Ĝuste tiam mi komencis kompreni, kion signifas la tasko de reganto. Tio ne estas sidi sur trono en sia plena insignaro por ricevi la omaĝon de ambasadistoj, kaj eĉ malpli disĵeti frenezajn sumojn por mirigi la popolon per siaj gloro kaj malavareco. Ĝi konsistas el malgrandiozaj aferoj: kovri la kloakon, konstrui novan publikan necesejon, ripari la fontanojn, kontroli la kontojn... La situacio havis ankaŭ siajn plezurojn: ne superregadon de aliaj, sed malkovradon kun kiu eblas kunlabori. Surprizas min memori kiom da novaj amikoj mi trovis, dum ni ĝuis kunan diskutadon pri niaj komunaj projektoj. Estis tiu juna arĥitekto, kiel li nomiĝis? – tio estis lia unua granda komisio, kaj kvankam ĝi estis nur rebeligado de la virina banejo, li dediĉis sin al tio tre serioze kaj deziris plenumi ĝin bone.
Nu, kiel li nomiĝis – ĉu Melito? Melanio? aŭ io tia. Kompreneble la homoj estas tiel suspektemaj – la edzino de la guberniestro pasigas tempon fermita en ĉambro kun plaĉaspekta juna arĥitekto, kaj tuj la homoj komencas klaĉi. Estas vere, ke mi ĝuis niajn sesiojn kune, sed se iu subaŭskultus, tiu aŭdus, ke ni parolas pri la moderna akvohejta sistemo, kiun li planas instali.
Livia neniam havis tiun problemon. Neniu eĉ pensis sugesti, ke ŝia konduto ne estas perfekte konvena. Eble ŝi evitis paroli kun belaj junaj arĥitektoj – kaj tamen tio certe limigus la aferojn, kiujn ŝi estus povinta fari.
Mi trovis, ke tio estas mia talento – paroli kun la homoj, labori kune, malkovri kiuj estas fidindaj, kaj kiuj faras promesojn, kiujn ili neniel intencas plenumi. Kaj krome estis tiuj, kiuj volis superece konsili al mi – ĉar mi estis juna kaj ĉar mi estis virino. Se mi estus naskiĝinta viro, mi estus farinta precize tion, kion mi faris en Efezo. Je dudek ok jaroj, kiel mi proksimume aĝis tiam, mi estus asistanto de la urba prefekto, lernanta kiel plenumi administrajn laborojn, kaj progresanta en mia kariero. Kiel edzino de la guberniestro mi ricevis la ŝancon fari tion. Kara Krispo, li estis bona homo. Li vidis, kion mi faras, kaj li helpis min. Li permesis al mi instrui min mem, atentigis min pri aferoj, kiujn mi bezonos scii, konsilis min same kiel li konsilus iun ajn pli junan kolegon.
La plezuro de tasko bone plenumita. Tion Boteto neniam komprenis – kompreneble li ne ricevis la ĝustan edukadon, li estis kaptita en Kapreo kun Tiberio ĝuste en la aĝo kiam li estus devinta progresi tra la kutima sinsekvo de publikaj oficoj. Kaj tio estas la problemo ankaŭ de Lucio – li estis multe tro juna, kiam li transprenis de Klaŭdio. Se nur Klaŭdio estus pluvivinta ankoraŭ dek jarojn... Nu, ne havas sencon priplori situacion neŝanĝeblan.
PARTO SESA
Mesalina
1
En Romo
Printempe, 47 pK
“Vi estas mia triaranga onklino”, diris sep-jara Oktavia .
“Mi pensis, ke ni simple estas kuzinoj”, Agripina diris.
“Jes, flanke de paĉjo. La frato de paĉjo estis via patro. Sed flanke de panjo mi estas via triaranga nevino.”
Oktavia desegnadis de kiam Agripina eniris, sed nun la knabino glitis malsupren de la divano, kie ŝi sidis apud Mesalina , kaj alportis sian skribtabuleton por montri al Agripina . “Rigardu, jen mi sidanta apud panjo, kaj jen vi sur la alia divano.”
“Ne ĝenu kuzinon Agripina ”, Mesalina diris. “Ŝi ne volas vidi viajn skribaĉojn.”
“Tio tute ne ĝenas min”, Agripina diris. “Ankaŭ Lucio ŝatas desegni.” Rigardi Oktavia n estas kvazaŭ ŝi denove rigardus Livila n, Livila n kiam ŝi estis infano. Ŝi havas la samajn rondajn vangojn, la samajn grandajn okulojn, la saman seriozecon. La sola diferenco estas ŝia hararo, kiu estas tondita laŭ simpla stilo kun franĝo. Agripina memoris tiujn horojn, kiujn ŝi kaj ŝiaj fratinoj devis pasigi apud la karbujo, dum Eklogo kritikeme kontrolis la sklavinojn, kiuj tordis iliajn harojn en vicon de bukloj laŭ la frunto. Dum la lastaj jaroj estis reveno al la simpleco de la malnovaj tempoj, verŝajne respekte al la eksmodaj ideoj de Klaŭdio.
Agripina nun estis kontenta, ke ŝi faris la devigan viziton al la palaco post sia reveno al Romo. Ŝi faris tion nur malvolonte, havante neniun deziron interŝanĝi ĝentilaĵojn kun la virino, kiu sendis ŝian fratinon en ekzilon. Ŝia premio estis malkovri Oktavia n. La knabino sorĉis Agripina n; estis por ŝi malfacile ne daŭre fiksrigardi ŝin, por ensorbi tiun vivan memorigon de sia fratino. Ŝi ekzamenis la skribtabuleton de Oktavia . “Do jen mi, kaj jen panjo, kaj kiu estas tiu?” Agripina indikis al tria figuro, staranta oblikve kaj kvazaŭ ebrie ĉe la flanko de granda triangula formo kiu leviĝis super ĉiuj aliaj detaloj de la desegnaĵo.
“Tio estas la dio Aŭgusto. Li staras sur la Monto Olimpo kaj protektas nin.” Ŝi estas rapidmensa knabineto, Agripina pensis, ĝuste same kiel estis Livila . “Aŭgusto estis mia prapraonklo”, Oktavia daŭrigis. “Tio estas ĉe la flanko de paĉjo. Flanke de panjo li estis mia praprapraonklo.”
“Ŝi ĵus lernis kiel kalkuli parencecojn: kvararanga pranevo, kaj tiel plu.” Mesalina kliniĝis antaŭen por elekti grapolon da vinberoj el bovlo da sekigitaj fruktoj, ĵus metita de sklavo sur malaltan tablon antaŭ ŝia divano. Ŝia voĉo estis amikema; ŝajne ŝi ne rimarkis, ke Agripina malvolonte parolas kun ŝi. Agripina kapjesetis por agnoski la komenton kaj returnis sin al Oktavia .
“Via praprapraavino Atia estis posteulino de Venuso. Ĉu vi sciis tion? Ĉu vi opinias, ke ankaŭ vi iam estos same bela kiel Venuso?”
“Ĉu vi kredas, ke tio estos ebla? Panjo estas tre bela, ĉu ne?”
“Tre bela”, Agripina konsentis ĝentile. Ŝi evitis direkti siajn okulojn al Mesalina , kiu sisteme tiris sekvinberojn el grapolo kaj enbuŝigis ilin unu post alia.
“Sed ankaŭ vi estas posteulino de Venuso, kaj vi ne estas bela.”
Mesalina ekridegis, sed Agripina ignoris ŝin. “Ne, neniu povus priskribi min kiel belan”, ŝi konsentis. “Se eble ekzistas aliaj kvalitoj, kiuj estas same dezirindaj kiel beleco.”
Oktavia konsideris tion. “La gedioj povas flugi. Ne ĝenus min, ne esti bela, se mi povus flugi.”
La pordo malfermiĝis por enlasi Klaŭdion, kiu venis saluti sian nevinon kun malfermitaj brakoj. “ Pina !”
“Oĉjo Klaŭdio!” Agripina leviĝis, kaj iris brakumi sian onklon.
“Sidiĝu, sidiĝu, kaj rakontu al mi ĉion pri vi mem. De kiom da tempo ni ne vidas unu la alian? Devas esti almenaŭ du jaroj.”
“Tri jaroj, oĉjo. Mi ne volis lacigi Krispon per tiel longa vojaĝo. Vi scias, ke la kuracistoj konsilis al li ne tro streĉi sin. Sed li insistis reveni al Romo por la ludoj.”
“Via Krispo ne estas homo, kiu evitas streĉojn. Mi aŭdis, ke li servas en la loka senato tie en Padovo. Ĉu tio ne estas banala afero post deĵorado kiel guberniestro?”
“Ankaŭ mi supozis tion, kiam ni unue transloĝiĝis tien. Sed fakte tute ne estis tiel. Iugrade mi eĉ ŝatis tion pli – estis pli da eblecoj atingi praktikajn rezultojn. Krispo financis novan koncertejon, kaj konstruis plilongigon al la akvedukto, kaj...”