Tio ne estis precize la versio de la rakonto, kiun Agripina siatempe aŭdis de Eklogo. La detalo, kiun ŝi ne menciis, estis ke ŝia patrino ne rajdis sola: ŝin akompanis la terurita Eklogo, la unuan fojon en sia vivo sidanta sur ĉevalo. Granda parto de la drameco, kaj eĉ la vortoj de la rakonto, venis de Eklogo, sed tio ne estis nomo, kiun Agripina deziris ripeti al sia filo. Dum la lastaj monatoj de la malsano de sia patro, Lucio restis kun Eklogo kaj Domicio ĉe ilia kampara bieno, kie sendube li ankaŭ renkontis siajn multenombrajn duongefratojn. Bonŝance li estis ankoraŭ sufiĉe juna por forgesi, ke li iam ajn konis Eklogon kaj ŝian idaron, kaj Agripina absolute intencis, ke li forgesu ilin.
“Via avinjo rajdis rapide kiel la vento, kaj ne daŭris longe ĝis ŝi alvenis ĉe la rivero. La soldatoj pretigis grandegajn faskojn da ligno por forbruligi la ponton, kaj ŝi algalopis kriante Haltu! Haltu! Do la centestro paŝis al ŝi kaj li diris Mia sinjorino... ”
“ ...Mia ordono estas, ke ĉi tiu ponto estu det... det... ”
“ ...detruita ”, Agripina diris. “Kaj kion respondis via avinjo?”
“ Kaj mia ordono estas, ke la ponto restu en sia loko. ”
“Do la centestro diris: Laŭ kies ordono? Kaj avinjo diris...”
“ Laŭ ordono de la generalo! ” Lucio triumfe kompletigis la interŝanĝon.
“Nu, la centestro ŝanceliĝis – li sciis, ke ŝi estas edzino de la generalo kaj necesas obei ŝin, sed li ankaŭ devis plenumi la ordonojn, kiujn li ricevis. Dum li pensis kion fari, ŝi diris Helpu min malsupreniri de la ĉevalo , do kompreneble li helpis ŝin. Tiam, antaŭ ol li povis haltigi ŝin, ŝi kaptis la bridon de la ĉevalo kaj kondukis ĝin ĝis la centro de la ponto. Li diris Mia sinjorino, vi ne povas resti tie , kaj ŝi diris Tamen mi restos .”
Agripina ĵetis rigardon al Krispo. En lia vizaĝo ne plu vidiĝis la iom moka esprimo, kiun ĝi havis, kiam li unue sidiĝis, kaj nun li aŭskultis same absorbite kiel Lucio. Li pensigis ŝin pri amikema maljuna leono, kun siaj sulka vizaĝo kaj ĉifita togo. Gajo Salustio Pasieno Krispo klare estas viro, kiu fartas plej kontente en komforta tuniko.
“Kaj ĝuste tion faris avinjo. Ŝi restis tie sur la ponto, ŝi ne moviĝis, kaj kompreneble la soldatoj ne povis bruligi ĝin, dum staris sur ĝi la edzino de la generalo. Kelkaj el ili opiniis, ke oni fortrenu ŝin perforte, sed aliaj komencis krii, ke ŝi pravas, kaj ĉu ili permesos, ke virino agu pli kuraĝe ol ili?”
“Do finfine, anstataŭ forbruligi la ponton, ili alvokis pliajn trupojn por defendi ĝin, okaze ke la Ĝermanoj efektive alvenos. Ili diris al avinjo, ke nun ŝi rajtas trankvile reiri al la tendaro, sed ŝi neniel pretis akcepti tian blagon”, Agripina ripetis la vortojn, kiujn ŝi siatempe aŭdis de Eklogo. “Ŝi timis, ke se ŝi foriros, eble ili ŝanĝos sian opinion kaj tamen decidos bruligi la ponton. Sed tiam ŝi ekhavis ideon. Ŝi transiris tute al la alia bordo, tiel ke ili ne povos detrui la ponton, ĉar per tio ili lasus ŝin sen eliro ĉe la malĝusta flanko de la rivero. Kaj tiam ŝi simple sidis sur la bordo kaj atendis. Iĝis sufiĉe malvarme dum la posttagmezo, kaj ankaŭ tede, nur sidi tie atendante horon post horo.”
Tiel okazis, ke la patrino de Agripina ankoraŭ sidis tie, kiam la perdita legio ekvidiĝis. La homoj estis elĉerpitaj kaj malpuregaj, kaj multaj estis vunditaj, sed ili marŝis en bona ordo malantaŭ siaj standardoj, kaj ili trovis la edzinon de la generalo atendanta sur la bordo por saluti ilin. “Kiam ŝi vidis vian avĉjon alrajdi, ŝi sentis sian koron bategi en sia brusto. Sed ŝi estis soldatedzino, kaj ŝi sciis, ke necesas konduti laŭ konvena digno, kiam la tuta armeo spektas. Do ŝi nur ridetis, kaj li desaltis de sia ĉevalo kaj brakumis ŝin antaŭ ĉiuj. Tiam ŝi rajdis apud li sur sia ĉevalo, kvazaŭ generalo kape de la armeo. Kaj kiam ili revenis al la fortikaĵo, ŝi okupis sin pri organizado de la flegado – estis tiom da vunditoj, ke la malsanulejaj kabanoj ne povis enteni ĉiujn, kaj homoj kuŝis vice sur la grundo, viroj kun la plej teruraj vundoj kaj kun vestoj rigidaj pro sango. Ŝi laboris flanke de la sklavoj, purigante vundojn kaj bandaĝante ilin, kaj ŝi eĉ donacis mantelojn kaj monon al soldatoj, kiuj perdis ĉion, por ke ili povu aĉeti novajn armilojn.
“La soldatoj neniam forgesis tion – ili ĉiuj amis vian avĉjon, kaj post tiu okazaĵo ili amis ankaŭ vian avinjon, ĉar ŝi estis la homo, kiu tenis malfermita la ponton. Kaj tiel finiĝas la rakonto.”
“Tre bele rakontite”, Krispo diris.
“Ankoraŭ rakonton!” Lucio diris. “Mi volas aŭdi pri la triumfo.”
“Tio estis la triumfo de mia patro Ĝermaniko”, Agripina klarigis al Krispo. “Mi rakontis al Lucio, kiel mi staris en lia ĉaro kun miaj gefratoj, kiam mi estis knabineto.”
“Do, mi certe vidis vin”, Krispo diris. “Mi memoras tiun triumfon. Mi ne havis bonan lokon – ie en la malantaŭaj vicoj, inter ĉiuj aliaj junaj oficialuloj kaj helpjuĝistoj, tamen sufiĉe proksime por vidi la generalon en lia ĉaro. Ŝajnis al mi, kvazaŭ infanoj svarmis ĉie sur li, en liaj brakoj, kroĉitaj al lia togo, pendantaj de la rando, rampantaj laŭ la timono...”
“Sendube mi estis unu el tiuj kroĉitaj al lia togo”, Agripina diris. “Mi havis pli-malpli la saman aĝon kiel Lucio.” Verdire ŝi estis pli juna almenaŭ unu jaron, sed ŝi ne volis konfesi, ke ŝi ne povas memori la okazon. “Iru nun serĉi Aleksandria n”, ŝi diris al Lucio, levante lin el sia sino. “Mi volas paroli kun onklo Krispo.”
Lucio emis plendeti, sed vidante, ke provizore li ne regajnos la atenton de sia patrino, li sidiĝis sur la pavimon sub la malfermita fenestro, kaj ekludis per manpleno da koloraj mozaikoŝtonetoj.
Atendinte ĝis Lucio estos plene okupata, Krispo diris: “Bonvenon reen al Romo. Laŭ mia impreso vi restas rimarkinde bonfarta post via loĝado en Pandaterio.”
“Pontio. En Pandaterio estis mia fratino.”
“Mia bofratino informas min, ke vi ankoraŭ strebas rehavi vian domon.”
“Jes, estus devinta heredi ĝin Lucio post la morto de mia edzo, sed bedaŭrinde ĝi estis vendita.” Pro lojaleco al sia familio, Agripina ne volis atentigi pri la fakto, ke Gajo ignoris la testamenton de Domicio kaj vendis la domon, kiu laŭleĝe apartenis al ties edzino kaj filo. Sendube Krispo jam aŭdis tion de Lepida , sed ĝi ne estis afero, kiun ŝi deziris diskuti. “Mia onklo promesis, ke mi rericevos ĝin, sed estas juraj komplikaĵoj.”
“Kaj viaj mebloj sendube nun beligas la kabanojn de vilkruraj barbaroj en Gaŭlujo.”
“Palaso penas retrovi la spurojn de mia servistaro. Eĉ miaj liberigitoj estis resklavigitaj kaj venditaj. Li nepre intencas revenigi ilin.”
“Kompreneble Palaso mem estis iam sklavo – ne estas mirige, ke li havas fortan opinion pri tio. Sed ĉiuokaze li pravas. Estas tute neakcepteble, ke la kondiĉoj prezentitaj laŭ valida proceduro en jura dokumento ne estu atentataj. Eĉ de la imperiestro.”
Agripina kliniĝis en sia seĝo. Ŝi ne volis partopreni en kritikado de sia propra frato, sed samtempe ŝi ĝuis paroli kun ĉi tiu klera maljunulo, kaj ne sentis urĝon fini la konversacion. Ŝi apenaŭ konis Krispon, kiu estis la edzo ne de Lepida sed de ŝia pli aĝa fratino Domicia ; la paro estis alveninta lastatempe por vizito. Singarde, konscie ke ŝi paŝas laŭ la rando de danĝera teritorio, ŝi demandis: “Vi havis iom da influo ĉe Gajo, ĉu ne?”