“Ne, tiu estis mia avino. Ankaŭ ŝi nomiĝis Julia . Ĉi tiu Julia estis sendita al Trimero.”
“Trimero?”
“Tio estas alia insulo, pli norde. Ŝi restis tie ĉirkaŭ dudek jarojn, ĝis ŝi mortis.”
“Ĉu ŝi mortis nature, mia sinjorino?”
“Jes, laŭ tio, kion mi aŭdis.”
“Pardonu min, mia sinjorino, eble mi saltas antaŭen tro rapide. Sed ĉu vi opinias, ke tiu Emilia Lepida povus iel rilati kun tiuj viroj, kiuj enrompis en la ĝardenon?”
Agripina memoris la lastan konversacion, kiun ŝi havis kun sia patrino en la plenŝtopita studoĉambro, dum panjo bruligis dokumentojn. Tio ĉiam restis en ŝia memoro kiel nekutime intima momento. Kaj nun subite revenis al ŝi frazo el ilia konversacio: sklavojn oni povas torturi , laŭ la diro de panjo. Pola ne estas sklavino, sed la socia rango tute ne estis obstaklo al la torturistoj dum la regado de ŝia frato Gajo. “Kompreneble ne. Ŝi estas mia kuzino.”
Post kelkaj tagoj Cipero raportis al Agripina . Ŝi estis diktanta leteron, kiam li venis en la studejon; sekve de la morto de Krispo ŝi havis multajn aferojn financajn kaj administrajn por pritrakti. Ŝi forsendis sian sekretarion antaŭ ol aŭskulti la rakonton de Cipero. “Talo estis tute ne kontenta pro mia demando, mia sinjorino. Unue li diris, ke se la homo forfuĝis, tio devis esti ĉar ni mistraktis lin. Do mi diris Nu tamen, ĉu li estus malaperinta ankoraŭ ne ricevinte sian salajron? Kaj tiam mi diris – mi memoris, ke vi avertis min ne malkaŝi ion ajn, mia sinjorino – mi diris: Li estis la plej bona desertisto, kiun ni iam ajn havis. Kiajn pasteĉojn li faris – tiel pufajn kaj malpezajn! Mi miras, ke vi mem estis preta rezigni pri li. Kaj Talo diris: Ne, li ne laboris por mi, do mi diris, kvazaŭ mi ne atendis tion: Li ne laboris por vi! Sed vi rekomendis lin. Kaj Talo aspektis iom malkomforte, kaj ne malprave, sed li diris al mi, ke la homo estis sendita de la palaco, kaj ke estis la ĉefkuiristo de la palaco, kiu donis al li la rekomendon. Kaj li diris, ke li fidas la ĉefkuiriston, kaj ke li certas, ke la homo estas taŭga.”
“Mi komprenas”, Agripina diris. “Se la homo estis rekomendita de la palaca kuiristo, kompreneble li devis esti fidinda. Do ŝajnas ke li tute ne rilatis al la ŝtelistoj.”
“Tio tamen ne klarigas, kial li malaperis.”
“Se li kutimis eliri vespere...”
“Jes, fia loko, la drinkeja kvartalo – kvankam vi kompreneble tute ne povas scii pri tio, mia sinjorino. Li ne estas la unua homo, kiu eliris por ĝui vesperon en la urbo, kaj neniam revenis hejmen.”
Post foriro de Cipero, Agripina restis senmove en sia seĝo kun siaj kubutoj apogitaj sur la tablo. La fuĝinta desertofaristo estis sendita de la palaco – tio havas sencon. Kaj oni kompensis lin per lia libereco kontraŭ la afero, kiun li konsentis fari. Ne veneni la manĝaĵojn – tio estus tro facile malkovrebla. Sed raporti pri ŝiaj agoj, pri la agoj de Lucio, kaj finfine enlasi la strangolistojn en momento, kiam ĉiuj domanoj ripozis dum la posttagmeza varmego. Kaj poste li malaperis tiun saman vesperon. Ĉu li iris ricevi sian pagon: pagon, kiu estus multege pli alta ol lia perdita salajro?
Ĉu ŝia onklo iel povus rilati al ĉi tiu afero? Agripina leviĝis de sia seĝo, kaj paŝis tien-reen en la krepuskiĝanta studoĉambro. Ŝi amis sian onklon, kaj ŝi estis certa, ke li egale amas ŝin. Ŝi apenaŭ povis imagi, ke li farus tiel kruelan agon kiel pereigi ŝian solan infanon. Kaj tamen ŝi memoris, kio okazis al Livila . Ŝi ankoraŭ demandis sin foje, kiom Klaŭdio sciis pri tio.
Ne estis ekster la eblecoj, ke li enirigus spionon en ŝian domanaron por kontroladi ŝian agadon. Sed ĉu murdo? Ne, Agripina rifuzis kredi tion. Ŝi neniam faris ion ajn, kio povus pravigi tion; ŝi neniam menciis eĉ unu vorton al iu ajn, eĉ ne al Pola aŭ al Lucio mem, pri siaj ambicioj por sia filo. Certe Mesalina agis sola.
Ŝi lerte kaŝis siajn spurojn. Sendube Emilia estis tute kontenta fari malgrandan komplezon por la estonta bopatrino de sia filo – ne necesus malkaŝi al ŝi la tutan intrigon.
Kaj nun, kion ŝi faru? Ĉu forlasi Romon? Malproksimeco ne protektos ŝian filon, same kiel ĝi ne protektis ŝian patron. Sejano povis veneni Ĝermanikon same facile en Antioĥo kiel en Romo – fakte pli facile, ĉar lia rolo en la murdo estis malpli evidenta. Ne, ŝi nepre restu en Romo, sed ŝi ne lasu al Mesalina diveni, ke ŝi suspektas ŝin. Ŝi devas agi kvazaŭ ŝi ne suspektas ion ajn.
Sklavo kondukis Agripina n eksteren en la ĝardenon, kie ŝia onklo kuŝis sur divano lokita sub la kolonaro. Palaso sidis apude sur tabureto, tenante duone malvolvitan volvaĵon, dum paro da asistantoj staris pretaj kun fasko da skribtabuletoj.
“Mi ĝojas vidi vin, mia kara”, Klaŭdio diris, kiam Agripina kliniĝis por kisi lin. “Mi bedaŭras, konsiderante la fakton ke mi tiel malofte vidas vin, sed espereble vi ne ofendiĝos, se mi kaj Palaso nur finos ĉi tiun aferon pri la impostoj. Mi proponas, ke vi faru rondiron en la ĝardeno, kaj mi estos kun vi post kelkaj minutoj.”
La ĝardeno estis dividita en plurajn simetriajn florbedojn ĉirkaŭatajn de malaltaj tonditaj heĝetoj. Mallarĝaj blankaj vojetoj kondukis al centra fontano ornamita de leonkapoj, kiuj ŝprucigis akvon en kvar basenojn lokitajn ĉirkaŭ ĝi por formi kvadraton. Ĉar la horo estis ankoraŭ frua, la junia suno ankoraŭ ne ardegis; tamen Pola tenis ombrelon super la kapo de sia mastrino por protekti ŝian haŭton de la sunradioj.
“Kiaj rozoj!” Pola diris. “Mi ne sciis, ke ekzistas tiom da malsamaj specoj en la mondo.”
“Ĉi tio memorigas min pri la ĝardeno de mia praavino”, Agripina diris. “Kiam ni loĝis kun Livia , ni kutimis sidi ekstere somere por fari niajn lernotaskojn.”
“ Agripina ! Oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie!” Agripina ne estis kontenta vidi Mesalina n alproksimiĝi el pordo. Ŝi ja esperis havi la ŝancon paroli kun sia onklo sola, tamen ŝi ridetis kaj kisis ŝin kun ŝajna entuziasmo. “Kiel vi ĉiuj fartas?” Mesalina demandis.
“Ni estas ĉiuj en ordo, krom terura afero, kiu okazis...” Dum ŝi parolis, Agripina rigardis Mesalina n tre atente. “Kelkaj ŝtelistoj enrompis en la domon. Ili strangolis la pordiston, kaj kvankam ili ne prenis multajn aĵojn, ili iris en la ĝardenon, kaj tiam... Nu, Lucio estis dormanta sub la kolonaro, kaj ili provis strangoli lin.”
“Ĉu vere? – kiel terure!” Ĉu temas pri aŭtentika miro, aŭ ĉu ŝi ŝajnigas? Estis malfacile taksi. Klaŭdio lame alpaŝis ilin. “Ĉu vi aŭdis la ŝokan aferon, kiu okazis al Agripina ?” Mesalina diris al sia edzo.
“Vi konsternas min, mia kara. Kio estis?”
Agripina ripetis sian rakonton, kaj ĉi-foje ne estis dubo en ŝia menso. Klaŭdio paliĝis; ŝi ne kredis, ke li aktoras. “Kial pro ĉiuj dioj vi ne sciigis nin, kiam tio okazis? Ĉu Lucio estas en ordo?”
“Jes, bonŝance. Aperis serpento, apenaŭ ĝustatempe, kiu fortimigis la homojn.”
“Ĉu serpento! Evidente vi estis protektataj de iu dio.”
“Ho, vi estis tre bonŝancaj”, Mesalina diris. “Sed vi ne povas fidi, ke serpento alvenos ĉiufoje kiam vi bezonos tion. Laŭ mi, ni sendu kelkajn el niaj Ĝermanaj gvardiistoj por gardi vian domon. Kion vi opinias, Klaŭdio? Tio estus en ordo, ĉu ne?”
“Jes, efektive, tio estas tre bona ideo.” Klaŭdio turnis sin al Agripina . “Vi ja estas nia nevino – kaj la tasko de la Ĝermanoj estas certigi la sekurecon de mia familio.”