Выбрать главу

Ĉu li parolas pri Sulpicio Galbo? Tiu estis unu el la eventualaj edzoj proponitaj al ŝi de Lepida , antaŭ ol Agripina  mem decidis pri Pasieno Krispo. Efektive li estas tre riĉa homo, sed krome li havas malafablan personecon kaj fizike li estas ekstreme malloga. Cetere, ne ŝajnas, ke li havas seriozan intereson formeti sian edzinon.

“Vi diras, ke tiu viro ne estas libera”, ŝi komentis. “Kio kondukas vin al la opinio, ke li povus fariĝi disponebla en la baldaŭa estonteco?”

“Lia edzino, kiel ni ĵus ambaŭ konsentis, ne havas aparte fortan sinregon.”

“Ĉu! Ne eblas, ke vi parolas pri Klaŭdio!”

Palaso kapjesis, kaj permesis al si duonan rideton.

“Sed li estas mia onklo!”

“La geedziĝo povus esti nur formala – mi certas, ke la imperiestro konsentus pri tio. Ĉefe gravas, ke li havu taŭgan edzinon – iun, kiu komprenas la dignon kaj sinregon bezonatajn en tia situacio.”

“Palaso, mi absolute ne intencas implikiĝi en komplotoj. Mi vidis jam tro multajn familianojn ekzilitaj pro tio.” Kaj ne nur ekzilitaj – sed Agripina  preferis ne revivigi nun tiujn dolorajn memorojn.

“Mi ne kredas, ke komploto necesos. Ni devos nur atendi, ĝis Mesalina  faros ion tiel senhontan, ke eĉ la plej amanta edzo ne povos ignori tion.”

“La nura fakto, ke vi pensas pri mi kiel ebla anstataŭanto de Mesalina  endanĝerigas min – precipe nun kiam vi rakontis al mi tiun ideon. Mi deklaras al vi firme kaj rekte, ke mi volas neniun rilaton kun tiu plano.”

“Ne ekzistas plano, mia sinjorino. Ankaŭ por mi estas riske malkaŝi al vi miajn pensojn. Kiel vi diras mem, tio estas danĝera por vi, sed ĝi estas eĉ pli danĝera por mi. Mi kredas, ke ni estas en konsento, ke ĉi tiu konversacio neniam okazis.”

“Certe ĝi neniam okazis. Mi forportos min kaj mian filon kiel eble malproksimen de Romo.”

“Foriri el Romo efektive estus bona ideo. Sed mi volas sugesti, ke vi ne foriru tro malproksimen. Povus veni la momento, kiam via onklo estos kontenta vidi vin.”

“Ĉiuokaze, ĉar vi estas ĉi tie, vi havas perfekte validan kialon por viziti min. Vi scias, ke mia edzo Krispo heredigis la plej grandan parton de sia bonhavo al mi kaj Lucio. Mi komencas iom esplori liajn investaĵojn, kaj mi bezonas konsilojn pri la plej bona maniero por mastrumi ilin.”

“Mi ĝojus helpi, mia sinjorino. Ĉu la koncernaj dokumentoj estas tuj disponeblaj?”

“Mi vokos mian sekretarion.”

“Tio estas bona ideo. Li estu atestanto de nia tuta konversacio.”

Mesalina  estis fizike alloga virino, tamen ne tiel rava, kiel oni ofte prezentas ŝin. Multaj homoj, aŭdinte pri virino kiu perfidis sian edzon kun la plej diversaj amantoj, tuj supozas, ke ŝi devis esti belega, sed tio ne nepre estas vera. La konversaciado de Mesalina  estis ĉiam verva, kaj ŝi sciis kiel ĉarmi la homojn – kaj por multaj viroj, tiuj kvalitoj kiuj plaĉas al la menso povas esti same allogaj kiel tiuj, kiuj vokas al la okulo. Neniuj statuoj nun restas por atesti ŝian veran aspekton, ĉar post ŝia morto ĉiuj ŝiaj statuoj estis detruitaj, krom portretobusto kiu ankoraŭ nun estas en la posedo de ŝia filino Oktavia .

Ĉu Mesalina  estis bela aŭ ne, ŝi ŝajnis tia almenaŭ al la okuloj de sia edzo Klaŭdio. Li alproksimiĝis al kvindek jaroj, kiam ili geedziĝis, dum ŝi aĝis malpli ol dudek, kaj kiel ofte okazas en tiaj situacioj, li estis blinda al ŝiaj misfaroj. Ŝi estis bona kaj modesta edzino dum la unuaj jaroj de ilia geedzeco; estas neniu kialo por sugesti, kiel kelkaj homoj faras, ke Klaŭdio ne estis la vera patro de ŝiaj infanoj. Precipe Britaniko heredis multajn el liaj kvalitoj, inkluzive de liaj fizikaj problemoj, bedaŭrinde, kaj lia iom mallerta konduto.

Mesalina  estis edzino jam de pluraj jaroj, kiam ŝi enamiĝis kun la dancisto Mnestero. Farante tion, ŝi neniel diferencis de multenombraj aliaj junaj virinoj, sed malkiel tiuj, kiuj povis nur okulumi sian adoraton de distanco, kiel edzino de la imperiestro Mesalina  estis en situacio por insisti, ke Mnestero submetiĝu al ŝiaj deziroj. Ne estas konate, ĉu Mnestero estis same entuziasma ĝui la ĉarmojn de Mesalino, kiel ŝi por ĝui liajn. Li nepre devis konscii pri la danĝero, se ilia rilato estos malkovrita, kvankam li sendube estis kontenta ricevi la donacojn kaj aliajn komplezojn ŝutitajn sur lin de lia koramikino.

Se Mesalina  estus preta kontentigi sin per nur unu amanto, ŝia adulto estus povinta resti nerimarkita. Sed Mnestero nur vekis ŝian apetiton por pli ambiciaj venkoj. Belaspektaj viroj timis trafi ŝian okulon; ili ne aŭdacis rifuzi ŝiajn postulojn, tamen ili riskis la vivon ankaŭ se ili cedis. Tiamaniere Mesalina  gajnis multajn malvolontajn aliancanojn inter la senatanoj, ĉar aldone al iliaj servoj en ŝia litoĉambro, ŝi ankaŭ atendis, ke ili prezentu aŭ apogu diversajn leĝoproponojn, kiuj interesis ŝin en la senato.

Mi devas ridi, pensante pri tio. Ĝi estis tre supraĵa maniero akiri subtenon. Ŝi neniam spertis la plezuron serĉi aliancanojn, verajn aliancanojn, diskuti kun ili ideon por nova dekreto, esti preta kompromisi kaj interkonsenti, kaj finfine akceptigi leĝoproponon pro ties propraj meritoj. Tia apogo estas vera kaj malprovizora; ĝi baziĝas sur aŭtentika intereso, ne sur timo.

Ĉar Mesalina  estis danĝera malamikino. Same kiel ŝia edzo estis nekonscia pri ŝiaj malfidelecoj, li estis egale nekonscia, ke inter ŝia personaro troviĝas profesiaj murdistoj. Multaj homoj, pri kiuj Klaŭdio supozis, ke ili mortis aŭ mortigis sin dum ekzilo, fakte estis buĉitaj laŭ ordono de lia edzino. Inter tiuj estis mia fratino Livila , kiu estis enŝlosita en unu ĉambro de sia domo en Pandaterio, kie oni lasis ŝin malsatmorti. Nur post mia edziniĝo kun la imperiestro mi sukcesis informiĝi, precize kiel ŝia vivo finiĝis, kaj tiu malkovro estis same ŝoka por mia edzo Klaŭdio kiel por mi.

Ne sufiĉis al Mesalina  mortigi mian fratinon; ŝi sendis murdistojn ankaŭ por buĉi mian filon, Neronon. Ili enrompis en la ĝardenon, kie li estis dormanta, kaj ili preskaŭ sukcesis strangoli lin, kiam atakis ilin du gigantaj serpentoj. La viroj estis tiel teruritaj, ke ili fuĝis kun sia malica intenco neplenumita. Tiuj serpentoj certe estis senditaj de lia praulo, la dio Aŭgusto. Forigita serpentohaŭto estis trovita poste en la ĝardeno, kaj mi muntigis ĝin inter du tavoloj kristalaj kiel brakringon. Mia filo ankoraŭ nun portas ĝin kiel amuleton.

Lia brako – mola kaj senmuskola, ne la brako de viro, kiu rajdas ĉevalojn aŭ ĵetas lancon. Li venis eksteren por adiaŭi min ĉe la portolito. Li klinis sian kapon por doni al mi laŭdevan kison, sed ni ambaŭ sciis, ke tio estas nur formala gesto. Kaj la kristala brakringo muntita en oro kun la serpentohaŭto interne – ĉu li surhavis tion? Pasis longa tempo de kiam mi laste vidis ĝin. Sed li promesis al mi, ke li portos ĝin ĉiam.

5

Vidante ke ŝia edzo estas blinda al ĉiuj ŝiaj misfaroj, Mesalina  iom post iom iĝis pli aŭdaca.

Ha, Mesalina , nun vi estas en miaj manoj! Vi mortigis mian fratinon, vi provis mortigi mian filon, sed vi mortis lasante vian reputacion plene laŭ mia dispono. Ĉion, kion mi skribos, legos la estontaj generacioj, ĝin citos la estontaj historiistoj, kaj mi certigos, ke vi transiru en la historion kun la reputacio, kiun vi meritas.

Nokte ŝi ofte surmetis la maldelikatan mantelon de sklavino, kaj sekrete elŝteliĝis el la palaco. La gardistoj ŝajnigis ne rekoni ŝin; ili sciis, ke agnoski ŝin signifos por ili la morton. Tiam ŝi sekvis la vojon ĝis proksima fifama malĉastejo. La aliaj virinoj laboris tie pro devigo aŭ malriĉeco; nur ŝi pro plezuro, kaj ne nur pro plezuro, sed tutsimple pro la monstreco de la afero. Estis tie ĉelo konstante rezervita por ŝi, kaj tie ŝi donis sin al iu ajn, kiu proponis kelkajn mizerajn moneraĉojn: soldatoj, sklavoj, aktoroj, la tuta feĉo de la stratoj. Ŝi elektis por si mem la nomon Lupino.