Выбрать главу

Kiam ili atingis la vendejon de Aceronia , la portistoj apogis la portoliton sur la grundon. Agripina  vidis malfermitan pordon kun la tabulo por sekiĝantaj herboj ĉe unu flanko, dum ĉe la alia lignan bretaron plenigis ruloj da netinkturitaj drapoj. Inter ili ŝi vidis la ombran internon de la vendejo. Ŝia unua impreso estis de arboj starantaj en malluma arbaro, sed dua rigardo montris aron da kusenoj pendantaj de la plafono, dum sub ili du viroj en malhelaj tunikoj remburis matracokovrilon per pajlo. Sammomente virino hastis el la butiko por bonvenigi ŝin. Ŝi estis malgranda, gracia homo, verŝajne en siaj fruaj tridekaj jaroj, orde vestita en flava lanrobo kun simpla kolĉeno el plataj ruĝaj gemoj. Evidente la komerco bone fartas. “Kion ni povas fari por vi hodiaŭ, mia sinjorino? Ĉu matracojn, litkusenojn, sofokusenojn...?”

“Ĉu vi estas Aceronia Pola ?”

“Ĝuste, mia sinjorino. La plej molajn matracojn en la urbo: anserplumoj, anserlanugo, lano...”

“Se vi kuŝos sur matraco de Pola , vi malaperos internen”, vokis gaje viro de la najbara pordo.

Agripina  ridetis por agnoski la ŝercon, kaj paŝis internen de la butiko. Ŝia afero kun Aceronia Pola  ne estas io por diskuti en la strato, kie ĉiuj najbaroj sentos sin liberaj aldiri sian opinion.

“Bonvolu sidi ĉi tie, mia sinjorino”, Pola  diris, tirante antaŭen tabureton. “Ĉu trinkaĵon?” Ne atendante respondon ŝi malaperis en la postan ĉambron, kie Agripina  aŭdis ŝin mendi vinon. Agripina  rigardis ĉirkaŭen scivole. En la malmultaj okazoj, kiam ŝi vizitis metiejon de skulptisto aŭ bronzaĵisto, oni bonvenigis ŝin kaj Domicion en eleganta ateliero kiel honorajn klientojn. Tra malfermita pordo ŝi foje ekvidetis korton, kie staris gigantaj blokoj da senforma marmoro, kaj viroj kun ledaj antaŭtukoj martelis aŭ pistis, aŭ hejtis kaldronojn. Sed neniam antaŭe ŝi trovis sin en ĉi tia loko kun sakegoj da fojno kaj pajlo, lano kaj plumoj, kuŝantaj sur terplanko. Laŭ la muroj estis bretoj, kiuj enhavis rulojn da kolora ŝtofo, kaj ĉe unu flanko, vico de timindaj hokoj, kudrilegoj kaj aliaj iloj de la matracfarista metio.

Kiam Pola  reaperis, Agripina  ekstaris kaj alproksimiĝis al ŝi. “Mi kredas, ke vi konis mian fraton”, ŝi diris per malalta voĉo. Ŝi rigardis la du virojn, kiuj firmigis la matracan remburaĵon per laŭtaj frapegoj de lignaj padeloj. “Neronon Julion”, ŝi aldonis, iom pli laŭte.

“Ho!” Pola  diris, kaj faris paŝon malantaŭen kontraŭ la vendotablon. Tiumomente envenis knabo kun pleto sur kiu estis du tasoj da vino. “Ni trinkos la vinon en la oficejo”, ŝi diris al li. “Iru vi por diri al Polina , ke ŝi venu prizorgi la butikon. Ĉi tien, mia sinjorino.”

Ŝi malfermis flankan pordon por montri tute malgrandan senluman ĉambreton, kiu unuavide ŝajnis esti ŝtopita de mebloj. La spacon preskaŭ tute plenigis kvadrata ligna tablo kaj altadorsa vimena seĝo premita kontraŭ la muro. “Mi petas vin sidiĝi, mia sinjorino”, Pola  diris, luktante por tiri la seĝon kun malfacilo el la malproksima flanko de la tablo. “Mi iros preni lampon.” Ŝi revenis post momento kun faldebla tabureto en unu mano, kaj en la alia oleolampo, kiun ŝi metis en niĉon. Ĝia lumo malkaŝis du bretojn laŭ la muro, kie troviĝis vicoj de skribtabuletoj, ĉiuj orde etikeditaj kaj ligitaj per ŝnureto. Sur la tablo estis freŝaj tabuletoj kaj bronza skatoleto, kiu entenis grifelojn kaj aliajn skribilojn.

Pola forigis la skribmaterialojn de la tablo kaj malaperis por preni la vinon. Ŝi revenis tenante la pleton per ambaŭ manoj, kaj piede puŝfermis la pordon malantaŭ si, “Pardonu, mia sinjorino, sed prefere ni ne diskutu tian aferon en la butiko. Precipe se ni ne deziras, ke ĉiuj en la strato sciu pri ĝi.”

“Mi plene konsentas. Mi estas Julia Agripina , la fratino de Nerono. Mi provas malkovri, kio okazis al li.”

“Mi ja esperis, ke mi havos la ŝancon paroli kun vi, mia sinjorino”, Pola  diris, verŝante la vinon. Ŝi proponis tason al Agripina ; ĝi estis el bonkvalita ruĝa argilo. Sendube ŝi honorigas la okazon per sia plej bona servico. “Kiam mi aŭdis, ke vi restas ĉe la vilao, mi demandis min, ĉu mi ne iru prezenti min. Sed pro la soldatoj ĉe la pordego kaj tiel plu...”

“Ne mirige, ke vi havis dubojn, ĉu veni por vizito. Mi ĵus eksciis, ke vi konis mian fraton, kiam li loĝis ĉe la vilao.”

“Ĝuste tiel, mia sinjorino. Mi ekkonis lin, kiam mi ĵus vidviniĝis. Okazis ĉi tieclass="underline" Nerono marŝis preter la butiko iun tagon, kaj li vidis min sidanta malantaŭ la vendotablo por kontroli la kontojn, do li envenis kaj petis tason da akvo. Li estis tiel amikema homo, tute ne distanca.”

“Ĉu vere?” Agripina  diris, iom surprizite. Tio ne sonis kiel la Nerono, kiun ŝi memoris, tiu kiu subtenis onklon Druso en lia mokado de onklino Livila .

“Kaj do tiam, nu, estis tiel, ke ni ambaŭ estis solaj. Mi perdis mian edzon kelkajn jarojn post nia geedziĝo kaj ankaŭ mian fileton, kaj Nerono loĝis tute sola en tiu grandega domo. Li diris al mi, ke li havas edzinon, sed laŭ lia priskribo de la situacio, oni geedzigis ilin kiam ili estis nuraj infanoj, kaj en liaj pensoj ŝi pli similis al fratino ol edzino.”

“Efektive li loĝis ĉe ŝia familio, kiam li estis knabo”, Agripina  diris. La edzino de Nerono estis Julia , la filino de Druso kaj Livila , sed tio ne estis sukcesa rilato. Julia  neniam pardonis Neronon, pro la maniero laŭ kiu li turmentis ŝian patrinon. Sendube tio estis afero, kiun li ne rakontis al Pola .

“Nu, ĉiuokaze, mi esperas, ke vi ne ricevos pri mi malbonan impreson, se mi diros al vi, ke mi ofte iris tien por pasigi la nokton kun Nerono en la domego. Mi estas libera virino, mi respektas min mem, sed kompreneble ne eblus pensi pri pli serioza rilato inter virino kia mi kaj viro kia li, eĉ se li estis ekzilito. Ne imagu, ke mi faris tion pro mono, ĉar mono ne estis. Li ĉiam traktis min bone, sed kompreneble en sia situacio li ne povis regali min aŭ simile. Estis nur tiel ke... ni feliĉigis unu la alian, por tiel diri. Ĉiuj najbaroj sciis – ne eblas kaŝi ion ajn en ĉi tia loko, sed ĉiuj sciis, kiu li estas, kaj do... eĉ se ili ne precize aprobis, ni diru, ke ili ne tiom forte malaprobis, kiel normale okazus.”

“Kiel longe vi konis lin?” Agripina  demandis.

“Iom malpli ol du jarojn. Sed tiam... unu el miaj najbaroj diris al mi, ke ŝipo enhaveniĝis, oficiala ŝipo el Romo. Li sciis, ke tio interesos min, ĉar kiam alvenis ŝipo el Romo, Nerono ricevis leterojn, kaj oni portis provizojn por la vilao. Do mi atendis, ke Nerono alvokos min, sed mi ne aŭdis ion ajn, kaj post kelkaj tagoj mi komencis maltrankviliĝi. Unue mi provis ignori tion, kaj mi diris al mi mem, ke certe baldaŭ venos de li mesaĝo, sed tiam iun matenon mi vekiĝis, kaj mi sciis, ke mi nepre devas iri al la vilao por informiĝi, kio estas okazanta. Mi ne normale iris tien matene, sed mi lasis unu el miaj viroj por prizorgi la butikon, kaj mi marŝis al la domego.

“La gardistoj ĉe la pordego kutimis enlasi min, sed kiam mi alvenis, estis novaj gardistoj, kiuj ne konis min, kaj ili diris, ke mi foriru. Mi petis ilin porti mesaĝon al Nerono, sed ili diris, ke tio ne eblas. Do tiam mi demandis, ĉu mi povos paroli kun la sklavestro, ĉar li scias, kiu mi estas, kaj ili diris, ke ne plu estas sklavestro, kaj ke la tutan domanaron oni forsendis. Do, mi demandis, Kie estas Nerono? Ĉu li foriris?  ĉar mi pensis, ke li ne povas esti sola en la domo sen sklavoj por prizorgi lin. Kaj unu el ili respondis: Vi ne volas scii, kio okazas ĉe la domo ĝuste nun. Simple malaperu kaj ĉesu pensi pri la afero.