“Jes, kompreneble mi iris viziti mian fratinon, onklo. Tiu restado en Pandaterio malbone efikis sur ŝin – laŭ mia kompreno, ŝi apenaŭ eliris el la domo, dum ŝi estis sur la insulo, nur sidis interne la tutan tempon kaj legis.”
“Ĉu ŝi diris ion pri Seneko?” Mesalina demandis. Agripina kaptis sugesteton de streĉiĝo – ĉiuj tri klinis sin antaŭen, senpacience atendante ŝian respondon.
Kvazaŭ tio estus malgravaĵo ŝi respondis: “Jes, Seneko ĉeestis, kiam mi iris viziti ŝin.”
“Ha!” La triopo malstreĉiĝis.
“ Livila pasigis la lastajn du jarojn studante filozofion. Vi memoras, kiom ŝi ĉiam interesiĝis pri filozofio, eĉ kiam ni estis infanoj.” Ŝi turnis sin al Klaŭdio, esperante tuŝi lian koron per tiu memorigo pri iliaj infanaj jaroj. “Laŭ mia kompreno, ŝi invitis Senekon legi kun ŝi Platonon.”
“Ĉu vi rimarkis iujn signojn de korfavoro inter ili?” Narciso demandis.
Do jen la klarigo pri ĉio ĉi! Ili serĉas manieron por akuzi la paron pri adulto. “Mia fratino havas edzon – kaj cetere, Seneko aĝas almenaŭ dudek jarojn pli ol ŝi. Mi estas certa, ke ili tutsimple diskutis filozofiajn tekstojn.” Agripina preskaŭ aldonis, ke ili estis legantaj la verkon La respubliko – sed tamen, eble estus preferinde ne mencii la nomon de la verko, kiu okupas la intereson de Livila .
“Nature vi defendas vian fratinon”, Mesalina elkriis senpacience, “sed Agripina , aŭskultu jenon – ŝi invitas senatanojn al sia domo kaj petas ilian subtenon por imperiestrigi Senekon.”
De tiom da jaroj Agripina trejnis sin kaŝi siajn pensojn, ke ŝia tuja reago estis subpremi iun ajn eksteran signon de ŝoko kaj nekredemo – sed preskaŭ sammomente ŝi konstatis, ke ŝoko kaj nekredo estas precize la reagoj, kiuj nun estas bezonataj. “Ne, tio ne eblas! Devas esti ia eraro!”
“Neniu eraro”, Narciso diris. “La aliro de via fratino ne ŝajnas aparte konsiderita. Ŝi priparolas siajn planojn tute senkaŝe, imagante ke tiuj senatanoj riskos sian vivon por transdoni la potencon al Seneko.”
Ho, Livila , Livila ! Agripina memoris, kiel pasie ŝi disputadis kun ilia patrino, kiam ŝi estis infano, tute ne zorgante pri punminacoj kaj aliaj sekvoj. Ŝi vidis, ke Klaŭdio ekhavas unu el siaj kutimaj tikoj; lia kapo regule faras subitan skueton. “Onklo Klaŭdio, vi devas kompreni, ke ŝia restado sur la insulo malekvilibrigis ŝian menson. Mi rimarkis tion tuj, kiam mi ekvidis ŝin – ŝi aspektis tiel senorde, tiel... nenormale. Kaj krome estis tie fantomoj – ŝi estis en la domo, kie panjo mortis, kaj ŝi vidis ŝin kaj eĉ parolis kun ŝi. Mi petegas vin ne misfari al ŝi – ŝi perdis sian racion, mi certas pri tio. Ĉu vi ne povas kompreni, ke neniu racia homo tutsimple invitus senatanojn al sia domo kaj farus proponojn por detronigi la imperiestron?”
“Tio klarigus, kial ŝi agis tiel malprudente, efektive”, Klaŭdio konsentis. “Sed mi bedaŭras, Pina , mi ne povas simple ignori ĉi tion, kvankam mi scias, ke tion vi esperas.”
“Kaj kio laŭ vi estus okazinta al Klaŭdio, se ŝia plano estus sukcesinta?” Mesalina interrompis. “Oni estus devinta iel forigi lin.” Ŝi turnis sin al sia edzo. “Ni ne povas pluvivi tiel – vi tenas la potencon nur de du monatoj, kaj kien ajn oni rigardas, troviĝas iu, kiu provas mortigi vin. Eble ŝi efektive freneziĝis, sed tio ne ŝanĝas tion, kion ŝi provis fari al vi.”
“Ĉu mi rajtas fari sugestion, mia sinjoro?” Narciso diris. “Ŝi estas via nevino, kaj kiel asertas la sinjorino Agripina , ŝia konduto klare montras, ke ŝi perdis sian racion. Eble la plej bona afero estus resendi ŝin al Pandaterio.”
Agripina ne sciis, ĉu senti sin trankviligita aŭ konsternita. Reen al Pandaterio! Sed almenaŭ oni permesos al ŝia fratino pluvivi.
“Kion pri Seneko?” Mesalina diris. “Eble ŝi perdis sian racion, sed estas neniu dubo, ke li perfekte regas la sian. Li devus esti ekzekutita.”
Estis silento. Finfine Klaŭdio diris: “Sendube vi pravas.”
Agripina diris nenion. Seneko estas senkulpa: li ne respondecas pri la frenezaj planoj, kiujn Livila faris lianome. Sed ŝi ne kuraĝis denove interveni. Ŝi estis ankoraŭ ŝokita pro la baldaŭa perdo de sia fratino – krome Klaŭdio ankoraŭ ne konfirmis la kondamnon de Livila . Narciso proponis ekzilon, sed ĉu tio kontentigos Mesalina n? Misa vorto en ĉi tiu momento povus sufiĉi por mortigi ŝin.
Mia edzo mortis dum mia ekzilo, aliflanke mia fratino Livila post sia reveno retrovis sian edzon, Markon Vinicion, kiu ankoraŭ vivis kaj bone fartis. Klaŭdio estis iom suspektema pri li, ĉar tuj post la murdo de Gajo estis sugesto, ke Vinicio povus fariĝi la nova imperiestro. Sendube kiel edzo de ano de la Julia familio, li estis konsiderata natura kandidato.
Livila , tamen, tute ne interesiĝis iĝi kunulino de imperiestro. Ŝi pasigis sian restadon en Pandaterio legante filozofion, kaj ŝia detala studado de La respubliko de Platono konvinkis ŝin, ke la ŝtato estu regata de filozofo. Por tiu posteno ŝi elektis Aneon Senekon.
Kiel Seneko mienis! – estis facile vidi lian embarasiĝon. Sklavoj eniris kaj eliris, portante al ni trinkaĵojn kaj manĝetaĵojn, dum Livila parolis tiel senkaŝe, tiel entuziasme, pri ĉiuj mirindaj aferoj, kiujn li farus se li estus imperiestro. Mi supozas, ke ili ja diskutis tion antaŭ mia alveno, sed tio por li estis fantazio, ekzerco de la speco “Kion mi farus se...”, kaj li same hontis aŭdi ŝin ripeti ĝin al mi, kiel hontus amanto se lia karulino babilus pri iliaj litoĉambraj ludoj antaŭ iliaj geamikoj.
Eĉ kiam Livila komencis aŭdeble cerbumi, kiuj senatanoj eble subtenus ilin, nek mi nek li supozis, ke ŝi efektive planas realigi tiun ideon. Seneko faris sian eblon stiri ŝin alidirekten. “Kia admirinda idealo: la reĝo filozofo. Sed Platono vivis en aliaj tempoj. Aŭgusto montris, ke granda reganto ne nepre devas esti filozofo – kaj verdire, mi ne certas, ĉu filozofo havus la necesajn kvalitojn por regi imperion. Kaj krome ni jam havas imperiestron. Via onklo estas klerulo, li mem verkis historiojn, kaj li donas ĉian indikon, ke li intencas regi juste.”
Livila aspektis pli bone ol dum nia reveno al Romo, kiam ŝiaj haroj elstaris en ĉiuj direktoj kaj ŝia robo pendis ĉe unu flanko. Almenaŭ intertempe ŝi rekomencis vesti sin laŭ pli konvena maniero. Sed jam malaperis tiu belforma, alloga junulino, kiun mi memoris, perdita al la fantomoj de Pandaterio. Ŝi ankoraŭ havis tiun molaĉan, malsanan aspekton – kaj ne nur tion. Ŝi perdis ĉian komprenon pri tio, kion oni rajtas elparoli laŭte, kaj kion oni prefere tenu interne de sia kapo. Eĉ antaŭe, ŝi neniam aparte emis silenti pri siaj pensoj, kaj nun ŝi estis tute senbrida. Seneko estis nur la viktimo de ŝia senlima entuziasmego.
Mi sciis, ke li ne kulpis pri la konduto de Livila , sed mi restis silenta eĉ kiam mi aŭdis, ke la senato kondamnis lin al morto. Mi timis pereigi la delikatan ŝancon savi Livila n – kaj cetere, povus esti danĝere malkaŝi, ke mi havis pli da scioj pri ŝiaj planoj ol mi konfesis.