“Jes, mi ricevis bonajn raportojn pri lia laboro tie.”
“Pri kiu laboro temis, oĉjo?” Agripina esperis, ke li mencios unu el ŝiaj projektoj. Ekzistas neniu probableco, ke li scias pri la sumo, kiun ŝi disponigis por la lernejo, sed eble li aŭdis pri la nova tegmento por la kovrita bazaro.
“Ho, solvi jurajn disputojn... nenion aparte ekscitan. Sed ĝuste el tio konsistas la laboro de bona administranto – nenio mondoskua, simple trankvile plenumi la necesajn taskojn. Same kiel esti imperiestro, kiel mi mem konstatis... Kie estas eta Lucio?”
“Ne plu tiel eta, oĉjo. Li havas nun naŭ jarojn.”
“Naŭ! Ĉu jam!”
“Britaniko volis, ke li kuniru por admiri lian skatolon de helikoj”, Mesalina informis sian edzon.
“Ha jes, la helikoj. Kaj kio pri vi, mia kara fraŭlineto, ĉu vi ne volis akompani ilin?” Klaŭdio komencis tikli Oktavia n, kiu tordiĝis kun akutaj krioj: “Ne, ne! Paĉjo, ne faru tion!” Agripina memoris, kiel li faris same al ŝi, kiam ŝi estis malgranda knabino – ankaŭ ŝi plorridis kaj tordiĝis ĝuste kiel Oktavia , kaj iugrade plaĉis al ŝi la atento, sed tio neniam vere plezurigis ŝin.
“Kiel vi rilatas kun Krispo?” Klaŭdio demandis. “Ĉu vi estas ankoraŭ kontenta pri la kuniĝo?”
“Ho jes, li tre bone taŭgas por mi. Mi nur estas iom maltrankvila pri lia sanstato – tio estas la sola zorgo.”
“Rigardu, panjo, rigardu la hundidon de Britaniko.” Lucio kaj Britaniko kuris en la ĉambron. Lucio tenis la hundeton en siaj brakoj. “Ĉu ankaŭ mi rajtas havi hundidon?” Britaniko, malgracia ses-jarulo, rigardis ĉirkaŭ si la rondon de plenkreskaj vizaĝoj kun mieno konfuzata.
“Kiu interesiĝas pri hundidoj?” Oktavia diris. “Ni havas simiojn en kaĝo en la korto.”
“Kaj kiel vi fartas, junulo?” Klaŭdio demandis Lucion.
“Demetu la hundidon nun, kaj kisu vian praonklon.” Agripina levis sin de la divano por preni la manon de sia filo kaj konduki lin al la imperiestro. Lucio obeeme kisis Klaŭdion ĉe la vango kaj staris firme antaŭ li. Li fariĝis belaspekta knabo, pensis lia patrino, bone nutrita kaj sana, kaj Klaŭdio certe rimarkos, ke li havas la saman rondan vizaĝon kiel lia avo Ĝermaniko.
“Kiel bela junulo!” Klaŭdio diris. “Kaj vi estas ankaŭ lerta rajdanto, ĉu ne, Lucio?”
“Jes, oĉjo Krispo donis al mi ĉevalon por mia naskiĝtago, kiam ni revenis de Efezo, kaj mi faras lecionon pri rajdado ĉiutage.”
“Bonege, bonege. Mi aŭdis, ke via patrino aranĝis, ke vi estu gvidanto de unu el la teamoj por la Troja spektaklo.”
“Ne, ne”, Mesalina interrompis. “La gvidanto de la teamo estos Britaniko, kaj lia kuzo rajdos ĉe lia flanko.”
“Jes, kompreneble”, Agripina konsentis. “Mi ja demandis, ĉu Lucio povos esti en la teamo de Britaniko.” Tio ne estis absolute vera. Aŭdinte, ke alproksimiĝas la Jarcentaj Ludoj, kiuj okazas nur unu fojon dum homa vivo, ŝi skribis tutsimple por demandi, ĉu Lucio povos partopreni en la tradicia Troja spektaklo, kiu regule estas ero de la festivalo. Ŝi estis konsternita nun aŭdi, kiel ŝia onklo interpretis ŝian peton, kaj eĉ pli konsternita pro la korekto de Mesalino. Por kaŝi sian maltrankvilon ŝi demandis: “Ĉu la provludoj jam komenciĝis?”
Oktavia aŭdigis troigitan elspiron, laŭ la maniero de enua plenkreskulo respondanta al stulta demando. “Britaniko rajdos kiel unua, kun ĉiuj pli grandaj knaboj sekvantaj malantaŭe. Li verŝajne falos de sia poneo. Finfine, kion oni povas atendi de ulo nur ses-jaraĝa?”
Mesalina kaptis la brakon de Oktavia kaj frapis ŝin. “Tio ne estas respekta maniero paroli pri via frato. Mi ne volas aŭdi vin denove diri ion tian.”
Britaniko tute ne sekvis la konversacion. “Ĉu vi volas vidi la simiojn?” li demandis Lucion. Li havis malfluan, nazan parolmanieron, kvazaŭ estas por li malfacile eligi la vortojn. Li ne plibeliĝis kreskante, Agripina pensis. Same kiel lia patro, li jam travivis pli longe ol iu ajn estus povinta atendi, sed li neniam ĉesis moviĝeti kaj tordiĝi, ronki tra muka nazo kaj peze spiri tra sia malfermita buŝo. Ŝi estis kontenta, ke almenaŭ oni ne plu nomas lin Ĝermaniko, kio laŭ ŝia opinio malnobligas la nomon. Post la sukcesa invado de Klaŭdio en Britujon, la senato premiis lin per la rajto nomi sin Britaniko. Li rifuzis tiun honoron por si mem, sed fiere akceptis ĝin por sia malgracia filo.
“Jes, tio estas bona ideo”, Mesalina diris. “Vi iru kun ili, Oktavia .”
La tri infanoj brue forlasis la ĉambron. Nun venis la ĝusta momento por ke Agripina komplimentu Klaŭdion kaj lian edzinon pro iliaj belaj idoj, sed nenio ŝajnis al ŝi direbla pri Britaniko, kiun ŝi povos elbuŝigi laŭ konvinka maniero. “ Oktavia estas lerta infaneto”, ŝi finfine komentis. “Kompreneble ŝi incitetas sian pli junan fraton. Mi memoras, kiel Boteto mokadis min kaj miajn fratinojn.”
“Ŝia instruisto estas tre kontenta pri ŝi”, Mesalina diris. “Ŝi jam verkas eseetojn en la greka.”
“Vi venis al Romo en la ĝusta momento”, Klaŭdio diris. “Dum la ceremonioj ni anoncos ŝian fianĉiniĝon.”
“Ĉu vere? Al kiu?” Agripina demandis.
Mesalina nee skuis sian kapon al sia edzo, kaj aŭdigis ĝenatan klaketon de la lango. “Klaŭdio ne estus devinta sciigi vin. Tio estas konfidenca. Li estos Junio Silano.”
Junio Silano... Agripina malfacile povis revoki tiun homon al sia menso.
“Li estas la filo de via kuzino Emilia ”, Klaŭdio diris.
Per fulmobato Agripina vidis ĉion. Dum ŝi okupis sin pri la lokaj servoj en Padovo, Emilia estis en Romo, trudante sin en la favoron de la imperiestro kaj lia edzino – kaj kompreneble, pripensante la aferon nun Agripina memoris, ke Emilia ankaŭ estas amikino de la patrino de Mesalina .
Ŝi ekmastris sin tuj. “Mi kredas, ke mi scias, pri kiu vi parolas. Li estas tiu junulo, kiun mi vidis ĉe la nomceremonio de Britaniko. Kion li faras nuntempe?”
“Li estas juĝisto”, Mesalina klarigis al ŝi. “Kaj li servas kiel pastro ĉe la Templo de Marso. La plano estas anigi lin en la Arvala Pastraro, la venontan fojon kiam liberiĝos posteno.”
“Ĉu vere? Evidente li estas tre talenta junulo.” Agripina apenaŭ konsciis pri la propraj vortoj. Klaŭdio kaj Mesalina certe konstatas, ke Britaniko neniam fariĝos imperiestro, eĉ se li pluvivos kaj plenkreskos. Ili fiksas siajn esperojn al sia filino kaj ŝia estonta edzo, junulo kiu same kiel Lucio estas rekta posteulo de Aŭgusto. Sed kial, anstataŭ fianĉinigi Oktavia n al Lucio, ili preferis promocii lian kuzon? Estas vere, ke ankaŭ Silano povas fieri pri Aŭgusto kiel praavo, sed lia branĉo de la familio estis senhonorigita de la konduto de lia avino Julia , la onklino de Agripina , kiu pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo kiel puno pro sia adulto. Kaj kvankam Agripina mem tro bone sciis, kiel eblas falsi akuzojn pri malmoraleco, tute ne estis falsitaj la akuzoj kontraŭ la patrino de Emilia , kiu naskis al sia amanto eksterleĝan infanon. Krome la familia deveno de Silano estas multe malpli eminenta ĉe la patra flanko. La Junia familio ŝatas fanfaroni pri sia deveno de Jupitero, sed en la menso de la homoj tiu mita genealogio estas nekomparebla kun la multe pli solidaj kaj lastatempaj atingoj de la antaŭuloj de Lucio: Marko Antonio, Druso kaj Ĝermaniko.