Выбрать главу

Ŝia domestro Cipero envenis, kun ĉifita aspekto kaj gluecaj okuloj. Li estis maljuneta homo kun kalviĝanta kapo makulita de brunaj sunlentugoj. Agripina  klarigis al li, ke ŝtelistoj enrompis en la domon kaj minacis ŝian filon. Provizore ŝi preferis ne mencii sian suspekton, ke ili estis profesiaj murdistoj. “Kiel ili povis eniri?” li demandis, aŭdinte ŝian rakonton. “Supozeble ili ne plu restas en la konstruaĵo... La pordisto! Pardonu min, mia sinjorino. Mi tuj iros paroli kun li.”

Li revenis preskaŭ tuj. Agripina  rigardis lin kun konsterno – lia vizaĝo estas krete blanka. “La pordisto”, li diris. “Li estas strangolita.”

“Panjo! Venu vidi ĉi tion!” Lucio staris apud ŝia divano en malpureta tuniko, kaj kun ŝvitoperloj sur la supra lipo.

Pola  interrompis sian legadon, kaj Agripina  malfermis siajn okulojn. Ŝi jam tute perdis la fadenon. La voĉo de Pola  fariĝis agrabla murmuro en la posttagmeza varmego, miksita kun la zumado de insektoj kaj la plaŭdado de la fontano. Agripina  ripozis sub la kolonaro dum Lucio ludis en la ĝardeno. Post la okazintaĵo de la antaŭa tago, ŝi apenaŭ kuraĝis forpreni de li siajn okulojn. Pluraj fortikaj sklavoj deĵoris ĉe ĉiuj enirejoj.

“Venu vidi!” Lucio diris, tirante ŝian brakon. Malvolonte Agripina  eksidis, kaj Pola  surmetis al ŝi la sandalojn.

Ŝi sekvis lin laŭ la mallarĝa vojeto, kiu kondukis inter buksaj heĝoj ĝis fontano en la centro de la ĝardeno. Sub la ardanta suno la vojeto brilis blindige blanka. “Ĉu vi ludas sub la suno?” ŝi diris. “Via haŭto bruliĝos.”

“Rigardu tion!” li diris. Serpenta haŭto kuŝis surgrunde apud la fontano, la plej longa, kiun ŝi iam ajn vidis. “Ĝi devis esti giganta!” Lucio diris, same fiere kvazaŭ li persone forigis la haŭton. “Grandega kiel via brako! Ĉu vi supozas, ke ĝi ankoraŭ troviĝas ĉi tie en la ĝardeno?”

“Iu dio sendis tiun serpenton por protekti vin. Eĉ se ĝi ja troviĝas tie ĉi, ĝi ne misfaros al vi.”

“Kiu povus esti tiu dio, panjo?”

Agripina  pripensis la demandon. Ĝis tiam ŝi neniam serioze kredis je la rakonto: Aŭgusto sur la Monto Olimpo kiel kunulo de la aliaj dioj. Sed nun ŝi konstatis, ke verŝajne tio estas tro simplisma maniero priskribi lian nunan staton. Ŝi ne estis tia homo, kia malŝparas tempon per nepraktika cerbumado pri tio, kio povus veni post la morto, sed ŝi memoris ion, kion ŝi foje aŭdis de Livila : ke la animo liberiĝos de siaj katenoj por fariĝi parto de la dia naturo de la universo. Do eble ne estas tute nerealisme imagi, ke ŝia praavo povus iel efektive esti diiĝinta, kaj ke de sia alta sidloko li rigardas malsupren al siaj posteuloj kaj protektas ilin, ĝis ili estos en situacio por transpreni la destinon, kiun li heredigis al ili.

“Tiu devis esti la dia Aŭgusto”, ŝi diris al Lucio. Ŝi demandis sin, ĉu alvenis la ĝusta momento por malkaŝi al li la destinon dekretitan al li de la dioj. Sed li estas tro juna; li ankoraŭ ne estas preta por esti ŝarĝita de tia informo. Li povus malsaĝe rakonti ĝin en la malĝusta momento al la malĝusta homo. Ŝi estis certa, ke je naŭ jaroj ŝi mem estis multe pli matura ol estas nuntempe ŝia filo.

“Ĉu vi planas foriri el Romo, mia sinjorino?” Pola  demandis ŝin, kiam ŝi reprenis sian lokon en la ombro.

“Ĉu pro tiuj viroj, kiuj venis por Lucio? Mi ja konsideras tion... sed kiu ajn serĉas lin, tiu povus same facile trovi lin en Antio aŭ Mevanio kiel ĉi tie.”

“Ĉu vi ne diris al mi, ke Domicio heredigis al vi domon sur Dianio? Oni neniel trovos vin tie.”

“Tiu insuleto!” Agripina  diris. “Tio estus kvazaŭ reekziliĝi – ĝi estas eĉ pli malgranda ol Pontio. Kaj se oni ja venus serĉi nin tie, ni ne havus elirvojon.”

“Mi scias, ke ĉi tiu ideo povus ne plaĉi al vi, mia sinjorino, sed ĉu vi konsideris forsendi Lucion sola? Nur lin kaj lian instruiston. Vi povus daŭre movi ilin de unu loko al alia, por ke neniu sciu, kie ili troviĝas.

“Mi preferas teni lin ĉi tie, sub mia okulo.”

“Vi ja scias, ĉu ne, ke unu el la kuirejaj servistoj malaperis? Mi demandas min, ĉu li povus iel rilati al la afero.”

“Ĉu!” Agripina  eksidis tiel subite, ke ŝi piedfrapis la skribovolvaĵon de Pola . “Kial oni ne informis min?”

Pola  kliniĝis por repreni la volvaĵon, kiu ruliĝis laŭ la tero. “Mi supozas, ke Cipero ne konsideris la aferon tre grava. Ĉu mi voku lin?”

“Ne diru al li pri kio temas. Nur diru, ke mi volas paroli kun li.”

Tre baldaŭ Cipero staris antaŭ ŝi. Agripina  sidis sur la rando de la divano. “Tiuj ŝtelistoj, kiuj enrompis hieraŭ – ĉu ili prenis ion antaŭ ol fuĝi?”

“Ne, mia sinjorino, nenio mankas, laŭ nia scio. Ŝajnas, ke ili venis rekte en la ĝardenon.”

“Eble ili ricevis helpon de iu interne de la domo. Ĉu iu el la domanoj malaperis?”

La domestro hezitis. “Estas unu... Tio ŝajnis al mi afero tro bagatela por esti menciinda al vi, mia sinjorino.”

“Kiu estis?”

“Li venis al mi kun elstaraj rekomendoj kiel desertofaristo. Nia normala desertisto estis malsana.”

“Kiu rekomendis lin al vi?”

“Mi demandis plurloke, mi diris al ĉiuj, ke mi bezonas desertiston. Do, post kelkaj tagoj mi ricevis sciigon de Talo – tiu estas la sklavestro de Emilia   Lepida . Li diris al mi, ke tiu junulo estis ĵus liberigita, kaj ke li serĉas laboron.”

Emilia ! Ĉu ŝi povus respondeci pri tiu krimo? Sed kial? Ŝia filo fianĉiĝis al la filino de la imperiestro – certe ŝi jam havas ĉion, kion patrino povus deziri. Kial ŝi sentu la bezonon forigi Lucion?

“Do vi informis ĉiujn, kiujn vi konas, ke ni bezonas desertiston, kaj kelkajn tagojn poste aperis desertisto. Precize kiam tio okazis?”

“La pasintan monaton – ne, unu monaton pli frue.” Do, antaŭ du monatoj – tio estus tuj post la Jarcentaj Ludoj. Ŝi memoris la aplaŭdegon rikoltitan de Lucio, kiam li rajdis antaŭen por meti sian manon sur la ŝultron de Britaniko, la popolon kriantan lian nomon. Ŝi estis tro malproksima de Mesalina  por vidi ŝian vizaĝon, sed certe la imperiestrino ne povus esti kontenta pro la kontrasto inter iliaj du filoj: tiu de Agripina  tiel sana kaj memfida, dum ŝia propra filo timis eniri la Cirkon sen la kondukado de sia trejnisto. “Li estas elstara en sia fako”, Cipero daŭrigis, “ – sed hieraŭ vespere li eliris kaj li ankoraŭ ne revenis. Mi sendis du sklavojn por viziti la drinkejojn ĉi-matene por malkovri, ĉu iu scias, kio okazis al li – mi pensis, ke eble li kaptiĝis en kverelo aŭ simile.”

“Bonvolu iri por denove paroli kun Talo. Informiĝu, de kie venis tiu viro. Talo rekomendis lin al vi – sed kiu rekomendis lin al Talo? Ne diru, ke ni suspektas lin pro kunlaborado kun ŝtelistoj – diru nur, ke li forfuĝis.”

“Ĉu vi konas tiun Emilia n Lepida n?” Pola  demandis Agripina n, post kiam Cipero eliris.

“Jes. Ŝi estas mia kuzino. Mi ne konas ŝin bone – mia patrino preferis ignori tiun branĉon de la familio.”

Pola  ridis. “Via familio – pardonu mian tro rektan paroladon, sed kia kverelema aro da homoj, mia sinjorino!”

“Jes, sendube vi pravas. La patrino de Emilia  estis mia onklino Julia .”

“Ĉu tiu, kiu estis sendita al Pandaterio?”