Выбрать главу

“Bone, vi iru al paĉjo.” Mesalina  prenis la knabinon de Livila  kaj transdonis ŝin al sia edzo, kiu ankoraŭ kuŝis sur la divano. Oktavia  tuj puŝis sin en lian akselon, kvazaŭ serĉante sekuran kaŝejon. “Mi pensis pri vi tiom da fojoj”, Mesalina  diris al Agripina . “Ne povanta moviĝi for de tiu insulo, kun la scio, ke via infano kreskas sen vi. Apenaŭ eblas imagi, kiom vi suferis. Ĉu li bone realkutimiĝas al vi, nun kiam vi revenis?”

Tio estis dolora temo por Agripina . Vundis ŝin la fakto, ke kiam ajn ŝi volas preni lin enbrake, Lucio ĉiam kuras, ploretante, al sia vartistino aŭ al sia onklino Lepida . Kaj krome ŝi estis seniluziigita de sia propra reago. Renkontante Lucion la unuan fojon post disiĝo de jaro kaj duono, ŝi atendis esti inundita de am-ondo. Anstataŭe ŝi vidis iom tro dikan, ne aparte allogan knabeton, kiu ne ŝajnis al ŝi pli speciala ol iu ajn alia infano, kiun ŝi povus hazarde trovi.

“Bonege”, ŝi diris. “Kvazaŭ ni neniam estis disigitaj.” Ŝi demandis sin, ĉu Mesalina  jam aŭdis la veran situacion de sia patrino Lepida .

Mesalina  mallevis sian pezan figuron sur la divanon de sia edzo kiel ŝipo majeste enhaveniĝanta, kaj akceptis tason da vino de la sklavo. Oktavia  tordis sin kiel hundido, ĝis ŝi kuŝis komforte inter siaj patrino kaj patro. “Daŭrigu la rakonton, oĉjo Klaŭdio”, Livila  diris. Ŝi turnis sin al Mesalina  por klarigi: “Oĉjo rakontas al ni, kio okazis post kiam Gajo estis mor... mortigita.” Ŝi stumblis dirante la vorton mortigita . Agripina  rimarkis, ke ŝi evitis la pli krudan vorton murdita .

“Kie mi estis?” Klaŭdio diris. “Ho jes, la gvardianoj estis kverelantaj, ĉu mi taŭgus kiel imperiestro, kaj sendube aliaj sugestis, ke pli bona ideo estus liberiĝi de mi unu fojon por ĉiam. Ili tenis min dum la nokto en la oficira sekcio de la kazerno, diris al mi, ke tie mi estos plej sekura, sed mi estis sufiĉe certa, ke ili ĉefe deziras malhelpi min forŝteliĝi, kiam neniu rigardis. Satmanĝinte kaj ĝuinte kelkajn tasojn da vino, mi decidis, ke la plej bona plano estos cedi al ili. Mi konkludis, ke se ili deziras min kiel imperiestron, prefere mi kondutu laŭe. Kaj tiam mi havis la brilan ideon proponi al ili monpremion.”

“Kelkaj el la senatanoj eĉ proponis restarigi la Respublikon”, Mesalina  diris.

“Reen al la Respubliko!” Livila  ripetis. “Sed tio estus frenezaĵo! Familioj batalantaj por la potenco, ĉiuj pensantaj nur pri la propra gajno – tiel komenciĝis la Intercivitana Milito.”

“Kaj cetere la gvardio estus malfondita”, Agripina  diris. “Ne surprize, oĉjo, ke pli logis ilin via promeso pri premio.”

“Mi ne ĉeestis dum la senataj debatoj”, Klaŭdio diris, “sed laŭ tio, kion mi aŭdis poste, se iuj senatanoj proponis restarigi la Respublikon, tio estis ĉefe ĉar ili ne povis interkonsenti, kiu estu la imperiestro. Ne mankis kandidatoj – interalie via edzo, Livila .”

“Mia edzo!” Livila  ridis. “Tio devis esti ŝerco.”

Mesalina  ĵetis al Livila  rigardon iom strangan. “Ne tute. Finfine li ja estas edziĝinta kun vi.”

“Ho!” Livila  reagis per voĉeto mirplena. Ŝi sulkigis sian frunton kaj klinis sian mentonon penseme sur la manplaton.

“Ni ne devus paroli pri tio, verdire”, Klaŭdio diris. “Multajn aferojn oni diris dum tiuj du tagoj – inkluzive de proponoj pri mia ekzekuto, cetere – sed poste mi deklaris ĝeneralan amnestion, aŭ pli precize ĝeneralan forgeson. Mi klarigis, ke mi volas redoni al la senato la kutimon pri libera debatado, kaj tio signifas, ke la homoj rajtas esprimi sian opinion sen timo, ke poste tio povus esti uzata kontraŭ ili.”

“Mi esperas, ke vi notis la nomojn de tiuj, kiuj deziris vian ekzekuton”, Mesalina  diris.

“Mi bedaŭras, ke mi ne povis ĉeesti la debaton”, Livila  diris. “Mi estus proponinta, ke la nova imperiestro estu filozofo.”

“Mi ne estas filozofo, sed mi estas historiisto”, Klaŭdio diris. “Mi esperas, ke tio konformas al viaj altaj postuloj, Livila .”

“Ne vere”, Livila  diris. “Sed supozeble tio estas la plej bona, kiun ni povas esperi.”

Mia onklo Klaŭdio ne akompanis Gajon al la teatro, sed restis fermita en la palaco.

Ĉu vere tio estis nura hazardo, ke li decidis resti hejme? Tiu ventrodoloro trafis en rimarkinde oportuna momento. Ĉiuj sciis, ke io estas okazonta – multaj homoj eĉ havis malklaran ideon, ke ĝi okazos en la teatro. Mi foje demandas min, ĉu... sed ne, laŭ tio kion mi aŭdis, Klaŭdio neniel kondutis kiel aspiranta kandidato. Se iu sondis lin anticipe, li verŝajne nur kovris siajn orelojn per la manoj kaj rifuzis entute pensi pri la afero.

Li estis terurita, kiam oni sciigis lin pri la murdo de lia nevo – ne senkiale, ĉar estis tre verŝajne, ke en sia furiozo la murdistoj povus buĉi ankaŭ la onklon de Gajo, same kiel ili forigis liajn edzinon kaj filinon.

Kelkaj el la Pretoranoj trovis Klaŭdion, kiu kaŝis sin en la palaco

Ne, mi ne diros tion – ĝi donas impreson tiel subdignan.

Kelkaj el la Pretoranoj trovis Klaŭdion en la palaco, kaj tuj konstatis, ke li, kiel frato de Ĝermaniko kaj parenco de ĉiu imperiestro post Aŭgusto, estas la plej taŭga elekto kiel imperiestro. Krome ili sciis, ke li estas klera homo, kiu de jaroj vivas trankvile kaj modeste

... eĉ se iom tro vin-ame...

kaj okupas sin per siaj studoj, interalie verkado de pluraj historioj. Klaŭdio mem havis neniun deziron fariĝi imperiestro, sed trovante sin en tre granda danĝero, li akceptis ilian inviton pasigi la nokton en ilia kazerno.

Dum la Pretora Gvardio jam elektis Klaŭdion kiel imperiestron, la senato ankoraŭ debatis la aferon. Pluraj el la senatanoj estis subtenintaj la konspiron, sed ili ne faris planojn por la posta fazo, aŭ pli ĝuste, ili ĉiuj faris apartajn planojn kaj ĉiu el ili havis esperojn pri malsama kandidato.

La publiko, aliflanke, havis aliajn ideojn. Homamasoj ĉirkaŭis la senatejon, kriante ke oni elektu Klaŭdion. Vidante tion, Klaŭdio submetis sin al la volo de la popolo, kaj permesis, ke la Pretoranoj proklamu lin imperiestro.

Mi ne mencios la premion. 15 000 sestercoj al ĉiu homo, nekredebla sumo, kaj po 20 000 al la oficiroj. En la pasinteco mia sinteno pri tio estis sufiĉe malaproba – estis kvazaŭ gajni potencon per subaĉeto. Sed poste, kiam Lucio estis deklarita imperiestro, mi mem faris precize la saman aferon.

Inter liaj unuaj agoj estis deklari ĝeneralan amnestion rilate al la du tagoj tuj post la morto de Gajo. Tiuj estis tagoj kiam senatanoj faris ĉiuspecajn proponojn, kiujn ili poste bedaŭris, kiam ili konstatis, ke la propraj kandidatoj ne sukcesis.

Kaj ankaŭ mi respektos la amnestion. Mi certe ne intencas informi la publikon en miaj memoraĵoj, ke post la murdo de Boteto la senato donis seriozan konsideron al la ideo restarigi la Respublikon. Ne pro deziro pri libereco, aŭ tiaspecaj heroaj idealoj, kiujn ili trumpetis en siaj paroladoj – pli ĝuste la sinteno estis: “Se mia homo ne ricevos ĝin, ricevu neniu.”

2

Klaŭdio estis la filo de Druso, la frato de Ĝermaniko, kaj la nepo de Livia , sed ne rekta posteulo de Aŭgusto. Li estis klera homo, verkisto kaj historiisto, kaj sagaca politikisto. Kiel infano li estis malsaniĝema kaj li balbutis, precipe kiam li trovis sin en la ĉeesto de la dia Aŭgusto, kiu estis la edzo de lia avino. En tiuj okazoj li tiom konfuziĝis, ke li apenaŭ sukcesis paroli sencohave, kaj li ne kapablis respondi la plej simplajn demandojn. Lia avino Livia  ofte provis konvinki sian edzon trakti lin kun pli da pacienco, sed Aŭgusto jam estis konvinkita, ke la junulo havas mensajn problemojn, kaj ne permesis al li preni ian ajn publikan oficon.