“Tiom, kiom iu ajn, verŝajne. Sed vidinte, kio okazis al Lepido, mi ne volis riski alfronti lin. Necesas diri, ke la amikiĝo kun via frato ĉiam similis al kuŝado sur la klingo de ponardo – laŭ ĉiu vidpunkto.”
Ĉu Krispo, tiom respektema pri la validaj juraj proceduroj, estis unu el la homoj sonditaj de Lepido, kiam tiu komencis serĉi aliancanojn en la senato? Aŭ ĉu – jen perturba ebleco – ĉu li estis unu el tiuj senatanoj, kiuj malkaŝis la planojn de Lepido al ŝia frato? Agripina demandis per senzorga tono: “Ĉu vi povas doni al mi pli da informoj pri la okazintaĵoj? Mi aŭdis, ke la situacio eĉ pli malboniĝis, post kiam mi kaj mia fratino estis forsenditaj.”
“Kompatinda Gajo. Li preteriris ĉian ajn limon – li insultis la senaton, li rifuzis aŭskulti konsilojn, li ekzekutigis homojn pro la plej kapricaj pretekstoj, li forĵetadis monon... Li kredis, ke li povos fari kion ajn li deziras, kaj ke neniu aŭdacos malhelpi lin. Li estis sufiĉe senbrida jam antaŭ ol vi foriris, kompreneble...”
“Ĉu vi antaŭvidis, ke okazos tia afero?”
“Ĉu vi celas diri, ke li estos mortigita? Tio estis evidenta al ĉiuj. La demando ne estis ĉu , ĝi estis kiu kaj kiel .”
“Ĉu vi ĉeestis, kiam ĝi okazis?”
“Ne, bonŝance mi ne troviĝis tiuloke en tiu momento – alie estas dubinde, ke mi troviĝus nun ĉi tie por rakonti pri la afero. Mi ne estis inter la konspirantoj, se tion vi volas scii.”
Agripina estis kontenta aŭdi tion. Kvankam estis klare, ke Gajo faris ĉion fareblan por inviti kaj meriti sian propran mortigon, ŝia konscienco ne estus permesinta al ŝi babili laŭ amika maniero kun unu el liaj murdintoj. “Kial estas dubinde, ke vi troviĝus ĉi tie por rakonti pri la afero?”
“Mi ne scias, ĉu tiumomente mi estus en pli granda danĝero pro liaj murdistoj aŭ pro liaj korpogardistoj. Liaj gvardianoj estas absolute lojalaj – ili furioziĝis kaj buĉis ĉiujn, kiujn ili suspektis pri kulpo. Kaj samtempe la murdistoj pereigis ĉiujn, kiuj estis proksimaj al Gajo. Vi scias pri Cezonia , kompreneble – mi dubas, ĉu ŝi mankas al iu ajn krom siaj filinoj, sed tute ne necesis, ke ili mortigu ankaŭ la knabineton.”
Agripina kapjesis. “Ili volis certiĝi, ke li ne postlasos heredontojn.” Tio pensigis ŝin pri la filino de Nerono en Pontio. Kiel saĝa estis Pola , kiu avertis ŝin ne fanfaroni pri sia aristokrata patro!
“Pardonu mian aŭdacon mencii tion”, Krispo daŭrigis, “sed ĉu mi rajtas demandi pri tiu pli frua provo? – tiu afero pri Lepido.”
“Ni neniam intencis mortigi lin.” Ĉu estas verŝajne, ke Krispo, kun sia akra advokata menso, kredos ŝin? Agripina daŭrigis haste: “Se li nur estus povinta forlasi la postenon kaj permesi al iu alia transpreni kiel imperiestro. Aŭ se la senato estus povinta voĉdoni por pace eksigi lin. Oni anstataŭigas guberniestrojn kaj generalojn, kiam ili ne bone plenumas sian oficon – kial ne imperiestrojn?”
Agripina konsciis, ke Krispo observas ŝin kun stranga vizaĝesprimo. Li certe konsideras ŝin ridinde malsincera. Sed li respondis sufiĉe ĝentile. “Neniu havas la povon forigi imperiestron, post ties elektiĝo – krome, li havis la subtenon de la gvardio. Bedaŭrinde, ĉiam ekzistis nur unu maniero por forigi Gajon.”
“Ni timis”, Agripina diris. “Ju pli li elmontris nin kaj donis al ni specialajn privilegiojn, ju pli ni partoprenis en lia gloro, des pli verŝajnis, ke ni ankaŭ partoprenos en lia falo. Kaj efektive, pensu pri tio, kio okazis al Cezonia .”
Krispo kapjesis. “Efektive. Mi ne miras, ke vi kaj via fratino serĉis manieron por eliri el la situacio.”
Agripina konstatis, ke dum ŝi provis tiri informojn el Krispo, ial la neatendita rezulto estis, ke ŝi mem malkaŝis pli ol ŝi intencis. Por ŝanĝi la temon, ŝi diris: “Mi ĝojas, ke finfine ni havas la ŝancon ekkonatiĝi pli bone.”
“Ankaŭ mi. Mi ĉiam ŝatis vian edzon – mi bedaŭris, ke tiu proceso dividis niajn du familiojn. Kiel sensenca afero: frato kaj fratino kverelantaj pri mono. La sola afero, kiu tute ne mankis al ambaŭ.”
“Ĉu ankaŭ vi ne estis enplektita? Mi havis la impreson, ke vi estas unu el la advokatoj.”
“ Domicia petis min reprezenti ŝin. Kaj kiam mia edzino decidiĝis pri io, la plej saĝa afero estas cedi.”
“Mi aŭdis nur la opinion de mia edzo pri la afero. Li ne estis tia homo, kiu normale enplektiĝis en procesoj, sed ĉar estis ŝi, kiu akuzis lin, li ne povis eviti tion.” De ĉiam surprizis Agripina n la fakto, ke ŝia trankvila edzo permesis al si implikiĝi en longedaŭra proceso kontraŭ sia pli aĝa fratino. Ĝenerale li estis homo, kiu ne ĝenis sin kvereli kun iu ajn, sed rilate al Domicia li iam diris al Agripina : Ŝia sola talento estas kaŭzi problemojn . Domicia , same kiel Agripina , estis gasto de Lepida , kaj restinte kune kelkajn tagojn, Agripina rekonis la pravecon de lia komento. Lia pli aĝa fratino havis mallarĝan buŝon kaj akran nazon kun longa pinto, kvazaŭ por trudi sin suspekteme en ĉiujn niĉojn kaj ŝrankojn. Ŝia edzo Krispo havis multe pli allogan personecon.
“Nun kiam unu el la du koncernitaj bedaŭrinde forpasis”, Krispo diris, “mi esperas, ke la perdo de unu sensignifa bieno ne malhelpos nin estonte vidi vin pli ofte. Kion vi planas fari, reveninte nun al Romo?”
“La unua afero estas reakiri mian domon. Kaj tiam mi povos ekplani la edukadon de Lucio.”
“Kaj sendube vi ankaŭ pripensos reedziniĝi. Lucio bezonas patron – kaj eventuale kelkajn gefratetojn.”
Ĉu denove! Agripina ne atendis, ke eĉ Krispo aldonos sian voĉon al la ĥoro, kiu nepre volas konsili ŝin pri ŝiaj perspektivoj rilate al reedziniĝo. Ŝi demandis sin, ĉu Lepida sendis lin intence por memorigi ŝin pri ŝia devo, sed sufiĉis nur rigardi lian sulkan, memfidan vizaĝon por ekscii, ke Gajo Salustio Pasieno Krispo ne estas tia viro, kia portas mesaĝojn por aliaj homoj.
Kompreneble ŝi devos iam reedziniĝi; Agripina sciis tion, sed ŝi volis mem fari tiun decidon, kiam ŝi estos preta, ne esti puŝata al ĝi de siaj parencoj. Lepida jam proponis du-tri taŭgajn partnerojn, sed Agripina sentis deprimiĝon ĉiufoje, kiam ŝia bofratino, ignorante ŝiajn evitajn respondojn, prezentis la kvalitojn de iu aŭ alia kandidato. Agripina apenaŭ sciis, kiel ŝi eltenos la taskon interparoli kun svatatoj kaj aŭskulti iliajn devigajn ĵurojn pri ĝismortaj respekto kaj admiro, dum ambaŭ scias tute bone, ke la vera allogo estas la prestiĝaj familiaj ligoj, kiujn ŝi alportos al la kuniĝo. Lepida certe insistos diskuti iliajn meritojn je ĉiu eta detalo, kaj sendube ne hontos instigi Agripina n akcepti ŝian preferatan kandidaton. Kaj post tio estos la tuta ĝeno mendi novajn vestojn, plani la ceremonion kaj la procesion, la geedziĝan nokton... Ĉar ŝi ne povos havi Lepidon, estas neniu alia kun kiu ŝi deziras dividi sian hejmon... kaj sian liton. “En ĉi tiu periodo, ĉefe okupas mian menson la neceso reakiri miajn propraĵojn – la domon, la gesklavojn, mian meblaron...”
“Tio povus fariĝi nenecesa, se vi trovos la ĝustan edzon. Iun kun granda domo kaj propraj bienoj. Ne forgesu, ke vi povos postuli por vi mem altan prezon. Kiel nevino de la imperiestro, vi eniros la merkaton kiel tre akirinda varo.”
4
Inter la unuaj agoj de Klaŭdio, post kiam oni proklamis lin imperiestro, estis revoki min kaj mian fratinon Livila de nia ekzilo en la Pontiaj insuloj. Estis granda plezuro reveni al la vivo de Romo post mia monotona ekzistado en Pontio. Livila estis trafita pli ol mi de sia soleca ekzilo en Pandaterio, kie vizitis ŝin la fantomoj de nia patrino Agripina kaj nia avino Julia . La homamasoj kaj bruego de Romo estis por ŝi neelteneblaj, kaj ŝi eĉ diris al mi, ke mankas al ŝi la paco de la insulo, kie ŝi pasigis la lastajn du jarojn.