Sed io okazas en la loĝio de la imperiestro. La aplaŭdoj kaj krioj iom post iom formortis, la ĉasistoj ŝanceliĝis kaj rigardis ĉirkaŭen por malkovri, kial la Cirko silentiĝis. Klaŭdio staris surpiede, ĉirkaŭata de aro da senatanoj, kiuj ĉiuj rigardas malsupren al iu aŭ io kaŝita de la rando de la tribuno. La viroj frontis for de la spektantoj, kaj iu ajn el tiuj drapiritaj dorsoj povus aparteni al Krispo, sed Agripina tuj sciis, ke la homo kuŝanta surtere estas ŝia edzo. Kelkaj el la senatanoj kliniĝis, eble por levi lin al sida pozicio, sed Agripina jam puŝiĝis direkte al la elirejo.
Ŝi impetis malsupren laŭ du ŝtuparoj al la teretaĝo, kaj staris peze spirante funde de la ŝtupara ŝakto, premante sian bruston per la mano. La tribuno de la imperiestro troviĝas rekte ĉe la kontraŭa flanko, sed neniel eblos transiri la kurejon. La sola maniero atingi ĝin estos kuri tra la stratoj, sekvante la longan eksteran muron de la Cirko.
“Ĉu vi bezonas helpon, mia sinjorino?” Ŝi levis sian kapon kaj konstatis, ke du gardistoj rigardas ŝin zorgoplene. Dum momento ŝi ankoraŭ ne povis respondi, sed finfine ŝi sukcesis senspire demandi: “Kiel mi povos atingi la imperiestran loĝion?”
“Ĉi tien, mia sinjorino”, unu el ili respondis.
Ŝi sekvis lin tra la elirejo en la straton, kie li indikis al pluraj portolitoj kaj seĝoj parkitaj sub la alta muro de la stadiono. La portistoj sidis apude sur la herbo, ludante per ĵetkuboj, aŭ sternis sin por dormeti. “Ĉu mi alvoku vian portoliton, mia sinjorino? Kiu estas via?”
Pola venis kurante el la elirejo, kaj rapidis al ili. “Mia sinjorino! Mi vidis vin foriri. Ĉu ĉio estas en ordo?”
“Estas Krispo”, Agripina diris. “Kie estas la portolito?”
“Ho ne”, Pola ĝemis, “mi tiom bedaŭras. Mi diris al la viroj, ke ili revenu fine de la mateno. Mi vidos, ĉu iu alia povos veturigi vin.” Ŝi iris paroli kun la portistoj, dum la gardisto reiris al sia deĵoro interne. Agripina atendis kun pli sekura sento, sciante ke Pola , kapabla Pola , iel solvos la problemon.
Pola parolis kun du viroj, kiuj estis katenitaj per longaj ĉenoj al portoseĝo. Ili rigardis en la direkton de Agripina , kaj Pola signis al ŝi, ke ŝi venu. “Tiu vere estas ŝi!” ŝi aŭdis unu el la viroj diri, dum ŝi hastis al ili. “Mi fierus portu vin, mia sinjorino – mi memoras, kiam via patrino revenis al Romo kun la cindroj de via patro – sed nia mastrino kredos, ke ni ŝtelis la seĝon kaj forfuĝis.”
Agripina sidiĝis sur la portoseĝon. “Veturigu min al la tribuno de la imperiestro.” La viroj volis kontraŭstari, sed Pola diris: “Donu al mi la nomon de via mastrino. Mi restos ĉi tie kaj klarigos al ŝi, kiam ŝi venos malsupren. Por vi estos bona kompenso.”
Dum la du portistoj rapide fortrotis, Agripina klinis sin malantaŭen sur la sidloko kun senpezigita elspiro. Je ĉi tiu rapideco, ŝi ne bezonos longan tempon por atingi la tribunon – sed ĉu Krispo ankoraŭ troviĝos tie, kiam ŝi alvenos? Eble oni jam movis lin al la palaco. Kaj kiam ŝi trovos lin, ĉu ankoraŭ eblos paroli kun li – aŭ ĉu li ne plu kapablos paroli kun iu ajn?
Dum la ses jaroj de ilia geedziĝo, kreskis en Agripina neatendita amosento al ŝia edzo, kaj eĉ pli dum la lastaj tagoj, kiam inter ili okazis pluraj longaj kaj intimaj konversacioj. Krispo promesis, ke li lasos ŝin kaj Lucion en bona financa situacio, sed eĉ tio ne estis ŝia ĉefa zorgo en tiu momento. Neniam ĝis nun ŝi konstatis, ĝis kiu grado ŝi alkutimiĝis dependi de li. Ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝi atingis sekuran bordon, kiu nun minacas fordiseriĝi, lasonte ŝin regliti en la akvon.
3
En Romo
Somere, 47 pK
“Panjo! Panjo!” La pordo de Agripina brue malfermiĝis, kaj blindiga sunondo inundis la malluman ĉambron. Ŝi eksidis en sia lito, kaj ne komprenante kio okazas, senintence eligis krion. Lucio ĵetis sin sur ŝian bruston. “Panjo, tiuj homoj. En la ĝardeno!” Li kroĉis sin al ŝi, tremante.
“Kio estas?” Ŝia koro bategis. “Kio estas?”
“Estis viroj, estis viroj...” Lucio apenaŭ sukcesis eligi la vortojn. “En la ĝardeno.” Li ekploregis.
“En la ĝardeno!” Ondo de pura teruro verŝiĝis super la kapon de Agripina . Momente ŝi estis transportita al la sceno de unu el siaj plej doloraj memoroj: per pezaj paŝoj ŝi denove marŝis sur la senindulgaj ŝtonegoj de la Vojo Flaminia, tenante la urnon kun la cindroj de Lepido. Ĉiuvespere ŝi ekdormis kun la timo, ke ŝi malfermos siajn okulojn por trovi homon staranta super ŝi, iun nekonatan viron kun ponardo... aŭ ŝnureto.
Lucio englutis siajn larmojn kaj rapidis por retrankviligi sian patrinon. “Ili foriris nun. Ili forkuris.”
Agripina spasmis kvazaŭ ŝi subite estis trempita en glacia akvo, kaj premis lin al sia sino. “Sed kio estas? Kio okazis?” La neceso trankviligi sian infanon helpis ŝin regi sian propran agitiĝon. “Ĉio estas en ordo, vi estas sekura ĉi tie kun mi. Faru profundan enspiron kaj rakontu al mi, kio okazis.”
Balbute, Lucio klarigis al ŝi. Li estis dormanta dum la tagmeza varmego en la ĝardeno, sur divano lokita en la ombro de la kolonaro. Li estis abrupte vekita de mano ŝovita sur lian buŝon. Li malfermis siajn okulojn por trovi du virojn, kiuj staris super li. Unu el ili levis lin de la divano, premante lin tiel fortege, ke li apenaŭ povis spiri, kaj perforte fleksis lian kapon malantaŭen ĝis li timis, ke lia kolo rompiĝos. “Kaj li diris...” Lucio ne povis daŭrigi.
Agripina kaptis lin en siaj brakoj. Li estis tremanta. “Lucio, rakontu al mi! Kion li diris?”
“Li nur diris Ekfaru , kaj la alia havis ŝnureton en sia mano. Mi provis bati per la piedoj, kaj li diris: Rapidu, mi ne povas teni lin , do mi tordiĝis kiel eble plej forte, kaj li denove ŝovis mian kapon malantaŭen. Tiam la alia kriegis La serpento! kaj tiu kiu tenis min diris Silentu, idioto . Kaj la alia kriis Ĝi estas aŭguro! Do ili ambaŭ forfuĝis.”
“Ho, mia karulo!” Agripina premis lin kontraŭ sian bruston, sed la knabeto fortiris sin.
“Ne tuŝu mian brakon. Ili dolorigis min.” Li montris al ŝi la signojn kie kruelaj fingroj markis la karnon; la postan tagon estos tie kontuzoj.
Agripina apenaŭ sciis, ĉu timi aŭ ĝoji pro lia eskapo. “Kial ili parolis pri serpento?”
“Mi ne scias. Eble ili vidis ĝin en la ĝardeno.”
“Kiel ili aspektis? Ĉu ili estis sklavoj?”
“Iliaj haroj ne estis tonditaj mallonge. Ili portis blankajn tunikojn, kaj tiu kiu tenis min havis oran brakringon.”
Pola aperis en la pordo. “Ĉu ĉio estas en ordo, mia sinjorino? Mi aŭdis ion.”
“Tuj iru serĉi Ciperon. Kaj portu Lucion al lia instruisto. Li ne devas resti sola.”
Ŝiaj sklavinoj envenis, kaj unu el ili per puŝo malfermis la fenestroklapojn por enlasi la posttagmezan sunlumon. Agripina sidis senmove sur seĝo dum ili okupis sin ĉirkaŭ ŝi, ordigante ŝiajn harojn, ĝustigante ŝian robon. Dum necesis montri serenan vizaĝon al Lucio, ŝi tenis sian propran timon je distanco. Nun kiam li eliris el la ĉambro, ŝi estis inundita de teruro, kiu preskaŭ dronigis ŝin. Tiuj viroj ne estis ŝtelistoj; pri tio ŝi estis certa. Ili sciis precize kien iri kaj kion fari. Ili venis por strangoli ŝian filon.
Ŝi rigardis blinde en la spegulon, kiun la sklavino tenis antaŭ ŝiaj okuloj, kaj distre kapjesis. Ŝi ne devas paniki; ŝi devas pensi atente kaj decidi, kion ŝi faru. Se nur estus ankoraŭ Krispo por konsili ŝin! Sed Krispo estas for. Malpli ol unu monaton post la Jarcentaj Ludoj li mortis, sekve de mallonga kaj dolora malsano.