spektus tragedion en teatro, finfine ŝiaj larmoj superfluis.

2

La juna sklavo, tiel alta kaj senkarna, ĉiam pensigis Agripina n pri Pajno. Super la talio li estis homo, tamen multe tro osteca por ke oni supozu lin dio, sed liaj kruroj sub la tuniko estis harkovritaj kiel tiuj de kapro. Li gratis sian postaĵon per unu mano, dum per la alia li puŝis flanken la fenestroklapojn por enlasi la posttagmezan lumon. “Ĉu vi bezonas ion ankoraŭ, mia sinjorino?”

“Ne, tio estas ĉio ĉi-momente.”

Kaprokruroj retiriĝis al la alia fino de la biblioteko, dum Agripina  malfermis la altan libroŝrankon, kiu staris en la plej proksima el kvar alkovoj. Ĉi tiu ŝranko enhavis biografiojn, kaj ŝi kontente rigardis la vicojn da volvaĵoj orde aranĝitaj unu apud la alia. Admirante siajn bone organizitajn librobretojn, ŝi spertis preskaŭ fizikan sensaĵon de trankviliĝo. Ŝi sentis, ke la agitiĝo kaŭzita de la letero de Gajo solviĝas dum ŝi staras tie.

Kiam ŝi unue transloĝiĝis en la domon, ŝi trovis la bibliotekon en hontiga stato de konfuzo. La librojn oni senpolvigis prepare al ŝia alveno, sed oni tiam reŝovis ilin sur la bretojn tute senorde: biografiojn, poezion, filozofion, historion, fantaziojn, juron, studojn pri aliaj landoj, ĉiujn miksitajn kune. Agripina  donis al si mem la taskon ordigi la volvaĵojn, kunmeti ĉiujn volumojn de la sama verko, kaj aranĝi ilin laŭteme en la ŝrankoj kaj librujoj. La laboro estis nur duone kompletigita; centoj da volumoj ankoraŭ atendis ekzamenadon kaj klasadon.

Dum ŝi laboris en la biblioteko, la pensoj de Agripina  ofte vagis al ŝia frato Nerono. Ankaŭ li restis plurajn jarojn en ĉi tiu domo, kaj same kiel ŝi li sendube pasigis multajn horojn esplorante tiujn samajn volvaĵojn. Ŝi imagis lin sidanta en ĉi tiu ĉambro, kiel ankaŭ ŝi nun faras, rigardante eksteren super la maro tra la malfermitaj fenestroklapoj. Ŝi demandis sin, kiujn el la centoj da skribovolvaĵoj li tenis en siaj manoj, enspirante la rezinan odoron de cedra oleo, kiu estis ligita en la menso de Agripina  kun bibliotekoj kaj malnovaj libroj. Sed verdire ŝi ne sufiĉe bone estis koninta Neronon por povi diveni liajn gustojn rilate al legaĵoj.

El siaj tri fratoj, Agripina  de ĉiam sentis malplej da fratina amo al Nerono. Neniam dum ŝiaj infanaj jaroj li loĝis kun sia familio. En ŝiaj plej fruaj memoroj li jam gastis ĉe onklo Druso, kaj sekvis lian ekzemplon pri mokado kaj ĉikanado de kompatinda onklino Livila . Kiam ŝi renkontis lin en familiaj okazoj, li ĉiam ŝajnis al ŝi alta kaj distanca, ne pli parenca al ŝi ol iu ajn el ŝiaj multenombraj kuzoj – li ja havis naŭ jarojn pli ol ŝi. Malkiel ŝia dua frato, Druso, li neniam montris ian ajn intereson pri siaj pli junaj fratinoj.

Loĝante nun en la sama domo, kien ankaŭ li estis ekzilita de Tiberio, Agripina  la unuan fojon sentis sin pli proksima al sia frato. Dum ŝi estis en la biblioteko, ŝi emis ekpensi pri li, se ne precize kun ŝato, almenaŭ kun komprenemo. La alia okazo, kiam ŝi ofte pensis pri Nerono, kvankam tute kontraŭvole, estis dum la nokto. Laŭ tio kion ŝi aŭdis, mortis ŝia frato ie en ĉi tiu domo perforte, eble propramane. Ŝia timo estis, ke tio estus povinta okazi en la ĉambro, kie ŝi mem dormas, kaj por eviti tiun eblecon, ŝi rifuzis la ĉambron, kiun oni jam pretigis por ŝi antaŭ ŝia alveno. Ŝi insistis pri alia ĉambro, malpli granda, kiun malpli verŝajne, laŭ ŝia supozo, Nerono estus elektinta por si mem. Ŝi neniam kuraĝis enketi pri tio inter la gesklavoj. Voĉe esprimi siajn timojn signifus agnoski ilin, kaj eble ankaŭ inviti ilin realiĝi. Racie ŝi sciis, ke la cindroj de Nerono jam estis trovitaj kaj ke ili nun ripozas en la familia maŭzoleo en Romo, do estas neniu risko, ke lia fantomo ankoraŭ vagas tra ĉi tiu domo. Sed kiam ŝi kuŝis en sia malluma litoĉambro, ŝian racian menson venkis pli primitivaj timoj. Ŝi ĉiam igis unu el la sklavinoj dormi sur pajlomatraco en la angulo, kvankam ŝi sciis, ke se Nerono decidos viziti sian fratinon, li ne rezignos pri tio pro la ĉeesto de unu terurita servistino.

Kion ŝi devus fari, ŝi pensis, estus dediĉi sian restadon en ĉi tiu domo por informiĝi precize kiel Nerono mortis. Tio ŝajnis bona ideo dum la suno briladis, sed kiam ombroj komencis ŝteliĝi tra la ĉambroj, la morto de ŝia frato estas evento, pri kiu ŝi ne deziris detale mediti. Kiam krepuskiĝis, ŝi neniam restis en la biblioteko, kie altaj librobretoj staris silente en senlumaj alkovoj, sed preferis elekti unu-du librovolvaĵojn kaj sidi en la studoĉambro, kie lampoj brilis sur kolorriĉajn murpentraĵojn, kaj deĵoris du sklavoj. Kiu scias, kiaj minacaj potencoj povus vekiĝi, se ŝi rekirlos la pasintecon?

La keston de onklo Klaŭdio oni sendis supren de la ŝipo la postan matenon. Agripina  permesis al si unu fojon rezigni pri sia kutima rutino. Matene je ĉi tiu horo ŝi normale devus studi – sed kiu povus koncentriĝi pri teksto de Livio, kiam tuta skatolo da regalaĵoj atendas ŝian esploradon? Ŝi ordonis, ke oni portu la keston en la larĝan enirhalon, mendis tason da vino, kaj rifuzinte helpoproponon de la sklavestro, ŝi turnis la sesdentan ŝlosilon. La ŝlosilo turniĝis glate en la seruro tri fojojn, kvar fojojn, kaj sen eĉa grincado leviĝis la kovrilo.

Ŝi forprenis la supran tavolon de pajlo, kaj la unua afero, kiu trafis ŝiajn okulojn, estis almenaŭ deko da bonkvalitaj roboj, kelkaj el lano, kelkaj el lino, unu el silko. La roboj ne estis novaj, fakte ŝi rekonis ilin kiel la proprajn. Klaŭdio evidente elektis ilin por ŝi antaŭ ol ŝiaj ceteraj posedaĵoj estis forportitaj al Gaŭlujo – aŭ, pli verŝajne, ne Klaŭdio mem, sed lia nova juna edzino, Mesalina . Agripina  estis certa, ke ŝi rekonas la manon de Mesalina . Interalie estis robo el safrankolora lino, kiun Mesalina  admiris, kiam Agripina  faris al ŝi formalan viziton nelonge post ŝia edziniĝo al Klaŭdio.

Varmigis ŝian koron ne nur la donaco, sed la atento, kiun ŝia onklo dediĉis al ĝia preparado. La kesto estis plena ĝisrande de luksaĵoj, kiuj por Agripina  estis normalaj en ŝia antaŭa vivo, sed kiuj nun promesis al ŝi tagojn da plezuro. Krom vestoj, vino, konservaĵoj kaj ornamaĵoj, la plej granda parto de la enhavo konsistis el libroj, kaj tiujn certe elektis Klaŭdio mem. Ŝiajn gustojn li konis: estis kelkaj grekaj romanoj kaj iom da poezio, sed ĝenerale ŝi ĉiam preferis historiojn kaj biografiojn. Interalie, li skribis al ŝi iom pardonpete en sia letero, li sendas al ŝi sian historion de la Intercivitana Milito, kiun li verkis dum la jaroj, kiam Tiberio estis imperiestro. Tiutempe li ne havis multon por fari krom fermi sin en sia kampara vilao, studante kaj verkante. Ĝuste kiel ankaŭ Agripina  nun faras.

Eble pro la vestoj kaj la plezuro vidi sin memorata de Klaŭdio, Agripina  ricevis la impulson kiun ŝi bezonis, por entrepreni aŭdacan, novan paŝon. Ŝi alvokis la sklavestron, Forbon. “Mi ricevis leteron hieraŭ de mia frato, la imperiestro. Li informas min, ke mi disponas pri portolito. Ĉu tio estas ĝusta?”