Выбрать главу

Klaŭdio estis dolore konscia, ke oni senigas lin de la ŝanco pretigi sin por estonta kariero, kiel iu ajn juna viro de bona familio rajtas atendi. Liaj fizikaj handikapoj estis ne seriozaj, dum lia menso estis pli akra ol tiu de multaj el liaj samaĝuloj. Ĉagrenis lin observi, kiel liaj pli junaj parencoj ricevas prestiĝajn postenojn, dum li mem estas devigata resti hejme sub la rego de kuratoro, kvazaŭ li estus ankoraŭ ne plenaĝa.

La nazo de Klaŭdio mukis, kiel ĉiam okazis kiam li agitiĝis. Li estis plena je tikoj kaj spasmoj, kaj kiam li provis levi la tason al siaj lipoj, li maltrafis sian buŝon kaj la vino fluis laŭ lia mentono.

Viŝu vian buŝon”, mi diris al li subvoĉe. Mi ne volis, ke niaj gastoj vidu la imperiestron fuŝmanĝi , sed prefere ili ankaŭ ne aŭdu lin riproĉata de sia edzino.

Li ŝmiris sian vizaĝon per la buŝtuko. “Kiel tiu homo ĉikanis min. Oni metis min sub lian zorgon kvazaŭ mi estus infano – li estis ia eksmilitisto, kaj li foje vipis min laŭ la ŝultroj per vita vergo, same kiel li punus soldaton malaltrangan. Oni ne permesis al mi soleni mian plenkreskiĝon ĝis pasis jaroj post la ĝusta dato – sen procesio, sen honoroj, kaj krome oni rapidigis min en la templon, kvazaŭ oni hontas pri mi.”

Mi volis konduki lin al pli gaja temo, antaŭ ol niaj gastoj aŭdos lin. “Kaj tamen jen vi imperiestro. Estas bedaŭrinde, ke Aŭgusto ne povas vidi vin nun.”

Jes, Aŭgusto – li ĉiam subtaksis min. Parolu pli klare, junulo! Ne estu tiel hontema!  Kaj tiam kompreneble mia lango stumblis sur miaj dentoj, kaj mi ne kapablis eligi eĉ du vortojn sencohavajn.”

Kiam Aŭgusto mortis, Klaŭdio esperis, ke la nova imperiestro, lia onklo Tiberio, traktos lin pli kompreneme. Tiberio estis la pli aĝa frato de Druso, la patro de Klaŭdio, kaj la du fratoj havis tre fortan rilaton. Kiam Druso estis serioze vundita pro rajdakcidento, Tiberio vojaĝis tage kaj nokte por esti kun li antaŭ lia morto.

Bedaŭrinde Tiberio havis pli-malpli la saman sintenon kiel lia antaŭulo. Li klare montris, ke li konsideras Klaŭdion ne taŭga por publika ofico. Post tio, Klaŭdio rezignis ĉian esperon pri politika kariero. Estante sen serioza okupo, li dediĉis sin al siaj studoj kaj al verkado.

Ĝuste tiam li akiris tiujn malbonajn kutimojn – vetludadon, drinkadon... Li neniam plene liberigis sin de ili, eĉ kiam li iĝis imperiestro.

Klaŭdio rajtis fari siajn unuajn paŝojn al publika kariero nur post la morto de Tiberio. Kiam mia frato Gajo imperiestriĝis, li ege deziris doni al nia onklo la honorojn, kiuj estis rifuzitaj al li dum tiom da jaroj, kaj tuj proklamis lin kunkonsulo kun si mem. Tiel okazis, ke kiam Klaŭdio komencis sian publikan karieron post jaroj da preteratento, li tuj fariĝis kolego de imperiestro.

Necesas io plia, io por montri la signifon de la okazo. Ha, jen mi havas ĝin.

Kiam Klaŭdio la unuan fojon eniris la Forumon en siaj konsula robo kaj insignaro, aglo tuj flugis malsupren por ekstari sur lia ŝultro.

Perfekte.

Klaŭdio levis sian fileton en siaj brakoj antaŭ la familia altaro. La malgranda sanktejo estis nove farbita, Agripina  notis. Pasis nur unu monato de kiam Klaŭdio transprenis la palacon, sed la statueton de Venuso jam anstataŭis la dioj de la Klaŭdia familio.

“Gedioj, mi prezentas al vi mian filon, Tiberion Klaŭdion Ĝermanikon. Mi preĝas al vi prizorgi lin kaj protekti lin, kaj doni al li longan kaj prosperan vivon.”

Ĝermaniko! Kompreneble Klaŭdio havas ĉian rajton nomi sian filon Ĝermaniko. Tiu nomo apartenas al la familio de kiam la senato aljuĝis ĝin al lia patro Druso honore al lia venko super la Ĝermanoj. Sed la nomo signalis por Agripina  la definitivan frustriĝon de ŝiaj esperoj, kiuj jam estis detruitaj pro la anonco, ke Mesalina  naskis filon. Ŝi amis sian onklon kaj certis, ke li estos saĝa reganto. Kaj ŝi havis bonan kialon por danki lin – finfine, preskaŭ lia unua ago post sia imperiestriĝo estis reporti ŝin kaj Livila n al Romo. Kaj tamen...

Kaj tamen... La fakto estas, ke Klaŭdio tute ne rajtas esti imperiestro. Li ne estas posteulo de Aŭgusto. Li eĉ ne estas ano de la Julia familio, fakto klare indikita per la forigo de ŝiaj familiaj dioj.

Efektive, devos pasi almenaŭ dek du aŭ dek tri pliaj jaroj, antaŭ ol Lucio estos preta por pretendi sian justan pozicion kiel reganto de la imperio. Kaj ĝis tiu tago, ŝi estos kontenta, se oĉjo Klaŭdio provizore okupos la tronon. Sed ĉu Klaŭdio vidas la aferon tiel? Necesas nur rigardi lian feliĉegan vizaĝon dum li levas sian malgrandan filon, nur aŭdi lin ruli tiujn imponegajn nomojn de sia lango, por scii, ke laŭ la vidpunkto de Klaŭdio, li tenas en siaj brakoj la heredonton de la imperio.

Klaŭdio transdonis la bebon al Mesalina , kiu siavice prezentis lin al la dioj kaj preĝis por ilia beno sur la infanon. Intertempe Klaŭdio pendigis oran medalionon ĉirkaŭ la kolon de sia filo: medalionon enhavantan potencan amuleton, kiu protektos lin de malicaj influoj dum la malsekuraj jaroj de lia infaneco. La patrino de Mesalina , Lepida , paŝis antaŭen por meti super lian kapon kolĉenon kun tintantaj talismanetoj, kaj tiam venis la vico de Agripina  kaj Livila  fari same. Agripina  ripetis sen entuziasmo la vortojn de la rita formulo: La dioj protektu kaj prosperigu vin.  Ne ĉi tion ŝi imagis, kiam ŝi tiom senpaciencis reveni al Romo.

Post la fino de la ceremonio, la aro da gastoj dividiĝis por formi malpli grandajn grupojn, kiuj babilis kune dum belaj junaj virsklavoj moviĝis inter ili proponante trinkaĵojn. Agripina  rigardis ĉirkaŭen, serĉante Livila n, sed vidis, ke ŝi estas plene okupata pro konversacio kun unu el la konsuloj. Livila  verve paroladis, dum la konsulo ridetis kaj kapjesis, laŭŝajne kun granda interesiĝo. Nur ioma rigideco en liaj ŝultroj sugestis, ke la situacio estas por li malkomforta. Livila  faris paŝon antaŭen, kaj la viro levis sian pokalon kvazaŭ sindefende. Vidante tion, Agripina  pensis, ke prefere ŝi intervenu. Tiumomente, tamen, ŝia onklo kaptis ŝian brakon.

“ Pina , ne eblas diri al vi, kiom mi estas ĝojplena, ke vi kaj Livila  denove ĉeestas. Vi ne scias, kiom vi du mankis al mi dum la lasta jaro, kiom maltrankvila mi estis pri vi ambaŭ. Kiel progresas viaj aferoj, nun kiam vi revenis al Romo? Vi gastas ĉe Lepida , ĉu ne?”

“Mi gastas ĉe ŝi provizore, oĉjo, sed mi esperas, ke tio ne daŭros tro longe.”

“Ni devas pripensi, kiel vi povos reakiri vian domon. Post ĉi tiu festo, mi diskutos la aferon kun Palaso. Unu el la plej bonaj aspektoj de mia imperiestriĝo estas, ke finfine mi rajtas helpi miajn nevinojn.” Li aŭdigis mallaŭtan ridon kaj kapneis, kvazaŭ li apenaŭ kredas sian propran bonŝancon. “Estas preskaŭ tro granda feliĉo – vi du sekure hejme en Romo, kaj fariĝi imperiestro, kaj krome nun eta Ĝermaniko. Ĉu vi vidis la bebon? Venu saluti Mesalina n.”

Li kondukis ŝin tra la homamaso al seĝo, kie Mesalina  sidis kvazaŭ reĝino kun sia novnaskita filo en siaj brakoj. Lepida  staris ĉe ŝia flanko. Vidante la patrinon kaj filinon kune, Agripina  konstatis, ke en Mesalina  ŝi kaptas impreson de Lepida , kiel ŝi verŝajne aspektis kiel junulino. Ambaŭ havis la saman larĝan, ovalan vizaĝon kaj apartigitajn okulojn, kontraste kun malgranda ĉerizeto kiel buŝo, sed en Mesalina  la fortikeco kaj solida brusto de Lepida  estis moligitaj ĝis simileco de pufa, tro remburita kuseno.