Malpli ol du monatojn post nia reveno al Romo, mia fratino Livila estis akuzita pri adulto kun Seneko. Tiu akuzo estis falsa kaj senbaza – ĝi estis disvastigita de Mesalina , kiu estis senlime venĝema kontraŭ la restantaj membroj de la Julia familio. Malvolonte Klaŭdio konsentis, ke Livila estu resendita al Pandaterio.
Estis malvarma, griza mateno, kaj en la aero sentiĝis neniu promeso pri la venonta printempo. Ondetoj ĵetis malpuraĵojn kontraŭ la kajo. Livila aspektis preskaŭ kiel en la malnovaj tempoj, volvite en peza mantelo, kun siaj haroj orde frizitaj kaj ondumitaj kiel en la pasinteco. “Ne zorgu pri mi. Mi kunportas tri kestojn da volvaĵoj por legi. Kaj vi skribos al mi, ĉu ne?”
Memoru la pasintan fojon”, mi diris. “Mi vere pensis, ke tio daŭros mian tutan vivon, kaj finfine ni restis malpli ol du jarojn.”
“ Mi bezonos almenaŭ unu jaron por finlegi ĉiujn miajn librojn”, ŝi diris.
Mi ridetis, kvazaŭ ŝi ŝercis. Mia tuta strebo en tiu momento estis koncentrita je la provo kaŝi mian senesperon. Mi sukcesis plu rideti ĝis ŝi staris sur la ŝipo kaj mansvingis al mi de la apogrelo. Mi mansvingis responde dum la ŝipo forveturis, sed kiam ŝi estis tro malproksima por vidi, mi lasis la varmajn larmojn flui laŭ miaj vangoj. La antaŭa ekzilo daŭris malpli ol du jarojn, sed mi sciis, ke malverŝajne ŝi estos same bonŝanca la duan fojon.
Por Mesalina , tamen, ne sufiĉis tiu puno. Ne konsultinte Klaŭdion, ŝi ordonis ke Livila
Kiel mi povos rakonti tion? Kiel mi skribos ĝin?
estu enfermita en sia domo sen manĝaĵoj. Tiel okazis, ke ankoraŭ unu posteulo de Aŭgusto estis malsatigita ĝismorte.
Rilate al Seneko, la senato volis kondamni lin al morto, sed Klaŭdio mem pledis favore al indulgo, kaj tial la kondamno estis mildigita al ekzilo. Anstataŭ esti ekzekutita, li estis sendita al Korsiko; la ekzilo estis maljusta, sed almenaŭ lia vivo estis savita. Kiam mi finfine akiris la povon fari tion, mi aranĝis lian revokon. Mi nomumis lin instruisto de mia filo, dezirante ke la sekvonto de Klaŭdio ricevu kiel eble plej bonan prepariĝon por la elstara kariero, kiu atendas lin.
Por Livila mi faris tion. Ŝia revo, ke Seneko estu la reganto, estis tute nerealisma – tiu honoro estis rezervita por la posteuloj de Aŭgusto – sed mi plenumis la plej bonan alternativon, nomumante lin instruisto de la estonta imperiestro. Kaj lia danko estis anstataŭi min en la konfido de mia filo, puŝi min flanken, por ke regu viroj.
5
Survoje al Efezo
Printempe, 42 pK
“Oĉjo Krispo, venu vidi la ŝipojn!” Lucio kriis, tirante la tunikon de Krispo.
“Kio, ĉu pli da ŝipoj!” diris Krispo. “Kaj eĉ dum ni estas surmare! Eksterordinare!”
“Sed estas amasoj kaj amasegoj da ili.”
“Amasegoj da ŝipoj, ĉu? Nu, ŝajnas, ke mi nepre iru vidi tion. Pardonu min, mia kara”, Krispo diris al Agripina , ekstarante el sia seĝo. Ili sidis unu apud la alia sub baldakeno sur la poba ferdeko, de kie eblis ĝui perspektivon super la trembrilanta vasteco de la akvo antaŭ si, aŭ turni la kapon por kontroli la kvar elegantajn galerojn, kiuj sekvis en ilia sulko. Agripina ridetis, vidante kiel Krispo permesas al la knabeto tiri lin permane al la balustrado.
Dum la tuta vojaĝo Lucio ĝojkriis, ĉiufoje kiam alproksimiĝis ŝipo. Kaj tiuj okazoj fariĝis ĉiam pli oftaj; de kiam ili ekvelis de Samoso pli frue en tiu mateno, li konstante alvokis Krispon, ke tiu venu admiri novan ŝipon kiu ĵus aperis. Rigardante al la malproksima marbordo, Agripina efektive ricevis impreson pri nekutima kvanto da trafiko en la akvoj proksimaj al la tero. Sed tio apenaŭ interesis ŝin. Multe pli da plezuro donis al ŝi la paro Lucio kaj Krispo, kiuj fiksrigardis la maron de la ligna balustrado, kiu ĉirkaŭis la pobon. Krispo sidigis la knabon sur la relon kun la piedoj pendantaj ekstere, dum li mem staris kun siaj manoj firme plantitaj apud liaj du flankoj, por ke li restu sekura.
La alta, verva voĉo de la knabo facile superis la mildan plaŭdadon de la akvo kaj la batadon de la vento kontraŭ la velo. “Rigardu tiun grandegan ŝipon! Rigardu kiom da remiloj!” Kiel giganta skarabo, la ŝipo daŭrigis laŭ sia peza vojo. Duobla vico da remiloj hirtigis ĝian fortikan flankon, ĝia masto estis alta kiel arbo, kaj ĝia unuopa kvadrata velo ŝajnis sufiĉe granda por envolvi aron da bovoj.
“Ĝi estas grenŝipo”, Krispo diris. “Nu Luĉjo, tiel oni certigas, ke vi ne malsatu dum ni estos en Azio. Evidente oni aŭdis, ke vi alvenos, kaj mendis bonan provizon antaŭ via alveno.”
Agripina ameme rigardis sian edzon. Kiom li montriĝis bonega elekto! Krom la fakto, ke li reprezentas por ŝi eskapon el ŝia financa embaraso, li sincere interesiĝas pri Lucio. Ĉiuj liaj propraj infanoj jam mortis. Neniu el liaj idoj de la unua edziĝo travivis pli longe ol kelkajn jarojn, kaj la laste naskita kunportis ankaŭ sian patrinon. Lia dua edziĝo al Domicia estis egale senfrukta. Krispo neniel hezitis progresigi sian karieron per eksedzinigo de Domicia favore al Agripina , kaj Klaŭdio tuj lin taŭge kompensis per tio, ke li estu nomumita guberniestro de Azia Provinco.
La tero antaŭ ili komencis akiri formon. Krestoj deklivis de la montoj ĝis la maro kovritaj de densa tapiŝo de verdaj kaj violkoloraj vegetaĵoj. Kie la tero elstaris el la maro vidiĝis maldika blanka linio, kiu povus esti sablaj strandoj aŭ eble la ondoj ŝaŭmantaj ĉirkaŭ la rokoj. Per unu parto de sia menso, Agripina povis ĝui la belecon de la sceno, sed tro da momentoj dum ĉi tiu marvelado reportis ŝiajn malvolontajn pensojn al ŝia vojaĝo en ekzilon. Ŝi memoris, kiel ŝi rigardis la du insulojn alproksimiĝi: blankrandan Pontion, kaj Pandaterion similan al platkrusta kuko flosanta sur la akvo. Ŝi vidis ilin tra vualo de doloro, interne sangante pro la disigo de sia filo kaj la ŝoko de la ekzekuto de Lepido. Revivante tiujn pli fruajn emociojn, Agripina premis sian manon kontraŭ sian bruston, tiam leviĝis por stari apud sia edzo kaj Lucio ĉe la ŝiprelo. Multaj trajtoj de Krispo memorigis ŝin pri Domicio: vivi kun li estis komforta afero, kaj li estis same memfida en sia traktado kun la mondo. Dum ŝi estis kun li, ŝi sentis sin protektata.
Agripina estis konscia, ke iu ajn eksterulo rigardante ŝian nunan situacion devus trovi ĝin nekomparebla al tiu de ŝia vojaĝo al Pontio. Tiam ŝi estis iranta en ekzilon: ekzilon, kiu laŭ ŝia tiama supozo daŭros la tutan vivon. Nun ŝi vojaĝas en triumfaj cirkonstancoj, kun sia filo ĉe sia flanko, sia havaĵo restarigita, kiel edzino de la guberniestro de Azia Provinco, unu el la plej prosperaj kaj plej profitdonaj en la imperio. Kaj tamen, kvankam ŝi malkaŝis siajn emociojn al neniu, ŝia plezuro pri tiu inversigo estis miksita kun konfuza sento de malĝojo. De kiam ŝi eksciis pri la morto de Livila , ŝi portis interne doloran vundon, kiu ankoraŭ nun apenaŭ komencis resaniĝi. La plej eta hazarda memorigo sufiĉis per remalfermi la cikatron.
Jam pasis ses monatoj de kiam ŝi estis vokita al la palaco por privata renkontiĝo kun sia onklo. Agripina sciis, tuj kiam ŝi vidis lin, kion li estas dironta. Ĉiuj malnovaj tikoj de Klaŭdio estis reaperintaj. Lia kapo spasmis, li tordiĝis, li balbutis, same kiel li iam faris kiel malgracia junulo en la ĉeesto de sia eminenta vicavo Aŭgusto. Tiumomente, tio ne ŝajnis stranga al Agripina ; liaj tordiĝoj kaj balbutado ŝajnis taŭga akompano al la terura novaĵo, kiun li sciigos al ŝi. Livila , laŭ lia klarigo, falis en deprimiĝon kaj ne plu akceptis manĝaĵojn. Post nur kelkaj tagoj ŝi glitis en komaton kaj mortis.