Выбрать главу

“Kiom aĝas nun Silano?” Agripina  demandis. “Li estas ankoraŭ sufiĉe juna, ĉu ne?”

“Dudek-jara”, Mesalina  diris. “Sed li jam ricevis militajn honorojn – li tre impresis per sia konduto dum la kampanjo en Britujo.”

Estas bedaŭrinde, Agripina  pensis, ke la filo de Emilia  ĝuas dek-jaran avantaĝon super Lucio. Sendube oni favoros ankaŭ Lucion per rapida suprenigo en lia kariero, kiam li estos sufiĉe aĝa por meti sian piedon sur la unuan ŝtupon, sed tio ne povos okazi antaŭ ol pasos almenaŭ dek jaroj.

“Li bonege rajdas”, Klaŭdio diris. “Ni faros ĉion eblan por elmontri lin al la publiko dum la ludoj. Mi atendas, ke li brile elstaros dum la aproĉasado.” Brile elstaros! Kompreneble li elstaros; Mesalina  kaj Emilia  certigos pri tio. “Kaj post kiam mi anoncos la gefianĉiĝon, li staros ĉe mia flanko dum la oferadoj.”

La planoj de ŝia onklo estis same travideblaj al Agripina  kvazaŭ li mem klarigis ilin al ŝi. Evidente li intencas montri al la senato kaj popolo, ke kvankam lia propra filo ankoraŭ ne plenaĝiĝis, jam ekzistas eventuala posteulo.

“Panjo! Panjo!” Oktavia  revenis kure en la ĉambron. “Briĉjo havas unu el siaj atakoj!”

Mesalina  tuj saltis de sia divano, faligante la tableton kaj disĵetante sekigitajn fruktojn sur la plankon. “Kie li estas? Ĉu iu vokis kuraciston?”

“Jes, Sosibio iris trovi lin. Venu rapide! Briĉjo estas apud la kaĝo de la simioj.” Oktavia  tiris la jupon de sia patrino.

Ankaŭ Klaŭdio saltis surpieden, kaj sen iu ajn klarigo li kaj Mesalina  hastis el la ĉambro. Agripina  tute ne komprenis, kio okazas, sed evidente temas pri io serioza – cetere, ankaŭ Lucio certe troviĝas kun sia kuzo. Ŝi sekvis ilin en la koridoron.

Ŝi alvenis apenaŭ ĝustatempe por vidi Klaŭdion malaperi tra unu el la pordoj, kaj kuris post li tra antaŭĉambreto kaj eksteren al pavimita korto. Ŝi obtuze rimarkis grandan kaĝon kun larĝe malfermita pordo, kaj simiojn kiuj bleketas kaj grimpas sur la sola arbo en la korto, sed ĉefe zorgigis ŝin la timoplenaj okuloj de Lucio, kiu rigardis sian kuzon skuiĝi surtere. Li ĵetis sin en ŝiajn brakojn. “Panjo! Kio okazas al Britaniko?”

“Ĉio estas en ordo, en ordo, mia karulo.” Agripina  premis sian propran sanan infanon al sia brusto, karesante lian hararon dum ŝi observis Britanikon super lia kapo. Li arkigis sian korpon super la grundo, tenis supre siajn rigidajn brakojn kun la fingroj disetenditaj kaj ĝislime streĉitaj. Liaj okuloj estis duone fermitaj, tiel ke videblis nur la blankoj. Sonis gargarado en lia gorĝo, kaj ŝaŭmo ŝprucetis el lia buŝo.

“Ne lasu lin vundiĝi!” Mesalina  kriis. “Portu al li kusenojn!” La sklavoj ŝajnis ĉiuj glaciiĝintaj, sed nun ili subite reviviĝis kaj komencis freneze ekaktivi.

Klaŭdio rigardis sian filon kun teruro en sia vizaĝo. Memoro surfaciĝis en la menso de Agripina : kuzo Druĉjo ruliĝanta sur la herbo, kun tuniko flave makulita pro pecetoj de dispremita piro. Kaj la sklavoj tenantaj lin renversita per la piedoj, batantaj lin ĉe la dorso, la homamaso ĉirkaŭ li ŝvelanta kaj ŝvelanta, homoj vokantaj instrukciojn, onklino Urgulanila  ĵetanta sin kontraŭ oĉjon Klaŭdio kun ŝiraj krioj – sed neniu povis fari ion ajn por helpi kompatindan Druĉjon.

La sklavoj firme tenis Britanikon, dum li luktis kontraŭ iliajn manojn. Denove kaj denove li tiris al si la krurojn, tiam etendis ilin rigide, piedbatante kontraŭ ŝtonan benkon ĝis la sklavoj sukcesis turni lin sur lian flankon. Mesalina  sidis apud li surtere protektante lian kapon en sia sino. Ŝi murmuris konsolajn vortojn en lian orelon, eble por konsoli sin mem pli ol lin, ĉar estis klare, ke Britaniko havas nenian konscion pri tio, kio okazas en lia ĉirkaŭaĵo. Ŝajnis kvazaŭ liaj konvulsioj neniam finiĝos, sed finfine la spasmoj malrapidiĝis. “Ne timu”, Mesalina  trankviligis lin, “ĉio jam pasis.” Britaniko malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭen kun mieno nekomprena. Estis salivo sur lia tuniko, kaj Agripina  rimarkis, ke estas malseka makulo ankaŭ sube.

“Panjo, kio okazis al Britaniko?” Agripina  konstatis, ke Lucio tiradas ŝian brakon kaj ripetadas la saman demandon. “Ĉu li estos en ordo?”

Mesalina  levis siajn okulojn de la grundo, kie ŝi ankoraŭ sidis tenante sian malsanan filon, kaj ĵetis kontraŭ Lucion rigardon tiel malican, ke Agripina  estis ŝokita. Ŝi dankis la diojn, ke Lucio portas sian amuleton sur ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiel la plejmulto da knaboj, li tenas ĝin interne de sia tuniko; ĝi pli efikus se li portus ĝin ekster la vestoj, sed ŝi ne kuraĝis nun atentigi lin, ke li malkovru ĝin. Ŝi povis nur preĝi, ke la ora talismano estos sufiĉe potenca por deturni tiun Meduzan firigardon.

“Britaniko baldaŭ fartos bone”, ŝi diris al Lucio. “Ni ne volas ĝeni ilin – ni reiru al la alia ĉambro.”

Ŝi kondukis Lucion el la korto kaj en la antaŭĉambreton, kies muroj kaj planko estis tute dekoraciitaj per tre malgrandaj mozaikaj ŝtonetoj. Neniam ŝi vidis aferon tiel kapturnan – la ĉambro ŝajnis danci antaŭ ŝiaj okuloj. Rigardante malantaŭen tra la pordo al la korto ŝi vidis, ke Britaniko nun malfermis siajn okulojn, sed li ankoraŭ ne trovis sufiĉan forton por levi sian kapon el la sino de sia patrino.

“Panjo, kio okazis al Britaniko?” Lucio demandis denove, sed Agripina  estis tro distrata por respondi. Ŝi memoris la vortojn de Oktavia , kiam ŝi venis kure al siaj gepatroj: Briĉjo havas unu el siaj atakoj . Ne la unuan fojon okazas tio ĉi. Agripina  de ĉiam opinias lin stranga knabo, eble kun mensaj problemoj, sed post la hodiaŭa sceno, ne restas plia dubo. Estas neniu probableco ke Britaniko iam ajn sekvos sian patron sur la tronon.

Klaŭdio estas malbonŝanca rilate al siaj filoj, sed li havas ankaŭ du filinojn. Kial li ne fianĉinigis unu el ili al Lucio? Estis elektita la filo de Emilia , ne de Agripina , kiel la planata edzo por Oktavia , dum ties pli aĝa fratino Antonia  lastatempe estis edzinigita al iu parenco de Mesalina . Unu el tiuj du junuloj jam estas markita kiel la venonta imperiestro – kaj ĉiuj signoj ĝis nun sugestas, ke tiu estas Silano.

Estis eraro pasigi la lastajn tri jarojn tiel malproksime de la centro de la politika vivo en Romo. Kial ŝi ne konstatis tion antaŭe? Por ke Lucio ricevu la ŝancon, pri kiu li rajtas, Agripina  devas resti surloke por antaŭenpuŝi liajn interesojn, same kiel Emilia  faris por sia propra filo. Sed la situacio postulas ekstreman prudenton. Se Emilia  eĉ suspektos, kio estas en ŝia menso, ŝi certe povos uzi sian influon por endanĝerigi Lucion.

Post nia reveno al Romo, oni honoris mian edzon Krispo nomumante lin konsulo. Tio estis fakte lia dua periodo kiel konsulo, ĉar li jam servis antaŭ multaj jaroj sub Tiberio. Tamen li estis en siaj malfruaj kvindekaj jaroj, kaj lia sano komencis malboniĝi. Li eksiĝis post malpli ol unu monato, kaj dum la sekvantaj jaroj ni loĝis trankvile en lia kampara bieno apud Patavio, revenante al Romo nur por specialaj eventoj kiel la Jarcentaj Ludoj, kiuj okazas nur unu fojon en la vivo de homo.

Ni preferis ne tro ofte videbliĝi publike dum tiu periodo, ĉar mi estis konscia, ke la edzino de la imperiestro, Mesalina , ofte turnas enviajn okulojn kontraŭ mian filon, kaj mi timis, ke ŝi povus misfari al li. Ŝi nepre devis konscii pri la diferenco inter niaj du filoj, ĉar dum mia estis sana kaj populara, ŝia estis malbela infano kun oftaj strangaĵoj en sia konduto. Krome li suferis pro epilepsio, kaj ŝajnis malprobable, ke li travivos ĝis la plenkreskiĝo.