Выбрать главу

La unua ero de la programo estis la Troja Spektaklo. Aŭdiĝis laŭta aplaŭdado de la publiko, dum teamo de dek kvin poneoj eniris la Cirkon. Sur ĉiu poneo rajdis knabo ok- aŭ naŭ-jara, gvidata de la plej juna knabo el ĉiuj, Britaniko. La heredonto de la imperiestro estus devinta galopeti antaŭ sia teamo; kaj tamen viro marŝis apud lia ĉevaleto, tenante ĝian bridon en sia mano, tiel ke la teamo estis devigata sekvi laŭ piedira ritmo. Tio certe ne estis laŭ la plano. Agripina  jam aŭdis de Lucio pri iliaj provsesioj, kaj li neniam menciis, ke ilia trejnisto gvidos la poneon de Britaniko. La knabeto normale estis memfida rajdanto, sed hodiaŭ eĉ de la dua etaĝo Agripina  povis flari lian agitiĝon. Li ja tenis la rimenojn, sed lia korpo estis rigida kvazaŭ li timegus fali – aŭ pli verŝajne pro teruro de la homamaso, kiu spektas lin de ĉiuj flankoj.

Britanikon sekvis du aliaj knaboj, kiuj rajdis unu apud la alia, bonŝance sen kondukrimenoj. Lucio jam plurfoje plendegis al Agripina , ke pro Britaniko ili ĉiuj estos devigataj rajdi sur poneoj anstataŭ ĉevaloj. Unu el la du knaboj estis Lucio, kaj apud li estis alia knabo, kiu laŭ la scio de Agripina  estas nepo de Emilia . Laŭ ŝia opinio, oni tro multe elstarigas la tutan familion. Malantaŭ ili sekvis la ceteraj membroj de la teamo, dek du knaboj de aristokrata deveno.

La publiko daŭre aplaŭdis dum la grupo antaŭeniris je marŝa takto, sed estis longa vojo de la staloj ĝis la imperia tribuno, kaj verŝajne la aplaŭdo estus tute formortinta, se ne sekvus ilian teamon du aliaj grupoj pli aĝaj, kiuj rajdis pli spektinde sur ĉevaloj. La Troja Spektaklo estis rezervita por junuloj ankoraŭ sub la ĝusta aĝo por servi en la armeo, kaj la intenco estis montri ilian lerton surĉevale. La du pli aĝaj teamoj galopis laŭlonge de la Cirko, unu ĉe la maldekstra flanko, la alia ĉe la dekstra, dum la teamo de Britaniko daŭrigis sian senurĝan vojojn al la tribuno. Agripina  havis neniun intereson rigardi la pli aĝajn knabojn; ŝiaj okuloj sekvis ŝian propran filon, dum li trotis malrapide post sia kuzo. Li jam rajdis de kelkaj jaroj, kaj ŝi sciis, ke li povus fari multe pli. La tuta teamo estis limigita laŭ la kapabloj de timema ses-jarulo.

La du pli aĝaj teamoj prezentis la militstilajn ekzercojn, kiuj estis ĉefa trajto de la Troja Spektaklo. La junuloj partoprenis en ŝajna kavaleria sturmatako kaj zorge antaŭaranĝita bataleto, kiam la du vicoj da ĉevaloj plektiĝis kaj interplektiĝis laŭ komplikaj figuroj, preskaŭ kvazaŭ en danco. Intertempe Britaniko, kun siaj du pli aĝaj kuzoj ĉe sia flanko, gvidis la infanan teamon dum ĝi faris serion da pli simplaj manovroj pli taŭgaj laŭ iliaj aĝo kaj sperto. Superinte sian teruron pro la miloj da spektantoj, la knabo nun ŝajnis malpli streĉita, kaj lia trejnisto jam kaptis la okazon por malaperi. Agripina  sciis pro tio kion rakontis al ŝi Lucio, ke Britaniko normale estas lerta rajdanto; li havas intiman rilaton kun sia poneo, kiu ŝajnas perfekte kompreni liajn pensojn. Laŭdire la knabo fartas pli trankvile kun bestoj ol kun homoj.

Kiam la spektaklo finiĝis, la tri teamoj trotis en la direkton de la tribuno, kie sidis la imperiestro. Lucio kaj la nepo de Emilia  restis iom malantaŭe, por ke Britaniko denove prenu la gvidan rolon. Kiam ili levis siajn brakojn por saluti la imperiestron, Lucio faris ion, kion li certe ne konsentis kun sia trejnisto. Li urĝis antaŭen sian poneon, kaj metis sian manon sur la ŝultron de Britaniko. Vidante tion, la tuta stadiono eksplodis pro laŭta aplaŭdado. Agripina  aŭdis voĉojn krii: “Ĝermaniko! Ĝermaniko!” Momente ŝi pensis, ke ili huraas por Britaniko, sed tiam ŝi ekkonstatis la veron. Oni ne aplaŭdas Britanikon, sed ŝian propran belaspektan filon, kies brava konduto certe memorigas la homojn pri lia fama avo.

Lucio rigardis ĉirkaŭen kun iom da konfuzo. Hezite li levis sian manon, kvazaŭ li ne estas tute certa, ĉu la krioj vere intencas lin, kaj la publiko respondis kun entuziasmo. La aplaŭdo ŝvelis, oni vokis denove kaj denove la nomon Ĝermaniko, kaj ĉi-foje Lucio mansvingis kaj turnis sian poneon por akcepti la aplaŭdegon, kiu tondris de unu fino de la Cirko al la alia. Agripina  tiom fieris pri li, ke ŝi preskaŭ volis plori – sed samtempe ŝi estis konsternita. Ĉu la knabeto komprenas la danĝeron de tia publika aklamo?

“Tre bele”, Emilia  kriis al ŝi super la bruego. “Longa malĉeesto estas la plej bona maniero por sciigi al la homoj sian propran valoron.” Ĉu ŝi parolas sincere aŭ sarkasme? Agripina  reagis al la komento de sia kuzino per ĝentila rideto.

Finfine la aplaŭdado formortis, la tri teamoj retiriĝis, kaj venis la momento por la ĉasado de sovaĝaj bestoj. Por ĉi tio venis la publiko, ne por spekti nematurajn junulojn fari siajn ekzercojn. El ĉiu el la multenombraj pordoj laŭ la du flankoj de la stadiono aperis amaso da viroj, kiuj sur malaltaj ĉaroj entiris arbojn kaj arbustarojn, per kiuj ili rapide transformis la Cirkon de kurejo al arbaro. Tuj poste oni liberigis eksterordinaran kvanton da bestoj: centoj da kaproj, sovaĝaj ŝafoj, leporoj, vulpoj kaj aproj. Kelkaj tuj celis la arbustaron kaj faris sian eblon kaŝiĝi, dum aliaj kuregis panike tien kaj reen, plaŭdante en la akvokanalo, zigzagante tra la kurejo, terurite de la krioj de la publiko kaj la ĉeesto de tiom da aliaj bestoj.

“Jen Silano!” Emilia  diris. Dekoj da viroj nun aperis; ili impetis el ĉiu enirejo surĉevale, armitaj per lancoj kaj ŝildoj.

“Kie?” Lepida  demandis. “Kiu estas li?”

“Apud la tribuno. Ĉu vi vidas la viron sur la blanka ĉevalo kun la purpura plumo sur sia kasko?”

Estis klare, ke Mesalina  kaj Klaŭdio faris ĉion eblan por certigi, ke ilia estonta bofilo elstaros. Li havis la plej altan ĉevalon, rimarkindan interalie pro sia pura koloro, kaj li mem estis drapirita en skarlata mantelo kiel triumfanta imperiestro. Montriĝis, ke li estas gvidanto de teamo; ĝiaj membroj interkonsentis kune antaŭ ol ekiri singarde por persekuti unu el la aproj. Kaj ne nur iun ajn apron, sed la plej grandan kaj timindan el la bestoj, kiu same kiel Silano mem estis liberigita sur la kurejon tuj sub la tribuno de la imperiestro.

De siaj sidlokoj en la unua vico de la dua etaĝo, Agripina  kaj ŝiaj kunulinoj povis bonege superrigardi la tutan Cirkon. Emilia  klinis sin super la balustrado, ignorante la malpli gravajn ĉasadojn, kiuj okazis rekte sube, ĉar ŝi nepre volis rigardi la atingojn de sia filo ĉe la malproksima flanko de la kurejo. Agripina  ne havis apartan intereson pri la ĉasista arto, kaj ŝi spektis indiferente dum la teruritaj bestoj kuregis tien kaj reen. Ŝi ne havis dubojn, ke la evento estis zorge antaŭplanita por certigi, ke Silano estu tiu, kiu pereigos la apron, kaj ke la ĉasado finiĝos per tio, ke li prezentos sian trofeon al la imperiestro. Ŝi divenis, ke tiu estas la momento elektita por anonci la gefianĉiĝon – kvazaŭ la imperiestro spontanee premios la sukceson de Silano per la svato de sia filino.

Ŝi scivolis, ĉu Oktavia  jam scias pri la honoro, kiun ŝi baldaŭ ricevos. La knabineto ne rigardas Silanon, sed donas sian atenton al malpli grava ĉasado, kiu okazas tuj sube. Tri viroj sur ĉevaloj jam mortigis almenaŭ kvin-ses ŝafojn kaj saman kvanton da kaproj, kaj la buĉitaj bestoj estis sternitaj unu sur alia ĉe la rando de la akvokanalo. La akvo estis makulita ruĝe.

Silano kaj liaj kunuloj ĉe la kontraŭa flanko de la stadiono ĉirkaŭis la apron. Ili saltis malsupren de siaj ĉevaloj, kaj singarde alproksimiĝis al ĝi. Agripina  ne povis vidi la beston, retiriĝintan en malgrandan arbareton, kiu kaŝis ĝin de la publiko. Ŝi rimarkis, ke la manoj de Emilia  kroĉas la randon de la balustrado – eĉ se la afero estas antaŭaranĝita, ĉi tio nepre estas danĝera momento por ŝia filo.