Klaŭdio sugestis al mi
aŭ mi sugestis al Klaŭdio
ke taŭga edzo povus esti Gajo Salustio Pasieno Krispo, adoptita nepo de la fama historiisto Salustio, kiu mem estis eksterordinare klera homo, rimarkinda pro siaj rapida menso kaj sprita lango.
Mi ne dubas, ke Krispo estis kontenta, kiam Klaŭdio proponis al li nian kuniĝon. Mi estis inteligenta, sufiĉe plaĉaspekta – certe ne bela, sed al viro en siaj kvindekaj jaroj, iu ajn virino dudekkvin-jara nepre devas ŝajni alloga – kaj paŝo supren rilate al familiaj kontaktoj.
Li kaj lia unua edzino perdis ĉiujn siajn gefilojn en infanaĝo, do li estis tute kontenta adopti mian filon Nerono, tiam tri-jaraĝan, kaj trakti lin ĉiumaniere kiel patro.
Mi ne skribis, ke estis dua edzino antaŭ mi. Ĉu mi povos verki veran historion, ne menciante Domicia n? Lepida neniam pardonis min pro tio – ke mi forrabis de ŝia fratino la edzon.
En la jaro sekvanta nian geedziĝon, estis asignita al mia edzo Pasieno Krispo la postenon de guberniestro de Azio. En la pasinteco tiaj postenoj ofte estis konsiderataj de la deĵorantoj kiel ŝanco riĉigi sin koste de la lokuloj; multaj provincestroj postulis ekscesajn impostojn, prenante mem la plej bonan parton kiel personan kromaĵon.
Precize kiel la avo de Krispo. Se Salustio estus guberniestro sub Klaŭdio, oni estus kondamninta lin pro fipremado de la civitanoj. Mi memoras tiujn volumojn de liaj historioj, kiujn mi legis en la biblioteko en Pontio. Mi neniam imagis, ke iam mi estos edzino de lia nepo. Kompreneble Salustio ĉiam verkis pri la fora pasinteco – certe ne menciis siajn proprajn misakirojn en Afrika Provinco. Estas amuze pensi, ke la riĉaĵoj, kiujn mi heredis de Krispo, rezultis de agadoj, kiujn mi kaj Klaŭdio estus tuj kondamnintaj, se li estus farinta ilin en nia propra tempo.
Klaŭdio, tamen, tre klare esprimis sian intencon, ke provincaj administrantoj kondutu honeste kaj konscience. Li eĉ malpermesis al ili formale danki pro sia nomumo al difinita posteno, kun la klarigo, ke ili ricevis respondecon, ne premion.
Tio donis al ni la ŝancon translokiĝi al Efezo, mirinda urbego, kiun laŭ grandeco kaj graveco superis nur Romo. Krispo serioze atentis la admonon de Klaŭdio, ke kiel reprezentanto de Romo en Azio li havas la devon certigi, ke la provinco estu bone kaj juste regata. Li vojaĝis tra la tuta provinco por kontroli ke lokaj oficialuloj plenumas siajn devojn ĝuste, por financi konstrulaborojn, kaj por aŭskulti plendojn pri korupteco kaj subaĉetoj. Mi foje akompanis lin dum tiuj vojaĝoj, sed pli ofte mi preferis resti en Efezo por gvidi la edukadon de mia juna filo.
6
En Efezo
Somere, 42 pK
Aceronia Pola eksidis sur la divanon de Agripina , kaj klinis sin antaŭen super ŝiaj piedoj por rakonti al ŝi la novaĵojn el la urbo. “Mi akompanis Polina n al la virina banejo ĉi-matene. Vere necesas fari ion pri ĝi. Laŭdire tio estas la plej bona banejo en la urbo – almenaŭ por virinoj. La ŝtupoj de la varmega kuvo estas ĉiuj eluzitaj kaj glitaj, kaj la dekoraciaĵoj verŝajne estis la plej lasta modo kiam venis viziti Julio Cezaro.”
“Sed ĉu oni ne malfermis novan banejon antaŭ nur du jaroj? Oni invitis Krispon inspekti ĝin tuj post nia alveno.”
“Jes, sed tio estis por la viroj. Vi scias, kion la virinoj ricevis – la malnovan, kiu estis konstruita dudek jarojn pli frue. Kiam la viroj ne plu ĝin bezonis, tiam la virinoj rajtis uzi ĝin.”
Agripina ĉiam ĝuis inviti Pola n en sian ĉambron por babili. Pola mankis al ŝi post ŝia reveno al Romo, kaj ŝi ofte pensis pri tiu knabineto, sia nevino, kiu kreskas en Pontio preskaŭ sen edukado kiel filino de butikestrino. Polina estis la sola infano de Nerono, laŭ ŝia supozo, kaj ŝi sentis devon al sia frato certigi, ke lia filino ricevu bonan komencon en la vivo. La unuaj monatoj de Agripina en Romo estis tro senordaj por ke ŝi pensu pri Pola kaj Polina , sed ekloĝinte kun Krispo, ŝi alvokis ilin ambaŭ. Pola estis ĝojplena pro la ŝanco veni al Romo, kaj post kelkaj duboj en la komenco pri sia funkcio inter la domanaro de Agripina , ŝi trovis sian rolon kiel neoficialan kunulinon kaj inan sekretarion.
Neantaŭviditan avantaĝon de tiu rilato Agripina malkovris en Efezo. Pola povis moviĝi senĝene tra la urbo laŭ maniero, kiu estus nepensebla por la edzino de la guberniestro. Dum Agripina estis portata tra la urbo en sia portolito, kun servistoj kiuj liberigas vojon tra la homamaso, Pola mezurigis sian piedon ĉe la ŝufaristo, aŭ senstreĉiĝis en la malmoderna banejo kun la pli bonstataj dommastrinoj. Agripina aŭdis de ŝi ĉiujn el iliaj zorgoj kaj plendoj. La urbaj akveduktoj estis la fiero de la provinco; el ili verŝiĝis abunda akvo al la fontanoj en ĉiu parto de la urbego – almenaŭ en la pli prosperaj kvartaloj. La fontanoj en la malpli riĉaj stratoj, laŭ Pola , estas malofte riparataj. El kelkaj la akvo fluas nur gutete, tiel ke la virinoj bezonas trioble pli da tempo ol devus necesi por plenigi siajn potojn, kaj ili pasigas duonon de ĉiu mateno atendante sian vicon.
Krome estis la nekovrita kloako, kiu fluis laŭmeze de la kotaj stratoj malantaŭ la bazaro. “Eĉ se mi ne estus vidinta ĝin, mi estus sciinta, ke ĝi troviĝas tie”, Pola diris. “Necesas nur sekvi sian nazon. Estis virino ĉe la banejo, kies fileto enfalis – li ankoraŭ havas teruran ekzemon sur ambaŭ kruroj. Tiom da senatanoj estas tute pretaj starigi pompan novan fontanon en la plej eleganta kvartalo de la urbo kun sia nomo skribita sur marmortabulo, aŭ se ne fontanon, koncertejon aŭ simile, sed neniu interesiĝas, kio okazas en la strataĉoj malantaŭ la bazaro.”
Kiam Pola foriris, Agripina kuŝis sur sia divano en pensema humoro. Komencis mallumiĝi; eniris sklavo por flamigi la lampojn, senbrue por ne ĝeni ŝin. Ŝi jam antaŭlonge rezignis pri la fantazio, ke sensperta virino en siaj dudekaj jaroj povas doni iun ajn utilan sugeston al viro multe pli aĝa, kiu jam tenis plurajn oficialajn postenojn, inkluzive tiun de konsulo. Kaj tamen la virina banejo: jen io, kion ŝia edzo verŝajne preteratentis, io interesa nur al virinoj, io kion ŝi tute taŭge povus mencii al li.
Ŝi devas imiti la modelon de Livia , laborante malantaŭ la kulisoj, pretigante la terenon – jen la ĝusta maniero por atingi rezultojn. Kiel la plej unuan aferon, ŝi devas certiĝi pri la faktoj. Kaj tiam... necesas alparoli Krispon je la ĝusta momento – ne kiel ŝia patrino, kiu trudis sin al Tiberio en la teatro por plendi pri la traktado, kiun ŝi ricevis liamane. Kompatinda panjo... se ŝi estus aginta iom pli takte, iom pli subtile, ŝi povus esti ankoraŭ viva. Agripina memoris sian propran fuŝan provon admoni Gajon pro la maniero, laŭ kiu li malŝparas monon. La nura penso ruĝigis ŝin. Ŝi skuis sian kapon kvazaŭ por forskui la memoron, kiel hundo forskuanta akvon de sia felo. Kiel ŝi permesis al si supozi, konsiderante sian mankon de scioj pri fiskaj aferoj, ke ŝi povos konsili sian fraton pri la financoj de la imperio? Kaj tio estis la malforto ankaŭ de Boteto: li ne komprenis pli pri monaj aferoj ol ŝi mem – pli ĝuste, li komprenis eĉ malpli.
Kiel edzino de la guberniestro, mi ofte ricevis vizitojn de civitanoj, kiuj volis ke mi propetu lin pri diversaj problemoj. La devoj de mia edzo tenis lin ekstreme okupata, kaj ne dezirante ĝeni lin pri bagateloj, mi kutime provis solvi tiajn aferetojn mem. Tiumaniere mi komencis akiri miajn unuajn lertojn pri la arto regi: lertojn, kiuj poste fariĝis al mi tre valoraj kiel la edzino de la imperiestro. Kiam mi kaj Krispo forlasis Efezon post nia du-jara restado, la civitanoj starigis honore al ni statuojn kaj marmortabulojn, kiuj montris, ke ili estis tre kontentaj pri lia regado, kaj ke ankaŭ mia kontribuo estas rekonata.