Krepuskiĝis, kaj paro da sklavoj estis okupataj por flamigi oleolampojn lokitajn en altaj niĉoj laŭlonge de la koridoro. Palaso turniĝis por direkti apenaŭan kapgeston al sia asistanto, kiu sekvis je respektoplena distanco, kaj la junulo rapidis antaŭen por malfermi unu el la pordoj. “Ĉu vi konsentos honori min per paŝado internen, mia sinjorino?”
Estis klare, ke Palaso ne atendis bonvenigi vizitanton en sian oficejon. La karbujo estis estingita, kaj en la ĉambro regis mallumo. Se Agripina estus sciinta, ke estos tiel malvarme, ŝi estus sendinta sklavon por alporti ŝian pelerinon. Ŝi frotis siajn brakojn dum la asistanto de Palaso okupiĝis pri flamigado de pluraj lampoj pendantaj de bronza tenilo. Ilia lumo falis sur masivan tablon, kies larĝa marmora surfaco surhavis nenion krom du-tri skribovolvaĵoj. Ne vidiĝis iloj por skribado – Palaso alten grimpis de post la tagoj, kiam li devis mem teni grifelon.
Ĉe ambaŭ flankoj de la tablo staris sokloj subtenantaj portretobustojn. “Mi vidas, ke vi posedas buston de mia avino”, Agripina komentis, kaj iris por ekzameni pli detale la skulptaĵon. Evidentis, ke ĝi estis ĉizita multajn jarojn pli frue. Avinjo Antonia aspektis pli junece kaj pli alloge ol la maljuna virino, kiun Agripina iam konis, kun grandaj stiligitaj okuloj kaj mistera duonrideto, kvazaŭ ŝi meditas super ia agrabla memoro. “Kaj kiu estas ĉi tiu?” ŝi demandis, paŝante ĉirkaŭ la tablo al tiu ĉe la alia flanko. “Ĝi aspektas kiel mia kuzo.” La busto montris la kapon de knabo naŭ- aŭ dek-jara kun serioza mieno kaj senbukla hararo frizita kun longa franĝo laŭ la frunto.
“Efektive estas li. Via avino farigis ĝin post lia morto. La tuta domanaro amis Druson, kaj ni ĉiuj estis korrompitaj post tiu terura akcidento – li estis petolema knabo, kompreneble, konstante miskondutis, kaj estis tipa ago, ke li provis kapti piron en sia buŝo.”
“Mi ĉeestis, kiam tio okazis”, Agripina diris. La memoro perturbis ŝin. Ĝi ĉiam vekis en ŝi ioman kulposenton, kvazaŭ ŝi mem iel respondecis.
“Ŝoke, ŝoke”, Palaso diris, neante per la kapo. “Kaj kompreneble tio forrabis de via onklo lian solan filon. Nu, finfine tio estas superita. Post tiom da tempo heredonto – kaj tiel rapide post lia imperiestriĝo. Apenaŭ eblas imagi pli bonan aŭguron.”
Agripina ridetis ĝentile. La malsanaspekta filo de Mesalina ne ŝajnis al ŝi aparte promesplena aŭguro, sed prefere ŝi ne aludu tion.
Unuopa ŝranko staris malantaŭ la tablo, eleganta meblo el inkrustita ligno kun mallarĝaj duoblaj pordoj. Palaso malŝlosis tiujn, eltiris plurajn skribovolvaĵojn, elektis unu, kaj transdonis ĝin al Agripina . “Krom kelkaj malgrandaj heredaĵoj, via edzo testamentis la ĉefan parton de sia havaĵo al via filo.” Agripina okule trakuris la kolumnojn da orda manskribo, provante tiri sencon el la jurisma lingvaĵo. Unu triono al la imperiestro: tio estis la normo, kaj estis bone konata fakto, ke tiu, kiu preteratentas testamenti konsiderindan porcion al la imperiestro, ne esperu reteni ion ajn por la propra familio. Bieneto al Eklogo kaj ŝiaj kvar infanoj – tio ne estis novaĵo por Agripina , kvankam ŝi estus preferinta ne scii pri la kvar infanoj – alia al la sklavestro de Domicio, libereco por multaj el liaj gesklavoj, kaj ĉio cetera al mia filo Lucio Domicio Ahenobarbo . Domicio saĝe decidis heredigi ĉion al Lucio; io ajn, kion li testamentus rekte al ŝi, estus alproprigita de Gajo. Ŝia edzo tamen ne povis antaŭvidi, ke Gajo ŝtelos la heredaĵon eĉ de sia propra nevo. “La problemo estas, ke multaj el la aĵoj intencitaj por via filo estas jam venditaj al aliaj homoj. Povus esti malfacile retrovi ilin.”
Agripina jam sciis, ke la domo de Domicio estis vendita al la riĉega familio Emilia . “Kio estas farebla por reakiri ilin?”
“Tio ne estos simpla afero, mia sinjorino. La Emilia familio pagis laŭleĝe kaj komplete por la propraĵo, kiun via edzo destinis al sia filo. La imperiestro konsideras, kiel eblos aranĝi kompenson. Bonŝance ni havas detalojn de ĉiuj vendoj en la arĥivoj.” Palaso prenis el la ŝranko grandan pakaĵon, kaj stakigis la enhavon, plurajn dekojn da tabuletoj, sur la tablo. “Kaj ne nur la Emilia familio. Ne estos simpla afero kontakti ĉiujn el tiuj personoj laŭvice, kaj persvadi ilin transdoni la objektojn, kiujn ili aĉetis tute laŭleĝe. Multaj el ili fieras posedi aĵojn, kiuj iam apartenis al Marko Antonio kaj Oktavia .”
“Mi ne dubas pri tio”, Agripina diris. “Ĉu ili eĉ ne pensis, ke tiuj estis familiaj posedaĵoj, kiuj pli juste estus pasintaj al la filo de Domicio?”
Palaso frapetis la pakaĵetojn da tabuletoj sur la marmora tablo por rektigi la randojn. “Mi faros mian eblon reakiri ilin por li, mia sinjorino. Sed se mi rajtus fari sugeston...”
Agripina sciis, ke sekvos iu malagrabla propono. Ŝi ne estas devigata aŭskulti ĉi tiun homon, la iaman sklavon de sia avino, sed ŝi ne povos retrovi la spurojn de siaj propraĵoj sen lia helpo. “Jes?” ŝi diris.
“Bedaŭrinde ne estos eble restarigi viajn havaĵojn al la sama nivelo, kiun vi ĝuis antaŭ via ekziliĝo. Via plej bona strategio nun, se vi pardonos tiel malkonvenan proponon, estus serĉi la manieron avantaĝe reedziniĝi.”
Palaso paŝis preter la limojn, sed Agripina ne povis permesi al si ofendi lin. “Mi scias, ke vi pensas nur pri miaj plej bonaj interesoj.” Ŝi leviĝis. “Dankon pro via konsilo. Mi estas tre danka al vi pro viaj streboj favore al mia filo.”
“Mi dankas vin, mia sinjorino. Mi tenos vin informata.”
“Kien vi malaperis dum tiom da tempo?” Lepida salutis Agripina n, kiam ŝi revenis al la varmo kaj bruo de la salonego. La homamaso iom maldensiĝis, sed la plej granda parto de la proksimaj familianoj ankoraŭ troviĝis. “Ni serĉis vin.” Ŝi prenis la brakon de Agripina , kaj tuj diris: “Kion pro la bona diino vi ĵus faris? Vi estas same malvarma kiel malfreŝa kadavro.” Ne atendante respondon, ŝi kondukis Agripina n tra la ĉambro. “Venu renkonti vian kuzinon Emilia .”
“Ĉu Emilia ?” Kun miro Agripina trovis sin antaŭ virino kun la samaj larĝa vizaĝo kaj bulba nazo kiajn ŝi mem havas. Estis kvazaŭ ŝi kaptus malflatan impreson, kiel ŝi mem povos aspekti post dudek jaroj.
“Mia kara kuzino, mi estas kontentega renkonti vin”, la virino diris. Konsternis Agripina n, ke ĉi tiu virino salutas ŝin kiel longe perditan parencon kaj eĉ kisas ŝin. Ŝi komencis suspekti, kiu estas ĉi tiu homo. Ŝi sciis, ke ŝi havas kuzinon ĉe la patrina flanko, sed Agripina , aŭ pli ĝuste ŝia patrino, neniam rilatis kun ŝi. Emilia estas certe la ido de Julia , la senhonora pli aĝa fratino de ŝia patrino, kiu estis enplektita en iu skandalo kiam Aŭgusto ankoraŭ vivis, kaj pasigis siajn restantajn dudek jarojn sur insuleto apud la orienta bordo de Italujo.
“Ni neniam antaŭe renkontiĝis, ĉu ne?” Agripina diris. “Ĉu ĝis nun vi loĝis ekster Romo?”
“Jes, mi kaj mia edzo pasigis jarojn en Afrika Provinco. Li estis tie guberniestro, sed ni plurestis post la fino de lia oficoperiodo. Mi ĝuegis la vivon tie – estis ĉiuj plezuroj de Romo sen la streĉo. Sed mia plej aĝa filo volis fari unuan paŝon al kariero en Romo, do la pasintan jaron ni decidis, ke estas tempo reveni.”
Jen bato. Ĉar oni normale ne enkalkulis la familion de ŝia onklino Julia , en la menso de Agripina la solaj rektaj posteuloj de Aŭgusto estas ŝi kaj ŝiaj gefratoj. Sed se onklo Klaŭdio intencas restarigi la rajtojn de tiu branĉo de la familio, ŝi kaj Livila perdos sian unikan rangon. Kaj eĉ pli serioze, Emilia evidente havas almenaŭ unu filon, kiu havos antaŭrajton super Lucio.