2
Dum la ebriiga periodo post sia imperiestriĝo, Gajo atribuis al siaj tri fratinoj la rajton sidi en la tribuno normale rezervata por la pastrinoj de Vesta . Tiutempe tio ŝajnis taŭga decido, sed Agripina konstatis, tro malfrue, ke tio estas plia ekzemplo de la mistaksoj de ŝia frato. Klaŭdio prudente evitis fari la saman eraron, sed li komencis ŝanceliĝi post la kampanjo en Britujo, kiam la senato en momento de troa entuziasmo asignis al Mesalina la rajton sidi kun la pastrinoj en publikaj okazoj.
Agripina ne povis superi la senton, ke oni malpromociis ŝin, kiam ŝi prenis sian lokon en la dua etaĝo de la Granda Cirko. Verdire eblis bonege vidi la konkursojn de la unua vico, kie prezidis la plej nobelaj sinjorinoj de Romo. Kaj tamen estis ĝene rigardi al la kontraŭa flanko de la kurejo kaj vidi Mesalina n, kiu sidis kun plena pompo inter kvar el la ses Vestulinoj – la aliaj du restis en la templo por gardi la sanktan flamon.
La Granda Cirko estis unu el la vidindaĵoj de Romo. Ĝi mezuris pli ol sepcent paŝojn de unu ekstremo al la alia, kaj laŭ ĝiaj du flankoj leviĝis kvar etaĝoj da sidlokoj, kiuj jam estis plenŝtopitaj de la popolamaso. Malfruiĝantoj hastis inter la vicoj serĉante liberajn lokojn; nur sinjorinoj tiel altrangaj kiel Agripina povis permesi al si la lukson alveni lastmomente. La Cirko normale estis uzata por ĉarokonkursoj, kaj la kurejo etendiĝis laŭ ĝia tuta longo kaj reen ĉirkaŭ altigita strio en la centro ornamita de statuoj, altaroj kaj aliaj monumentoj.
La honorloko en la virina sekcio estis rezervita por Emilia , la patrino de la estonta bofilo de la imperiestro. Agripina mem estis devigata sidi ĉe la flanko de sia kuzino en pozicio videble malsupera. Tamen estus sub ŝia digno montri, ke ŝi konscias pri tio, do ŝi turnis sin al Emilia kun komplezema rideto. “Ŝajne ni ĝuos bonan veteron hodiaŭ por la spektaklo.”
“Jes, Silano timis, ke povus pluvi, precipe post tiu fulmotrondro antaŭ kelkaj tagoj.” La du virinoj rigardis supren al la ĉielo, kiu estis klara kaj sennuba, tamen kun la malvarmo de aprila mateno.
“Mi esperas, ke la kurejo ne estas ankoraŭ kota”, Agripina diris. Ŝi vidis, ke oni kovris ĝin per freŝa sablo, sed pro la lastatempa peza pluvado, la suba grundo povus esti mola. La longa kanalo, kiu apartigis la sidlokojn de la kurejo, estis tiel plena je akvo, ke ĝi riskis superflui.
En ĉi tiaj publikaj okazoj, Agripina sciis, ke ne eblas eviti la kunestadon kun siaj eksbofratinoj. Lepida ĉi-momente alproksimiĝis el la enirejo de la ŝtuparo, tenante la manon de sia nepino Oktavia . La aliaj spektantinoj leviĝis por lasi ilin preterpasi, dum ili pene paŝis laŭ la unua vico. Kiam ili atingis Agripina n, Lepida direktis al ŝi formalan rideton, kaj ili interŝanĝis simbolajn kisojn ĉe ambaŭ vangoj. La rilato inter la du virinoj estis malvarma de kiam Krispo forlasis la pli maljunan fratinon de Lepida favore al la multe pli dezirinda edziĝo kun Agripina .
Oktavia aliflanke ĝoje bonvenigis ŝin. “Saluton, kuzino Agripina , ĉu vi ne sentas eksciton! Britaniko estis tiom nerva ĉi-matene ke li vomis, kaj li tute ne volis manĝi, kaj li diris, ke li ne volas partopreni, sed panjo diris, ke li tamen devas, ĉar ĉiuj rigardos.”
“Tio sufiĉas”, Lepida diris. “Kuzino Agripina ne volas aŭskulti viajn stultaĵetojn.” Ŝi prenis la manon de la knabino kaj firme tiris ŝin laŭ la vico. Ŝi mem sidiĝis ĉe la alia flanko de Emilia , dum Oktavia staris antaŭ ŝi ĉe la balustrado.
Almenaŭ ne ĉeestas Domicia mem. Agripina aŭdis, ke ŝi estas malsana. Ŝi demandis sin, ĉu la malsano estas oportuna preteksto por eviti sidi kun la virino, kiu anstataŭis ŝin kiel edzino de Krispo. Sed eble ne; finfine ŝi aĝas almenaŭ sesdek jarojn.
La akra voĉo de la trumpetoj interrompis la gajan konversaciadon de cent mil homoj. Ĉiuj okuloj turniĝis al la ĉefa tribuno, kie la imperiestro nun aperis, akompanate de siaj korteganoj. Klaŭdio estis majesta figuro, tute ne rekonebla kiel la subtaksata onklo, kiun Agripina memoris de siaj infanaj jaroj. Li estis viro fortikstatura, pli alta ol la plejmulto el siaj kunuloj, kaj hodiaŭ li imponis en purpura togo brilanta de oraj brodaĵoj. Surkape li portis oran laŭrokronon. Por atingi la antaŭan randon de la tribuno necesis ke li marŝu ne pli ol kelkajn paŝojn, tiel ke lia lameco ne evidentiĝis, kaj krome liaj tikoj estis bone regataj, aŭ almenaŭ ne videblaj de ĉi tiu distanco.
La homamaso muĝis aprobe, kaj dum ŝi kunfrapis siajn manojn, la okuloj de Agripina serĉis ŝian edzon, kiu staris en sia peza togo apud unu el la konsuloj, kun siaj manoj apogitaj sur la balustrado. Ŝi rimarkis, ke la konsulo tenas lian brakon.
“Kiel fartas via edzo?” Emilia demandis. “Bonŝance lia sanstato permesas, ke li venu hodiaŭ al la ludoj.”
“Ho jes, li estas tute en ordo. La kuracisto diras, ke li nur devas eviti troan streĉon dum iom da tempo.” Agripina ne deziris sciigi al Emilia , ke ŝi timis ĝis la lasta minuto, ke Krispo ne povos ĉeesti. Klaŭdio sendis por li tiun matenon sian propran portoliton, sed necesis du sklavoj por helpi lin sidiĝi sur ĝian randon kaj pene levi liajn krurojn internen, unu post la alia, dum tria servisto aranĝis la kusenojn. “Li ne volis maltrafi Lucion en la spektaklo.”
Klaŭdio kaj lia kunularo bezonis kelkajn minutojn por preni siajn lokojn sur purpuraj kusenoj. Kiam ili estis pretaj, la imperiestro faris signalon, kaj aŭdiĝis ceremonia voko de la trumpetoj. Dekduo da heroldoj aperis en la pluraj pordoj laŭlonge de la Cirko, kaj kun solenaj paŝoj marŝis sur la kurejon. Estis surprizata murmuro de la publiko pro iliaj vestoj: ili portis togojn drapiritajn laŭ antikva modo kaj altajn plumojn, kiuj balanciĝis super malnovstilaj kaskoj. Agripina opiniis, ke ili aspektas ridinde.
“Tre impone!” Emilia elkriis.
“Ili estas strutaj plumoj”, Oktavia klarigis. “Paĉjo esploras pri la ceremonio de monatoj. Li iris malsupren al la arĥivejo mem, kaj li revenis kun tuta brakpleno da malnovaj skribovolvaĵoj. Ili igis Britanikon terni, kaj panjo ekkoleris. Ŝi diris, ke li estus devinta sendi sklavon por senpolvigi ilin.”
La heroldoj turniĝis por fronti la publikon, kaj kriante samtempe, por ke iliaj voĉoj transiru la vastan spacon de la Cirko, invitis la homojn spekti tiujn ludojn, kiujn neniu spektis antaŭe, kaj kiujn neniu nun vivanta homo iam ajn spektos denove. “Tio ne estas vera”, Oktavia diris. “Ankoraŭ vivas kelkaj homoj, kiuj memoras la pasintan fojon. Sed paĉjo diris, ke tio estas la tradicio, kaj ke la heroldoj diros tion ĉiuokaze.”
Lepida ĵetis kontraŭ sian nepinon malaproban rigardon. “Kiam iu knabineto estas tiel bonŝanca, ke ŝi ricevis sidlokon en la unua vico, ŝi staru rekte kaj retenu sian langon, ne babiladu kiel sturneto. Ĉiuj scias, ke la Jarcentaj Ludoj okazas nur unu fojon dum homa vivo.”
“Kiam la Jarcentaj Ludoj denove okazos, mi havos sepdek jarojn. Mi intencas memori ĉion, kion mi vidos, kaj tiam mi povos sciigi al la venonta imperiestro, kiel organizi ilin.”
Agripina kliniĝis antaŭen por demandi: “Ĉu via paĉjo diris al vi, kial la heroldoj ne portas tunikojn?”
“Tiel estis en la malnovaj tempoj”, Oktavia klarigis. “Paĉjo rakontis, ke tiutempe la viroj portis nenion sub sia togo.”
Malgraŭ sia konstanta zorgosento pro sia edzo, Agripina trovis tion amuza. Ŝia onklo efektive prenis siajn historiajn esplorojn tre serioze – eĉ tro serioze.