Выбрать главу

Dum Pola  parolis, formiĝis ideo en la menso de Agripina . Ŝi ĝuas sian viziton al ĉi tiu butiketo multe pli ol la penan konversacion kun Pontio kaj lia familio. Kaj finfine ŝi ne plu estas princino, nur ekzilito kun malmulto proponinda al gasto. Sed Pola n ne ĝenos ŝiaj malgraciaj servobuboj kaj la triaranga kuiristo. Se Pola  konvenis al ŝia frato, ŝi povos konveni ankaŭ al Agripina .

“Vi diris al mi, ke vi kutimis viziti Neronon ĉe la vilao, kiam li loĝis tie”, ŝi diris.

“Normale mi ne havis tempon por tio dumtage – mi preferas ne forlasi tro longe la vendejon, kvankam, kiel mi diris, mi ja havas bonan administranton. Sed mi ofte iris tien vespere. Nerono kutimis sendi por mi la portoliton, por ke mi ne devu marŝi tien en la mallumo. Kaj tiam mi remarŝis al la urbo frue la postan matenon.”

“Ĉu plaĉus al vi denove tion fari? Mi sendos por vi la portoliton morgaŭ vespere. Prenu kun vi Polina n.”

“Ho, mia sinjorino, mi ŝatus fari tion. Sed vi jam vidis Polina n – ŝi ne scias konduti laŭ la ĝusta maniero.”

“Do estas tempo, ke ŝi komencu lerni. Kaj mi ankaŭ serĉos por ŝi kelkajn librojn. Eble vi volus sendi ŝin al mi posttagmeze por lecionoj. Historio kaj literaturo. Mi certas, ke mia frato estus dezirinta, ke lia sola filino estu taŭge edukata.”

4

En Pandaterio

Vintre, frue en 41 pK

“Jen ni alvenis”, diris la ŝipkapitano. “Ĉu vi tuj eniros, mia sinjorino, aŭ ĉu vi preferus, ke mi unue pretigu ŝin por la novaĵo?”

Agripina  ankoraŭ ne pripensis tion. Ĉu la ŝoko por ŝia fratino estos tro granda, se ŝi aperos senaverte? Tamen, estas neniu kialo, kial Livila  ne ricevu surprizon. “Kie estas nun via mastrino?” ŝi demandis la portiston.

La portisto similis al sulkoplena simieto sidanta sur malalta tabureto, kiu rompadas pinsemojn per ŝtono. La planko ĉirkaŭ liaj piedoj estis kovrita de forĵetitaj ŝeloj. Li paŭzis por konsideri ŝian demandon. “En la studoĉambro”, li respondis finfine. “Mia sinjorino.” Li kapgestis en la direkton de pordo ĉe la kontraŭa flanko de la enirhalo.

Agripina  devis subpremi sian deziron kuri. Ŝi rapidas tra la halo kaj puŝis malfermita la pordon. La ĉambro estis ne tre luma kun fermitaj fenestroklapoj, sed du lampoj, kiuj pendis de tenilo, ĵetis lumpunkton sur divanon. Kuŝanta sur la divano, tenante skribovolvaĵon tre proksime al siaj okuloj, estis Livila .

Livila  levis sian kapon, kaj dum momente la du fratinoj nur fiksrigardis unu la alian. La unua reago de Agripina  estis ŝoko. Kio estis okazinta? Ŝia fratino aspektis tiel ŝanĝite, tiel senforme, kvazaŭ duonmalplena sako da grio, kiun iu faligis sur la divanon.

Kun ĝojkrio Livila  saltis sur siajn piedojn. “Kio estas? Kio okazis? Ĉu oni portis ankaŭ vin ĉi tien?” Ŝia vizaĝo havis la malsanan palecon de homo, kiu ne vidis la sunlumon de multaj monatoj.

“Ne, ne, estas en ordo Livila , ni estas liberaj!”

Sekvis paŭzo dum Livila  ensorbis tiun novaĵon, kaj Agripina  ekzamenis sian fratinon. Ŝiaj haroj aspektis kvazaŭ ili estis apenaŭ kombitaj de tagoj, kaj ŝia robo estis tirita tra ŝia zono tiel alten, ke ĝi formis kusenon sub ŝiaj mamoj, dum la orlo pendis pli en unu flanko ol la alia.

“Ho, kiel grandioze revidi vin!” Livila  kriis, ĵetante sin en la brakojn de Agripina .

“Estas belege vidi ankaŭ vin”, Agripina  respondis, ne tute sincere. Ŝia unua ĝojo retrovi Livila n estis nuligita pro la neprizorgata aspekto de ŝia fratino, kaj precipe pro perturba odoro ŝvebanta ĉirkaŭ ŝi, naztikla sugesto de nelavitaj vestoj sur nelavita korpo.

Livila  metis siajn manojn sur la ŝultrojn de Agripina  kaj, tenante ŝin iom pli for, rigardis ŝin kritike. “Vi malgrasiĝis. Ĉu oni ne donis al vi sufiĉe por manĝi?”

“ Livila , mi nepre diru al vi la novaĵon. Ĉu ni sidiĝu?”

“Kio estas? Ĉu ni ricevis pardonon?”

“Unue ni sidiĝu.”

Livila  gestis al la divano. Ŝi deziris, ke ŝia fratino kuŝu apud ŝi, sed Agripina  prudente eksidis sur proksima tabureto. Vere necesos, ke Livila  banu sin kaj surmetu purajn vestojn, antaŭ ol ili iros al la ŝipo, sed estus malbele tuj mencii tion.

“Mi ricevis ĉi-matene leteron de oĉjo Klaŭdio”, Agripina  ekklarigis.

Livila  rigardis ŝin kun konfuzita mieno. “Kaj do?”

“ Livila ... li estas la imperiestro nun.”

“Oĉjo Klaŭdio estas la imperiestro? Sed kiel tio eblas? Kio okazis al Boteto?”

“Okazis ĝuste tio, kion ni timas de ĉiam.” Senatende, Agripina  konstatis, ke ŝia voĉo raŭkiĝas. “Ho Livila , oni mortigis lin!”

Nun mi devas mallonge rakonti pri la murdo de mia frato Gajo. Pluraj senatanoj estis nekontentaj pro lia regado

Ne, mi ne diru tion. Mi ne volas doni la impreson, ke ano de la Julia familio ne taŭgis kiel imperiestro. La problemo estas, ke mi mem havas tiel miksitajn sentojn pri lia mortigo – kiel mi povas skribi pri ĝi por aliaj homoj? Se li ne estus murdita, verŝajne mi ankoraŭ nun oscedus tra longaj horoj en Pontio, do laŭ tiu vidpunkto mi ne povas absolute bedaŭri la aferon. Sed malgraŭ ĉio li ne mortigis min kaj Livila n, kaj li ne misfaris al Lucio. Estis Mesalina , kiu provis fari tion.

La plej malbona parto de Boteto estis lia lango... tiuj leteroj, kiujn li sendis al mi en Pontio. Ili sufiĉis por ke mi malamu lin, sed ĉu mi estus dezirinta, ke li mortu? Mi havas ankaŭ feliĉajn memorojn, ekzemple kiam ni loĝis ĉe avinjo, kaj mi aŭskultis lin deklami siajn retorikekzercojn. Mi estis tiel fiera, kiam li serioze akceptis miajn komentojn. Eĉ kiam li mokis min – ĝuste tiam mi sciis, ke iu mia kritiko vere trafis la celon. Mi deziris lian bonan opinion pli ol ĉion.

Nun mi devas mallonge rakonti pri la murdo de mia frato Gajo. Pluraj senatanoj partoprenis en la lasta konspiro kontraŭ li. Kelkaj el ili verŝajne ne celis propran avantaĝon, sed pli ol unu esperis esti nomumita imperiestro anstataŭ li. Aliaj deziris venĝi parencojn ekzekutitajn, dum kelkaj havis personajn kialojn por malami lin. Tio certe veris rilate al li murdinto, Kasio Ĥereo, kies motivoj estis pure personaj. Gajo bedaŭrinde havis akran kaj ironian humuron, kiun la homoj ĉirkaŭ li ofte miskomprenis.

Miskomprenis... tio estas bela vorto. Se mi skribus tute sincere, mi dirus, ke li mem invitis la aferon. Estis momentoj, kiam ankaŭ mi estus volinta... ne precize mortigi lin, sed almenaŭ trafi lin per forta piedbato ĉe la skroto. Kaj plie, kiam homo tenas alian sub sia absoluta potenco, kiam li faras malicajn ŝercojn kontraŭ sia subulo, kiu estas devigata reagi per humila rido... ne estas mirige, ke Ĥereo ne povis plu akcepti la situacion.

Ĥereo estis alta viro kun larĝaj ŝultroj, kiu servis kun mia patro Ĝermaniko en Ĝermanujo. Li ĝuis eminentan karieron antaŭ ol li estis elektita al la persona gvardio de la imperiestro. Tamen li estis sentema pri sia akuta voĉo,

Boteto ĉiam sciis, kiel trafi ies malfortan punkton.

kiu donis impreson virinecan. Gajo senkompate mokis lin, faris sugestajn komentojn kaj gestojn, kaj humiligis lin en ĉiu ebla okazo. Estas menciinde, ke tio estis sufiĉe tipa konduto de mia frato