Выбрать главу

La sklavestro jesis per sia granda kapo, kiel peza bufo. “Jes, tio estas ĝusta, mia sinjorino.”

“Ĉu vi ricevis ordonojn rilate al la uzo de la portolito?” Agripina  ne volis rekte demandi la homon, ĉu ŝi rajtas eliri el la bieno.

“Ne, mia sinjorino”, Forbo diris, kun nuanco de ioma surprizo en sia voĉo. “Vi neniam petis ĝin ĝis nun.”

“Se estas tiel, venis la tempo, ke mi ekkonatiĝu kun miaj najbaroj. Diru al mi: kiu estas la ĉefa familio en Pontio?”

“Tiu estas Marko Pontio. Li estas la loka juĝisto, kaj li servas kiel pastro ĉe la templo de Jupitero. Lia edzino ne venas de ĉi tie – ŝi devenas el la ĉeftero. Ŝi servas kiel pastrino, kiam estas ceremonioj al Minervo kaj Junono.”

“Mi komprenas. Mi vizitos ilin ĉi-posttagmeze.”

“Tre bone, mia sinjorino. Mi aranĝos, ke oni sendu al vi la portoliton post la tagmanĝo.”

Klare Forbo vidas neniun malhelpon, ke Agripina  iros viziti siajn najbarojn. Ŝi tamen ne sentis sin tute sekura. Ŝi ne mirus, se Gajo provizus ŝin per portolito kaj portistoj, dum li samtempe malpermesus, ke ŝi foriru el la bieno – li povus trovi tion amuza. “Sciigu la gardistojn, ke mi eliros.”

“Tre bone, mia sinjorino.” Forbo forlasis la ĉambron.

Agripina  devis klini sian kapon por eniri la portoliton. Estis malfreŝa odoro de la matraco, kaj la kusenoj estis malmolaj kaj malkomfortaj. La kurtenoj estis malhelverdaj interne, sed paliĝintaj ĝis verdece flava koloro ekstere. Ĝi aspektis kiel iu ajn el la malgrandaj portolitoj, kiajn oni vidus ĉiutage troteti tra la stratoj de Romo, tute malsimilaj al la imponaj veturiloj, en kiuj ŝi kutimis vojaĝi. La kvar portistoj ne surhavis uniformon, sed almenaŭ oni elektis kvar homojn de la sama alteco, ŝi rimarkis, kiam ili levis la portoliton sur siajn ŝultrojn.

De kiam ŝi parolis kun Forbo pli frue tiumatene, ŝian plezuron pro malpakado de la kesto anstataŭis sento de maltrankvilo. Kvankam ŝi singarde sendis lin por averti la gardistojn, ke ŝi eliros, ŝi tamen ne povis liberigi sin de la timo, ke kiam ŝi atingos la pordegon, oni resendos ŝin antaŭ la okuloj de la tuta domanaro. Ŝi ne deziris ŝajni nerva aŭ tro humila, aliflanke estis grave ne malamikigi siajn gardistojn per aroganta sinteno. Ŝi devos rideti al ili afable, kiel sinjorino eliranta al sia posttagmeza promeno, kun nenia sugesto ke ili havas la povon malhelpi ŝin.

Post momento Agripina  trovis sin ekster la pordego, rigardante kun ĝuo la printempajn florojn, kiuj kreskis ĉe ambaŭ flankoj de la pavimita vojo. Finfine ŝi rajtis anstataŭigi sian artefaritan rideton per vera rideto de plezuro pro la neatendita ŝanĝo en sia situacio. Unue la desegnaĵo de Lucio, tiam la kesto de oĉjo Klaŭdio, kaj nun ĉi tio, ŝia unua ekskurso ekster la pordego de kiam ŝi alvenis. Ŝi glatigis sian robon sur siaj genuoj, sian preferatan robon el marverda lano. Ĝi estis travivinto el ŝia antaŭa vivo, inter la unuaj aferoj kiujn ŝi trovis, kiam ŝi forprenis la pajlon el la kesto tiumatene.

La vojaĝo ne daŭris longe, kaj baldaŭ la portistoj veturigis la liton tra la stratoj de malgranda urbo. Ĝi aspektis sufiĉe vigla kaj homplena, kaj iom pli granda ol Agripina  atendis. Laŭ la flankoj de la ĉefa placo staris la samaj publikaj konstruaĵoj, kiujn oni trovus ie ajn en Italujo: la baziliko, du temploj, kovrita bazaro. Ekster la baziliko estis statuo de Tiberio. Agripina  ricevis ŝoketon malagrablan pro tiu subita renkontiĝo kun sia praonklo, pie vestita kun la kapo vualita, eble iom pli dika ol li estis, kiam ŝi laste vidis lin, sed tamen kun pli-malpli la sama aspekto, kiun ŝi memoris. Tiberio: la homo kiu ekzilis kaj malliberigis ŝian patrinon, ŝian avinon, kaj ŝiajn du fratojn. Ankaŭ ŝia frato Nerono certe vidis tiun statuon, Agripina  pensis. Devis esti frenezige por li retrovi la homon, kiu respondecis pri lia ekzilo, ĉiufoje kiam li venis en la urbon.

Ideo venis en la kapon de Agripina : ideo, kiun ŝi jam pripensis plurajn fojojn, sed neniam havis sufiĉan kuraĝon por realigi. Estus tro timige esplori la neresponditajn demandojn pri la morto de Nerono, dum ŝi troviĝas en tiu preciza loko, kie la afero okazis. Sed ekstere, malproksime de la domo, estus eble enketi pri la afero sen konscio pri la fantomo de Nerono ŝvebanta en la ombroj. En ĉi tiu urbo certe loĝas homoj, kiuj antaŭe konis ŝian fraton, kaj kiuj povos diri al ŝi, precize kiel lia vivo venis al fino. Kaj tiam ŝi skribos al Gajo leteron amikan, tute ne aludante al ĉiuj malagrablaj aferoj kiuj pasis inter ili, por informi lin pri sia malkovro, kiel Nerono mortis. Ŝi ne petegos lian pardonon, nek permeson reveni al Romo. Nur mallongan amikeman leteron, por doni la simplajn faktojn, kiujn Gajo certe deziras scii.

La domo de la familio Pontio estis post angulo de la ĉefa placo. Se estus iu ajn demando, kiu estas la unua familio sur tiu ĉi insulo, ilia enirpordo inter paro da kvadratformaj kolonoj kun luksaj kapiteloj lasis la aferon ekster ĉia dubo. Kaj tamen, kvankam ĝi estis tre impona, la enirejo ne estis sufiĉe larĝa por enlasi portoliton, do la portistoj mallevis la stangojn ĝisteren por ke Agripina  elpaŝu. Farante tion, ŝi estis ŝokita pro la konstato, ke du el ŝiaj gardistoj estis akompanintaj ŝin, sekvinte la portoliton piede. Bonŝance ili ne indikis, ke ili intencas eniri la domon kun ŝi; ŝajne ili atendos en la strato. Sed kion pensos ŝiaj gastigontoj, ke gardistoj deĵoras ekster ilia domo, kie ĉiuj urbanoj vidos ilin?

La pordon malfermis pordisto, kiu direktis Agripina n en la enirhalon. Ĝi estis elegante pentrita laŭ malnova stilo kvazaŭ marmoraj paneloj, kaj gracia loĝio ĉirkaŭis la murojn ĉe la nivelo de la unua etaĝo, kiu supozeble kondukis al la supraj ĉambroj. La impreso estis digna kaj solena, kaj indikis al malnova riĉeco. Kiu ajn estas Marko Pontio, Agripina  vidis, ke ŝi ne malhonoras sin per ĉi tiu vizito. Tute male: ŝi estus devinta veni pli frue.

Marko Pontio ne tuj aperis, kaj dum ŝi atendis Agripina  ekzamenis liajn familiajn diojn, kiuj estis ekspoziciataj malantaŭ la malfermitaj pordoj de inkrustita montroŝranko en la formo de miniatura sanktejo kun kanelitaj lignaj kolonoj. Finfine li hastis en la halon, mezaĝa viro ankoraŭ ĝustiganta la faldojn ĉe la ŝultro de sia togo. Agripina  rimarkis la larĝan purpuran strion, kiu montris, ke li apartenas al la senatana klaso. “ Julia Agripina , mi estas honorata ricevi vian viziton. Permesu al mi gvidi vin al la manĝosalono.” Li direktis ŝin tra unu el la pordoj, kiuj kondukis ekster la halon, klarigante: “Mia edzino baldaŭ estos kun ni. Ŝi tute konfuziĝis pro la informo, ke ni ricevas viziton de la fratino de la imperiestro, kaj ŝi promesis aperi tuj, kiam ŝi igis sin prezentebla.” Li parolis kun la memfido de homo, kiu kutimas teni la unuan lokon en sia propra malgranda mondo.

Agripina  sekvis sian gastiganton en la manĝosalonon kaj akceptis lokon sur unu el la divanoj, dum li ordonis al la sklavoj alporti vinon. Ne longe poste, lia edzino envenis kun sia filino, knabino ĉirkaŭ dekkvar-jara. Ambaŭ estis vestitaj per roboj el delikata lano kun glimeto de silko. La edzino portis pezan kolĉenon el ametistoj, dum tiu de la filino estis el perloj. Kaj la patrino kaj la filino estis iom tro lukse vestitaj por ordinara posttagmezo, kiun ili certe intencis pasigi hejme. Tio estis agrabla por Agripina . Ĝi montris, ke eĉ se ŝi estas ekzilito, por ili ŝi tamen estas grava gasto, kiun ili deziras impresi.

La paro ne estis homoj, kiuj vekis iun ajn intereson en Agripina , des pli ĉar ili aĝis almenaŭ dek kvin jarojn pli ol ŝi. Sed ili ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj ĉar ili verŝajne estis la solaj homoj en Pontio, kiuj eĉ alproksimiĝis al ŝia rango, estus saĝa afero starigi kun ili bonan rilaton. Vidinte kiel Livia  kutimis trankviligi nervemajn vizitantojn, kvankam Agripina  ĉi-okaze estis mem la vizitanto, ŝi ludis la rolon de afabla gastiganto. Ŝi malkovris, ke la patrino nomiĝas Celia , kaj ke ŝi ne naskiĝis en Pontio. Ili havas tri infanojn: du filinojn kaj pli aĝan filon, kiu, laŭ ilia fiera informo, estas oficiro kun la legio Aŭgusta II en Ĝermanujo.