Ĉu mi menciu tion? Prefere ne.
... kaj humiligis lin en ĉiu ebla okazo. Ĥereo trovis tian traktadon tiel neeltenebla, ke forgesante sian sanktan ĵuron je lojaleco, li pretigis sin por murdi la homon, kiun li estis ĵurinta protekti.
La mortigo okazis, kiam Gajo prezidis ĉe la Palatinaj Ludoj. Spektinte prezenton en la teatro, li foriris tra kovrita pasejo. Tie li trovis trupon de junaj dancistoj, kiuj atendis sian momenton por aperi sur la scenejo. Gajo ekbabilis kun ili, kaj spektis improvizatan prezenton en la pasejo, kiu tiom impresis lin, ke li preskaŭ decidis reiri al sia sidloko. Kasio Ĥereo, kiel oficiro en la gvardio de Gajo, staris proksime al li. Vidante, ke li riskas perdi sian ŝancon, li tuj trafis mian fraton per sia glavo, kaj forte trapikis lin ĉe la flanko de la kolo. Gajo ne estis mortigita, sed ŝanceliĝis malantaŭen kaj falis teren. Dua oficiro, Kornelio Sabino, kuris antaŭen kaj ponardis lin tra la brusto.
Kelkaj el la gardistoj estis inter la konspirantoj, sed ne ĉiuj. Tiuj, kiuj partoprenis en la komploto, aldonis pli da vundoj al tiuj de Ĥereo kaj Sabino, dum aliaj strebis defendi lin, inkluzive de la litoportistoj de Gajo, kiuj kuraĝe forpelis la atakantojn per la stangoj de la portolito. Dum la sekvaj luktado kaj konfuzo, pluraj homoj estis mortigitaj ambaŭflanke. La murdistoj ne indulgis la edzinon de Gajo, Cezonia n, nek eĉ ilian malgrandan filineton Drusila , kies kapo estis frakasita kontraŭ muro.
“Finfine la afero estis neevitebla”, Livila diris, mallevante sin en la varmegan akvon. Ŝia korpo aspektis mole kaj pale, kaj pensigis Agripina n, kvankam ŝi provis subpremi la imagon, pri granda dika vermego. Laŭŝajne pasis multaj monatoj de kiam Livila laste eliris en la taglumon.
Agripina sidis sur la ŝlima rando kaj kontrolis la temperaturon per siaj piedfingroj. La marmora bankuvo, sufiĉe granda por teni kvar-kvin homojn, iam estis eleganta, sed nun havis mallogan amasiĝon de griza feĉo en la anguloj. “Ni nur celis protekti lin”, ŝi diris. Ŝi sentis piketon de dubo pro la propraj vortoj. Ĉu estas vere, ke Lepido volis protekti Gajon? Sed tiun penson ŝi tute ne intencis esplori pli detale. “... protekti nin”, ŝi korektis sin. “Necesas nur pensi, kion oni faris al Cezonia .” Ŝi paŝis en la kuvon, kaj permesis al si sidiĝi kun prudento sur ĝian ne tre puran fundon. La akvo duone kovris ŝian bruston. Ŝi rimarkis kun malŝato grasan makulon sur la surfaco.
“Kion oni faris al vi, Pina ? Mi estis terurita, kiam mi aŭdis, ke Lepido estis ekzekutita. Mi timis, ke oni mortigos ankaŭ vin.”
“Mi supozas, ke vi aŭdis, kio okazis.”
“Kio – ĉu vi volas diri pri Lepido?”
“Ne, ne tio. Ĉu vi ne aŭdis pri la urno?
“Kiu urno?”
De la lasta jaro kaj duono, Agripina sopiris vidi sian fratinon kaj diskuti kun ŝi ĉion, kio okazis post tiu angorega alfrontiĝo kontraŭ Gajon en Mevanio. Kaj tamen, nun kiam venis la ŝanco, ŝi konstatis, ke ŝi ne povas konvinki sin dividi sian humiliĝon eĉ kun Livila . Ŝi neniel deziris revoki al sia memoro la emociojn, kiujn ŝi spertis paŝante laŭ la grandaj, plataj pavimeroj de Vojo Flaminia, kun la restaĵoj de Lepido premataj kontraŭ ŝia brusto kaj la malgranda eskorto, kiu marŝis senkompate post ŝi.
Ŝi sukcesis elteni la situacion nur ŝajnigante al si mem, ke ŝi estas ŝia propra patrino dum tiu fama vojaĝo, kiam panjo reportis la cindrojn de Ĝermaniko al Romo. Ĉe ĉiu halto ŝian patrinon renkontis delegitaro de la ĉefcivitanoj, kaj la tuta loĝantaro prezentiĝis por partopreni kun ŝi en funebrado pro la morto de ŝia edzo. Nur per tia imago Agripina trovis la forton por levi sian kapon kaj paŝi fiere inter la homamasoj, kiuj viciĝis laŭ ambaŭ flankoj de la vojo kondukanta al la pordego de ĉiu vizitota urbo. En la plejmulto da lokoj, la homoj observis ŝin silente. Kelkfoje iliaj mienoj sugestis simpation, kaj en unu tia okazo ŝi fiksis siajn okulojn al juna virino kaj provis rideti al ŝi. Sed la virino ruĝiĝis, kaj kaŝis sin inter la homamaso. En aliaj okazoj trafis ŝin ondoj de malamikeco tiel intensaj, ke ŝi malfacile sukcesis ne ekkuri. Ŝi devigis sin plu meti unu piedon antaŭ la alian je la sama regula ritmo, dum la homoj malbenis kaj kriegis, eĉ kraĉis kontraŭ ŝin. Teruris ŝin senti tiom da malamo direktita kontraŭ ŝi mem, kaj scii ke ŝia sola protekto konsistas el la kvar senridaj soldatoj, kiuj akompanas ŝin.
La urno iĝis peza en ŝiaj brakoj, kaj dum tio estas malgranda afero komence, dum la horoj pasis ĝi kaŭzis konsiderindan suferadon. Ŝia patrino, verŝajne, portis la urnon de Ĝermaniko nur dum sia solena eniro en ĉiun urbon. Kiam ŝi ne plu estis observata, sendube ŝia unua ago estis demeti ĝin kaj etendi siajn dolorantajn brakojn. Tia senstreĉiĝo ne estis permesata al Agripina . La strebo kaŝi sian turmentiĝon de la rigardantoj almenaŭ distris ŝian atenton for de ŝiaj timo kaj honto.
Agripina puŝis sian kapon subakven, kaj kolere frotpurigis siajn harojn. Ŝi revenis al la surfaco, eltordante la akvon el sia hararo per sovaĝa movo de la manartikoj. Finfine ŝi diris per senĝena voĉo: “Li igis min porti la urnon kun la cindroj de Lepido de Mevanio la tutan vojon reen al Romo.”
“Ne el Mevanio!”
“Tio daŭris ok tagojn.”
Livila lanĉis sin antaŭen inter laŭta plaŭdado de la akvo kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ Agripina n. Agripina eltenis dum momento la neplaĉan kontakton, tiam delikate malplektis sin. “Ne parolu pri tio. Mi volas nur forgesi ĝin.”
Livila , tamen furioze indignis. “Kiel li povis fari tian aferon! Ĝuste kiel panjo reportis la cindrojn de paĉjo reen al Romo. Kion li volis fari – ĉu parodion aŭ simile?”
“Kiu scias, kion li havis en sia menso? Ĉiuokaze nun li estas morta. Ĉu ni iru por la malvarma plonĝo?”
Livila sisteme tramanĝis pladon da kradrostitaj fiŝetoj garnitaj de spicherboj. “Do, nun oĉjo Klaŭdio estas la imperiestro”, ŝi diris, englutante la lastan buŝplenon dum ŝi purigis sian teleron per panpeco. Ŝi gestis al la sklavo, ke li donu al ŝi plian porcion. “Kiu ajn estus imaginta tion?”
“Mi konsentas, tio estas eksterordinara”, Agripina diris. Ŝi estis mirigita, kaj iom naŭzita, kiel rapide ŝia fratino malplenigis sian teleron. Aliflanke la manĝaĵoj ja estis pli bongustaj kaj pli elegante prezentitaj ol io ajn, kion ŝi mem manĝis dum la lastaj monatoj. “Mi devas diri, Livila , ke vi havas pli bonan kuiriston ol mi havis en Pontio.”
“Se vi opinias ĉi tion bona, la via devis esti terura. Tio tamen ne malhelpas min manĝi – estas nenio alia por fari. Mi aldonis iom da pezo.” Livila fingrumis sencele sian robon. “Mi devos regajni mian figuron, kiam ni estos denove en Romo.”
“Mi provis ne sidi tro longe ĉe la manĝoj”, Agripina diris. “Mi estis tentata, sed –”
“Kiam ni estos denove en Romo!” Livila ripetis. “Ĉu tio ne sonas belege!”
Agripina ridetis, kvazaŭ konsente. De kiam ŝi faris sian unuan paŝon sur Pontion, ŝi revis reveni al Romo – kaj tamen, nun kiam ŝia revo estis realigota, ŝi estis plena je antaŭtimoj. Ŝi havis neniun esperon, ke Lucio memoros ŝin. Li estas jam tri-jara, kaj ŝi maltrafis duonon de lia vivo. Al li, ŝi ŝajnos maldezirinda fremdulo, veninta por forporti lin de lia hejmo kaj de la homoj, al kiuj li alkutimiĝis.
Kaj kie ŝi loĝos? Kiam ajn ŝi imagis reveni al Romo, tio estis al la Romo, kiun ŝi forlasis, kie ŝi havis filon, kiu adoris ŝin, hejmon kaj edzon, kaj kie ŝi estis la fratino de la imperiestro. Nun Domicio estas morta, ŝiaj gesklavoj kaj posedaĵoj estas disigitaj, kaj la edzino de la imperiestro havos antaŭrajton super liaj nevinoj.