Выбрать главу

“Nu, kompreneble, mi ne intencis, ke ili tiel facile liberiĝu de mi. Mi konis lokon pli malproksime laŭ la krutaĵo, kie mi povos grimpi malsupren, kaj estas vojeto laŭ la rando de la krutaĵo ĝis la ĝardeno, kaj tie troviĝas ŝtuparo ĝis la malantaŭa flanko de la domo. Mi ne grimpis ĝis la pinto – kiam mi alproksimiĝis al la supro, mi vidis, ke kelkaj gardistoj sidas sub la kolonaro, do mi reiris iomete pli malsupren. Sed mi ja vidis, ke ĉiuj fenestroklapoj estas fermitaj, kvazaŭ la domo estas neloĝata. Restis nur unu fenestro kun malfermitaj klapoj, kaj mi sciis, ke tio estas la ĉambro de Nerono. Kaj mi pensis: Kial restas tie gardistoj, se estas neniu en la domo?

“Finfine mi reiris al la gardistoj ĉe la enirejo. Mi diris al ili, ke mi estas la koramikino de Nerono, kaj mi petis ilin klarigi al mi, kio estas okazanta. Unu el ili diris, ke li rakontos tion al mi, se mi iros kuŝi kun li en la herbo, sed mi rifuzis. Kaj tiam li rakontis al mi ĉiuokaze. Li diris, ke Nerono estas en la domo, enŝlosita en sia ĉambro. Mi ne scias, kio donis al mi la ideon demandi – eble ĉar ĉiuj servistoj estis for – sed mi diris: Ĉu li ricevas manĝaĵojn?  kaj unu el ili diris: Sufiĉajn por vivteni muson.

“Mi ne sciis kion fari – nenio estis farebla. Finfine mi reiris al mia vendejo. Sed mi ne povis labori, mi ne povis fari ion ajn aŭ pensi pri io ajn, krom Nerono enŝlosita en tiu domego, fermita en unu malgranda ĉambro, kaj ricevanta nur kelkajn grajnetojn por manĝi. Mi reiris post kelkaj tagoj, kaj la gardistoj estis ankoraŭ tie. La postan fojon, kiam mi iris, ili estis forirontaj – ili estis ŝarĝantaj ĉaregon per siaj aĵoj por porti ilin malsupren al la haveno. Unu el ili diris al mi, ke Nerono estas morta – pendumita. Mi ne demandis pli – mi ne volis aŭdi la detalojn. Iugrade estis preferinde pensi, ke li mortis rapide per pendumado anstataŭ etendi la situacion dum monatoj.”

Regis silento dum la du virinoj pripensis la lastajn tagojn de Nerono. Post iom da tempo Agripina  diris: “Ĝis nun ne estas klare al mi, ĉu li mortigis sin mem aŭ estis mortigita.”

“Ankaŭ mi ne scias. Eble la soldatoj estus povintaj diri tion al mi, sed mi ne volis scii. Kaj fakte estis la sama afero, ĉu li mem faris, ĉu iu alia faris tion al li. Ambaŭkaze la afero estis trudita al li. 25-jaraĝa. Li estus povinta ankoraŭ ĝui jarojn da vivo.”

“Tio ŝajnas esti la sorto de nia familio”, Agripina  diris. “Ni estis ses, ne kalkulante tiujn, kiuj mortis je la nasko. Restas nun nur duono de tiu nombro, kaj neniu el ni jam atingis tridek jarojn.”

“Unu konsolo estas, ke li sciis pri la knabino”, Pola  diris.

“Kiu knabino?”

“Lia filino. De Nerono kaj mi. Tiu estas Polina , kiu estas en la vendejo.”

“Ĉu Nerono havis filinon?” Jen afero, kiun Agripina  eĉ ne imagis.

“Almenaŭ tion li povis postlasi post sia morto.”

“Lasu min vidi ŝin.”

Sen alia vorto, Pola  leviĝis kaj iris al la pordo. “ Polina !” ŝi vokis. Envenis knabino ok- aŭ naŭ-jara. Agripina  ne emis cedi al emociaj scenoj, sed ĉi-foje ŝiaj sentoj estis preskaŭ tro fortaj. Ĉi tiu knabino estas ŝia nevino: ĝis nun ŝia sola nevino, ĉar ŝi ne kalkulas la idaĉon de Cezonia . Ŝi rekonis en la knabino ioman similecon al Nerono: ŝi havis liajn samajn larĝan frunton kaj pintan mentonon, kaj de la patrino la gracian figuron kaj brunan haŭton. Eble la bruna haŭto ŝuldiĝas nur al tro da tempo sub la suno, ŝi pensis. Sendube ĉi tiu knabino, la posteulino de Aŭgusto kaj Ĝermaniko, de Agripo kaj Marko Antonio, pasigas siajn tagojn kurante tra la stratoj kun siaj geamikoj kiel iu ajn infano de vendisto. Kompreneble, multaj malaltrangaj infanoj povus fanfaroni pri aristokrata antaŭulo ĉe unu flanko, sed renkontinte ĉi tiun knabinon kaj konstatinte, ke ŝi estas la sola ido de Nerono, Agripina  ne povis pensi pri ŝi nur kiel filino de komercisto.

“Do, vi estas Polina ”, ŝi diris. “Ĉu vi lernas legi kaj skribi?”

Polina  levis al ŝi memfide la vizaĝon. “Ho jes, mi iras al la lernejo ĉiutage. Albio skribas poeziaĵojn sur niajn skribtabuletojn, kaj ni devas kopii ilin. Sed mi plej ŝatas la abakon.” Ŝi desegnis cirklojn sur la grundo per sia piedfingro antaŭ ol aldiri memkonscie: “Albio diris, ke mi estas la plej lerta en la klaso.”

Ŝia patrino ridetis indulgeme. “Albio estas unu el la grandaj knaboj. Polina  adoras lin, ĉu ne?”

“Tio ne veras!” Polina  diris indigne.

La du virinoj ridis, kaj Polina  diris kun la tono de homo konscia pri sia propra graveco: “Nu, mi nepre reiru al la butiko. Kiu scias, kion faraĉos tiuj sklavoj, se mi ne ĉeestos por kontroli ilin.”

Ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino, kaj Pola  vokis post ŝi: “Tamen, ne komencu ĝeni la virojn. Lasu ilin trankvilaj por fari sian laboron.”

Agripina  sentis neracian feliĉon. Ĉagrenis ŝin paroli pri la morto de Nerono, sed tio nur konfirmis okazintaĵon, pri kiu ŝi jam sciis. La novaĵo estis la ekzisto de ĉi tiu nevino, laŭŝajne inteligenta, kapabla knabino, kun sufiĉe da memfido por memorigi Agripina n pri ŝi mem kaj ŝiaj fratinoj, kiam ili estis pli junaj. “Ĉu ŝi scias, kiu estis ŝia patro?” ŝi demandis.

“Mi ne volas, ke ŝi diru al ĉiuj, ke ŝia patro estis la frato de la imperiestro – kiu scias, kiel tio povus finiĝi. Sed ne eblas silentigi la homojn. Kompreneble ŝi aŭdis pri tio de siaj amikinoj, kaj tiuj aŭdis de siaj gepatroj. Mi diris al ŝi, ke ŝi ne parolu pri tio, ĉar soldatoj povus veni por forkonduki ŝin. Mi sukcesis ŝin sufiĉe timigi por konvinki ŝin, ke tio ne estas afero menciinda.”

Impresis Agripina n la klarvido de Pola . Estis bonŝance, ke ŝi naskis knabinon, ne knabon. Eblus imagi malkontentajn senatanojn formi partiojn por antaŭenpuŝi la filon de Nerono kontraŭ Gajon, malgraŭ la malalta rango de lia patrino. Almenaŭ pri la knabineto ne ekzistas tia risko.

“Rakontu al mi pri vi mem”, ŝi diris al Pola . “Ĉu viaj gepatroj ankoraŭ vivas?”

“Mia patrino jes, sed ŝi restas kun mia pli juna fratino. Ŝi ne volas tro multe rilati kun mi de kiam mi gravediĝis kun neniu edzo en la ĉirkaŭaĵo. Prefere mi tuj diru al vi la veron, mia sinjorino – mi estas liberigita sklavino. Nia mastro estis Aceronio Prokulo.”

“Aceronio – sed li estis konsulo antaŭ nemulte da tempo. En la sama jaro, kiam mi frato iĝis imperiestro.”

“Jes, ĝuste – lia familio posedas ĉi tie vilaon. Sed ne temas pri tiu Aceronio, sed lia patro – li estas tiu, kiu testamentis al mia patro la liberecon. Mia patro jam ŝparis sufiĉe grandan sumon por elaĉeti mian patrinon, kaj iom poste ili povis aĉeti ankaŭ min. Mi havis tiam nur tri jarojn, do mi kreskis kvazaŭ libera, por tiel diri, kvankam mi naskiĝis sklavino.”

“Kaj supozeble vi heredis la vendejon de via patro.”

“Ne, de mia edzo. Mia patrino daŭre ĝenas min, ke mi reedziniĝu, sed post kiam Nerono mortis – verdire, estis neniu alia kiu povus interesi min post li. Ne mankas viroj, kiuj okulumas ĉi tiun belan etan komercon, sed mi preferus pensi, ke min ili deziras kaj ne mian vendejon. La situacio estas, ke mi havas bonan administranton, ni bone rilatas, kaj mi ne bezonas edzon, kiu arogos al si la rajton konsili min, kiel direkti miajn proprajn aferojn.”