Выбрать главу

Agripina  jam antaŭvidis tian proponon. “Dankon, vi ambaŭ estas tre afablaj. Sed mi jam mem starigis gardistaron.”

“Ĉu vi certas?” Klaŭdio diris. “La Ĝermanaj korpogardistoj estas la plej bone trejnitaj, la plej fidelaj...”

Mesalina  interrompis: “Vi neniel trovos homojn de same alta nivelo, nur uzante iujn eksgladiatorojn aŭ simile.”

“Ne zorgu”, Agripina  respondis firme. “Mi estas certa, ke la viroj, kiujn mi dungis, estas absolute lojalaj al mi kaj mia filo.”

4

Unu el la sklavinoj de Agripina  venis en la banejon kaj staris silente ĉe la rando de la malvarma baseno. Agripina  rimarkis ŝian ĉeeston, sed ŝi ne permesis, ke tio fordistru ŝian atenton. Ŝi kaj Pola  kiel kutime estis naĝantaj dekduoble la longon de la baseno, kaj ŝi tute ne intencis interrompi antaŭ ol fini. En Pontio ŝi akiris la kutimon naĝi longan distancon ĉiutage, kaj ŝi plufaris tion ankaŭ post sia reveno.

Fininte sian dekduan longon, ŝi flosis senurĝe en la akvo. Al Pola  restis ankoraŭ unu plena longo plus plia duono por fari. “Pardonu min, mia sinjorino”, la sklavino diris.

Agripina  elspiris senentuziasme. “Jes, Prokriso, kio estas?”

“Iu venis paroli kun vi. Li nomiĝas Marko Antonio Palaso. Li venas pro iu afero diskutinda, laŭ li.”

“Nu, en ordo.” Agripina  elpaŝis el la akvo, kaj alia sklavino envolvis ŝin en bantukon. “Diru al la sklavoj, ke ili konduku lin en mian studejon, kaj proponu al li vinon.”

Ĝis Agripina  estis vestita kaj ŝiaj haroj torditaj en la kutiman mallongan plektaĵon ĉe la nuko, pasis sufiĉe da tempo por ke Palaso fintrinku almenaŭ du tasojn da vino. “Mi aŭdis, ke okazis ĉe vi enrompiĝo, mia sinjorino”, li diris, kiam Agripina  eniris la ĉambron. “Terura afero.”

“Vi rajtas foriri nun”, Agripina  diris al la sklavoj.

“Ĉu vi certas, ke tiuj viroj estis nuraj ŝtelistoj?” Palaso demandis, tuj kiam ili restis solaj.

Agripina  memoris sian fraton Druso – Sejano invitis lin al vespermanĝo, aŭskultis lin kunsente, kuraĝigis lin paroli pli kaj pli senkaŝe, kritiki la imperiestron, ĝis Druso senkonscie provizis lin per la informoj por certigi la propran arestiĝon. “Ĉu vi volas sugesti ion alian?” ŝi demandis.

“Mi aŭdis, ke ili provis strangoli Lucion. Tio estis la celo de ilia vizito, ĉu ne?”

“Laŭ mia supozo, ili ne atendis trovi lin en la ĝardeno, kaj ili ne volis postlasi atestanton. Ĉar finfine, kiu havus intereson mortigi mian filon?”

“Ĉu vi vere ne havas opinion pri tio?”

“Li estas naŭ-jara knabo. Kiel iu ajn povus konsideri lin danĝera?”

“Mia sinjorino, ni estas solaj ĉi tie. Sed ĉar vi, tute prave, estas singarda, mi mem riskos diri pli. Ĉu venis al vi la ideo, ke la preskaŭa murdo de Lucio eble estis aranĝita de Mesalina ?”

Agripina  malfermis la pordon kaj rigardis en la halon. Paro da sklavoj apogantaj sin kontraŭ la pli malproksima muro tuj rektigis sin. Ŝi ignoris ilin, kaj reeniris la studejon. Ŝi havis neniun ideon, kial Palaso venis, kaj ŝi ne intencis diri ian malsaĝaĵon. “Mia onklo amas min. Mi ne kredas, ke li volus detrui mian feliĉon per mortigo de mia sola filo.”

“Mi plene konsentas kun vi. Sed mi ne parolis pri via onklo. Mesalina  agis sola – finfine, ŝi havas bonan kialon por timi, ke via Lucio povus elpuŝi ŝian Britanikon.”

“Kial ŝi supozu tion? Britaniko estas la filo de la imperiestro. Kaj se io okazus al li, ekzistas evidentaj planoj promocii Junion Silanon.”

Palaso mallaŭtigis sian voĉon. “Mia sinjorino, mi komprenas vian heziton paroli senkaŝe. Mi mem riskas tre multe, dirante tion al vi, sed mi scias, ke same kiel mi, vi havas bonan kialon por esti zorgoplena pri la planoj de Mesalina .”

Agripina  sciis, ke ŝi nepre ne permesu al li persvadi ŝin fiparoli pri la edzino de la imperiestro, sed samtempe ŝi ne volis perdi eventualan aliancanon. Ne povus esti tro riske cedi malgravan detalon por vidi, kien tio kondukos. “Mi ne kredas, ke estis Mesalina , kiu sendis tiujn virojn. Estas eble, ke ili havis kunkulpulon interne de ĉi tiu domo – membron de la kuireja personaro. Li estis rekomendita al mia domestro de unu el la domanoj de Emilia   Lepida .”

“Ha! Tio estis lerta. Ŝi tre bone kovris siajn spurojn. Kompreneble ŝi ne dezirus, ke Klaŭdio sciu pri tio. Kaj ne nur tion ŝi volas kaŝi de Klaŭdio.”

“Kion vi diras, Palaso?”

“Supozeble vi jam scias, ke la sinjorino Mesalina  havas amanton – fakte, plurajn amantojn.”

Agripina  ne sciis tion. Sed certe, se Palaso agus laŭ ordono de Mesalina , li ne estus elektinta tian aliron. Ŝi komencis senti, ke ŝi povas riski paroli kun li iom pli rekte. “Tio ne surprizas min. Ŝi ne havas fortan sinregon, laŭ mia impreso. Kiuj estas tiuj amantoj?”

“Mnestero, interalie.”

“La dancisto!”

“Mi vidas, ke vi estas ŝokita. Kvankam, kiel vi mem diris, tio ne estas aparte surpriza. Duono el la virinoj en Romo donus ion ajn por la ŝanco dividi liton kun Mnestero.”

“Jes, sed ŝi estas la edzino de la imperiestro!”

“Eble kelkaj el ŝiaj aliaj amantoj impresos vin kiel pli konvenaj por virino ŝiaranga. Estas Kornelio Dolabelo, ekzemple.”

“Ĉu vi parolas pri tiu senatano, kiu enkondukis la novajn regulojn pri elektado de publikaj oficialuloj?”

“Ĝuste li. Kaj estas ankaŭ kelkaj aliaj – verŝajne vi konas la nomon Gajo Silio, ekzemple. Ho jes, kaj Vergiliano.”

Se la afero ne estus tiel ŝoka, ĝi estus preskaŭ amuza. “Ŝi ja trovis efikan manieron por gajni subtenantojn en la senato. Ĉu iu planas informi mian onklon pri tio ĉi?”

“Tio estus tre danĝera. Eble li rifuzus kredi tion... kaj vi mem vidis, kion Mesalina  kapablas fari, kiam ŝi sentas sin minacata. Ĉu vi memoras, kio okazis al Polibio?”

Lumo ekflagris en la cerbo de Agripina . Polibio estis membro de la sekretariaro de Klaŭdio, ekssklavo kiu, same kiel Palaso, grimpis ĝis la plej alta ofico helpe nur de la propraj meritoj. Li estis ekzekutita la antaŭan jaron. “Do, jen la klarigo”, ŝi diris. “Mi ĉiam trovis tion stranga, ke li glitis en korupton. Li ŝajnis al mi absolute honesta homo.”

“Kaj efektive li estis tia. La akuzoj kontraŭ li estis falsitaj. Sed vidinte tion, kio okazis al li, vi povas imagi, ke ni ceteraj tute ne intencas riski.”

“Kial vi rakontas al mi ĉion ĉi? Mi esperas, ke vi ne volas instigi min informi Klaŭdion, ke duono de la senato paradas tra la dormoĉambro de lia admirinda edzino. Mia sola celo dum ĉi tiu periodo estas fari ĉion eblan por eviti tiri atenton al mi mem – kaj teni mian filon for de ŝi.”

“Ne, mi ne volis sugesti, ke vi informu la imperiestron. Kaj finfine mi ne kredas, ke tio estos necesa. Kiel vi mem diris, la sinjorino Mesalina  ne havas fortan sinregon. Finfine Klaŭdio neeviteble malkovros, kiel ŝi amuzas sin – tio estas nur afero de tempo. Fakte, mi venis pro alia kialo.”

“Ĉu?”

“Pardonu la iom impertinentan demandon, mia sinjorino, sed ĉu vi pripensas reedziniĝi?”

“Kial? Ĉu vi venis por svati min?”

“Eble. Sed ankoraŭ ne. La koncerna viro ne estas libera en ĉi tiu momento.”

“Daŭrigu.”

“Mi pensas pri maljuneta viro, tre riĉa, tre potenca. Mi opinias, ke vi estus la ĝusta edzino por li – via familia deveno estas egala al lia, aŭ eĉ pli eminenta, kaj kiam vi estis edzino de la guberniestro de Azio, vi montris vian kapablon subteni vian edzon en lia laboro.”