“Antaŭ dek kvin jaroj, mia sinjorino.”
Dek kvin jaroj! Tio estis longe antaŭ ol Nerono estis sendita ĉi tien.
“Ĉu vi memoras la lastan homon, kiu loĝis en ĉi tiu domo?”
“Tiun junulon. Mi vidis lin foje marŝi laŭlonge de la krutaĵo. Laŭ tiu sama vojeto, kie ankaŭ vi promenas, mia sinjorino.”
Tio estis malagrabla surprizo por Agripina . Kompreneble estas neeble kaŝi ion ajn de siaj gesklavoj, kaj ŝi sciis, ke la ĉefa tasko de ŝiaj virinoj, dum ili vestas ŝin kaj aranĝas ŝian hararon, estas kontroli ŝiajn movojn. Sed ial neniam venis al ŝi la penso, ke ankaŭ la bienaj sklavoj, la plugistoj kaj la ĉevalejaj buboj, rigardas ŝin dum ŝi ekzercas sin ĉiumatene.
“Ĉu vi povas klarigi al mi, kio okazis al tiu junulo? Ĉu li foriris aŭ...”
“Li mortis, mia sinjorino.”
“Ĉu vi iam aŭdis, kiel li mortis?”
Li mallevis siajn okulojn. “Mi ne scias, mia sinjorino.”
“Ĉu oni avertis vin ne paroli pri tio?”
La viro paŝis malantaŭen kun timigita esprimo. “Mi estas nur la bienestro. Mi ne scias ion ajn pri aferoj, kiuj okazas ĉe la domo.”
Agripina vidis, ke ŝi devas paŝi prudente. Oni avertis tiun viron, ke li tenu la buŝon fermita, kaj por sia propra sekureco, tion li intencas fari. Kian diferencon tio signifas por li, ĉu la imperiestro estas Tiberio, aŭ Gajo, aŭ iu ajn alia? Iel ŝi devas konvinki lin, ke neniu punos lin, se li respondos al ŝiaj demandoj. “Ĉu vi scias, kiu mi estas?” ŝi demandis.
“Vi estas la fratino de la imperiestro.”
“Ĝuste. Mi estas fratino de la imperiestro, kaj tiu junulo, kiu mortis ĉi tie, estis nia frato.” Inspirite de subita ideo, ŝi iris al la ŝranko kaj prenis la leteron de Gajo. Kiel bonŝance, ke ŝi ne ĵetis ĝin en la karbujon, kiel ŝi preskaŭ volis fari. “Ĉu vi vidas ĉi tiun sigelon? Ĉi tiu letero venis de mia frato, la imperiestro. Li petis min informiĝi, kio okazis al nia frato Nerono, kiam li loĝis en ĉi tiu domo.”
La viro rigardis la sigelon kun mieno perturbata.
“Kaj kompreneble, estos rekompenco por iu ajn informo, kiun vi povos doni al ni.” Kio povus esti en la kesto de onklo Klaŭdio, kiu estus taŭga rekompenco al ĉi tiu viro kun lia bovineja odoraĉo? Sed liaj ŝultroj senstreĉiĝis – evidente tiu promeso de Agripina estis pli persvada ol vaksobulo pendanta de ŝnureto. “Nu, aŭskultu min”, ŝi diris. “Kiam mia frato fariĝis imperiestro, li sendis unu el siaj funkciuloj al Pontio por trovi la cindrojn de Nerono. Antaŭ proksimume du jaroj.”
“Jes, mia sinjorino. Oficialulo venis ĉi tien kun kelkaj soldatoj, printempe antaŭ du jaroj – ne, antaŭ tri – kaj ili volis scii, kie estas la cindroj. Mi montris al ili la lokon, kie ili estis enterigitaj.”
“Do, vi ja scias ion pri la afero. Atentu, mi estas la fratino de Nerono. Mi volas scii, kio okazis al li – kaj ankaŭ la imperiestro volas scii.”
“Estis stranga afero, mia sinjorino... oni fermis la domon kaj forsendis ĉiujn sklavojn. Sed ni sciis, ke li ankoraŭ troviĝas tie – neniu vidis lin foriri, kaj restis la soldatoj. Ili kutime deĵoris ekster la elirejo de la bieno, same kiel ili faras nuntempe. Sed kiam la domo estis fermita, ili venis tien, kaj restis por gardostari ekster la pordo. Tio ŝajnis sensenca afero, gardi malplenan domon.”
“Mi komprenas. Daŭrigu.”
“Tiam, post kelkaj tagoj venis la kapitano por diri al mi, ke en iu trankvila angulo de la bieno mi pretigu la lignon por funebra ŝtiparo. Li diris, ke mi ne disanoncu la aferon. Mi igis la sklavojn aranĝi ĝin en la senarbejo.”
“Ĉu vi vidis la kadavron?”
“Oni ordonis al ni ĉiuj foriri, post kiam ni konstruis la ŝtiparon. Mi vidis fumon leviĝi inter la arboj, sed mi restis je distanco. Kaj tiam la postan tagon oni donis al mi vazon – ordinaran malnovan vazaĉon el la kuirejo. Eĉ hundon mi ne enterigus en tia aĵo, kaj oni diris al mi, ke mi enterigu ĝin ie for de la bieno. Mi pensis tion malĝojiga fino por tia belaspekta junulo. Li havis ankaŭ amatinon.”
“Ĉu? Amatinon?”
“Post kiam oni ŝlosis la domon, ŝi ŝvebis la tutan tempon en la proksimeco plorante, ĝis la gardistoj forsendis ŝin. Li kutimis iri en la urbon por viziti ŝin.”
“Ĉu vi konas ŝian nomon? Ĉu ŝi ankoraŭ troviĝas ĉi tie sur la insulo?”
“Kompreneble jes, mia sinjorino. Neniu naskiĝinta sur la insulo foriras. Ŝi estas Aceronia Pola .”
3
“Kio okazas? Kial vi haltis?” Agripina tiris flanken la kurtenojn de la portolito kaj vokis al la ĉefportisto.
Kiam la homoj mallevis la liton surgrunden, fulme trafis Agripina n momento de pura paniko. Kial ili haltis ĉi tie, tute senkiale, en la plej dubinda parto de la urbo? Ĉu ili ricevis ordonojn? En ĉi tia loko, la oportuna malapero de maloportuna ekzilito lasus eĉ ne spureton.
La ĉefportisto aperis ĉe la flanko de la portolito. “Mi bedaŭras, mia sinjorino, ni devos atendi. Estas ĉarego antaŭ ni, kiu blokas la vojon.” Li devis ripeti siajn vortojn tri fojojn, antaŭ ol Agripina sukcesis deĉifri ilian signifon el lia apenaŭ komprenebla dialekto. Ŝi kliniĝis eksteren, kaj vidis du virojn, kiuj malŝarĝis amforojn kaj stakigis ilin sur la trotuaro ekster vinvendejo. En sia antaŭa vivo ŝi havis liktoron por liberigi la vojon – sed en sia antaŭa vivo ŝi ne estus veturinta tra stratoj tiel mallarĝaj, ke apenaŭ estas spaco eĉ por unusola ĉarego. Ŝi kapjesis, fermis la senkolorajn kurtenojn, kaj rekuŝiĝis por kapti sian spiron post sia momenta timego. Iom post iom ŝi ekkonsciis pri malagrabla odoro, akra kaj truda fiodoro, la odoraĉo de urino. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, serĉante la fonton, eĉ flaris siajn ŝimajn kusenojn, antaŭ ol ŝi ekkomprenis, ke ie proksime devas esti fulista laborejo.
Finfine ŝi sentis, ke la portistoj denove levas la liton sur siajn ŝultrojn. Ili veturigis ŝin tra mizera kvartalo de butiketoj kaj metiejoj, kie resonadis la frapfrapa tintado de marteloj kontraŭ metalo. La portistoj devis halti du-tri fojojn por demandi pri la ĝusta vojo, antaŭ ol ili atingis homplenan straton inter du vicoj da vendejoj. Ĉi tie troviĝis la kanaboteksistoj, la ŝnuristoj, la matracofaristoj, kaj aliaj similaj metioj. Tra malfermitaj pordoj Agripina vidis virojn laborantaj ĉe teksiloj, dum ekstere sakoj da kanabo aŭ lino blokis la mallarĝajn trotuarojn. Klientoj promenis laŭ la vojo, grupoj de viroj sidis sur malaltaj taburetoj ekster la vendejaj pordoj por trinki vinon kaj klaĉi, virinoj kaŭris laŭ la trotuara rando por pretigi legomojn, kaj infanoj kaŭris por malpli higiena celo.
Ĉiuj el ili, ĉu viroj, virinoj aŭ infanoj, rigardis kun scivolo la portoliton alproksimiĝantan. En ĉi tiaj stratoj ne ofte vidiĝis portolito, eĉ ne tiel eluzita ekzemplero kiel tiu, kiun nun posedis Agripina . Aperis ŝanĝo en iliaj vizaĝoj dum ili konsideris ŝin. Iliaj mienoj akiris malafablan esprimon, kaj ili fiksrigardis ŝin silente dum ŝi preterpasis. Ilia malamikeco, laŭ ŝia supozo, direktiĝas ne tiom kontraŭ ŝi kaj la portolito, kiom kontraŭ la du soldatoj, kiuj sekvas ĝin.
“Kie loĝas Aceronia Pola ?” la ĉefa portisto vokis al grupo de viroj, kiuj sidis ĉirkaŭ ludtabulo ekster vendejo. Tuj la tuta grupo senstreĉiĝis, kvazaŭ tiu banala demando iel nuligas la minacon sugestitan pro la invado de portolito kaj soldatoj en ilian straton. “Post ankoraŭ du pordoj”, unu el ili revokis. “Ĉu vi vidas tiun pordon kun la herboj pendantaj ekstere por sekiĝi?”
Ankaŭ Agripina resereniĝis kaj permesis al si ripozi sur la kusenoj. Ŝi sciis, ke ŝi estus devinta alvoki Aceronia n Pola n, ke ŝi venu al la vilao. Tute ne konvenas, ke sinjorino de ŝia rango vagu en ĉi tiaj strataĉoj kun rubomonto ĉe ĉiu angulo kaj la risko, ke iu verŝos la enhavon de ĉambrovazo el unu el la supraj fenestroj. Sed verdire ŝi estis tiom entuziasmigita de sia ekskurseto antaŭ kelkaj tagoj, ke ŝi kaptis la unuan pretekston por nova vizito en la urbon. Post la tedaj tagoj, kiun ŝi travivadis dum la pasintaj kvin monatoj, ege ekscitis ŝin la vigleco, la koloroj, kaj la vario de la butikoj.