Agripina dubis, ĉu Pola konsentus perdi sian solan filinon – aŭ ĉu ŝi mem, reveninte al sia normala vivo en Romo, dezirus reteni tiun konstantan memorigon pri sia restado en Pontio. “Eble doton”, ŝi diris.
“ Pina , mi faris malkovron, dum mi estis ĉi tie en Pandaterio. Pri la maniero laŭ kiu panjo mortis.”
“Mi ne certas, ĉu mi volas aŭdi ĝin”, Agripina diris. Sed ŝi tuj sciis, ke tio ne estas vera.
“Estis tro por ŝi, la maniero laŭ kiu oni traktis ŝin, kaj tiam aŭdi, ke Nerono estis malsatigita ĝismorte.”
“Ĉu Nerono? Pli ĝuste, Druso.”
“Ŝi ne plu volis vivi. Ŝi ĉesis manĝi. Kaj tiam oni provis perforte manĝigi ŝin. Oni fikstenis ŝin kaj verŝis malvarman supon en ŝian gorĝon, tiel ke ŝi estis devigata engluti ĝin aŭ sufokiĝi.”
“Kiu rakontis tion al vi?”
“Oni perforte ŝovis kruĉon en ŝian buŝon, kaj rompis ŝiajn dentojn.”
Ĉu tio povus esti vera, aŭ ĉu ĝi estas nur unu el la malsanaj imagoj de Livila ? Agripina puŝe rektigis sin, kaj svingis siajn krurojn laŭ la flanko de la divano. “Mi esperas, ke morgaŭ ni povos foriri de ĉi tie. Kie mi dormu?”
“Vi povos dormi kun mi – kiel ni kutimis fari, kiam ni estis infanoj.”
“Vi dormis kun Eklogo”, Agripina memorigis ŝin. “Kaj mi dormis kun Sinjo.” Sed ŝi estis kontenta pro la propono dividi liton. Se estas risko pri iu terura nokta vizitanto, putranta skeleto aŭ ilia patrino kun rompitaj dentoj, ŝi sentos sin pli sekura kun Livila kuŝanta apude.
Pasis du tagoj antaŭ ol la kapitano taksis la veteron sufiĉe trankvila por ke li risku la mallongan transiron al la ĉeftero. La suno brilis el sennuba ĉielo, la maro dolĉe ondetis helblue kvazaŭ en mezsomero, sed la aero estis morde malvarma. La du fratinoj, komforte volvitaj en manteloj, staris ĉe la manrelo de la ŝipo, rigardante dum Pandaterio malaperis en la distanco. La insulo estis pli granda ol ĝi ŝajnis al Agripina , kiam ŝi observis ĝin dum sia ĉiutaga promeno laŭ la pinto de la krutaĵo – kaj tamen, ŝi estis kontenta, ke ilia frato ial decidis sendi ŝin al Pontio anstataŭ al Pandaterio. Ŝi sciis, ke troviĝas urbeto sur la insulo, sed Livila respondis konfuze, kiam ŝi demandis pri tio. Ŝajne ŝi neniam paŝis ekster la vilaon dum sia tuta restado.
“Mi neniam supozis, ke mi denove trovos min sur ŝipo”, Livila diris. “Kiam mi alvenis, la sklavoj foje venis kurante: Mia sinjorino! Mia sinjorino! Estas ŝipo el Romo! Mi nur diris al ili, ke ili foriru kaj lasu min en paco. Mia sola penso estis, ke eble venos soldato kun glavo, aŭ ordono mortigi min mem. Mi reprenis la leterojn de Seneko...”
“Ĉu vi ricevis leterojn de Seneko?” Agripina diris. “Ĉu vi parolas pri la filozofo?”
“Jes, li estis la instruisto de Lucilio. Mi nur renkontis lin unu fojon, kiam Lucilio venigis lin al vespera festeno ĉe nia domo, sed post kiam mi estis sendita al Pandaterio, mi ricevis de li leteron. Li diris al mi, ke Lucilio petis lin sciigi min, ke li resaniĝas post la pridemandado, sed ke li ne plu skribos al mi. Do, post tio mi komencis korespondi kun Seneko. Li skribis al mi, ke la morto povas alveni iam ajn, tial mi estu kontenta pro la tuta ĝojo, kiun mi jam spertis en mia vivo, kaj traktu ĉiun tagon kiel nemeritatan donacon. Kiam ajn mi vidis ŝipon, mi provis pretigi min kiel filozofo, por la okazo ke, la okazo ke – vi scias – sed mia koro bategis kaj mi komencis tremi...”
“Ankaŭ mi timis, komence”, Agripina diris, “sed tiam mi vidis, ke miaj plej grandaj timoj ne realiĝos, kaj finfine mi atendis senpacience ĝis alvenos la posta ŝipo. Ĉu vi ne ricevis leterojn de oĉjo Klaŭdio? Li sendis librojn kaj novaĵojn...”
“Ĉu vi opinias, ke li estos bona imperiestro?” Livila demandis.
“Li ne estas tre sperta”, Agripina respondis. “Li estus devinta ĉeesti sesiojn de la senato kaj progresi laŭ la normala sinsekvo de postenoj por fari karieron. Sed kompreneble praonklo Tiberio neniam prenis lin serioze.”
“Sperto ne estas la ĉefa afero. Ĉu vi ne pensas, ke virto estas pli grava?” Livila paŝis malantaŭen de la ligna relo kaj turnis sin al Agripina . Ŝiaj haroj estis taŭzitaj kaj implikitaj de la forta vento, kaj ŝia nazo mukis, sed ŝia vizaĝo brilis pro entuziasmo. “Mi korespondas kun Seneko pri la kvalitoj de la ideala reganto.”
Agripina tiris sian pelerinon pli firme ĉirkaŭ siaj ŝultroj. “Estas froste malvarme. Ni iru internen.”
Ili eniris la mallarĝan kajuton, kiu estis tro eta por enteni ion ajn krom ligna breto laŭ unu muro, kun apenaŭ sufiĉe da spaco por du homoj, aŭ eble tri kunpremitaj, kaj malalta kesto kiu servis ankaŭ kiel tablo. La solaj sugestoj pri lukso estis amaso da kusenoj sur la breto kaj karbujo por hejtado. La fratinoj reiris nun al Romo sen eĉ unu sklavino aŭ servisto, sed ilia amema onklo estis sendinta du sklavojn por certigi ilian komforton dum la vojaĝo. Unu el tiuj nun portis al ili tasojn da vino diluita per varma akvo. Livila gustumetis la sian kaj elspiris kontente. “Nun mi fartas pli bone.” Ŝi viŝis sian nazon per la mandorso. “Jes, mi diris al vi, ke mi korespondis kun Seneko. Li estis tiel afabla. Li donis al mi konsilojn, sendis al mi librojn... Mi estas konvinkita, ke la sola homo, kiu taŭgus kiel reganto de la imperio, la sola viro sufiĉe neprofitema por pensi pri la bono de la tuto, estus filozofo.”
Agripina eligis mallaŭtan ridon koleretan. “ Livila , vi ne plu estas infano – vi estas virino dudektri-jara! Vi estas sufiĉe aĝa por kompreni la diferencon inter leciono de filozofio kaj la reala vivo. Ĉiuokaze, oĉjo Klaŭdio estas klerulo kaj historiisto. Ĉu tio ne sufiĉas por vi?”
“Filozofio ne estas ia lerneja ekzerco. Ĝi sciigas nin, kiel vivi. Kiel iu ajn homo povas regi ĝuste kaj juste, ne sciante, kiel rekoni la bonon?”
“Iu ajn homo kun normala prudento scias, kio estas bona kaj kio estas malbona – ne necesas esti filozofo por tio. Pensu pri Aŭgusto. Li ne havis tempon por lecionoj de filozofio – li estis tro okupata pro regado de la imperio.”
“Mi scivolis, kiam vi mencios Aŭguston”, Livila diris. “Supozeble vi ankoraŭ alkroĉiĝas al tiu ideo de panjo, ke la dioj aparte rajtigis nin Julianojn regi. Laŭ mi, Boteto pruvis ekster ĉia dubo, ke posedi unu guton de la dia Julia sango ne igas homon taŭga kandidato.”
“Li ankaŭ perfekte ilustris la fakton, ke la studado de filozofio ne instruas ion ajn pri regado de imperio. Praonklo Tiberio aŭskultadis filozofiajn debatojn kaj invitis filozofojn al vespermanĝoj, kaj tamen pensu pri la maniero, laŭ kiu li traktis sian familion.”
“Onklo Tiberio ne estis filozofo; li simple ŝatis ĵongli per ideoj. Ne sufiĉas, ke reganto vaste legu – necesas ankaŭ, ke li estu virta en sia propra vivo.”
Agripina hezitis, serĉante rebaton. Livila ĉiam estis lerta debatanto; antaŭe ŝi estis la sola familiano, kiu foje sukcesis peli ilian fraton en angulon. Sed antaŭ ol ŝi sukcesis kunmeti trafan argumenton, Livila klinis sin antaŭen kaj kaptis ŝian manon. “Ni ne kverelu, Pina . Ni devas subteni unu la alian. Restas nun nur ni. Ĉu tio ne estas konsterna penso? Restas nur ni du el ses.”
PARTO KVINA
Efezo
1
En Romo
Vintre, frue en 41 pK
“Bonvolu sekvi min, sinjorino Agripina , sinjorino Livila . Cezaro atendas vin.” Hodiaŭ la unuan fojon la fratinoj vidis unu la alian post sia reveno al Romo kelkajn tagojn pli frue. Agripina konstatis kun kontento, ke la hararo de Livila estas frizita, kaj ke ŝajne ŝi regajnas sian talion, sed ŝi ankoraŭ ne forigis tiun malsanecan, neprizorgatan aspekton, kiu tiom ŝokis Agripina n en Pandaterio. La du fratinoj interŝanĝis iom nervajn ridetojn, tiam sekvis la viron, kiu aferece gvidis ilin.