“Ĉu vi havas multajn gefilojn?” ŝi demandis.
“Tri filojn kaj du filinojn. Jen mia plej juna.” Emilia indikis al juna viro apoganta sin kontraŭ la muro, dum li rigardis la ĉeestantojn kun enua esprimo. Kvankam li estis vestita en la togo de plenkreskulo, li ŝajnis ankoraŭ adoleskanto. “Mi aŭdis, ke vi kaj via fratino estis sur la Pontiaj insuloj. Mi kunsentas. Ankaŭ mia patrino estis ekzilita – same kiel via, ĉu ne?”
Agripina preferis ignori la senhontan provon de Emilia prezenti iliajn patrinojn kvazaŭ ili estus samnivelaj. Se panjo elektis ignori sian pli aĝan fratinon, Agripina estis certa, ke ŝi havis bonan kialon. “Mi ne restis longe en Pontio”, ŝi diris. “Onklo Klaŭdio revokis nin, tuj kiam tio eblis.”
“Sufiĉe longe, tamen, por ke ŝia fileto forgesu, kiu ŝi estas”, Lepida diris al Emilia per konfida tono. “Kia karuleto! Mi prizorgas lin de kiam lia patro mortis la pasintan jaron. Tiel amema infano – ĉiutage lia vartistino portas lin en mian dormoĉambron por ke li salutu min per bonmatena kiso, kaj antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi: Onjo, mi edziĝos kun vi kiam mi plenkreskos. ”
Ĉu Lepida ne komprenas, kiom tio doloras al Agripina , ke Lucio ankoraŭ ne plene fidas ŝin kaj nur pro instigo de sia vartistino permesas al ŝi kisi lin? En la pasinteco Agripina ĉiam admiris sian bonhumoran, energiplenan bofratinon, kiu estis tute kapabla efike administri siajn ampleksegajn bienojn sen la helpo de edzo, sed loĝinte nun ĉe Lepida jam pli ol unu monaton, ŝi konstatis, ke la prezo de tiu efikeco estas absoluta nesentemo al la emocioj de aliaj homoj. Agripina ĝentile ridis, kvazaŭ la anekdoto amuzas ŝin. “Mi bedaŭras, ke post nelonge mi devos senigi vin de li. Mi esperas ekloĝi en mia propra hejmo antaŭ ol pasos ankoraŭ tro da tempo.”
“Ne necesas hasti, kara”, Lepida diris. “Mi bedaŭros perdi Lucion.”
“Ĉu vi kaj via fratino ricevis bonan traktadon, dum vi estis en ekzilo?” Emilia demandis.
“Ili ambaŭ aspektis tre palaj, kiam ili revenis”, Lepida diris, “– precipe Livila . Kaj Agripina perdis sufiĉe da karno, ĉu ne, kara? Ni devos redikigi ŝin, por ke ni trovu por ŝi novan edzon. Ĉu iuj el viaj filoj estas ankoraŭ needziĝintaj?”
“Nur Lucio”, Emilia diris, gestante al la enua junulo, kiu, nekonscia ke oni observas lin, senpripense purigas siajn dentojn per la ungo. “Sed li estas tro juna por Agripina .”
“Ni devas serioze pripensi la aferon”, Lepida diris. “Mi certas, ke vi kaj mi povos trovi por ŝi viron taŭgan.”
3
En Romo
Printempe, 41 pK
“Via avo Ĝermaniko estis unu el la plej grandaj generaloj de Romo. Vi scias, kio estas generalo, Lucio...”
“Jes, generalo estas tre kuraĝa, kaj li diras al ĉiuj soldatoj, kion ili faru.”
“Ĝuste tiel, karulo.” Agripina kisis sian fileton, kiu sidis sur ŝia sino. Ili kundividis vimenan seĝon en malgranda neprizorgata ĉambro en la domo de Lepida . La fenestroklapoj estis puŝitaj flanken por montri nuban blankan ĉielon, kies malvolonta lumo malkaŝis paliĝintajn murpentraĵojn kaj mizeran kolekton da senrilataj mebloj. Disbatita tripieda karbujo apenaŭ sukcesis mildigi la malvarmon de la marta aero. Tiu ne estis ĉambro, kiun Lepida fiere montrus al vizitantoj, sed vaginte en ĝin hazarde, Agripina komencis uzi ĝin kiel sian privatan rifuĝejon.
Dum multaj tagoj, Lucio ĉiam fuĝis al la sekureco de la onklina jupo, kiam ajn Agripina volis preni lin enbrake. Kaj tiam subite li ekkomprenis, ke ĉi tiu alta nekonatulino estas persono speciala. Li sekvis Agripina n ĉien, volis sidi sur ŝiaj genuoj kaj montri al ŝi malgrandajn trezorojn, kaj postulis, ke ŝi kisu lin je lia enlitiĝo. Li ankaŭ amis ŝiajn rakontojn: rakontojn pri ŝia familio.
“Do, avĉjo Ĝermaniko iris al Ĝermanujo – kie estas Ĝermanujo, Lucio?”
“Ĝi estas treege malproksima!” Lucio kriis. “Kaj ĝi estas plena je arboj.”
“Miloj kaj miloj da altaj nigraj arboj. Kaj estis riveroj kaj marĉoj...”
“Kaj ĉiuj soldatoj kaptiĝis en la koto!” Lucio jam aŭdis ĉi tiun rakonton almenaŭ dekon da fojoj. Ĝi estis tiu plej ŝatata ankaŭ de Agripina , kiam ŝi estis infaneto, kaj ŝi memoris kuŝi enlite kun Sinjo, dum Eklogo rakontis ĝin al ili antaŭ ol ili endormiĝis.
“Via avĉjo estis tre kuraĝa homo, tiel kuraĝa, ke li ĉasis la Ĝermanojn en la profundan arbaron, kien ĉiuj aliaj generaloj timis iri.”
“Sed la Ĝermanoj estis venantaj de malantaŭe.”
“Ĝuste tiel, sed Ĝermaniko ne timis. Li komencis trabatali sian vojon, ĉar estis lia devo konduki la soldatojn al sekura loko. Kaj dum tio okazis, via avino estis en la fortikaĵo kun la aliaj virinoj.”
“Ankaŭ mia avinjo estis tre kuraĝa.”
“Certe jes. Kaj tiam alkuris soldato, kiu diris al ili, ke ĉiuj soldatoj estis mortigitaj, kaj ke la Ĝermanoj venos trans la riveron kaj detruos la fortikaĵon. Ĉiuj virinoj komencis plori – ili kredis, ke oni kaptos ilin kaj devigos ilin edziniĝi kun tiuj odoraĉaj, harkovritaj barbaroj.”
“Kaj tamen avinjo ne ploris.”
“Ne, kompreneble ne. Nu, ekstere ŝi aŭdis voĉojn krii: La ponto! Ni devas forbruligi la ponton antaŭ ol la Ĝermanoj transiros! Ho, atendu momenton.” Vidante la pordon malfermiĝi, Agripina interrompis sin. Nekonscie ŝi streĉiĝis, pretigante sin por fronti Lepida n, aŭ eĉ pli malbone ŝian fratinon Domicia , ĉiam pretan interesiĝi pri la aferoj de aliaj homoj. Certe ambaŭ fratinoj volos scii, kial ŝi sidas inter ĉi tiuj polvaj forĵetindaj mebloj, anstataŭ ĝentile konversacii kun siaj bofratinoj en la manĝosalono. Tiam ŝi senstreĉiĝis. “Estas via onklo Krispo”, ŝi diris, kaj bonvenigis la vizitanton per rideto.
“Panjo”, Lucio diris, turnante ŝian vizaĝon per la mano por ke ŝi rigardu nur lin. Superinte sian unuan timemon, li ĵaluzis pri ĉiu atento, kiun ŝi donas al iu ajn krom li mem. “Finu la rakonton.”
“Ne, ne leviĝu.” Vidante ke ŝi kaj Lucio okupas la solan seĝon, Agripina volis leviĝi, sed Krispo jam malfaldis tabureton klinitan kontraŭ la muro. “Ne atentu min”, li diris, kaj sidiĝis apud la karbujo. “Mi ĉiam ĝuas bonan rakonton.”
Agripina dankis lin per kapgesto. Ŝi sciis, ke ŝi estas bona rakontanto, kaj ŝi tre volonte vidigos sian talenton al Krispo. Li estis fama oratoro, konata pro sia pika lango, kaj ŝi nepre volis montri, ke en sia propra sfero ŝi estas ne malpli lerta ol li. “Nu, kie ni estis?”
“Oni volis forbruligi la ponton”, Lucio diris.
“Ho jes, ĝuste. La sola homo, kiu ne panikis, estis via avino. Ŝi demandis Kiu alportis tiun novaĵon? Kie estis la brigado, kiam oni laste vidis ĝin? ” Nekonscie Agripina jam adaptis sian stilon al la pli aĝa el siaj du aŭskultantoj. “Kaj do ŝi malkovris, ke la trupoj troviĝas ankoraŭ en la arbaro, kaj ke laŭ ĉiuj informoj Ĝermaniko ankoraŭ vivas kaj bonfartas, kaj batalas pli kuraĝe ol ĉiuj. Sed intertempe jam ekiris roto da soldatoj por detrui la ponton, sed kompreneble se ili faros tion, via avo kaj ĉiuj homoj kun li estos kaptitaj ĉe la malĝusta bordo de la rivero. Do avinjo diris Mi nepre haltigu ilin . Ŝi ordonis al la soldatoj seli por ŝi ĉevalon, tiam ŝi grimpis sur ĝian dorson, kaj ĝi forpafiĝis kiel ŝtono el ĵetilo.”