Выбрать главу

Ĉu mi troigis? Prefere mi revenu al la faktoj – kvankam la faktoj mem estas tiel eksterordinaraj, ke ili povus ŝajni la intrigo de unu el tiuj fatrasaj Grekaj furorrakontoj. Mi tute ne komprenas, kial ŝi faris tion. Ŝi havis ĉion, kion virino povus aspiri: ŝi estis edzino de la imperiestro, ŝi povis elekti la plej dezirindajn amantojn, ŝi havis indulgan edzon, kiu tute ne rimarkis ŝiajn misfarojn. Kaj krome estis ŝiaj du infanoj. Ŝi estus devinta pensi almenaŭ pri ili.

Ŝi enamiĝis je tre bela kaj talenta junulo, Gajo Silio. Silio jam ĝuis sukcesan publikan karieron, kaj atendis baldaŭ iĝi konsulo. Tute nature, li ne volis forĵeti sian ŝancon pri promesplena estonto por kelkmonata amuziĝo kun la edzino de la imperiestro. Sed li havis neniun elekton. De kiam li trafis la okulon de Mesalina , ne gravis, ĉu li akceptos aŭ rifuzos; la sekvo estis same neevitebla kvazaŭ li ĵetus rigardon al Meduzo.

Mesalina  mem vidis neniun bezonon diskreti pri la afero. Ŝi devigis Silion formeti sian edzinon, kaj tiam instalis sin en lia domo, kunportante meblojn kaj sklavojn el la palaco, por ke ŝi vivu komforte en sia nova hejmo.

Sciante ke finfine la informo nepre atingos la orelojn de la imperiesto, Silio elpensis senesperan planon. Li proponis al Mesalina , ke ili detronigu Klaŭdion kaj regu anstataŭ li. Mesalina  hezitis – certe ŝi estus preferinta Silion kiel edzon anstataŭ Klaŭdio, sed eĉ al ŝi devis esti evidentaj la danĝeroj de lia sugesto. Silio, kiu ne plu povis elteni la streĉon de sia malsekura situacio, insistis – kaj krome li persvadis Mesalina n soleni ilian geedziĝon dum Klaŭdio estis ekster Romo.

Li edziĝis kun Mesalina  kun ĉiuj ritoj de normala geedziĝa ceremonio, inkluzive de la ĵuroj, la doto, la gastoj; la sola afero, kiu mankis, por ke ilia unuiĝo estu jure valida, estis ŝia eksedziniĝo de la imperiestro. Sed farinte tion, anstataŭ firmigi sian pozicion, ili pasigis la posttagmezon drinkante ĝis plena ebriiĝo en Bakĥa diboĉo. Kiam venis la neevitebla konkludo, Silio eĉ ne provis defendi sin; li nur petis ke lia ekzekuto estu rapida. Li ja sciis ekde la komenco, kien kondukas ĉio ĉi, kaj lia sola celo estis publikigi la krimojn de Mesalina , tiel ke ŝia kulpo estu same videbla kiel lia.

Jes – la tuta afero komencas havi sencon. Nun mi komprenas, kial li insistis, ke Mesalina  partoprenu en tiu malvalida geedziĝa ceremonio. Se li devos droni, li almenaŭ intencis tiri suben ankaŭ ŝin.

Restis al Mesalina  la espero, ke Klaŭdio pardonos ŝin. Kiam oni fortrenis ŝian amanton al ekzekuto, ŝi faris lastan provon atingi la imperiestron, sed malhelpis ŝin ties sekretario Narciso. Kun la helpo de sia patrino, ŝi skribis kortuŝan apelacion al sia edzo. Eble tio estus povinta moligi lin eĉ nun, sed Narciso antaŭvidis, ke tio povus okazi, kaj sendis la gardistojn por meti finon al ŝia vivo. Mesalina  estis terurita, kiam la soldatoj enrompis en ŝian domon. Ŝia patrino konvinkis ŝin, ke ekzistas nur unu deca maniero por eliri el la situacio – se paroli pri dececo ankoraŭ havas sencon. Sed Mesalina  ne havis la kuraĝon estingi sian propran vivon. Ŝi ricevis sian mortigan baton de unu el la soldatoj.

En Romo

Aŭtune, 48 pK

Klaŭdio staris antaŭ unu el la antikvaj lignaj libroŝrankoj, kiuj tegis la murojn. Li malrapide pasigis sian fingron laŭ la volvaĵoj, kvazaŭ li serĉas apartan titolon. Estas tipa konduto de ŝia onklo, Agripina  pensis, ke en ĉi tiu kriza momento li serĉas konsolon en sia biblioteko. Pasis jam kelkaj monatoj de kiam ŝi laste vidis lin, kaj kvankam li staris kun la dorso turnita al ŝi, estis evidente al ŝi kiom li maljuniĝis. Liaj ŝultroj estis kurbaj, kaj dum ŝi rigardis, lia kapo faris abruptan moveton, kiel ĝi emis fari en momentoj de agitiĝo. Ŝi rimarkis la unuan fojon, ke liaj haroj multe blankiĝis.

“Oĉjo Klaŭdio?”

Li turniĝis. Ĉiu muskolo en lia vizaĝo ŝajne perdis sian elastecon, sed kiam li ekvidis ŝin, li videble tuj gajiĝis.

“Mi tiom bedaŭras, oĉjo Klaŭdio.”

“Estas la kutima rakonto. Ĉiuj sciis krom la edzo. Mi supozas, ke ankaŭ vi sciis, ĉu ne?”

Agripina  tute ne sciis kiel respondi.

“Mi ne kulpigas vin. Sendube mi ne estus kredinta vin, se vi ja estus provinta sciigi min. Nu, tio finiĝis. Mi ne intencas reedziĝi – mi jam decidis, ke mi neniam plu volas ripeti tian sperton.” Li lampaŝis al sia seĝo kaj falis sur ĝin apatie. “Mi ne pensos plu pri ŝi.”

“Mi tiom bedaŭras”, Agripina  diris denove. Staris tabureto apud lia seĝo, sur kiu troviĝis skribtabuleto kaj grifelo. Ŝi metis ilin sur la tablon, por ke ŝi povu sidiĝi.

“Mi estus devinta diveni”, Klaŭdio diris. “Tiel bela juna virino kiel ŝi, kaj kaduka maljunulo. Ĝuste kiel en ĉiuj komedioj.”

“Vi ne estas kaduka! Kaj eĉ se vi estus tia, tio ne senkulpigas adulton.” Forta vorto – sed ĉi tio ŝajnis la ĝusta momento por memorigi lin, ke lia bela juna edzino ne estis ekzekutita pro nenio.

“Ĉu vi scias, ke ŝi loĝis kun Silio kvazaŭ ili estus geedzoj? Narciso kondukis min al lia domo.” Klaŭdio prenis la skribtabuleton kaj komencis sencele desegneti sur ĝi per la grifelo. “Troviĝis tie la ŝranko el ŝia ĉambro ĉi tie hejme – mi memoras, ke mi demandis ŝin, kio okazis al ĝi, kaj ŝi diris, ke oni forportis ĝin por ripari la inkrustaĵon. Kaj tiam Narciso gvidis min en unu el la dormoĉambroj, kaj tie mi trovis la sklavinon, kiu frizas al Mesalina  la harojn. Mi tuj rekonis ŝin. Mi diris Sekunda , kion vi faras ĉi tie?  kaj ŝi tute konfuziĝis – ne sciis, kiel respondi al mi. Mi estis tiom stulta! Tiom stulta!”

“Vi ne plu devas pensi pri ŝi, oĉjo. Ŝi ne taŭgis por esti via edzino – ŝi ne estimis tion, kion vi faris por ŝi, kiom vi zorgis pri ŝi, kaj cetere se oni konsideras ŝian rangon, ŝi kondutis laŭ maniero tute malkonvena.”

“Sed mi ne povas ĉesi pensi pri ŝi – tio estas ĝuste la problemo. Se ŝi estus mortinta pro malsano, mi estus havinta tempon, mi estus povinta adiaŭi ŝin. Mi eĉ ne vidis ŝian kadavron post ŝia morto – oni forigis ĝin kiel eble plej rapide kaj tuj forbruligis ĝin.”

“Eble oni ne volis memorigi vin.”

“Memorigi min! Ĉu vi imagas, ke mi pensas pri io ajn alia?”

Dolore, kvazaŭ la larmoj estus el li elpremataj, li komencis plori. Agripina  estis konsternita, kaj ne certa kiel reagi. Finfine ŝi leviĝis kaj venis stari apud li. Ŝi devas fari ion... ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Li klinis sin kontraŭ ŝin, kaj cedis al sia aflikto, dum ŝi karesis lian kapon. Lia hararo, kvankam ĝi blankiĝis, restis ankoraŭ densa ĉe la verto. Tio pensigis ŝin pri Boteto – liaj haroj jam komencis retiriĝi eĉ antaŭ ol li atingis dudek jarojn. Li estis pri tio terure memkonscia. Memorante sian fraton, ŝi estis trafita de dolora sento de bedaŭro. Momente ŝi forgesis tiun Boteton, kiu sendis al ŝi kaj Livila  tiujn kruelajn leterojn, kaj memoris lin pli juna, kiam ŝi tiom deziris gajni lian aprobon.

La plorĝemoj de Klaŭdio iom post iom mallaŭtiĝis, sed li restis dum kelkaj minutoj klinita kontraŭ ŝi dum ŝi plu karesis lian hararon. Finfine li retiris sin, kaj rigardis supren al ŝi. “Mi ne scias, kiel mi povos klarigi la aferon al la infanoj.”