Agripina volis profiti de tiu promesplena enkonduko por mencii la rilaton de sia propra familio kun la legioj en Ĝermanujo, kiam la pordo subite malfermiĝis kaj knabino proksimume dek-jara ĵetis sin en la ĉambron. “Panjo, kio okazas? Kion faras tiuj soldatoj ekster la ĉefpordo?”
“ Tinila !” diris ŝia patro. “Ĉu vi ne vidas, ke ni havas gaston?”
Sed Tinila jam abrupte haltis pro la lastminuta konstato, ke ŝiaj gepatroj ne estas solaj.
Celia komencis pardonpeti, sed Agripina ridetis al la knabino. “La soldatoj estas kun mi”, ŝi diris. “Ĉu ili konsternis vin?” Eble la afero ne estas tiel malbona kiel ŝi timis. Al la familio Pontio, la soldatoj eble ŝajnas ne eskorto de malliberulo, sed pli ĝuste la gardistoj konvenaj por la fratino de la imperiestro.
Antaŭ ol Agripina povis repreni la temon, kiu estis interrompita pro la subita erupcio de Tinila en la ĉambron, Pontio kaptis la konversacian iniciaton. “Kaj kiel vi ĝuas la vivon ĉie tie en Pontio?”
Seniluziigis Agripina n la ŝanĝo de temo, sed ŝi nepre devos sekvi, kien ŝia gastiganto kondukas. “Ĝi estas tre bela loko. La perspektivoj estas mirindaj.”
“Estas amaso por vidi”, Celia diris. “Kiam mi unue alvenis ĉi tien, mi pensis: Ho, kiel eteta loko – mi ne scias, kiel mi sukcesos plenigi miajn tagojn. Sed nun mi ĝuegas loĝi ĉi tie. Estas festivalo aŭ simile preskaŭ ĉiumonate, kaj komikaj aktoroj venas de la ĉeftero.”
La pli aĝa filino ĝis nun restis silenta, sed pro la mencio pri aktoroj ŝia vizaĝo ekbrilis. “Ni vidis vere bonegan teatraĵon la pasintan jaron. Ĝi estis pri Circo, kiam ŝi transformis la maristojn de Uliso en porkojn.”
“ Pontina !” diris ŝia patro. “Ne estas permesinde, ke vi knabinoj ĝenu nian vizitantinon. Se vi parolos denove, mi devos sendi vin al via ĉambro.”
Kompatinda knabino, Agripina pensis, ŝi aspektas sufiĉe inteligente. Ne povas esti ekscita vivo por ŝi, kaptita en malgranda urbo en malgranda insulo. “Ho ne, estas tute en ordo”, ŝi trankviligis la gepatrojn. “Kiom aĝa vi estas?” ŝi demandis Pontina n. “Mi supozas, ke vi baldaŭ edziniĝos, ĉu ne?”
Celia ridetis fiere. “Jes, ni jam aranĝis la fianĉiniĝon, kun la filo de mia kuzo, Manio Celio, en mia devenurbo Sinueso.”
“Kaj jam delonge ili devus geedziĝi”, Pontio aldiris. “Tuj kiam ŝia patrino sukcesos konvinki sin disiĝi de ŝi.”
Celia ridetis, sed Agripina sensis la streĉan etoson. Ŝi serĉis alian ĝentilan demandon, kiam Pontio diris: “Nun kiam venis la printempo, mia edzino certe estos tre kontenta ekskursigi vin tra la insulo. Ĉu vi jam vizitis la grotojn?”
“Ankoraŭ ne”, Agripina respondis, kvazaŭ ŝi estus veninta al Pontio nur por ferii kaj ĝui la vidindaĵojn. “Mi tre ŝatus vidi ilin.”
Estis paŭzo. Ĉu Nerono renkontis ĉi tiujn homojn, kiam li estis sur la insulo, Agripina demandis sin. Ŝi apenaŭ povis imagi lin kuŝi surdivane por interŝanĝi ĝentilaĵojn. “Ĉu vi iam renkontis mian fraton, kiam li loĝis ĉi tie?” ŝi demandis. “Neronon Julion?”
Dum Agripina okupis la paron per konversacitemoj banalaj kaj sendanĝeraj, ili senstreĉiĝis, sed je tiu demando ili ambaŭ rigidiĝis. Regis silento. Celia direktis timeman rigardon al sia edzo, kiu forturnis sin kaj kriis al la sklavo, ke li verŝu pli da vino. Tiam li returnis sin por alfronti Agripina n. “Ĉu via frato? Ĉu li estis en Pontio? Ne, mi ne kredas, ke ni iam ajn renkontis lin.”
“Tio estis antaŭ pluraj jaroj – antaŭ ok, aŭ naŭ. Mi ŝatus malkovri, precize kio okazis al li.”
“Kial, ĉu trafis lin akcidento?” Pontina demandis.
“ Pontina ! Iru al via ĉambro. Kaj ankaŭ vi, Tinila .”
La du knabinoj ekstaris, kaj ankaŭ Agripina , sekvante ilian ekzemplon, leviĝis. “Mi tre ĝuis renkonti vin. Mi volonte reciprokos vian gastamon en mia vilao.”
“Dankon. Ni nepre profitos de via afabla propono”, Pontio diris, per tono kiu sugestis, ke li havas nenian intencon akcepti la inviton. Kaj efektive, kiu sanmensa homo vizitus la hejmon de ekzilito?
Agripina reveturis en sia portolito kun la koro batanta pli vigle ol ĝi faris de monatoj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝiaj okuloj brilas, ŝiaj vangoj ruĝas, kvazaŭ ŝi pasigis la posttagmezon spektante iun ekscitegan spektaklon ĉe la amfiteatro anstataŭ interŝanĝi ĝentilaĵojn kun ordinara, mezaĝa paro. Kvankam finiĝis iom abrupte ŝia vizito al Pontio kaj lia edzino, la nura fakto iri ekster la vilaon kaj renkonti novajn homojn skuis ŝin el la nebulo de apatio, kiu envolvis ŝin de kiam ŝi alvenis sur la insulon. Nun, ŝi decidis, venis la tempo por organizi sian vivon.
Tuj kiam ŝi revenis, ŝi alvokis Forbon. “De kiam vi laboras ĉi tie en la vilao?” ŝi demandis.
“Ne longe, mia sinjorino. Oni sendis min ĉi tien nur naŭ tagojn antaŭ via alveno.”
Naŭ tagojn, Agripina pensis. Tio devas signifi, ke Gajo komencis plani ŝian ekzilon eĉ antaŭ la alfronto en Mevanio. “Ĉu nur tiom?” ŝi demandis. “Kiu estis ĉi tie antaŭe?”
“Neniu. La domo estis fermita de jaroj. Mi pardonpetas, se vi ne trovas ĝin en kontentiga stato, mia sinjorino, sed vi ne povas imagi, en kia malordo ĝi estis, kiam oni remalfermis ĝin. Estis birdoj, kiuj konstruis siajn nestojn en la halo – ni havis nur kelkajn tagojn por redekoracii ĝin, kaj la ĝardeno estis tute superkreskinta...”
“Kiel longe la domo restis sen loĝantoj, ĉu vi scias?”
“Oni diris al mi, ok jarojn.”
“Ĉu vi scias, kiu loĝis ĉi tie antaŭe?”
“Ne, mia sinjorino.”
Li ne sciis, sed Agripina jes. Antaŭ ok jaroj ŝia frato mortis, aŭ estis mortigita, aŭ ĉiuokaze lia vivo iel finiĝis.
“Do la sklavoj estas ĉiuj novaj, ĉu? Ĉu ne estas iu ajn, kiu memoras la homon, kiu loĝis ĉi tie pli frue?”
“Ne inter la domsklavoj, mia sinjorino. Sed la bieno funkcias la tutan tempon, la olivarbejoj, la vinberejoj. La bienestro estas ĉi tie de longe – eble li scias.”
“Sendu lin ĉi tien al mi.”
La bienestro envenis, ĵetante singardajn okulumojn al la tablo kaj taburetoj kvazaŭ ili povus kunbandiĝi por ataki lin. Li portis kun si la odoraĉon de la bovinejoj kaj kokinejo. La haladzo ŝajnis fonti el lia pelerino, kiu estis preskaŭ kungluita de graso kaj malpuraĵoj.
“Demetu vian mantelon, kaj donu ĝin al la sklavo”, Agripina instrukciis. “Estonte vi surmetos puran tunikon antaŭ ol vi venos paroli kun mi.”
“Jes, mia sinjorino”, li murmuris malvolonte.
“Vi rajtas preni la necesan sumon el la kontolibroj por aĉeti novan.”
Tiam li rektigis sin. “Dankon, mia sinjorino.”
“Ĉu vi estas liberulo aŭ sklavo?”
“Mi estas libera, mia sinjorino. Mi ŝparis por tio, sed tiam, antaŭ ol mi kolektis sufiĉe por aĉeti mian liberecon, oni diris al mi, ke mi fariĝos la nova bienestro. Kaj tiam post kelkaj jaroj mi havis sufiĉe por elaĉeti min.”
“Kaj kiam tio okazis?”