Pordo ceremonie malfermiĝis, kaj ili staris necerte sur la sojlo. Agripina rekonis la saman ĉambron, kie ensceniĝis ilia katastrofa provo konvinki Gajon moderigi sian konduton. La friso de centaŭroj ankoraŭ dancis ĉirkaŭ la muroj, sed ĝi nun estis plejparte kaŝita malantaŭ altaj ŝrankoj plenaj je skribovolvaĵoj kaj tabuletoj. Vidi ilian onklon Klaŭdio kuŝanta sur divano tuj pelis el ŝia menso la malagrablan memoron. Li estis diktanta al sekretario, sed kiam ili eniris, li ekstaris kaj venis renkonte al ili kun brakoj etenditaj. “ Pina , Livila , miaj karaj nevinoj.”
Livila ĵetis sin en liajn brakojn, histerie ridante, dum Agripina spektis kaj atendis ĝis li venos brakumi ankaŭ ŝin. Ankaŭ ŝi ne povis reteni siajn emociojn; ŝi ne povis malhelpi sin ridi kaj plori samtempe, antaŭ ol eblis fali sur unu el la divanoj por regajni sian ekvilibron.
“Lasu min rigardi vin”, Klaŭdio diris. “Miaj karaj nevinoj, mi kredis, ke mi neniam plu vidos vin. Pina , mi bedaŭras pro via edzo. Mi timas, ke tio estis por vi malĝoja reveno hejmen.”
“Kaj tamen mi atendis tion”, Agripina diris. “Vi ja skribis al mi, kiam li mortis. La grava afero estas, ke neniu malbono okazis al Lucio.”
“Jes, tio estas la ĉefa afero”, ŝia onklo konsentis. “Nu, ni ĉiuj trankviliĝu kaj kuntrinku tason da vino.” Li kapgestis al la sekretario, kiu reprenis siajn volvaĵojn kaj tabuletojn kaj senbrue eliris el la ĉambro.
Kiam la du fratinoj kuŝis komforte sur la divano fronte al tiu de sia onklo, estis la momento por ekdiskuti la okazaĵojn de la pasintaj du jaroj. Estis paŭzo, kaj la triopo ridetis unu al la alia kun nekutima embaraso. “Vi grasiĝis”, Klaŭdio diris al Livila . “Mi ĝojas vidi, ke almenaŭ oni ne malsatigis vin.”
“Mi povus diri same pri vi”, Livila respondis. “Vi aspektas bonfartege.” Efektive ilia onklo estis transformita. En la pasinteco li ĉiam ŝteliris en pardonpeta maniero, kvazaŭ li provas okupi kiel eble malplej da spaco. Nun, finfine, post kvindek jaroj lia sinteno la unuan fojon egalis al lia ne malgranda staturo.
“Kia novaĵo, he?” li diris, iom laŭ sia malnova stilo. “Mi bedaŭras, ke ĝi devis realiĝi tiamaniere.”
“Kiel tio okazis, oĉjo Klaŭdio?” Agripina demandis.
“Kie komenci? Mi ne estis surloke, bonŝance, kiam via kompatinda frato estis mortigita – se mi estus troviĝinta tie, mi ne starus nun ĉi tie por rakonti al vi la aferon. Ĝi okazis en la teatro – sed sendube vi jam aŭdis tion. Lia propra korpogardisto... La ĉefa konspiranto estas ekzekutita – tio estis inter la unuaj ordonoj, kiujn mi donis.”
“Kaj do, onklo?” Agripina ne volis, ke li forvagu de la temo. “Vi mem ne vidis la aferon, ĉu ne?”
“Bonŝance mi eliris el la teatro frue – mia ventro fartis malbone. Mi ne ludis tre heroan rolon, verdire. Mi estis en la necesejo kiam mi aŭdis voĉojn, homojn kriantaj, homojn kurantaj... Mi venis el la ĉambro por informiĝi, kio okazas, kaj oni diris al mi, ke Gajo estas ponardita. La afero tiumomente estis ankoraŭ necerta – neniu sciis, kiel serioze li estas vundita, aŭ ĉu tio povus esti nur falsa onidiro. Estis kontraŭdiraj raportoj, oni diris unu aferon, tiam alian, servistoj kuris al la teatro por malkovri, kio okazis, rekuris ĉiufoje kun malsama rakonto... Post iom da tempo fariĝis klare, ke Gajo estas morta, tiam mi aŭdis, ke oni mortigis Cezonia n kaj ankaŭ la knabineton. Vi povas imagi miajn emociojn, kiam mi aŭdis tion. Se oni ekzekutas familianojn, ne estos multaj ŝancoj por mi.
“Mi decidis ŝanĝi mian veston kontraŭ io malpli okulfrapa – mi ankoraŭ portis ceremonian togon – kaj senbrue malaperi. Kaj tiam mi aŭdis homojn paroli laŭtvoĉe, do mi impetis en la plej proksiman ĉambron kaj sidis tie en la mallumo ĝis ili estos for. Ne necesas diri, ke mi tremis laŭ la tuta korpo. Mi aŭdis iliajn voĉojn preterpasi la pordon – kaj ĝuste kiam mi kredis, ke mi estas sekura, la pordo malfermiĝis. Neniam en mia vivo mi estis tiom terurita. Mi ne sciis, kion fari, mi ne povis moviĝi, mi nur staris tie kaj atendis, kio ajn okazos.” Klaŭdio prenis sian tason, frapetante ĝin kontraŭ la tablo per tremanta mano, kaj fortrinkis la vinon per unu gluto.
“Almenaŭ ni estis malproksimaj de tio en Pandaterio”, Livila diris. “Do kio okazis poste?”
“Aperis soldato – bonŝance ne unu el la gvardianoj, kiuj partoprenis en la murdo de Gajo. Li diris, ke li venigos min al la kazerno de la Pretoranoj, kie mi estos sekura. Mi ne estis tre konvinkita, verdire, sed kredu min, mi ne estis en situacio por kontraŭstari. Kaj tuj poste, mi trovis min en portolito. Neniun ideon, kio estas okazanta, nek kien ili portas min. Mia ĉefa zorgo tiumomente estis regi miajn intestojn. Kaj tiam ni estis ĉirkaŭataj de gvardianoj, ĉiuj parolantaj kaj disputantaj kaj kriantaj. Mi jam estis preter ĉia emocio. Mi simple kuŝis tie kaj atendis, ke la sorto decidu. Kaj tiam... kelkaj el ili diris, ke mi estas la frato de Ĝermaniko. Ili eĉ parolis sufiĉe flate, fakte, diris ke mi estas bona homo, klerulo. Kaj mi ne scias, kiel tiu ideo eniris iliajn kapojn, sed subite ili ĉiuj deziris proklami min imperiestro. Tute ne interesas min esti imperiestro , mi diris. Mia sola deziro estas foriri de ĉi tie ankoraŭ viva. ”
Ĝuste tiam la pordo malfermiĝis por enlasi la edzinon de Klaŭdio, Mesalina n. “Miaj karaj kuzinoj!” ŝi kriis, kaj venis al ili kun siaj dikrondaj brakoj etenditaj. “Mi tiom ĝojas revidi vin!” Iom seniluziigite pro tiu interrompo al la rakonto, Agripina kaj Livila ekstaris por saluti ŝin.
“Nu, kion mi vidas!” Livila ekkriis, tenante Mesalina n je distanco por pli bone rigardi ŝin. “Kiom da tempo ankoraŭ?”
Mesalina ridis memkonscie kaj frapetis sian ŝvelintan ventron. “En iu ajn baldaŭa tago.”
Dum ŝia fratino ŝajnis ĝojplena, la unua vido de la plenronda figuro de Mesalina malagrable trafis Agripina n. De kiam ŝi unue aŭdis, ke ŝia onklo estas deklarita imperiestro, flirtetis tra ŝia menso obtuzaj pensoj – pensoj nur duone disvolvitaj – ke li ne havas filon. Lucio kompreneble estas ankoraŭ multe tro juna, nur tri-jara – sed kiu scias, kio povus okazi post dek du aŭ dek kvin jaroj? Tio, kion Agripina ne estis preninta en konsideron, estis la edzino de Klaŭdio, apenaŭ pli aĝa ol Livila , kaj evidente kapabla provizi sian maljunan edzon per la heredonto, kiun li certe deziras. Sed ĉi tiu ne estis la ĝusta momento por cedi al seniluziiĝo. Agripina ridetis al sia onklo. “Kiel belega maniero por festi vian imperiestriĝon!”
“Kaj kiu estas ĉi tiu?” Livila prenis en siajn brakojn la knabineton, kiu staris apud Mesalina rigardante ilin scivole. “Kiu estas ĉi tiu? Kiu estas ĉi tiu?” ŝi pepis per akuta voĉo, levante la infanon por ke ĝi estu samnivela kun ŝia vizaĝo.
“Tiu estas Oktavia ”, Mesalina diris. “Ŝi naskiĝis post via foriro.”
“Paĉjo, paĉjo!” La knabineto tordis sin en la brakoj de Livila .
“Ŝi aspektas inteligenta infano”, Agripina diris, en nekonvinka provo egali la entuziasmon de Livila . Ŝi tute ne lertis, kiam necesis admiri la infanojn de aliaj homoj. “Kun precize la ĝusta aĝo por Lucio. Ni devos renkontigi ilin.”