Выбрать главу

“La demando estas, ĉu mi rericevos mian domon”, ŝi diris.

“Mi preskaŭ mortis pro enuo”, Livila  diris. “Kiel vi pasigis la tempon?”

“Mi starigis por mi mem rutinon –”

“Mi faris nenion krom legi. Filozofion, poezion, historiojn, biografiojn... Ĉu vi ricevis leterojn?”

“Kion?”

“Leterojn. De Boteto.”

Jes, Agripina  memoris tiujn leterojn. Nur vidi novan papirusan volvaĵon kun ties purpura ŝnureto kaj la sigelo pendanta de la rando vekis emociojn konsternajn. Ŝi ne povis permesi al si la indulgon ne malfermi ilin. Ŝia konstanta teruro estis, ke ili povus enhavi ian minacon kontraŭ Lucion.

“Jes”, ŝi diris. “Li sendis malicajn leterojn. Mi nur legetis ilin kaj poste forĵetis.”

“Tio estis saĝa decido”, Livila  diris. “Mi ne sukcesis ignori ilin. Mi sciis, ke li trovos precize la manieron por agaci min, sed mi ne povis rezisti legi ilin.”

Efektive Boteto ĉiam sciis, kiel raspi la plej senteman lokon. Agripina  kutimis nur rigardeti tiujn leterojn, kvazaŭ ŝi fingrumus doloran cikatron, apenaŭ frotante la surfacon per rapidaj, delikataj tuŝetoj. Sed eĉ ŝi ĵetis nur hastan rigardon, ĉiam elsaltis iu frazo, kiu gluiĝos en ŝia menso kaj putros dum tagoj post kiam ŝi ĵetis la volvaĵon en la fajron. Vi kredis, ke vi estos la potenco malantaŭ la trono, sed mi bedaŭras sciigi al vi, mia kara fratino, ke vi ne estas komparebla kun Livia . Livia  estis multe pli lerta ol vi – interalie ŝi trovis edzon, kiu vere amis ŝin kaj ne nur uzis ŝin por grimpi ĝis la pinto. Vi kredis, ke vi povos regi pere de Lepido, sed estis li, kiu utiligis vin, ne inverse.

“Mi ne estus leginta ilin, se mi estus povinta eviti tion”, ŝi diris. “Sed ĉiam estis la espero, ke lia koro iam moliĝos. Mi ne volis ĵeti leteron sur la fajron, ne sciante, ke ĝi fakte entenas pardonon.”

“Kaj tamen, tio estis ĉiam la danĝero pri leteroj de Boteto”, Livila  diris. “Eĉ se li estus promesinta indulgon, oni ne scius, ĉu tio estas serioza, aŭ ĉu li nur ludas.”

“Jes, tio estus tipa konduto liaflanke”, Agripina  konsentis. “Veki niajn esperojn sen intenco realigi ilin. Ĝuste tial mi ne legis la leterojn tro atente.” Ŝi kliniĝis antaŭen por preni sian vintason de la tablo.

“Mi ja legis ilin”, Livila  diris. “Mi ofte skribis al li kvintabuletan respondon, traktante ĉiun punkton, argumentante kontraŭ li...”

Agripina  mire rigardis sian fratinon. Apenaŭ eblis kredi, ke Livila  estus farinta aferon tiel eksterordinare malprudentan. Danĝeran ankaŭ por Agripina  – ĉar se Boteto estus decidinta, ke li ne plu povas toleri unu el siaj fratinoj, facile povus okazi, ke lia kondamno trafus ilin ambaŭ.

“Mi ne sendis  ilin.” Evidente Livila  rimarkis ŝian mienon. “Mi pasigis tagojn verkante ilin, murmurante al mi mem, ripetante kaj reripetante la argumentojn. Sed mi efektive neniam sendis ilin al li. Verdire mi foje estis tentata, sed panjo diris al mi, ke estus malsaĝe fari tion.”

Momente Agripina  pensis, ke ŝi misaŭdis. “Ĉu panjo  diris al vi...?”

“Pli ĝuste, ŝia fantomo. Vi scias, ke ĉi tiu estas la domo, kie ŝi mortis.”

Ŝokite kvazaŭ ŝi estus trafita de la okulo de Meduzo, Agripina  restis senmova kun sia vintaso duonvoje al siaj lipoj. Ŝia granda timo en Pontio ĉiam estis, ke iun nokton ŝi vekiĝos, kaj trovos Neronon staranta apud ŝia lito. “Ĉu vi timis?” ŝi demandis.

“Ne, ne vere. Finfine tiu estis panjo.”

Agripina  remetis la tason sur la tablon. “Kiel ŝi aspektis?”

“Ĝuste kiel panjo ĉiam aspektis – vi scias, en tiu blua robo, kiun ŝi kutimis porti, sed terure maldika. Ŝia vizaĝo estis krete blanka, kvazaŭ ĝi estus kovrita de blanka ŝminko.”

“Ĉu ŝi parolis al vi?”

“Ne precize – nun mi ne certas. Mi ne kredas, ke ŝi voĉparolis, sed mi sciis, kion ŝi volas diri al mi. Kaj foje mi ricevis vizitojn de avinjo Julia .”

“Sed avinjo Julia  ne mortis en Pandaterio.”

“Ŝi aspektis kiel oni povus atendi, kiam ŝi jam estis morta de dudek jaroj. Ŝi estis duone skeleta, kun pecetoj da karno pendantaj kaj jen kaj jen hartufo...”

“Sed Livila , mi ne komprenas, kiel entute tio povus esti nia avino. Julia  reiris al la ĉeftero, kaj ŝi estas enterigita tie, laŭ mia scio. Kiel vi povas esti certa, ke tiu estis ŝi?

“Estis ŝi, kiu daŭre diris al mi, ke mi verku tiujn leterojn al Boteto. Ŝi siblis kontraŭ mi kaj ŝi konstante flustris al mi argumentojn, ĉiujn aferojn, kiujn mi diru al li. Se ne ĉeestus ankaŭ panjo, mi eble estus sendinta ilin.”

La malklara konscio pri io ne en ordo, kiu maltrankviligis Agripina n de kiam ŝi unue ekvidis Livila n kuŝantan apatie sur la divano, firmiĝis al pli akra sento de malkvieto. Ĝis tiam ŝi provis forklarigi la malkoherajn komentojn de sia fratino, dirante al si mem, ke ili verŝajne ŝuldiĝas al ŝia longa izoliĝo kaj ŝia ekscito pro ilia neatendita liberiĝo. Sed eĉ nun, kiam Livila  banis sin kaj surmetis purajn vestojn, Agripina  ne retrovis la viglan, entuziasman junan virinon, kiun ŝi sopiregis revidi de la pasinta jaro. Livila  pasigis sian ekzilon legante, legante, legante, sed kiel ŝia menso povas resti sana, kiam ŝi permesis al la korpo, kiu entenas ĝin, subengliti en kadukiĝon?

Por ŝanĝi la temon, Agripina  komencis rakonti al Livila  tion, kion ŝi sukcesis malkovri, rilate al la morto de ilia frato en Pontio. Livila  aŭskultis senkomente, apogante sian mentonon sur la mano, kaj de tempo al tempo kapjesante. Agripina  demandis sin, ĉu ŝi vere ensorbas tion, kion ŝi aŭdas. “Estas alia afero, kiun mi devas diri al vi”, ŝi diris. “Nerono havis amatinon en Pontio. Ili havis filinon kune.”

“Filinon...” Livilo diris mire. “Mi ĉiam supozis, ke li mortis sen posteuloj.” Eble tamen la komprenkapablo de Livila  estas same rapida kiel ĉiam. Agripina  eksentis sin iomete kuraĝigita.

“Ŝia patrino estas liberigita sklavino”, ŝi klarigis. “Tio ne faros diferencon rilate al la politika situacio.”

“Ne, evidente ne. Ĉu ili estis feliĉaj kune, laŭ via supozo?” Nun finfine Agripina  rekonis sian amatan fratinon interne de la senforma, malsana korpo.

“Jes, mi certas, ke jes. Mi renkontis la amatinon – ŝi estas tre kapabla virino. Ŝi mastrumas la propran komercon, tre sukcese, sen la helpo de viro. Kaj la filino estas lerta, inteligenta knabino – precize kiel oni atendus pri la filino de nia frato. Ŝi venis al mi por lecionoj dum la tuta pasinta jaro. Ŝia nomo estas Polina .”

“Kiom aĝa ŝi estas? Vi ne venigis ŝin kun vi, ĉu?”

“Ŝi estas dek-jara. Ŝi naskiĝis ne longe antaŭ la morto de Nerono. Mi bedaŭras, ke mi ne kunportis ŝin, sed la tuta afero okazis tro rapide. La letero de oĉjo Klaŭdio alvenis ĉi-matene, kaj la kapitano diris al mi, ke ni devos tuj ekveli, dum la vetero restas bona. Mi apenaŭ havis tempon por sendi mesaĝon al ŝia patrino, por sciigi ŝin, ke mi foriros.” Ĉu vere nur en tiu mateno ŝi ricevis la leteron de Klaŭdio? Tiom da aferoj estis okazintaj en unusola tago, ke ŝajnis al ŝi, ke tio estis antaŭ monatoj.

“Eble vi povus alvoki ŝin, kiam ni denove estos hejme”, Livila  diris.