Выбрать главу

Post nia reveno, mi kaj Livila  aranĝis taŭgan funebran ceremonion por nia frato Gajo. Verdire ni havis multajn kialojn por koleri kontraŭ li, sed samtempe ni opiniis, ke ĉiuj portantoj de nia eminenta familia nomo nepre estu enterigitaj kun ĉiuj konvenaj ritoj. La nova imperiestro Klaŭdio konsentis, kaj senhezite donis sian permeson, ke la cindroj de Gajo estu metitaj en la Julian familian tombon.

Mia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, mortis dum mi estis en ekzilo, kaj krome ĉiuj miaj personaj posedaĵoj estis aŭkciitaj de Gajo. Eĉ sklavoj ricevintaj de mi sian liberecon estis resklavigitaj per la preteksto, ke la juraj proceduroj ne estis validaj.

Mi neniam malkovris, kio okazis al Alkasta  kaj ŝia malgranda filo. Mi povas nur esperi, ke ili estis venditaj kune.

Klaŭdio rehavigis al mi miajn bienojn kaj domojn, sed nenio estis farebla pri miaj posedaĵoj, kiuj estis venditaj en Gaŭlujo. Mi perdis multajn aĵojn, kiuj havis por mi grandan personan valoron,

Tiu statueto kun la malmolaj rondaj mamoj. Mi havas alian, kiun Klaŭdio ricevis de la Hinda ambasadisto, sed ĝi ne povas kompensi tiun, kiun paĉjo reportis el la oriento. Eĉ male: mi sentas doloran piketon, kiam mi vidas ĝin. Ĝi memorigas min pri tiu, kiun mi perdis.

precipe familiajn propraĵojn de mia patro Ĝermaniko kaj mia praavino Livia . Klaŭdio ankaŭ certigis, ke mia filo finfine ricevu la heredaĵon de sia patro Domicio, kiun Gajo retenis por si mem.

Ju pli mi skribas pri la heredaĵo, des pli fie Boteto aperas. Mi ne intencis prezenti lin tiel malbone – sed finfine, pri tio kulpas Boteto mem, ke li postlasis tiel abomenan reputacion. Ne mi, sed li mem faris tiujn aferojn.

Tiutempe inter la ĉefaj familioj de Romo regis etoso streĉa kaj suspektema. Ne ĉiuj senatanoj estis kontentaj pro la promocio de Klaŭdio. Iuj, nerealisme, estus preferintaj revenon al la Respubliko; kelkaj kredis, ke ili mem estus pli bonaj kandidatoj por la pinta posteno; dum aliaj opiniis, ke tiu honoro estu rezervita por la posteuloj de Aŭgusto. Estis multenombraj intrigoj kontraŭ la nova imperiestro. Neniu el tiuj sukcesis, sed ili devigis Klaŭdion komenci sian regoperiodon per ekzekutado de multaj el siaj kontraŭuloj.

La filo de Klaŭdio kaj Mesalina  naskiĝis nur unu monaton post la enpostenigo de sia patro.

Ĉu mi menciu, ke ili nomis lin Ĝermaniko? Ne – estas vere, ke li rajtis uzi tiun nomon, sed por mi, povas esti nur unu Ĝermaniko.

Du jarojn post sia naskiĝo li ricevis la nomon Britaniko honore al la konkero super Britujo fare de Klaŭdio. Britaniko estis malsaniĝema infano, kiu suferis sian unuan epilepsian krizon, kiam li estis tri-jaraĝa. Mi ofte vidis la ĵaluzon en la okuloj de Mesalina , kiam ŝi komparis sian malfortikan filon kun mia,

Lia trejnisto devis konduki lin en la Cirkon. Spektis cent mil homoj, kaj ĉiuj el ili vidis la filon de la imperiestro kroĉi sin al sia poneo, terurita de la homamaso. Sed kiam aperis Lucio – kia aplaŭdego! Ĝi eĥis laŭ la tuta longo de la Cirko, la homoj kriis lian nomon, ili kunfrapis siajn manojn kaj aklamis. “Ĝermaniko la Tria” – ili ĉiuj ripetadis tion kune, denove kaj denove. Kaj Lucio sciis precize kiel konduti. Li turnis sian ĉevaleton, li rigardis supren al la publiko, li mansvingis... Mi timis, kio povus rezulti, sed samtempe mi tiom fieris pri li. Mi ne konstatis tiam, ke li akiras guston pri senvalora populareco, ĝuste kiel havis lia onklo Boteto.

kaj mi komencis timi, ke ŝi povus trovi ian pretekston por misfari al li. Tial mi deziris porti Neronon malproksimen de Romo al iu loko, kie li povos plenkreski sekure.

“Onklo, kio estas ĉi tiu afero? Kiam mi alvenis, oni priserĉis min!”

“Mi tiom bedaŭras, mia kara, sendube tio estis por vi ekstreme malagrabla. Sidiĝu, kaj mi klarigos ĉion.”

Agripina  efektive estis trovinta la sperton ne nur malagrabla, sed humiliga – bonŝance la priserĉado estis farita de ina oficialulo, ne de unu el la gvardianoj. Humiliĝo estis emocio, kiun ŝi ofte spertis dum la lastaj jaroj kun sia frato, sed ŝi ne atendis denove suferi ĝin, nun kiam ŝia onklo regas.

Klaŭdio kaj Mesalina  kuŝis sur alta divano, kaj Narciso, liberigito de Klaŭdio, staris apude. Fronte al ili estis vimena seĝo, lukse remburita de purpuraj kusenoj por kontraŭi iun ajn sugeston, ke tio povus esti malpli nobla meblo. Kio okazas ĉi tie? Ĉu vere ili atendas, ke ŝi sidu, dum ili kuŝas? Agripina  staris malantaŭ la seĝo, kun siaj manoj kroĉitaj al ĝia alta dorso.

“Ne temas nur pri vi, Agripina ”, Mesalina  diras. “Necesas priserĉi ĉiujn. Ni ne riskas fidi iun ajn. Finfine, pensu kio okazis al via frato.”

“Mi ne estas iu ajn”, Agripina  diris al Klaŭdio kun eta rido, kvazaŭ ŝi ĵus elbuŝigis ian spritaĵon. Ŝi konsciis, ke la rido sonis iom nenature, kaj verŝajne ne tiel senzorge, kiel ŝi estus dezirinta. “Mi estas via nevino.”

“Bedaŭrinde, eĉ mian nevinon. Kaj ĝuste tial ni alvokis vin hodiaŭ.” Kun pliiĝanta konfuzo, Agripina  notis liajn vortojn ni alvokis vin . Ŝia menso ankoraŭ trafoliumis ties signifon, dum ŝia onklo daŭrigis: “Bonvolu sidiĝi, Pina . Kion vi scias pri Livila  kaj Seneko?”

“ Livila ?” Agripina  ne estis preta por tia demando. “ Livila  kaj Seneko ...?” Ŝi komencis suspekti... sed ŝi ne lasu ilin vidi, ke ŝi povus havi ian scion pri tio – unue ŝi malkovru, pri kio temas. Por gajni tempon ŝi paŝis antaŭ la seĝon kaj sidiĝis. “ Livila  kaj Seneko... kion vi volas scii?”

“Estas tiom da komplotoj”, Mesalina  diris. “Vi eĉ ne povas imagi, kiaj aferoj okazadas.”

“Pardonu min, mia sinjorino”, Narciso diris al Mesalina . Li estis alta, solida viro, impone ĉeesta malgraŭ sia sklava origino. “Antaŭ ol ni klarigos al la sinjorino Agripina  pri la komplotoj, mi proponas, ke ni aŭdu, kion ŝi mem povos diri al ni pri tio.”

Kaj jen la homo, kiun ŝi memoris kiel humilan skribiston! Kiel li akiris la rajton esprimi sian opinion tiom aŭtoritate? Agripina  estus volinta subigi lin per sia rigardo: per rigardo en kiu estus koncentrita la tuta malestimo, kiun pranepino de la dio Aŭgusto povus direkti kontraŭ eksa sklavo. Ŝi estus volinta... sed ŝi ne povas permesi al si malamikigi tiun viron, kiu nun rilatas rekte kun la imperiestro. Ŝi devigis sin paroli kviete. “Se mi komprenas vin ĝuste, vi ŝajne sugestas, ke mi povus esti implikita en komploto.”

“Ne, ne”, Klaŭdio diris rapide, “ne vi, karulino. Sed ni estas maltrankvilaj pri Livila . Ĉu vi vidis ŝin, post kiam ŝi revenis al Romo?”

Agripina  pensis rapide. Kompreneble ŝi jam vizitis sian fratinon, kiu denove loĝas ĉe sia edzo en ties domego sur la Celia Monteto. Li ne ĉeestis, kiam Agripina  iris viziti Livila n – sed ja ĉeestis Seneko. Laŭ ŝia memoro, li estis karneca viro en siaj kvardekaj jaroj kun ĝena kutimo konstante tuseti en la gorĝo. Livila  ripetis sian ofte esprimitan opinion, ke la imperiestro estu filozofo, kaj eĉ demandis al Agripina , ĉu ŝi ne konsentas, ke Seneko estus la ideala homo por tiu posteno. Seneko faris sian eblon trakti ŝiajn komentojn kiel malseriozaĵon, fantazion. Agripina  ricevis la impreson, ke embarasas lin la fervoro de Livila , kaj ke li faras sian eblon distancigi sin. Prefere ŝi diru nenion pri tio. Aliflanke ili facile povos kontroli la fakton, ke ŝi estis ĉe Livila , kaj ke ankaŭ Seneko estis tie.