Выбрать главу

Agripina  estis tro ĉagrenita por peti pliajn detalojn, sed pensante pri la interparolo poste, ŝi ekdemandis sin, ĉu eble ŝia onklo scias pli pri la lastaj tagoj de Livila  ol li deziris rakonti al ŝi. Ŝi ne suspektis Klaŭdion mem – ŝi estis certa, ke li ne intence planus la mortigon de sia nevino. Sed ŝi estis malpli certa pri Mesalina , decidiĝinta nepre liberigi la kortegon de ĉiu ajn, kiu povus endanĝerigi la pozicion de ŝia edzo.

Agripina  sentis sin pli trankvila, nun kiam eblis porti Lucion for de la febra etoso en Romo. Duono de la senato, laŭ ŝia impreso, estas implikita en komplotoj por forigi la imperiestron. La lasta novaĵo, kiun ŝi aŭdis tuj antaŭ ol forvojaĝi, estis akuzo kontraŭ la vicpatro de Mesalina  mem – verŝajne intertempe li jam estis ekzekutita. Lucio estis ankoraŭ multe tro juna por esti suspektata, sed ne povos daŭri longe antaŭ ol iu rimarkos, ke lia rajto al la pinta posteno estas multe pli solida ol tiu de Klaŭdio. Agripina  mem estis plene konscia pri tio, sed ŝi ne intencis ripeti la eraron de sia patrino, kiu atentigis pri tio ĉiun ajn, kiu pretis aŭskulti. La sekureco de ŝia filo dependis de tio, ke ŝi silentu pri lia rajto regi, ĝis li estos sufiĉe aĝa, por ke la afero estu realisma. Espereble oĉjo Klaŭdio vivos ankoraŭ dek kvin aŭ dudek jarojn, ĝis Lucio havos la ĝustan aĝon por esti konsiderata kiel lia sekvonto. Klaŭdio ja havas propran filon, kompreneble, sed dum la pasinta jaro konfirmiĝis la unua impreso de Agripina , ke li ne estas sana infano. Ŝajnis probable, ke tiu obstaklo malaperos nature.

Dum ili alproksimiĝis al la bordo, Agripina  streĉis siajn okulojn por ekvidi la urbon, kie ili pasigos la venontan jaron. Ĝis nun nenio estis videbla krom verdaj deklivoj kaŝitaj sub densa arbustaro kaj fenditaj jen kaj jen de krutaj valoj. Subitaj flagretoj de akvo ekaperis inter pinoj kaj cedroj enradikiĝintaj je tiel strangaj anguloj, ke ŝajnis, kvazaŭ ili povus gliti malsupren laŭ la monteto ĝis la subaj strandoj.

Ilia ŝipo celis breĉon laŭ la marbordo, el kie fluis konstanta serio da diversspecaj akvoveturiloj, dum aliaj atendis sian vicon por eniri: remboatoj kaj fiŝboatoj, ŝipoj kun grandaj kvadrataj veloj, ŝipoj kun vicoj da remiloj, elegantaj militŝipoj kaj grandaj, pezaj varŝipoj. Ilia propra ŝipo, malpeza rapida galero sekvata de sia propra malgranda ŝiparo, flugis preter la ceterajn. Kiel la oficiala veturilo portanta la novan guberniestron de la provinco, ĝi havis antaŭrajton super ĉiuj aliaj.

“Mi scivolas, ĉu estas longa vojo ĝis la urbo”, Agripina  diris.

“La haveno troviĝas pli interne”, Krispo diris. “Tion oni diris al mi. Kaj kiam ni alproksimiĝos, Lucio, tenu viajn okulojn malfermitaj kaj serĉu la Templon de Diana . Ĝi estas la plej granda templo en la imperio, eĉ pli granda ol tiuj en Romo, kun tiom da kolonoj ke vi supozos, ke vi rigardas arbaron anstataŭ templo. Ĝi estas unu el la Sep Mirindaĵoj de la Mondo.”

Lucio tordis sin por rigardi supren al la masto. “Oni mallevas la velon!” Krispo metis siajn brakojn ĉe liajn flankojn por teni lin sekure sur la ligna relo, kaj li kaj la knabeto rigardis senspire, dum la maristoj tiregis la ŝnurojn, kriante instrukciojn unuj al la aliaj, kaj malrapide malaltigis la grandan skuiĝantan tolkvadraton. La pentrita vizaĝo de Jupitero ĉifiĝis, liaj trajtoj faldiĝis en si mem, unu okulo ankoraŭ fiksrigardis supren, dum unu rando de la velo, tiam la alia, falis malsupren sur la ferdekon.

De sub iliaj piedoj aŭdiĝis la batado de la tamburo, kiu donis ritmon al la remantoj, dum ilia ŝipo turnis sin en la mallarĝan kanalon, kiu fluis inter aliaj montaj krestoj. Ĉi tiu akvovojo kondukis en kaŝitan golfon, kaj de tie, alproksimiĝante al la vigla haveno inter amaso da aliaj ŝipoj, ili finfine ricevis sian unuan impreson pri la urbo. Antaŭ ili kaj laŭ ambaŭ flankoj de la enfermita golfeto staris la grandiozaj muregoj de la urbo, breĉitaj ĉe sia meza punkto de monumenta pordego. La pintoj de arboj kaj tegmentoj elstaris super la muroj, dum malantaŭ ili serio da larĝaj terasoj etendiĝis unu super la alia laŭ la vasta ebenaĵo. Estis kolonaroj kaj temploj, placoj kaj ĝardenoj, sed tio kio tuj trafis la okulon de Agripina  estis la riĉkolora trietaĝa scenokonstruaĵo de la fama Efeza teatro, kiu laŭdire rivalis ĉion troveblan en Romo. Ankoraŭ pli alte vidiĝis la arkoj de akvedukto transirantaj de dekstro maldekstren inter la pinto de du imponaj montetoj, kiujn kronis turoj kaj aliaj fortikaĵoj. La scenon enkadrigis longa montaro, kies malsupraj deklivoj estis kovritaj de vicoj da olivarboj marŝantaj suben ĝis ili malaperis malantaŭ la urbego.

“Rigardu, tio devas esti la templo”, Agripina  diris al Lucio. “Vidu kiom da kolonoj!”

“Ĝi estas giganta!” Lucio kriis. “Ĝi estas kolosa! Ĝi estas sufiĉe granda por esti loĝejo de dio! Kaj rigardu kiom da homoj sub la tegmento! Ili batalas.” La amaso de ĉizitaj kaj pentritaj figuroj sur la frontono efektive ŝajnas lukti inter si, dum la sunlumo flagretis sur iliaj oritaj ornamaĵoj. “Kie estas la stadiono?” Lucio demandis. “Mi volas spekti Diomedon konkursi.”

“Sendube tio estos aranĝebla”, Krispo diris. “Nu, ŝajne ni baldaŭ enhaveniĝos. Venas la momento, kiam via panjo iru por enmeti siajn novajn orelringojn. Certe aperos la plej eminentaj civitanoj por akcepti nin sur la kajo.”

“Ĉu vi jam pretigis vian paroladon?” Agripina  diris. Ŝi ne kuraĝis rekte peti lin, sed ŝi ĉiam esperis, ke iun tagon li invitos ŝin tralegi unu el liaj paroladoj antaŭ ol li prezentos ĝin publike. Sed ŝi sciis, ke tio estas malverŝajna. Krispo estis bone konata oratoro, sed laŭŝajne li tute ne penis super tiuj spritaj paroladoj kiuj gajnis por li famon en la tribunaloj. Sufiĉis por li kelkaj notetoj haste skribitaj sur tabuleto – li neniel sentis la bezonon antaŭprovi siajn paroladojn, kaj certe ne serĉi la opinion de juna virino kun nur duono de lia aĝo.

“Mi rezervos tion por la ĉi-vespera festeno. Neniu deziras stari sur venta kajo dum la nova guberniestro deklamas kun grandiozaj gestoj pri la gloro de Romo, komencante de Romulo kaj Remo, daŭrigante tra Sulao kaj Aŭgusto, la brilo de la imperio, mirindaj perspektivoj por la estonteco, kaj tiel plu, kaj tiel plu, dum ĉiuj esperas, ke li silentos antaŭ ol frostos al ili la pugoj. Mi preferas teni la aferon konciza, spici per unu-du ŝercoj, danki la popolon de Azia Provinco pro ilia neforgesebla akcepto, kaj tiam ni saltos en la portolitojn kaj jen ni ekiros al la palaco de la guberniestro.”

“Ĉu ni loĝos en palaco?” Lucio demandis. “Ĉu vi havos tronon, kiel praoĉjo Klaŭdio?”

“Verŝajne”, Krispo diris. “Kaj via panjo sidos apud mi en specialaj okazoj, brilante kiel reĝino en sia tuta juvelaro.”

“Ankaŭ vi devas aspekti reĝece”, Agripina  diris al Lucio. “Iru nun al la malsupra ferdeko por serĉi Aleksandria n. Ŝi helpos vin surmeti vian novan togon.”

Nelonge post mia reveno al Romo mi komencis pripensi la perspektivojn por nova edziniĝo. Mi memoris la situacion de mia patrino vidviniĝinta post la morto de sia edzo Ĝermaniko. Pro ŝiaj kontaktoj kun iuj membroj de la senato, homoj tre pretaj helpi la restantajn membrojn de la familio Julia , oni akuzis ŝin pri malmorala konduto. Tiuj akuzoj estis senbazaj, sed iu ajn sugesteto pri nekonvena konduto servis kiel ilo uzota kontraŭ ŝi de Sejano kaj Tiberio. Mi nepre ne intencis doni similan pretekston al tiuj, kiuj povus deziri detrui la lastajn posteulojn de Aŭgusto. Tial necesis, ke mi kiel eble plej baldaŭ reedziniĝu.