Mesalina salutis Agripina n kaj levis sian filon. “Jen li. Ni estis tiom maltrankvilaj pri li dum la unuaj tagoj – li ne volis manĝi, sed Metrodora estis brila. Ŝi sciis, precize kion fari, kaj kiel prizorgi lin, kaj nun la nutristino diras, ke finfine li bone suĉas.” La bebo en ŝiaj brakoj aŭdigis malfortan, akutan ploreton. “Aŭskultu tion”, ŝi diris kontente. “Antaŭ kelkaj tagoj, li ne havis sufiĉan forton eĉ por plori.”
“Mi ne tro enamiĝus al li, se mi estus vi”, Lepida diris.
“Kial vi diras tion, panjo? Li iĝas pli forta la tutan tempon.” Mesalina respondis abrupte, sed Agripina aŭdis nuancon zorgoplenan en ŝia voĉo. Kaj verdire, ŝi mem malofte vidis pli mallogan infanon. Li estis senkarna kun maldika kolo, kaj liaj grandaj elstarantaj oreloj estis hereditaj de Klaŭdio. Efektive li aĝis nur malmultajn tagojn, sed lia aspekto estis maltrankviliga: lia griza koloro, la impreso de malrigideco, tiu stranga, akuta krieto. Lepida certe pravas, Agripina pensis, kaj sendube ŝi provas prepari sian filinon por la perdo, kiu neeviteble sekvos – tamen, ŝi estus povinta paroli pli takte.
“Mi certas, ke li estos tute en ordo”, Agripina diris, tiam memorante la tipajn komentojn de aliaj virinoj, kiam ili admiras la bebojn de siaj amikinoj: “Oni jam vidas la similecon al lia patro. Gratulon!”
Interŝanĝinte kelkajn pliajn ĝentilaĵojn kun Mesalina kaj ŝia patrino, Agripina puŝis sin tra la amaso al sia fratino. La konsulo intertempe sukcesis fuĝi, kaj Livila staris sola, manĝante dolĉaĵon. “Ĉi tiuj estas bongustaj”, ŝi diris, kaj forlekis ŝmiraĵon de sia manartiko. Likis mielo el ambaŭ flankoj de la pastaĵo, do ŝi rapide englutis ĝin, kaj suĉis ĉiun el siaj fingroj laŭvice. “La kuiristo faris ĉi tiujn en Pandaterio, sed la liaj tute ne estis tiel pufaj. Vi nepre gustumu unu.”
“Tio aspektas multe tro gluece, por ke oni manĝu ĝin starante. Rigardu, vi makulis vian robon.” Livila kuntiris siajn brovojn, kaj provis nekonvinke viŝi sian robon per la mano, kun la sekvo, ke ŝi ŝmiris la mielon sur pli grandan areon. “Alportu tukon”, Agripina ordonis al preterpasanta sklavo. “Ĉu vi vidis la bebon?” ŝi demandis sian fratinon.
“Li ne aspektas tre sane”, Livila diris.
“Ĝuste tion ankaŭ mi pensis. Kompatinda oĉjo Klaŭdio! Li estas tiel feliĉa havi filon, sed la ŝancoj por la bebo ne aspektas al mi tre bonaj.”
“Neniu havis multajn esperojn ankaŭ pri la ŝancoj de oĉjo Klaŭdio antaŭ kvindek jaroj – kaj tamen, jen li.” Livila gestis en la direkton de ilia onklo, kaj Agripina turnis sian kapon por vidi lin en konsultiĝo kun du el la senatanoj, kiuj respektoplene kapjesis dum li alparolis ilin. Ĝuste nun Klaŭdio aspektis kiel la imperiestro, kiu li tiel neatendite fariĝis. En siaj pli serenaj momentoj, li efektive imponis: li havis pli altan staturon ol la senatanoj, kaj liaj tikoj kaj aliaj strangaĵoj ne estis evidentaj. Malkiel la viroj de la Julia familio, kiuj emis maldensiĝi surverte eĉ en junaĝo, li havis impresan hararon, kiu dum la lastaj jaroj tute blankiĝis, tiel aldonante al la digno de lia sinteno. “Li supervivis ĉiujn el siaj gefratoj”, Livila daŭrigis.
“Tio estas vera”, Agripina konsentis. Ŝi estis konscia pri ioma seniluziiĝo pro la vortoj de Livila , sed antaŭ ol ŝi povis analizi tiun emocion, voĉo malantaŭ ŝi diris: “Miaj sinjorinoj! Kiel aparte bele, revidi vin ĉi tie!”
“Palaso!” Livila diris. “Kaj ankaŭ ni estas ĝojplenaj troviĝi ĉi tie.”
Agripina turnis sin por renkonti kalviĝantan, mezaĝan viron, kiun ŝi iam konis kiel la sekretarion de sia avino, kvankam li nun estis vestita en la togo de Roma civitano. Ŝi memoris, ke avinjo iam liberigis lin dum siaj malfruaj jaroj. Li grasiĝis de kiam ŝi laste vidis lin. “Vi aspektas bonfarte”, ŝi komentis.
“Jes, mia sinjorino, atinginte sian nunan eksterordinaran oficon, la imperiestro honoris min per tio, ke li nomumis min sekretario de la trezorejo.” Palaso de ĉiam havis memgravigan sintenon, eĉ kiam li estis sklavo. “Mi permesis al mi esplori la aferon pri la liberigitoj de viaj sinjorinaj moŝtoj. Kelkaj el ili, mi kredas, estis revenditaj kiel sklavoj post la bedaŭrinda miskompreno kun via frato.”
“Ĝuste tiel”, Livila diris. “Ĉu eblas fari ion ajn por reporti ilin al Romo?”
“Estu certa, mia sinjorino, ke ilia bonfarto estas mia unua zorgo. Mi ordonis al miaj oficistoj ekzameni la arĥivojn, spurante indikojn pri ilia nuna kieo. Kaj krome, estas la demando pri la filo de sinjorino Agripina , Lucio. Kiel vi sendube jam konscias, mia sinjorino, la kondiĉoj en la testamento de via bedaŭrata edzo ankoraŭ ne estas plenumitaj. La imperiestro ordonis al mi esplori la aferon pri la netransdonita heredaĵo de via filo.”
“Ĉu vi havas kopion de la testamento?” Agripina demandis. Ŝi sciis nenion pri la testamento de Domicio krom aludo en moka letero, kiun ŝi ricevis de Gajo dum ŝi loĝis en Pontio. Per tio ŝi ekkomprenis, ke ŝia frato alproprigis al si mem la plej grandan parton de la riĉaĵoj de Domicio por kompensi siajn elspezojn, kiel li esprimis la aferon. Li tute ne menciis Lucion, preferante emfazi sian propran malavarecon pro tio, ke li certigis ke Eklogo kaj ŝia idaro ricevu la malgrandan bienon, kiun Domicio testamentis al ili.
“Mi havas kopion en mia oficejo. Sed mi ne deziras fordistri vin de la festado...”
“Mi ŝatus vidi la testamenton”, Agripina diris.
“Kompreneble, mia sinjorino.”
Agripina pardonpetis al sia fratino, kiu tiumomente ĉefe interesiĝis elekti alian pastaĵon el la pleto proponata al ŝi de preterpasanta sklavo, kaj akompanis Palason ekster la salonon. Li ekmarŝis flanke al ŝi, dum ili iris laŭ la koridoro. “Miajn kondolencojn pro la morto de via frato. Mi aŭdis, ke vi kaj sinjorino Livila aranĝis por li taŭgan enterigon.”
“Jes. Li traktis nin maljuste, sed finfine li tamen estis nia frato.”
“Kaj konvenas, se mi rajtas komenti pri tio, ke la filo de Ĝermaniko kaj la posteulo de Aŭgusto estu funebrata laŭ la ĝustaj ceremonioj. Mi ne forgesas, kiam vi kvar alvenis ĉe la domo de via praavino Livia , post la forsendo de via patrino. Kiel vi mem gvidis viajn pli junajn fratinojn, mia sinjorino – tio sendube estis tre timiga periodo por vi, sed vi perfekte komprenis, kiel necesas konduti.”
“Mi ne sciis, kia estas nia situacio”, Agripina diris. “Mi estis konscia pri la neceso prudenti.”
“Mi suspektis tion. Viaj avino kaj praavino estis zorgoplenaj pri via bonfarto – mi certe ne dezirus sugesti alian – tamen la sklavoj ricevis la ordonon teni vin kvar sub observado. Oni ne sciis, ĉu iuj el vi havas informojn, eble ne komprenante la signifon de la faktoj je via dispono, pri la komploto en kiu enplektiĝis via frato Nerono.”
Agripina ricevis abruptan sensaĵon, kvazaŭ ŝi paŝis sur solidan kahelon, kiu neatendite moviĝis sub ŝia piedo. “Ne estis komploto”, ŝi diris. “Tio estis inventaĵo de Sejano.” Ŝi sentis, ke Palaso ĵetas deflanke rigardon al ŝi, sed li ne komentis.